brazilaj infanaj kanzonoj 10.ŝafideto ŝafidego

ŜAFIDETO, ŜAFIDEGO (carneirinho, carneirão)


Infanetoj estas ni
kaj ni kantas kun fervor’,
je ĉi horo de feliĉo
venas ni por la ador’.
Ŝafideto, ŝafideg’
kun la lan’ el fajna or’,
de tre longe ĉiuj kantas
ĉi kanzonon kun honor’.

Ŝafideto, ŝafidego, dego, dego,
La ĉielon nun rigardu, gardu, gardu,
Ĉar ordonas reĝa Dio, Dio, Dio,
Ĉiuj ni sidiĝu nun.

Ŝafideto, ŝafidego, dego, dego,
La ĉielon nun rigardu, gardu, gardu,
Ĉar ordonas reĝa Dio, Dio, Dio,
Ĉiuj ni stariĝu nun.

Ŝafideto, ŝafidego, dego, dego,
La ĉielon nun rigardu, gardu, gardu,
Ĉar ordonas reĝa Dio, Dio, Dio,
Ĉiuj surgenue nun.

(kantas jorge teles)

Noto: Verŝajne, la plejmulto de la brazilanoj ne konas la unuan strofon de ĉi kanzono. La pruvo estas ke mi ne trovis indikaĵon en interreto, serĉante, ekzemple, “carneirinho, carneirão, cabecinha de algodão”… Tamen mia memoro ordinare ne perfidas min, precipe se temas pri infanaĵo. Pro tio, mi decidis prezenti ĉi sube la portugalan tekston de la tuta kanzono:

Pequeninos somos nós,
nossa vida é cantar;
nesta hora de alegria
nós viemos te adorar
carneirinho, carneirão,
cabecinha de algodão.
Era assim que antigamente
se cantava esta canção.

Carneirinho, carneirão, neirão, neirão,
olhai pro céu, olhai pro chão, pro chão, pro chão,
manda El Rei, Nosso Senhor, Senhor, Senhor,
para todos se sentar (sic).

… para todos se levantar.

…para todos se ajoelhar.

Visitas: 96