Indekso: Kanzonoj

Visitas: 310

brazilaj infanaj kanzonoj 26. ho fratineto mia

HO FRATINETO MIA (vamos, maninha, vamos)


Ho fratineto mia,
Al plaĝo iru ni.
El ĉielo venis barko,
En ĝi la patrin’ de Di’.
El ĉielo venis barko,
En ĝi la patrin’ de Di’.

La plej belaj anĝeloj
Kun remiloj en la man’.
Sankta estas la stiristo
Kaj Jesu’ la kapitan’.
Sankta estas la stiristo
Kaj Jesu’ la kapitan’.

Super l’ akvo, flugante,
Estas pli ol mil amoroj.
Dolĉe remu, vi, remistoj, 
Ĉar sur akvo estas floroj.
Dolĉe remu, vi, remistoj, 
Ĉar sur akvo estas floroj.

(kantas jorge teles)
Visitas: 113

brazilaj infanaj kanzonoj 25. paĉjo franĉjo

PAĈJO FRANĈJO (pai Francisco)


Paĉjo Francjo en la rondo
La gitaron ludas li,
do ro ron don don do ro ron don don,
Sed tuj aperas policisto,
Jen Paĉjo Franĉjo en la prizon’.
Nun revenas li,
Gaja burleskulo,
Per sia paŝo
De somnambulo.

(kantas jorge teles)
Visitas: 81