la homa specio.10, 11, 12, 13 kaj 14

La Homa Specio. Ĉapitroj 10, 11, 12, 13, kaj 14.


10.


    la homoj, paĉjo, estas multaj bestoj.
    hodiaŭ ni pli alproksimiĝos kaj ilin observos pli detale. kaj, dum ni marŝas, ni pensos jenajn pensojn:
    sur la vojo de la fekundiĝo ĝis la nasko, ripetiĝas, krude kaj diskutinde, la stadioj de la biologia evoluado.
    tiam, kondutoj de transpasitaj stadioj fiksiĝas en la programaro.
    ni scias kiel la homa feto ripetas la historion de evoluado: unuĉelo, multĉeloj, ĉu fiŝo?, ĉu reptilio?, ĉu mamulo?, ĝis kiam la cerbo de tiu mamulo perfektiĝas kaj lin destinas por esti vivulo kiu kapablas abstrakti. kapablo abstrakti! jen la nure vera malsimilo inter homo kaj bestoj.
    ĉar, manĝi helpata de la manoj, tion ankaŭ faras la agutio. komunikiĝi, multaj el ili sin avertas pri danĝeroj kaj plezuroj. pensi, superaj bestoj havas siajn tipojn de primitiva penso. sed, esti kapabla desegni rektan linion kaj krucigi sur ĝi kurban linion kaj diri: ĉi tio estas vojo kaj ĉi tio estas rivero… nur la homa-besto.
    kaj diri poste ke, tiu ĉi figuro reprezentas la Estanton plej grandan el ĉiuj kaj antaŭa al ĉio kaj ĉieesta kaj ĉioscia kaj ĉiopova… al tio sufiĉas ia ajn timeto aŭ ŝiriga demando.
    tamen, ne pri tio mi intencas paroli. mi intencas paroli pri la bestoj kiuj loĝas ene de ĉiuj homoj. kaj pri la besto kiu loĝas en ĉiu homo.
    ĉiuj vivuloj estis antaŭdeterminitaj en la praa originala ĉelo. se ne, ili ne estis devenintaj de ĝi. mi parolas pri ĉelo kiel simbolo de tiuj pluraj manifestiĝoj de la primitivaj eksperimentoj rilate la vivon. kaj dum la sinsekvo de tiu tempo, imensa por nia ekzistado sed mallongega fajrero je sekunda frakcio por la indiferenta kaj perpetua kosmo, ĉiam senmova kaj ĉiam mutaciiĝante, tio daŭris nur ian ajn tempon.
    la vivuloj okupadis la planedon. ĉu algoj? tiu ebleco estis antaŭdeterminita. miraklo ne okazis. ĉu fiŝoj? tio nur ebliĝis ĉar antaŭe okazis genetikaj ŝanĝoj.
    mi profitas ĉi tiun momenton por meti finon al tiu stulta ludado, kiu naskiĝis unue, ĉu la ovo ĉu la kokino. iutage ekzistis birdo kiu ne estis kokino. tiu birdo devenis el pli fruaj generacioj, kiam ovoj produktis ĝin. dum la formiĝo de determinata ovo, okazis mutacio. ordinaraĵo en biologio, nur pacienco necesas. kaj post la kovado de tiu ĉi ovo, aperis… kokino. la ovo antaŭis.
    tiele, en iu preciza momento, ni alvenis al la homo.
    kaj kio estas tio?, nomata homo. ĉu tiu harkovrita antropoido?, insektovora! ankoraŭ ne, sed jes jam. ĉu tiu?, kiu manipulis pezan branĉon por sin teni vivanta, aŭ por mortigi malamikon, aŭ por faligi beston, kiu nutros la familion? ne kompleta homo sed jam projektata. ĉu estas homo?, tiu kiu plenkuraĝe prenis enmane ŝtipon jam braĝa kaj ĝin kunportis al sia groto? kia stulta demando!
    kiuj fortoj reguligas la konduton de tiu kreitaĵo?
    ĉar li apartenas al grupo de estuloj kiuj bezonas havi kelkajn bazajn kondutojn por subteni la propran vivon, oksigeno, akvo, manĝo, korpa protektado kaj seksa kuniĝo, la homo ne diferencas de la cetero. kaj por la plenumado de tiuj kondutoj li uzas (ĉu lernado? ĉu  instinkto?) sian bestan flankon.
    en ĉi okazoj, la homo plenumas eĥojn, resonadojn kiuj vivas en sia plej fundamenta mio: li agas kiel lupo, li agas kiel ŝafido, li agas kiel feliso, li agas kiel senzorga herbovoranto. ĉar el la plejprofundo de lia interno alvenas la ordonoj pri ago.
    tiuj ĉi ordonoj ne estis en la programo de la praa originala ĉelo. sed, laŭ la disvolviĝo de la vivuloj, tiuj ordonoj fiksiĝis kiel necesoj al la supervivado.
    homo agas kiel urso? sed la urso ne estas en la evoluada linio de la homo! tamen la linioj de ambaŭ kuniĝis en antikvega estinteco de komuna praulo.
    homo kaj urso respondas per samaj eĥoj.
    la vivuloj havas, kelkfoje, vestiĝoj de organo nun ne plu aktiva ĉar ĝi perdis sian funkcion. la plej konata ekzemplo de tiu rudimento estas la kruro de baleno. kial do ne estas en la vivuloj ankaŭ vestiĝa konduto?
    biologia sfinkso, enfiksata en la nukleo de ĉiu vivulo:
    ripetu min, aŭ mi voros vin!
    mi nomas tion organika memoro.

  

11.


    filo, vi purege eldomiĝis kaj jen vi tute malpura!
    paĉjo, mi foriris kaj la hundoj salutis min.
    kaj li ekmontris la makulojn: tiu ĉi estas de la piedo de Luluva. tiu ĉi de Aklia. ĉi tie estis Lilito. ĉi tie Kaino. kaj tiuj du ĉi estas de Iŝtar.
    ĉu vi volas purajn vestojn?
    ne. miaj amikoj tuj alvenos kaj ni malsupreniros al la kaskado.
    tuj poste bruoj, voĉoj, krioj. du inter ili ludas, parolante pli laŭte ol la ceteraj:
    kaj kiu inventis la homojn?
    dio.
    kaj kiu inventis dion?
    la homoj.
    kaj kiu inventis la homojn?
    dio.
    kaj kiu inventis dion?
    la homoj.
    kaj kiu…

 


12.


    la arto havas nenian kompromison kun la realeco, escepte se ĝi sin pretendas realisma. do, kial mi diras ke mi duonsonĝas kiam mi paroligas mian filon pri la homa specio?, pravigante aferojn pri la homa konduto kiuj ekzistas nur en mia menso kaj absolute ne eblus en la lia?
    nur en literaturo la sonĝoj montriĝas per tiuj longaj paroladoj. kia stultaĵo!, tio.
    Aristotelo parolas ion pri interna kohero. mi donacis ĉiujn miajn librojn de filozofio al amikino. nun, mi ne povas kontroli. mi povas fari tion poste. mi ne scias ĉu tio gravas. ĉu mi iros al la biblioteko?
    mi ne scias… mi ne scias.
    komence, mi intencis serion de interkrucantaj ideoj, unu aldonante sin al la alia, eĉ kontraŭante, sed, por ke tiuj ideoj iĝu vivantaj kaj, iamaniere, pravigitaj, mi inventas lokojn, mi skribas ke mateniĝas, infanoj alvenas… ĉu ne eblus izolitaj ideoj, sen roluloj emociplenaj? certe jes! tamen ne estus romano sed eseo, esearo, kiel tediga!

 

13.


    mi pli dormas ol maldormas. ŝajnas al mi ke ankoraŭ estas lumo en la mansarda dormoĉambro.
    avĉjo, ĉu vi ne estingos vian lampionon?
    mi ankoraŭ legas.
    ĉu vi ne povas laŭtlegi? tio ordinare endormigas.
    do, vi aŭdu mian legadon. ŝajnas stuporiga filmo.
    ĉu stuporiga?
    jes.
    mi somnolas kaj aŭdas ke mia patro eklegadas:

 

14.


    Kaj la Freneza kaj Sadisma Patriarko ekparolis al Moseo, dirante: faru venĝon pro la Izraelidoj, sur la Midjanidoj: kaj poste alkolektiĝu al via popolo. Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: armu inter vi virojn por la milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Freneza kaj Sadisma Patriarko sur Midjan. Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon. Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelido, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito. Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pinehason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano. Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Freneza kaj Sadisma Patriarko ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn. Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis. Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro. Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn. Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.
    Kaj eliris Moseo kaj la pastro Eleazar kaj ĉiuj estroj de la komunumo renkonte al ili ekster la tendaron. Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. Kaj Moseo diris al ili: vi lasis vivi ĉiujn virinojn! jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Freneza kaj Sadisma Patriarko al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Freneza kaj Sadisma Patriarko. Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. Kaj vi restu ekster la tendaro dum sep tagoj; ĉiuj el vi kaj viaj kaptitoj, kiu mortigis homon, kaj ĉiu, kiu ektuŝis mortigiton, pekpurigu sin en la tria tago kaj en la sepa tago. Kaj ĉiun veston kaj ĉiun objekton el felo kaj ĉion faritan el kapra lano kaj ĉiun lignan vazon pekpurigu. Kaj la pastro Eleazar diris al la militistoj, kiuj iris en la militon: tio estas la leĝa instrukcio, kiun la Freneza kaj Sadisma Patriarko ordonis al Moseo: nur oron, arĝenton, kupron, feron, stanon, kaj plumbon, ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo. Kaj lavu viajn vestojn en la sepa tago kaj fariĝu puraj,     kaj poste vi povas veni en la tendaron.
    Kaj la Freneza kaj Sadisma Patriarko ekparolis al Moseo, dirante: kalkulu la kvanton de la prenita kaptitaĵo, kiel de la homoj, tiel ankaŭ de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo. Kaj dividu la prenitaĵojn po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo. Kaj prenu imposton por la Freneza kaj Sadisma Patriarko de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la ŝafoj. Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por mi. Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la bovoj, el la azenoj, kaj el la ŝafoj, el ĉiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn de la tabernaklo. Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel ordonite. Kaj la kvanto de la kaptitaĵo, krom la rabitaĵo, kiun rabis la militistoj, estis:
    675.000 da ŝafoj;
    72.000 da bovoj;
    61.000 da azenoj;
    32.000 da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro.
    La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis: 
    337.500 da ŝafoj, kaj la tributo por la Freneza kaj Sadisma Patriarko estis 675;
    36.000 da bovoj, kaj el ili la tributo al la Freneza kaj Sadisma Patriarko 72;
    30.500 da azenoj, kaj el ili la tributo al la Freneza kaj Sadisma Patriarko 61;
    16.000 homoj, kaj el ili la tributo al la Freneza kaj Sadisma Patriarko 32 animoj.
    Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Freneza kaj Sadisma Patriarko, al la pastro Eleazar, kiel la Freneza kaj Sadisma Patriarko ordonis al Moseo. Kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis:
    337.500 da ŝafoj;
    36.000 da bovoj;
    30.500 da azenoj;
    16.000 da homoj.
    Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitaĵon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaŭ el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Freneza kaj Sadisma Patriarko, kiel  ordonite. Kaj aliris al Moseo la estroj de la miloj da militistoj, la milestroj kaj la centestroj; kaj ili diris al Moseo: viaj servantoj kalkulis la militistojn, kiuj estis komisiitaj al ni, kaj mankas el ili neniu; tial ni alportas oferon al la Freneza kaj Sadisma Patriarko, kion ĉiu el ni trovis, orajn vazojn, ĉenetojn, braceletojn, ringojn, orelornamojn kaj kolringojn, por pekliberigi niajn animojn antaŭ la Freneza kaj Sadisma Patriarko. Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis de ili la oron en la formo de diversaj objektoj. Kaj la kvanto de la tuta oro oferdona, kiun ili oferdonis al la Freneza kaj Sadisma Patriarko, estis
    190 kilogramoj, de la milestroj kaj de la centestroj, ĉar la militistoj rabis ĉiu por si.
    Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis ĝin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigaĵon de la Izraelidoj antaŭ la Freneza kaj Sadisma Patriarko.

 

Visitas: 184