Malfaldata animo, ĉapitroj 29, 30, 31, 32, 33 kaj 34.

Malfaldata animo, ĉapitroj 29, 30, 31, 32, 33 kaj 34.

 

 029.

           petropoliso, urbo de la provinco rio de janejro, ferioj. mi forlasas min al miaj propraj revoj. ĉi tie neniu gvatas min. la pli maljuna frato pasigas sian tempon ekstere kaj la bofratino fariĝas infano por partopreni en niaj ludoj. neniu ĉi tie ordonas al mi konduton kiel viron. kaj, donata al mi mem, mi pensas pri belaj aferoj. nur belaj aferoj interesas min. figuroj, poemoj, koloraj vestoj, muziko. estas duon-forlasita piano. la nevinoj neniam iras ĝis la fino de la lecionoj. do mi iomete donas min al la piano. la sonoj estas dolĉaj kaj belaj, kia mondo povus konstruiĝi nur per muzikaj sonoj kaj emociigaj vortoj? ĉu ĉi mondo estus kapabla por defendi sin kontraŭ la invado de mallogiko, furiozo, nescio, teruro kaj volo detrui? kaj timo kaj neracio? ne, ne, ne! respondas nun mia terurata koro! neniu mondo farita nur de poezio povus rezisti kontraŭ la forto de detruo. devas esti mondo, kiu ankaŭ havus siajn krifojn kaj siajn dentojn kaj sian furiozon.

          mi lernis ĉi tion ĉe charles darwin! mia skribado ne estu mola kaj bongusta karno, sen defendo kontraŭ senskrupulaj predantoj. pro tio, hodiaŭ jen kiel mi teksas mian skribadon: plenan je demonoj, kun dentoj kaj ungoj.

 

 030.

           mia patrino mortis. estas nokto, la homoj silente alvenas kaj rigardadas. el kie venas tiu kvanto da maljunaj kuzinoj? kiom da kompato rilate la junajn georfojn! kiom da larmaj okuloj! la fratinoj rerakontas la scenon de la morto kaj denove ploras. la ploradoj malofte estas izolitaj kiel timemaj flakoj; ne! ili ĉiam estas lavango da pluvo, kiu kontaĝas kaj avancas, rabas ĉiujn okulojn kaj ĉiujn ploremajn paroladojn; hurladoj kaj perditaj rigardoj meze de la ruĝaĵo de amaraj larmoj.

          kaj tuj post nova sekaĵo farita de perturbantaj silentoj.

          jen, la naztruoj flaras. la korpo de mia patrino ellasas malagrablan odoron, kiun la homoj rifuzas percepti. iu pli kuraĝa onklino donas la alarmon kaj malgrandigas timojn kaj hontoj. ili bruligas incenson. multajn, multajn, ĉiam kaj ĉiam pli da incenso! la odoro de tiu miksaĵo, preĝejo kaj morto, kreskas malrapide kaj peze. ĉiam pli peze.

          dum kelkaj jaroj mi sonĝis, kun ia ofteco, ĝis neniam plu, mi sonĝis, ke mi renkontas mian patrinon. ili eraris pri la korpo, tiu, kiu estis enterigita ne estis mia patrino. ie, ŝi vivus.

          mi vekiĝis, por senti min tiel, kiel mi estas.

 

031.

           neniu rajtas popoli la mondon kun demonoj, iam X… parolis al mi, rigardante min per okuloj plenplenaj je larmanta melankolio. mi ĉiam emociiĝas, kiam mi pensas pri vi, mia amiko. neniu, vi diris al mi, rajtas, min rigardante, plenigi la mondon kun demonoj, per viaj okuloj, kiuj vidas la malproksimaĵojn! kaj mi diris: mi ne kreis ĉi demonojn. la mondo enŝovis ilin enen de mi, kiam mi estis juna kaj sedefenda. kaj nun!, ĉu estus por venĝo?, nun mi redonas ilin al la mondo. la mondo alkonformiĝu pri ili. la mondo alkonformiĝu. fiku sin la mondo.

 

 032.

           dum mi skribas, estas ploro, kiu volas sin ĵetegi. Z…, Z…, estas pro vi, ke mi volas plori. kiom longe iros ĉi tio? estas kvazaŭ densa fluidaĵo, kiu ĉirkaŭas min, premegas min per io, kion, pro nesciado de alia nomo, mi nomas amo. kaj foje ĉi tiu amo estas tiel granda, ke mi ploras. kio estas amo? kio estas ami?

 

033.

           mi, vi, li, sola, nokte, en la kvartalo “vila Izabel’ “, en rio de janejro. la homoj estas for. vi probable legas libron. la libroj ordinare estas diskretaj rilate vekiĝon de deziroj. neniu libro ekscitas profunde, nur donas sugestojn pri tio, ke ekzistas ebloj de amoro. vi legas gravajn, klasikajn librojn, ili estas ĉiam diskretaj pri seksemo. Ili parolas pri vivo kaj homa destino, sed ne parolas pri malfermaj kruroj kaj manoj, kiuj ekspluatas hontemajn intimaĵojn nek pri seksaĵoj, kiuj neniam malerektiĝas. la libroj distras, ili ĵetas al la estonto la solvojn de viaj duboj kaj viaj ŝuldoj. vi legas sed, se la libroj intencas ke vi forgesu, via korpo furiozigita de la febro estas plena je tremadoj. ekzistas inter la eblecoj de amoro, unu, kiu estas la plej facila, la plej sekura, kiu postulas la plej malgrandan kuraĝon; alia homo ĉiam timigas, iu ajn alia, escepte se li estus speco de patro plena je varmigo kaj kompreno! se ne tiu, iu alia plenigus la koron per la plej mortiga timo. sed ekzistas maniero amori, kiu ne endanĝerigas: la solsola amoro, nome, la masturbado. kaj lukto komenciĝas inter mi kaj mi:  aŭ mi klarigas la naturon de la masturbado; aŭ mi abomenas tion, kion mi nomas la malvenko de la spirito. premata de tunoj da antaŭjuĝoj kaj instruoj de kastranta eklezio: “masturbado forprenas viajn energiojn kaj malfortigas vin”, “ĉiu masturbado prenas unu kuleron de via valora sango”. mi suferas. vi suferas, ĉar vi scias, ke vi ne sukcesos rezisti kontraŭ la tento. kiam vi rimarkas, ke la ejakulado estas tuja, vi jam sentas la ponardojn de la pentado, mi ne devus esti malforta, mi devus rezisti …

          probable satano devas ridi en ĉi tiuj momentoj.

          mi suferas.

 

 034.

           ……….

Visitas: 124

Malfaldata animo, ĉapitroj 23, 24, 25, 26, 27 kaj 28.

Malfaldata animo, ĉapitroj 23, 24, 25, 26, 27 kaj 28.

  

 023.

           post mia supermezura krizo pro la neatendita malakcepto de Y… li venis al mi kaj ni renkontiĝas de tempo al tempo. kelkfoje li evitas la invitojn kaj kelkfoje li mem invitas min kaj ellogas min. li scias, ke mi, ĉiam, ŝatas amori kun li. laŭ mi, li ne opinias ke tio estas malbone. sed ŝajnas ke li ne sin sentas tute senĝena, kiam li dormas kun mi. tio iĝis klara dum nia interparolado de antaŭ hieraŭ. li nudiĝas je korpo kaj animo kaj sin proponas al mi plenan je plezuro kaj amo. mi sentas bebon ene de li, kiu bezonas grandan kaj protektantan brakumon. li resonas je ia tuŝo, ektremas je ia mordo, skuiĝas je ia longa kiso, kaj en la orgasma momento li levas emociajn ĝemojn. sed post la momento, ne tuj poste, sed post ĉiuj postsignoj de la plezuro, lia korpo kvietiĝas ene de melankolio pakata per silento. kaj en nia konversacio, li diris, ke li ne sentas sin altirata de animo al sekso, nur de korpo. mi scias, je mia flanko, ke kiam mi havas lin proksime, mi deziras lin ripeti en la brakoj, en la korpo, ene kaj ekstere. tamen, mi certas ke estas deziro sen pasio. la pasio, alucina kaj ebriiga, finiĝis. mi amas lian korpon, mi amas lin laŭ la amo al plezuro, ne laŭ la amo al ĉio: plezuro kaj doloro, vivo kaj morto, pasinteco kaj estonteco gluataj al ĉiu nuno.

  

024.

           je tia maniero, jen, mi amas al Z…

  

 025.

           leonardo, kvarjaraĝa, batis la najbarinon. ŝia patrino kolere kverelas, laŭte kriante, el la fenestro, A… pafas per aliaj krioj. mi iras al la pordo. li rigardas sian propran domon kaj fuĝas. li iras malsupren laŭstrate, mi vokas lin. li rigardas min scivoleme. kiam li perceptas, ke mi iras al li, li rapidigas la eskapon kun eĉ pli da determino. mi ankaŭ rapidiĝas, sed mi decidas ludi kun lia intenco. mi nur postiras. li iras kun determino kaj haltetas kaj rigardas malantaŭen kaj, ĉiam tre decide, daŭre malsupreniras. mi estas tre feliĉa, mi sentas kreskadon de la grandeco de mia vivo: mi estas patro, mia filo fuĝas el la hejmo. mi scias, ke, pro timo, li ne transiros la unuan stratangulon, mi scias, ke li ne havos la kuraĝon rapidiĝi, mi scias, ke li esperas, ke mi kuru por preni lin, mi scias, ke la distanco jam maltrankviligas lin. sed mi sentas, kun kontenta koro, ke li faris la unuan gravan decidon: pruvi al la mondo, ke li kunvivas, ne nur dependas. li denove turniĝas malantaŭen, aspektas timigita sed daŭre fuĝas. mi jam ridas, kaj kiam mi rimarkas, ke lia hasto ŝanceliĝas, mi kuras kaj prenas lin ĉe la brusto, por faciligi lian miregon kaj protekti lian timon.

          mi ne koleras kontraŭ vi, mia filo!

          ni revenis ene de brakumo. ni sentas nin savitajn.

  

 026.

           estas pezo de mortintaj birdoj en la domo. mi kaj A… vivas plenaj je timo kaj malamo. la etuloj malrapide grandiĝas, laŭ ĉi geologiaj malrapidecoj: tute neatendite, jen novaj vulkanoj, freŝaj oceanoj, montaroj neniam antaŭe imaginitaj. nuntempe nenio estas perceptata. nur ke ekzistas timo kaj malamo.

 

  027.

           revenas la rememoro pri la tago, kiam leonardo estis farita. nun mia mano ripozas.

          mia varma mano ripozas sur la ventro de A… mi imagas mian manon plenan je sparkoj, mi kondukas la tutan forton de mia vivo al la pintoj de miaj fingroj, mi sentas ke fluo iras de la koro al la polmo de mia dekstra mano. mia dekstra mano, varma kaj elektrizita, ripozas sur la pubharoj de A… mi imagas likvaĵon en ŝia internaĵoj kaj subite ŝajnas ke mi mem estas malgranda spermatozoo. ili estas multaj, tion mi scias, mi scias ke eli estas milionoj, ŝprucigitaj dum la freneza apogeo, sed mi estas nur unu el ili, tiu kiu alvenos al la fino de sia destino, mi, plena je komocio, mi estas, samtempe, maltrankvila kaj estonta patro kiu varmigas ventron plenan je bataloj kaj misteraj vetkuradoj, mi, estonta patro, mi estas ankaŭ eta spermatozoo terurita kaj venkonto kiu sin ĵetas en sia granda marŝo de konkero.

          mia dekstra mano, varma, ripozas sur la pubharoj de A… mi volas donaci forton al tiu gravega estaĵeto kiu teksas, milimetro post milimetro, la grandan projekton de sia distanco. ili estas multaj, tion mi scias, milionoj kaj milionoj, kaj devus esti ke ĉiuj, por esti pecoj de mi mem, meritus mian ekstreman atenton kaj mian troan fervoron. sed ne! unu elektis sin mem por alveni al sia propra principo. ĉi tiun mi varmigas, al ĉi tiu mi donas forton, pri ĉi  tiu mi pensas, ĉi tiun mi sonĝas. la aliajn, mi ilin forlasis, pro feliĉa komplico kun mia estonta filo, mi ilin forlasis al sia propra kapitulaco.

 

028.

….. 

Visitas: 83

Malfaldata animo, ĉapitroj 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21 kaj 22.

Malfaldata animo, ĉapitroj 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21 kaj 22.

 

015.

           mi maltrankviliĝas ĉar la momento venis de la naskiĝo de mia filo. mi memoras la momenton, kiam li estis farita kaj miaj pensoj ĉirkaŭvagadas:

           mi kaj A … kuŝantaj, pura la lito, la korpoj bonodoras je tualetosapo, puraj la intencoj, nenia streĉiĝo. la deca geedza paro, mi ne ironias. ŝi haltis antaŭ kelkaj tagoj la prenadon de la kontraŭkoncipaj piloloj, kaj ni trompis koncipadon per orgasmoj sen penetrado, por doni al ŝia organismo tempon por ripozo pri la influo de artefaritaj hormonoj. kaj tiam venis tago, post multaj komunaj rezolucioj, en kio ni estas liberaj. karesoj kreskas, la korpoj scias tion, kion fari, la korpoj decidas ili mem, ĉar la korpoj ne havas lligŝnurojn aŭ ankrojn kaj, se ekzistas animo, la korpoj estas la konkretaĵo de tio, kiu estas la plej profunde homa en la animo.

  

016.

           se mi inventus religion, por ke ĝi estu la plej fortege dieca, mi projektus ĝin tiamaniere ke, en ĝi, la korpoj estus nemortemaj. mia korpo estas mia pleja mio.

 

 017.

           jes, mia korpo estas mia pleja mio.

 

 018.

           mi eltrovis la nomojn de la tri tragediaj grekaj aŭtoroj en malgranda enciklopedio, en artikolo pri la antikva grekio. la teksto paroladis pri iliaj mirindaj teatraĵoj; nenion mi sciis pri tio. mi aĉetis libron verkitan de eŭripido: la trojaninoj, ifigenio en taŭrido kaj electra. mi estis deknaŭ jaraĝa.

           kiom ofte mi laŭte legis la dialogojn inter hekaba kaj tiuj, kiuj alportis al ŝi aŭ doloron aŭ konsolon aŭ insolenton! ĉio sonadis kiel lingvaĵo pli ol homeca, eĉ plie ĉar la teksto estis en la franca. la frazoj afliktigis min kvazaŭ ili estus sanktaj bruadoj de paganaj sonoriloj, eĥoj de la originoj de ĉiuj tempoj.

  

019.

           estas preskaŭ la unua horo posttagmeze. hodiaŭ brazilo ludas futbalon, kaj pro tio ni pli frue forlasos la laborejon. pro tio mi ne ricevos la telefonalvokon de mia amata amiko. mi devas alvoki lin nur morgaŭ, kaj pro ĉi atendado mi angoras. mi rigardas la horloĝon kaj pensas, ke eble mi povus voki lin rapide. sed mi detenas mian deziron. mi rezervas ĉi alvokojn por tiam, kiam mi tute freneziĝos pri li.

           nuntempe mi nur duonfreneziĝas.

 

 020.

           nuntempe mi nur duonfreneziĝas.

 

 021.

           li estas sola en la bieno. vizitoj ne venis. la tago finiĝas, mallumo prezentas sian diskretan anoncon. oni ne rajtas diri, neniam dirindas, ke ĉi vivo estas enuiga. li aŭdis muzikon, li ne legis, lastatempe li malmulte legas, li iomete skribis pri la lastaj emocioj. li purigis la domon kaj vagadis ĉi tien kaj tien. li rigardas tra la vizitĉambra fenestro, atendante ke iu venu laŭ la vojo. la pasantoj estas diversaj, maljunuloj, kiuj malrapide supreniras, infanoj, kiuj saltante venas kaj ĵetas netrafajn ŝtonojn por eksciti la hundaron al bojado, la malrapidaj maljunulinoj kun siaj sakoj, la hastemaj viroj, kiuj rapide rigardas la domon kaj pli rapide daŭras la iradon, la adoleskantoj kun siaj sekretaj rigardadoj, kiuj kaŝas mil kaj unu nekomencatajn aventurojn. li rigardas la kaskadeton tie sube, la akvo eterne falas, nun estas vere, ke li jam alkutimiĝis al la senfina movado de tiu neniam finiĝanta akvo.

           la ĉevaloj peze paŝtiĝas, la kokidoj jam kuŝis, la kaproj flaras la aeron. estas horo nutri la brutaron.

          kelkaj taskoj alportas la homon el la ĉielo de doloro al la tero.

  

022.

           kion oni jam parolis pri hamleto?

          mi sentas lin kiel la plej preciza punkto de malekvilibro, kiun iu povas okupi dum certa tempo: rezonkapablo kaj frenezo, timo kaj kuraĝo, amo kaj malamo, vivo kaj morto, fantazio kaj realeco.

           ĉio estas ĉiam inter ĉi tie kaj tie.

           la eterna kaj terura nuno, ŝarĝata de pasinteco, kiu akceliĝas ale al la posto.

Visitas: 90