Indekso: La Homa Specio (romano)

Visitas: 256

la homa specio, ĉapitro 60 (la lasta)

La Homa Specio. Ĉapitro 60 – la lasta

 
 
    Rekviemo por ĉiuj neĉeestoj.

    La lasta homo falis surteren. Estas lia lasta falo. Pene li sukcesis sin apogi ĉe ŝtono. La korpo lin doloras. Aflikte estas spiri. Li rigardas krurojn kaj piedojn sed nur vidas ostojn kaj malpuran haŭton. Hematomojn, gratvundojn, rompitajn ungojn, nigran sangon algluitan al la korpo. La manoj estas manoj de skeleto. La fingraj ekstremaĵoj vunditaj kaj sangaj.
    La lasta homo falis. Li ne memoras pri tio, kio okazis. Ĉu milito? Ĉu kataklismo? Ĉu malsano? Li nenion scias. Ene de lia kapo estas nura timiga bruado, daŭra kaj surdiga. Li senkomprene rigardas. Stumble li erarvagis sed momento post momento la tempo pli dilatiĝis. Li perdis la direkton, perdis la nordon, perdis la signifon de ekzistado.
    Li malsatas sed por manĝi havas nur la fingrojn. La sango bongustas sed estas doloro.
    Li soifas sed ne plu memoras pri tio, kio estas akvo.
    Antaŭen rigardante, li ne perceptas vidataĵojn. Estas ia sensignifa naturo. Koloroj ne plu ekzistas, nur grizaj tonoj kaj stranga mallumo ĉirkaŭ ĉiu afero.
    La koro estas ene de la kapo. Teruraj eksplodoj kiuj skuas lian korpon. Ĉio estas doloro. Malsato kaj soifo kaj doloro. Sed li ne plu kapablas scii pri ĉi okazaĵo. Li tute kuntiriĝas.
    Estas nura kuntirita mortonta besto.
    La lasta homo estas ĉe l’ sojlo de la fino.
    Li fermas la okulojn kaj lasas faladi la kapon. Dormemo de la morto. Silento ekposedas liajn venojn. La surda rumoro estingiĝas. La frapoj de la koro iradas malproksimen… malproksimen…
    La lasta homo, kiu scias nek kial li mortas nek kial li estas la lasta, lastfoje mirronde malfermas la okulojn.
    Kaj lia koro silentas.
    Vedo, la diino de la ĉielarko, lumante dancas fronte al li. La tuta loko pleniĝas je ravo. Sed la homo nenion vidas.
    Aĥ Puĉ alproksimiĝas. Senkarna la kapo, horora kranio, kaj flanke de li siblas kaj klakas timigegaj krotaloj. La homo ne moviĝas, liaj malfermegaj okuloj ne vidas kaj lia koro ne timas.
    Aĥ Puĉ ektimigite deiras ĉar tiu nun aperanta estas Nokumo. Nokumo, la kreinto de ĉielo kaj tero. Li, kiu, el koto de la tero, faris la unuan viron, Eĵoni’, kaj la unuan virinon, Ae’. Nokumo triste rigardas la lastan homon. Venas apude. Kurbiĝas. Palpas al li la pulson. Ostoj kaj haŭto sen batoj. Li nenion povas fari. Nokumo ploras.
    Kaj ekaperas Li N’Gva Se N’Gve, ĉies patrino! Ŝi balancas siajn kolosajn mamojn kaj dancas ĉirkaŭ la lasta homo. Sed estas mortinta la lasta homo kaj, se tion ankoraŭ ne scias la dioj, la morto ne proponas revenon.
    Jen, kiu estas tiu alproksimiĝanta eksterordinara bando? el ĉiuj flankoj, ege mirigaj figuroj, giganteskaj kelkaj, travideblaj aliaj, ĉirkaŭ la mortinta homo, la lasta homo kiu ĵus mortis! La estaĵoj kuniĝas kaj ĉio fajriĝas, superbaj lumbriloj je ĉiuj koloroj, la boreala aŭroro, la absoluta splendo.
    Huitzilopoĉtli, la sorĉista kolibro-dio kaj Ĥoĉipili, princo de l’ lilioj, plumaĵoj kaj oro.
    Teŝub kaj lia edzino Hebat!
    Lug, la magia suverena dio, kaj Kumarbi, la ĉiespatro, kaj Anu, la granda!
    Peruno, la fulmo, kaj Manituo, la superega natura mondo!
    T’ien, Ti-e, Tsu Tsung, jado, milkoloraj silkoj, vizaĝoj el la plej fajna porcelano!
    Tezkatlipoka, Ketzalkoatlo kaj Tlalok, grandegaj, lumtremado de ĉiuj briloj! Kaj arĝento! Kaj turkiso! Kaj obsidiano!
    Kaj la gigantaj bataluloj Toro, Loki, Odino, Lug, ŝildoj, glavoj, lancoj kaj marteloj! Kaj Freja.
    Kaj ĉirkaŭ la kadavro jam eksonas la unuaj dolorlamentoj.
    Reŝef kaj Anat kaj Ĥoron kaj Baalo kaj El!
    Lamentoj jam plorĝemadoj.
    Sin, Ŝamaŝ, Aŝuro, Marduko, Enlil, Adad kaj Iŝtar!
    Plorĝemadoj jam desperaj.
    Tangaroa, Tane, Tu, Ĥina, Pele, Rongo!
    La funebra danco, la makabra rondo, la enteriga procesio.
    Oŝalao, Ŝangoo, Oŝosio, Jemanĵa’, Oŝumo, kiom da? Metaloj kaj maskoj, ringoj kaj sceptroj, vitrobidaj kaj spegulaj briloj! Kaj kronoj kaj diaĵaj bastonoj!
    Hurladoj kaj vekrioj!
    Kaj kiu estas tiu ĉi popolamaso? Elefantaj kapoj, sesbrakuloj, fulmado de diamantoj, safiroj kaj rubenoj. Viŝnuo, Praĵapati, Puruŝa, Kalio, Ganeŝo, Varuno, Indro, kiom kiom?, ili transformiĝas, unu estas multaj, multaj estas unu, ĉiuj ekkantas senfinan lamenton, agoniiga murmurado pri senespero.
    Kaj en bruema venantaro marŝas nun tiuj ĉi mikskoloraj estaĵoj, kelkaj bestkapaj: Ĥator, Oziriso, Iziso, Nut, Anubo, do ni trompis nin, ĉu? Do la morto estas porĉiama, ĉu?
    Kaj kio pri tiuj eteraj figuroj ĉielmirindaj? Ĉiuj duonrozaj kaj blondaj kaj preskaŭ ĉiuj duonnudaj kaj iliaj vualoj flirtas delikatege kaj iliaj paŝoj eĉ ne tuŝas la grundon kaj Zeŭso kaj Hera kaj Atena kaj Afrodito kaj Apolono kaj estas aliaj!, kaj multaj ili estas! Kaj al kio vi venis ĉi tien? Ĉu ĉeesti antaŭ la morto? Grekaj dioj ne ĝin rajtas! Ĉu vi venis por spekti la falon de la lasta Prometeo? Ekrigardu la spektaklon!
    Mirego.
    Kaj sufero!
    Kaj antaŭ la nekalkulebla amaso da koloroj kaj formoj, jen ke enkorpiĝas la tri grandaj entoj de la monoteismoj: Javeo, Jesuo kaj Alaho.
    Kaj ĉiuj intermiksiĝas kaj perdas sin kaj nun sin prezentas kiel nuraj estaĵoj je ĉiuj koloroj kaj ĉiuj briloj kiuj sin organizas en giganteska funeralo.
    Kaj, subite, timigegaj sed ili mem ektimigitaj, ekmontriĝas fantastaj kreitaĵoj, miksaĵoj de la totala deliro!, hibridaro de halucino!, flugilhavaj gigantoj, drakoj, ĉevaloj ne ĉevalaj, serpentoj jam diaĵaj, pecoj el dioj kaj pecoj el koŝmaroj, la teruro de despera algluaĵo, sporoj forĵetataj de morbidaj kaj infanismaj cerboj, la gefiloj de l’ ektimo, la genepoj de l’ frostotremo, la heredantoj de l’ malkuraĝo, la monstroj de ĉiuj legendoj kaj la dioj ne maltrankviliĝas ĉar ili jam alkutimiĝis al tiuj disbranĉiĝoj de la freneziĝinta fantazio kaj ĉar scias ili mem, la dioj de ĉiu tempoj, ke ankaŭ ili havas la saman perditan originon, la devena ĉelo, ĝermata per spontana generado en la malsaĝa kaj terurita koro de la unua homo.
    Neniu aŭdacis tuŝi la kadavron.
    Ĉiuj sciis ke ĝi apartenas al Tellus Mater, Gea, Papa, Luminuut, Oduna, Tamaiovit, Asaseja, Okvapin, Mokos.
    La Tero.
    La dioj ĉiuj, pli ol ĉiuj homoj, scias nun ke oni mortas nur unufoje. Kaj ke la morto estas la nura diaĵo kiu superregas.
    Alaho, Jesuo kaj Javeo etendas inter si la manojn. Ili harmoniiĝas kaj interakordiĝas sed ili eksentas ke nun jam tro malfruas. Tio ne plu helpas. Kaj ili ankaŭ eksentas ke enfine ili fandiĝas en ununura malespera estaĵo.
    Ĉiuj venas kaj iras envice, la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj, ĉar ili volas priplori ĉi morton antaŭ la ĉeestanta korpo.
    Kaj pere de konsternitaj rigardoj kaj silentaj interakordoj, la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj decidas, por mildigi la doloron pro tiu senrimeda perdo, ili decidas ke ĉiuj ekkantos funebran kanton, himnon al la morto, rekviemon, tristan peanon, gigantan kaj eksterordinaran lamenton, kiu kunportu konsolon al nekonsoleblaĵo; io plie ol la kanto de Ngofio-Ngofio, la birdo de la morto. Kaj ili decidas ke kune kun la voĉoj eksonos la mirindaj sonoj de la homaj instrumentoj. Kaj estu ĉi tiu liturgio de adiaŭo kaj saŭdado la lasta manifestacio de la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj.
    Sed nenio aŭdiĝas krom strangolata plorĝemo en la diaj gorĝoj. Neniu sono sin transformas en melodion. Estas pro tio, ke la dioj, sen homa partopreno, ne kapablas krei muzikon.
    Ploras la okuloj de la dioj ĉiuj. La procesio iĝas pli granda rondo, kiu ekŝvebas ĉirkaŭ la blua planedo. Plumoj faladas. Diamantoj perdiĝas. Majestaj vestoj flugadas, ringoj gravitas kaj ŝanĝas orbitojn, kronoj malkronas kaj renversiĝas. Ies vualoj kovras aliulojn. Lancoj soras kaj venas al aliaj manoj kaj estas forlasataj kaj sin transformas en koloron kaj lumaĵon kaj perdiĝas en la granda rondo.
    Tamen, la vizaĝoj ne plu tiel belas.
    Sed, por fideleco al homo, ili daŭre ŝvebas, intermiksiĝante. Mil kolornuancoj, polikromio kaj brilado, sunoj disperditaj inter silkoj kaj juveloj, ĉiuj koloroj kaj ĉiuj steloj kaj ĉiuj ŝanĝemaj lumaĵoj, iluminata polvo, la lakta vojo, ne lakta sed iriza, ne plu vizaĝoj, ne plu formoj sed ankoraŭ vidiĝas fulmobrilado kaj splendo.
    La granda rondo glisas ĉirkaŭ la blua planedo.
    De malproksime vidate, la planedo ricevis ringon. Kiel tiuj de Saturno.
    Ne plu scias plori la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj. Ne plu scias kiuj ili estas. Senkoloraj nuboj, blovo kaj lumo. Polvo en kolosa ringo, nun monokromata, gravitante ĉirkaŭ perdita blua planedo.
    Kiom da tempo daŭris tiu silenta ringo?, farita de eksterordinara spektra fosforesko! Ĉu dek jarojn? Ĉu cent? Ĉu mil?
    La tempo ne plu.
    Ne ekzistas tempo, se ne plu estas espero.


Kampolargo, la 11a. januare, 2004.
Visitas: 227

la homa specio 55, 56, 57, 58 kaj 59

La Homa Specio. Ĉapitro 55, 56, 57, 58 kaj 59.
 
 

55.

    mi sonigis la bendon de Gounod. mi sidiĝis kaj mi metis surgenue kapkusenon; sur ĝi mi kuŝigis la kapon de mia filo.

    Ego sum…
    (Mi estas…)

    patro, oni dediĉis grandajn verkojn al la religio. eĉ la plej gravaj muzikistoj kreis ĉefverkojn por la liturgio. la katolikismo kolektis kelkajn el la plej imponaj artaj posedaĵoj.
    tio neniel rilatiĝas al Dio sed al la Instancoj kaj al la homa kapablo krei. la Instancoj aĉetas, tenas kaj garantias la subtenadon de la arto. la homo kreas ĉefverkojn ĉar li kapablas ilin krei. se li ne havus pretekston, li inventus. aŭdu tiun muzikon, filo. la instrumentoj havas ege mirindajn sonojn. la melodioj estas korŝiraj. akordoj kaj polifonioj. ŝajnas ke tio antaŭekzistis, la verkisto nur prenis for la nebulon kiu ĝin kaŝadis. kaj tiuj voĉoj! privilegiataj homoj kiuj transformas siajn gorĝojn en intrumentojn la plej splendajn inter ĉiuj.
    malmultaj homoj ŝatas tion.
    Kamalaj. denove la imago de la infano, kiu ne havas oportunon lerni. ĉu mi jam parolis al vi pri la estetiko de la nostalgio?
    ne.
    estas la jeno: en ia determinata tempo, ni identiĝas kun ia determinata verko. ni parolu pri la muziko. infana kanzono dum infanaĝo. ama kanzono dum pasio. la dramserio ripetas dum monatoj la saman muzikon, kompreneble post ia tempo ĉiuj ĝin ŝatas. kio okazas?, do. tiu verko iĝas por ni bela afero. ne ĉiam ĝi estas bela. sed, ĉar ĝi ĉiam sin prezentas kun tiu ŝarĝo de nostalgio, ho?, tiu ĉi muziko!, ĝi efektive plektras la kordojn de nia emocio.
    mi volas diri ke ekzistas taksado de artaĵo, kiu konsideras ne la belecon mem sed la emocion elvokatan de ĝi. homoj iras al koncerto: La Mesio, de Händel. oscedoj kaj tedo. ne de ĉiuj, kompreneble! subite ekaŭdiĝas Haleluja, ho! la koroj ĉiuj tremeras. Kamala ne lernis pri la diferenco inter beleco kaj emocio.

    coelum novum et nova terra…
    (nova ĉielo kaj nova terra…)

    ĉu vi ne lacas?
    hodiaŭ mi ne havas tiun rajton.
    vi estis admirinda, patro. la danco de la ditiramboj… sed mi finas por iĝi ankoraŭ pli pesimisma.
    kaj se morgaŭ matene vi promenos kun la knabo kaj trovos la plej belan bluan papilion, vi forgesos la pesimismon kaj pleniĝos je espero. kiel marŝas la libro?
    mi preskaŭ finas. mi estas teruriĝinta.
    ĉu teruriĝinta? ĉio venas el via kapo!
    mi profitos por demandi: kial vi montris vin tiel severa?, kiam mortis Kamala.
    tio de mortintoj, kiuj zorgas pri mortintoj, nur en la evangelio. eĉ por vivanto ne facilas.

    te decet hymnus…
    (ĉiuj kantu himnon…)

    tiuj aferoj pri Dio kaj religio ne tiom ĝenas min, patro. sed aferoj pri la homo kaj lia sufero, tio tre malfacilas! eĉ pro tio, ke mi ne certas ĉu mi komprenas. kelkaj suferoj estas neeviteblaj sed oni povus ŝanĝi multon.
    supreniru kaj kunportu la Historion de la Okcidenta Civilizacio, de Burns. mi volas montri ion al vi.
    tion mi faris. mia patro foliumis la libron, indikis al mi kaj mi legis:
    La ekonomia demokratio, konforme al ĝia ĝenerala difino, enhavas la ideon laŭ kiu, ĉiu havu egalajn oportunojn por atingi siajn potencialajn kapablojn. Ĝi ne rilatiĝas al tiu liberala koncepto pri egaleco antaŭ la leĝo, mokata de Anatole France kiam li diris ke riĉulo kaj malriĉulo havas la saman rajton dormi sub la ponto kaj almozpeti sian panon. Ekonomia demokratio signifas ke infanoj ne devas labori en fabrikoj, ekspluatataj de egoismaj dungistoj; maljunuloj ne devas esti forĵetataj al homaj rubaĵoj post kiam nehomaj maŝinoj elĉerpis iliajn fortojn; fine, ne la laboristoj devas elteni la tutan ŝarĝon de la industriaj riskoj, de senlaboro kaj de malsano. tio eldoniĝis en 1941. tiam okazis milito. sed tiu principo nur funkcias en la unua mondo. eble eĉ ne tie.
    tiu sama libro, patro, diras ke la morto de Schubert, pro malsato kaj malsano, fariĝis makulo de la deknaŭa jarcento.
    jes. unu plia krimo fare de homaro.
    kaj la usonanoj, eĉ kun tia libro, ĉu ili ne lernis?
    lernas tiu, kiu kapablas.

    tuba mirum spargens sonum…
    (trumpeto mirige dissonos…)

    mi metas la Historion de la Civilizacio surtablen, sur alia libro, kaj rimarkas ke ĝi estas la volumeno pri la aventuroj de Nils Holgersson. en mia listo de la 10 libroj estas nur ok. Mi volas ke de nun Nils Holgersson partoprenos en tiu listo. precipe en tiaj niaj tagoj, kiam la bestoj suferas tiom da kruelaĵo. la listo havas ankoraŭ unu mankoloko.

    patro, vi diris ke la kvanto da procesoj en la tribunaloj povus esti determinanta faktoro por taksi pri malprospero aŭ prospero de iu lando…
    ni diru, pri respekto kaj malrespekto de ĝia loĝantaro. nome, ĝia kapablo kunvivadi.
    ĉu oni ne konsideras tiun kriterion?
    mi ne scias. sed nun, ene de la trankvilo de la nokto kaj inter niaj teoj, mi pripensas ion pli teruran: la de ili tiom laŭdata libro diras: feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon. sed surtere kiu estas la limtempo por ke tiu malsato kaj tiu soifo satiĝu? kiom da tagoj?, kiom da monatoj?, kiom da jaroj? ĉu la justico rajtas ruliĝi tien kaj reen en la paperujoj de la granda aro de advokataĉoj, pligrandigante la kvanton da paĝoj, satigante per honorarioj sed ne al tiuj, kiuj bezonas kaj atendas por satiĝo, kiom? kiom da jaroj? do ni povas diri ke la plej kompatinda lando estas tiu, kie, averaĝe, la procesoj pli longe daŭras. ĉu eble helpus ia projekto nomata Fino al Malsato kaj Soifo pri Justeco?

    Judex ergo cum sedebit…
    (Sidos Juĝant’ en ĉi tago…)

    mi alportas pli da teo. patro, la religio jam estis pli dependa de la Instancoj. ŝajnas ke hodiaŭ…
    kelkaj landoj ankoraŭ estas religiŝtatoj. sed, vere, hodiaŭ la mono koncentriĝas en manoj ne de ia lando sed de grupoj de malmultaj homoj. kiuj ili estas? kie ili sin kaŝas? ili manipuladas registarojn, gazetojn…

    rex tremendae majestatis…
    (ho, reĝo timige majeste…)

    kaj kio pri la usonanoj?
    ĉu vi volas mian opinion? la usonanoj hodiaŭ funkcias kvazaŭ ia pretora gvardio. eble ili mem ne scias, kiun ili defendas, ĉar ili nur zorgas pri la soldo, kiu plenumas ilian vivstilon.
    mi iomete dormemas. sed tiu prezidanto kiu ne respektas rezoluciojn de UNO…
    li nenio plu estas ol vantmontrema estro de la pretora gvardio.

    ne me perdas illa die…
    (ne perdu min en tiu tago…)

    kaj kial drogoj?
    rimarku. hodiaŭ ni trinkis likvoron. ridadoj. nome, vi trinketis kaj mi glutis la tutaĵon. ĉiuj kulturoj, aŭ preskaŭ ĉiuj, kutimas uzi tian eskapon en sakralaj momentoj, kiam ili klopodas por kontaktiĝi kun la diaĵo. sed dum la cetera parto de la jaro estas laboro kaj prudento, kvazaŭ okazu memregado favore al la sobreco. nia civilizo perdis tiun memregadon. tamen oni menciu ke la nobelaro de ĉiuj tempoj, preskaŭ senescepte, neniam praktikis tiun memregadon. nia civilizo volas eskapi la tutan jaron. kial? kial la gejunuloj de la mondo sin drogas? kial la gejunuloj de kelkaj landoj sin drogas pli ol tiuj de aliaj? kiu estas la plej grava karakterizaĵo de la droguzanto? mi diras ke estas la plilongigita adolesko. la droguzanto, kiel la adoleskanto, bezonas esti vivtenata de la familio. li ne laboras kaj iĝas speco de pediko. kaj la droguzanto, kiel la adoleskanto, vivas en fantazia mondo, la lastaj momentoj de la infana fantazio. do la demando estas: kial la drogulo decidas vivi en tiu stato de eterna adolesko? eble li nur rifuzas akcepti la ĉirkaŭan mondon. mondo kiu sin opinias adolta sed nenio alia estas ol projekciado de ia tipo de infero de la civilizacio.

    lacrimosa dies illa…
    (larmoplena jen la tago…)

    mi fermas la okulojn kaj klopodas por koncentri mian atenton pri la muziko. mi lacas sed nervoza maltrankvilo nestiĝis ene de mia cerbo.
    ĉu vi volas dormi?
    ne.
    mi diros nur ion plian. se tiu lando, kiu akumulis armilaron kapablan ekstermi la planedo plurfoje por pavi nun kiel knabego nememfida kaj mensmalsana, kaj ĝuste pro tio tre agresema kaj danĝera, se tiu lando investintus sian tutan monon en edukado, filozofoj kaj psikologoj en la instruĉambroj, filozofoj kaj psikologoj, ho!, tiu lando estus la splendo! Nova Jerusalemo surtere! la splendo!

    quam olim Abrahae promisisti…
    (kion Vi iam promesis al Abrahamo…)

    sed ili estas nenio alia ol Foma’ Fomiĉ’.
    kio?, patro.
    ili, la usonanoj, estas Foma’ Fomiĉ’ de la nuntempa epoko.
    mi laŭtridegis. poste ni silentis dum kelka tempo.

    et lux perpetua luceat eis.
    (kaj porĉiama lumaĵo lumu al ili.)

    la hundoj estas tiel kvietaj, patro. ili ĵojegis kiam mi alvenis kun la knabo kaj nun ili dormas. ŝajnas ke nenio okazis.
    silento. mia patro fermis la okulojn kaj apogetis la kapon sur la bruston de Joan Baez. mi stariĝis kaj ŝanĝis la sonbendon. mi aŭdis la unuajn eksplodojn de artfajraĵoj. mi iris eksteren. mi iomete promenis sur la gazono. foje mi rigardis la pordegon, la ĝustan lokon, kie la nigraj hundoj aperis. mi eniris. mia patro dormetis. mi sidiĝis ĉetable kaj aŭdis la muzikon.
muziko estas komforta veziko kaj ene de ĝi ni ŝvebas kaj en la animo kvazaŭ estiĝas la dolĉa ebrieco kaj parfumo de banana likvoro. mi fermas la okulojn por ke mi pli bone perdiĝu en tiu rivero de parfumitaj sonoj… la subita silento elaĉetas min el dormemo. mia patro daŭre dormas, lia espiro estas serenega kaj ia paco desegniĝas sur lia mieno. mi stariĝas kaj enigas la sonbendon de la Rekviemo de Dvořak.
    kaj denove mi lasas min suriri sur tiu floso de sonoj, akordoj, voĉoj, tekstoj…

    mors stupebit et natura…
    (stuporos natur’ kaj morto…)

    kiam oni alfrontas malagrablaĵojn, se ili estas seneliraj, oni fantazias. la unua rimedo por… estas oftaĵo ke iu deziru la morton de aliulo. mildigi la doloron aŭ solvi problemon per okazaĵo apenaŭ imagata. jen ĉi tie la patrinĉelo de ĉio, kiu poste devenos. 

    liber scriptus proferetur…
    (granda libro prezentiĝos…)

    kaj kiam du infanoj diras, ni ludu pri ĝendarmo kaj rabisto, jen ni denove antaŭ fantazio. tamen, konscia! mi scias ke mi ne estas rabisto, mi ludsupozas. mi amuziĝas, mi ludas, homo ludens… kiam la adolto konkretigas libron, filmon, muzikaĵon aŭ pentraĵon, ankaŭ li amuziĝas, ludas, la homo kiu faras artaĵon… la elano egalas al tiu de la ludens… la arto devas esti la nura formo de konscia fantazio…
    
    de profundo lacu…
    (el la profunda lago…)

    kaj kio pri la filozofio? la filozofio…
    mi malfermis la okulojn. kial mi tiom ektimas? mi rimarkis ke mia patro fikse rigardadis min. li aspektis tre trankvile. mi stariĝis, iris al la kuirforno, enmetis kelkajn malgrandajn ŝtipojn, revivigis la fajron.
    mi kunportas novan teon, patro… mia amiko filozofo diris ke eble la ekologia problemo helpos la homaron al foriro de tiu speco de seneliro.
    mi tamen timas kataklismon. grandioza planeda fatalaĵo. aŭ, kiu scias?, pli obstina mikrobieto. la transgenaĵoj ĉirkaŭas nin. kelkaj defendas la transgenaĵojn sed neniu parolas pri mutaciaj eblecoj. 
    terure!
    legu la libron La Infana Raso, de William Auld. ni infanas, ni kvarpiediras.
    ĉu ni estas Kamalaj?
    Kamalaj, gefiloj kaj genepoj de Kamalaj. eĉ ne la minimumon ni lernas sed ni naskadas.

    pecata mundi…
    (la monda pekado…)

    mi prenis la tasojn kaj metis ilin surtable.
    mia patro denove fermas la okulojn. ŝajnas ke li mallaŭte deliras: la socialismo… la mito de la superhomo de Nietzsche, ne por la infanisma arjano sed por la tuta homaro… al ĉiu homido la sama lernejo por veki en ĉiu infano la duondion kiu ene atende kuŝas… ĉiu sin transcendos kaj sin transformos en superhomon… kaj kiam unu staros antaŭ la alia, okazos fulmobriloj sed ne de glavoj… fulmobriloj de respekto kaj interadmiro en iliaj mildaj ŝafaj rigardoj… kaj se ili ne parolas la saman lingvon, kompreneble, parolos la nuran lingvon, kiu apartenas al ĉiuj…
    mi rekuŝigas la kapon de mia filo sur la kusenon ĉe miaj genuoj, mi apogas la kapon kaj fermas la okulojn. mi volus ke ĉi tiu muziko neniam finiĝu. mi volus ke ĉi tiu nokto neniam finiĝu.

    quantus tremor est futurus…
    (jen tremado pro hororo…)

    mia patro daŭre deliras… kaj kelkfoje kantetas…
    laŭ mia opinio, jam malfruas por ke UNO skoldaĉu la grandajn diskgravurejojn. ili prenas la vomaĵon, la ekspektoraĵon, la pustulon kaj la ekskrementon, ilin vestas per oro kaj silko, ilin gastigas en tuta etaĝo de luksegaj hoteloj, ilin transformas en netuŝeblajn duondiojn, kies furzo mirigas la tutan kokinaron kaj suspirigas la tutan ŝafidaron, pretigante ĉi tiujn por sinofero dum la primicaj festoj de la drogo, disverŝas sur la tuta planedo la diareon de  abomenaj sonoj kaj la melodioj de kretenismo, kaj kreas por ĉiu homido la idealon iĝi imbecilo kiu aplaŭdas la pestaĵon, la idealon revi pri, iam, li mem, aliformiĝi en tiajn imagaĵojn de la koŝmaro. kiu alvokos la diskgravurejojn al respondeco pri instigado al drogouzo, pri apologio de la apokalipsa mateno? 

    ah, look at all the lonely people… (*)

    ĉu iliaj posedantoj ankoraŭ ne rimarkis ke la miasmaj fetoroj de la detruo ankaŭ sufokos siajn proprajn gefilojn?

    no one was saved…

    tamen, tago okazis, kiam muzikgrupo indikis, per siaj belegaj kanzonoj, eblan irendan vojon. bedaŭre! ankaŭ la skarabetoj perdiĝis nel mezzo del cammin…

    don’t carry the world upon your shoulders…

(*) Angle. Versoj de kanzonoj de Beatles: ah, rigardu ĉiujn solecajn homojn… neniu saviĝis… ne tenu la mondon sur viaj ŝultroj…


56.

    mi malfermas la okulojn kaj rimarkas la patron kun paperoj enmane. miaj paperoj! mi ne kuraĝas paroli. mi scias ke mi sonĝas. kaj li:
    tio amuzigas min. ne atendu longajn komentariojn, kompreneble! nur tio:
    unue, tiu speco de poemo en la komenco, pri la vero. anstataŭigu la vorton vero per la vorto mensogo kaj ĉio pluestos ege timige lucida.
    due, tio pri la estetiko de la mazoĥismo de intelektuloj. sufiĉus diri tion, kion ili pensas: mi opinias ke tio malbelas sed mi diras ke ĝi belas por ke oni ne taksu min azeno.
    trie, kial, anstataŭ montri la frenezon de drogata urbo, vi ne montris la evoluon de frenezo en individua cerbo? mi pensis pri tio, sed ne kapablis. kial Londono? mi amegas Londonon, tion vi scias. Aĥ! memtorturado…
    fine, tio pri kapitalismo kaj socialismo. sufiĉus diri ke kapitalismo rilatas al socialismo kiel politeismo al monoteismo kaj fina punkto. ni forgesu nomojn kiel Marx, Hegel kaj Engels kaj pensu pri la rezultoj de malgranda kooperativo, la ĉelo patrina. se ĝi juste distribuas bezonaĵojn kaj justecon, el kio konsistas la homa feliĉo, do socialismo eblas kaj kiu defendas la kontraŭon, estas azeno aŭ fripono, sed tre probable estas azeno kaj fripono.

    libera eas de ore leonis…
    (liberigu ilin el la leona faŭko…)

    profitu vian libron por demandi al homaro kial la paradizoj de ĉiuj religioj estas socialismaj…


57.

    ĝi flugvenas, la blankaj vualoj ondiĝas je lantmova filmo. la falĉilo! la falĉilo! mi ne memoras pri tiu longa falĉilo! tamen, antaŭe ĝi aperis sen falĉilo!
    kaj ĝi flugas super la cereala kamparo kaj malsuprenigas la falĉilon kaj nun aflikte tremadas la vualoj. kaj la cerealoj, ĉu tritiko?, ĉu rizo?, ĉu sorgo?, ĉu maizo?, estas oraj kaj brilaj, la cerealoj lumas kontraŭ la duonpurpura ĉielbluo. kaj ĝi ilin falĉas, do ĝi ja estas la granda falĉisto! ĝi ilin amase falĉas sed anstataŭ fali surgrunden, la grenoj ŝvebas kaj disiĝas kaj mi vidas ke ili flugadas pli malproksimen kaj descendas sur mirinda kampo je bruna tero, Tellus Matter, kaj jen de ĉiu greno mirakle ekĝermas… homoj!
    speco de ĝojo dronigas mian animon, estas ia muziko ene de mi, sed ĝi ekiĝas neelteneble bela kaj tiu tremiga emocio vekas min.
    mia patro staras, li ĵus sonigis la lastan bendon kaj la muziko, kiun ensonĝe mi aŭdis, jam estas Monteverdi.
    vi sonĝadis!
    patro, ĝi falĉas sed la falĉitaj grenoj estas la novaj vivfontoj!
    mia patro apenaŭ ridetis. kaj:
    jam temp’ está!
    ĉu vi ne aŭdos Monteverdi ĝis la fino?
    mi ĝin tute havas ene de la animo. mi volas foriri antaŭ sunnaskiĝo.
    ĉu tio gravas al vi?
    ne. nura rito. estetika rito.


58.

    mia patro butonumas sian grandan nigran surtuton. 
    patro, mi vekos la knabon.
    ne!
    li malĝojiĝos.
    li decidas ĉu li vekiĝu aŭ ne. ni iru.
    niaj hundoj stariĝis. ili ĉirkaŭis mian patron, la vostojn svingetis.
    adiaŭ!, Luluva. adiaŭ!, Aklia. Iŝtar, adiaŭ! adiaŭ!, Lilito. adiaŭ!, Kaino, vi knabego! estaĵetoj de l’ vivo… adiaŭ!, infanoj miaj.
    miaj okuloj pleniĝis je larmoj.
    ni iru, filo. ni iru ĝis la pordego.
    mia patro malfermis la pordegon, transpasis al la alia flanko kaj ĝin fermis.
    mi kuniros ĝis la strato, patro.
    ne, filo. restu ene.
    ĉu estetikaj ritoj?, patro. mi jam plorante demandis.
    ne ploru, ne ploru. adiaŭ.
    mia patro tenis min je la ŝultroj kaj fikse rigardis min. ĉi-momente ni aŭdis desperan krion:
    avĉjo!
    jen!, filo. via filo decidis vekiĝi.
    la knabo surgazone kuris ĝis mi, senŝua. mi levis lin kaj super la pordego li iris al la brusto de mia patro.
    avĉjo, ankaŭ mi volas brakumi vin.
    kaj li kroĉiĝis al mia patro per kortuŝa brakumo.
    longa silento.
    kien vi iras?, avĉjo.
    mia patro lin rigardis kaj ridetis. la knabo ĵetis al mi demandan rigardon. mi serioziĝis, senscie pri tio, kion diri.
    avĉjo, ĉu vi jam mortis?
    jes. 
    do, vi estas fantomo?
    ne! se mi estus fantomo mi estus lumo kaj blovo, mi ne kapablus teni vin ĉebruste.
    mi denove ekploris.
    do, kio vi estas?
    rimarku! jen mi estaĵo, al kiu via patro petis veni por partopreni en libro. pro tio mi estas karno kaj osto, rigardu!
    kaj li alten levis mian filon.
    rigardu kiel mi vin tenas malgraŭ via kreskanta pezo.
    la knabo sin turnis al mi.
    kaj pri mi?, paĉjo! ĉu mi jam mortis?
    ne!, filo! ne! venu ĉe mi.
    kaj li pasis al mia brusto. mi lin kisis kaj miksis rideton al mia konvulsia plorado.
    ne, kompreneble ne!
    kaj malgraŭ la ligna pordego inter mi kaj mia patro, lastfoje, tri brakumoj ene de unu nura brakumo.
    adiaŭ, infanoj, adiaŭ.
    mia patro ekiris, du paŝojn.
    paĉjo! mi kriis. li turnis sin.
    vian vojaĝsakon! vi forgesis!
    li ridetis.
    mi ne forgesis ĝin, filo, ne forgesis. adiaŭ, infanoj.
    kaj al la knabo:
    ĉu mi iru laŭ la supra aŭ la malsupra vojo?
    supre estas la kapeleto. malsupre estas la ponto.
    mia patro ridetis. mi iros tra la ponto. li blovis al ni fingran kison.
    mia koro krevemis. kiel tion plilongigi? eĉ se nur unu sekundon! paĉjo! paĉjo! la lastan parolon!
    filo! kial? la lastan parolon. kial? la lastan parolon…
    kaj post kurta silento:
    ve al vi!, la vivantoj.
    li rapide sin turnis kaj antaŭ ol atingi la straton, li tute malaperis.
    paĉjo, avĉjo ne pasis tra la strato.
    li ja pasis, filo. devas esti la nebulo.
    paĉjo, ne estas nebulo.
    ja estas, filo. estas nebulo ene de niaj animoj.


59.

    ni eniris.
    ĉu vi volas supreniri por dormi?
    mi volas dormi tie, kie avĉjo kuŝis.
    mi kuŝigas lin kaj lin kovras. kiso surfrunte.
    jam estas alia jaro, filo.
    ĝis, paĉjo.
    ĉu ĉio bonas?
    jes. almenaŭ mi konis avĉjon. sed ŝajnas ke io doloras ene de mi.
    alia kiso.
    venu al miaj genuoj, mi diras, dum mi sidiĝas. li sin faras pli komforta kaj mi kantas, mallaŭte, sengitare, la kanzonon iam verkita de mi por luli ĉiujn homojn:

    dormu, panjo, dormu,
    nun, en mia paco.
    zorgos mi pri via
    senkompata laco.

    dormu, paĉjo, dormu,
    en mia sereno.
    mi vin gardos kontraŭ
    mortiga ĉagreno.

    dormu vi, amiko,
    en mia fervoro.
    mi protektos vin
    de l’ monda doloro.

    kunulino, dormu,
    en mia intimo.
    mi vin vartos pro
    nia malproksimo.

    dormu, filo, dormu,
    dormu vi, amato.
    mi preferas vin
    pli ol filo, frato.

    dormu, forestanto,
    sen ia deziro.
    mi vin vekos ĉie
    per mia sopiro.

    dormu, kanto mia,
    en mia poemo.
    kaj nestigu min
    en via dormemo.

    kiam mi sentas ke li jam dormas, mi lin kuŝigas sur la kusenoj, kovras lin kaj stariĝas. mi fajrigas la lampionon. la vojaĝsako de mia patro kuŝas surtable. ĝi aspektas malplena. kiam mi prenas ĝin, mi senatente rigardas al la spegulo kaj ekvidas ke la vesperto denove venis al la kripo.
    la vivo adoras la miton!
    kaj la mirindaj voĉoj de Monteverdi malŝparas sonorajn stelojn en lia Magnificat… 
    mi enmetas la manon en la vojaĝsakon kaj elprenas etan paketon da paperfolioj.
    la vesperteto ekflugas enĉambre. mi starigas la lampionon sur benko apud la kusenoj. mi sidiĝas kaj kovras min, tiamaniere ke la knabaj piedoj min tuŝas. la vesperteto iras kaj venas en ĝia flugado per interrompataj linioj. mi kurbiĝas kaj, eĉ sen stariĝi, malfermas la pordon. ĝi ankoraŭ iras kaj venas sed subite direktas sin al la pordo kaj malaperas.
    adiaŭ, estaĵeto de l’ vivo.
    mi neniam plu revidos ĝin.
    mi komencas legi la patrajn paperojn.
Visitas: 199