Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 15 kaj 16
15 – Konkero de la helmo de Mambrino, la plej fama en la mondo
Sinjorino Benta estis en tiu punkto de la rakonto, kiam Nazulino demandis kial en malnovaj libroj oni multe parolas pri barbiroj.
– Jam delonge mi volas demandi tion, avinjo. Ŝajnas ke en la pasinteco, barbiroj estis multe pli gravaj ol ili estas hodiaŭ. Kial tio?
– Jes, filino mia, en la pasinteco, barbiroj ankaŭ laboradis kiel kuracistoj. Dum longa tempo, la plej konata medikamento de la homaro estis sangellaso, tio estas, ellaso de sango tra tranĉo de vejno. La barbiroj, krom razi siajn klientojn, ankaŭ faris tion, al malsanuloj.
– Kaj kial oni forlasis ĉi medikamenton? – demandis Peĉjo.
– Simple ĉar ĝi ne kuracis. La nescio de niaj prapatroj estis pli grandaj ol hodiaŭ. Koncerne Medicinon, ili praktikis verajn absurdaĵojn, kiel forpreni la sangon de kompatindaj malsanuloj, kvazaŭ malbono estus en la sango.
– Ĉu tio daŭris longe?
– Ĝi daŭris, filo. Ĉio, kio estas malĝusta, daŭras longe. Homaro estas ĝuste tio, kion Emilja kutimas diri. La historio de la homaro estas nenio alia ol rakonto pri hororoj, stulteco kaj teruraj eraroj. Hodiaŭ, ekzemple, ni rigardas kun granda supereco la antikvuloj, kun kompato, certaj, ke niaj ideoj estas ĝustaj kaj ĉiam daŭros. Sed niaj pranepoj ridos pri niaj ideoj, kiel ni ridis pri la ideoj de niaj praavoj, kaj la pranepoj de niaj pranepoj ridos pri la ideoj de niaj pranepoj – kaj tiel plu ĝis senfine. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 15”
