Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 07 kaj 08
7 – Novaj aventuroj sur la vojo. La monaĥoj
– Pro tio li estis tre dika – observis la knabino. – Ĉi Sanĉo, en la desegnaĵo, aspektas kiel remburita kolbaso. Tion, kion li volas, estas manĝi, manĝi, manĝi. Mi simple ne komprenas ion. Don Kiĥoto havis la cerbon renversita. Estis do nature, ke li vidadis fantomojn kaj gigantojn ĉie. Sed Sanĉo? Kial li sekvadis la frenezan kavaliron ĉiam?
– Sanĉo – respondis sinjorino Benta – estis ordinara viro, nenio freneza, sed iom simpla, naiva. Li sekadvis Don Kiĥoton pro intereso. Unue, la insulo; poste, etaj aĵoj, kiujn li sukcesos ricevi survoje. La aventuroj devis doni ion al li, li estis certa pri tio.
– Batadoj, ja! – observis la pupo. – Mi rimarkas, ke ĉi Don Kiĥoto estas tio, kion onklino Nastasja nomas bokssako. La aventuroj estas ankoraŭ en la komenco kaj kiom da batadoj li jam ricevis?
– Tio veras – konsentis sinjorino Benta. – Se vi legos la tutan historion de Don Kiĥoto, vi trovos serion da batadoj, kiuj neniam finiĝas – kelkfoje li batas aliajn, sed ankaŭ li ricevas. Kaj se Sanĉo sukcesis rabi ion ĉi tie kaj tie, li ankaŭ ricevis sian kvanton da tre bonaj frapadoj.
– Tamen li ne suferis – diris Emilja. – Li estis kiel kuseno remburita per grasaĵo. Mi ne kompatas grasajn homojn, kiujn oni batas. La maldikajn homojn, jes. Dikaj homoj estos kiel kaŭĉukaj pupoj. Ne estas maniero rompi ostojn tie. Lardo kusenas la ostojn.
– Nu, nu – murmuris sinjorino Benta. – Ni daŭrigu. La du aventuristoj direktiĝis al regiono kie ili esperadis multajn aventurojn – kaj tiele ili pasigis la tagon. Alveninte La nokto, ili haltis ĉe arbaro. La nobelo el Manĉo serĉis, trovis kaj tranĉis dikan bastonon por servi kiel lanco. Li alĝustigis ĝin oportune kaj alĝustigis ankaŭ la pintan feron. Kaj mallumiĝis. Sanĉo komfortiĝis, kaj baldaŭ dormis, kvazaŭ li estus sur pluma matraco. La nobelo ne sukcesis dormi eĉ ne momenteton. Li pasigis la tutan nokton pensante pri sia amata Dulcinea.
Frumatene, li kriis:
– Vekiĝu, Sanĉo, estas tempo foriri.
– Jes, mia sinjoro, jes, mia sinjoro – respondis Sanĉo, frotante la okulojn, kaj oscedis, larĝe malfermante la buŝon.
Sed la plej bona maniero forigi la dormemon estis preni la felsakon. Kaj la ŝildisto trinkis tiom da glutoj, ke li lasis la felsakon malpeza.
Tiam li ekplenigis la stomakon. Li manĝis, manĝis kaj manĝis. Don Kiĥoto denove ne volis manĝi. Tute certe li vivadis per ventetoj. Ili tuj prenis la vojon kaj post nelonge ili vidis signojn de urbo.
– Estas ĉi tie, mia amiko – observis la heroo de Manĉo – ĉi tie ni povas mergiĝi ĝis niaj oreloj enen de tio, kion oni nomas aventuro. Tamen mi devas averti vin pri io tre grava: vi neniam devas preni la glavo por defendi min, kiam ajn danĝero min minacos. Nur se la atakantoj estos senhonoraj homoj aŭ malnoblaj kanajloj. Kontraŭ kavaliro, nur alia kavaliro.
– Estu trankvila, mia sinjoro, mia mastro – respondis Sanĉo. – Mi ĵuras, ke mi obeos vin fidele. Vi bone scias, ke mi estas pacema kaj antaŭ batalado kaj bruado kaptas min hororo. Sed se iu ajn metos la manon sur min, ho, mi frapos lin per la maĉeto. Ho, tion mi faros!
– Kaj vi faros tre bone – konsentis la kavaliro. – Sed kiu venas tie?
Estis du benediktinaj monaĥoj, bone vestitaj kaj sur bone traktataj muloj. Ili havis malfermitajn ombrelojn kaj okulvitrojn sur la nazo. Malantaŭe venis luksa kaleŝo sekvata de kvin viroj surĉevale kaj du piede.
En tiu kaleŝo veturadis sinjorino el Biskajo, kiu devos renkonti sian edzon en Sevilo. La du monaĥoj ne partoprenis la sekvantaro de la eminenta sinjorino.
– Ho, jen! – ekkriis Don Kiĥoto. – Aŭ mi tre eraras, aŭ ni estas antaŭ aventuro kiu famigos nin. Ĉu vi vidas, Sanĉo, tiujn figurojn nigre vestitaj? Ili estas du malbonaj sorĉistoj, kiuj ŝtelis iun princinon kaj kondukas ŝin en tiu veturilo. Kio ajn okazos, mi devas ŝin savi.
– Malbone, malbone, malbone, sinjoro! – ekkriis Sanĉo. – Ĉu vi ne rimarkas, ke ili estas nur du monaĥoj kaj ke la sinjorino en la veturilo estas nenio alia ol simpla vojaĝanto?
Sed Don Kiĥoto, jam preparata por la atako, ne respondis. Li eĉ ne aŭdis la lastajn vortojn de la ŝildisto: – Mia sinjoro, mia sinjoro, ili ne estas sorĉistoj, nur ordinaraj homoj!
Lia sprono fiksiĝis en la flanko de Rosinante kaj li iris.
– Hej, satelitoj de Belzebubo! – li kriis kiam la grupo alproksimiĝis. –Liberigu la belegan princinon, kiun vi enŝlosis en la kaleŝo, aŭ mi dehakos vin.
– Sinjoro kavaliro – humile respondis unu el la monaĥoj – ni ne estas satelitoj de io ajn, sed religiuloj de la ordo de Sankta Benedikto, kaj ni sekvas nian destinon. Ni scias nenion pri princinoj ŝlositaj en kaleŝoj.
– Sufiĉe da mensogoj, vi, fifamaj kanajlo! Mi perfekte konas vin. Defendu vin! – kaj li atakis, furioze, lancon en la akselo.
Vidante tiun lancon al lia direkto, la monaĥo ĵetis sin de la mulo, dum lia kunulo forgalopis. Tuj kiam Don Kiĥoto ekvidis la unuan monaĥon sur la tero, Sanĉo kuris por ŝteli lin.
Tiam la viroj de la veturilo alvenis kaj akuzis lin je prirabo de tiu monaĥo, ĉar eĉ la sutanon Sanĉo volis forpreni.
– Ho, ho, ho! – ridis la ŝildisto. – Plej azenan akuzon mi neniam vidis. Ĉu vi ne scias, ke kiam kavaliro vaganta venkas malamikon, la militakiro apartenas al la ŝildisto de la venkinto? Sinjoro Don Kiĥoto, mia mastro, venkis ĉi batalon; do la militakiro apartenas al mi.
– Ĉu jes? – ironie ekkriis la viroj. – Do prenu ankau ĉi tion – kaj ili donis tian kvanton da piedbatoj sur lia dorso, batoj kaj batoj, ke Sanĉo etendiĝis surtere, kompatinde ĝemante.
La falinta monaĥo profitis la situacion por leviĝi, kaj rajdante flugis renkonte al sia kunulo.
Dume Don Kiĥoto, alproksimiĝis al la kaleŝa pordo kaj galanteme murmuris al la sinjorino:
– Via Moŝto ne plu estas kaptita, sinjorino. Mia potenca brako ĵus punis la aŭdacon de la rabistoj. Pro tio, estas juste, ke via moŝto volu scii la nomon de via liberiganto. Jen mi ĝin proklamas: Mi estas Don Kiĥoto el la Manĉo, migranta kavaliro.
Unu el la Biskajanoj, kiu sekvadis la kaleŝon kaj aŭskultis, opiniis la frenezon tro minaca kaj antaŭenirante al la heroo, tenis lian lancon kaj kriis:
– Foriru nun de ĉi tie, kavaliro, kontraŭe, per la Dio, kiu min kreis, mi disŝirus vin en du partojn. Atentu, ke mi estus Biskajano.
– Mizerulo! – ekkriis Don Kiĥoto. – Se vi estas fakte kavaliro, vi tuj spertos la forton de mia brako.
– Mi estas kavaliro, jes! – respondis la viro. – Mi estas nobelo el Biskajo! Gardu vin, diablulo! Mi detranĉos vian orelon. Ni luktu! Faligu la lancon kaj prenu la glavon!
Don Kiĥoto respondis nenion. Li faligis la lancon, alĝustigis la ŝildon kaj per sia glavo atakis la Biskajanon, kiel akcipitro kiu iras sur kolombo.
Sed la viro havis tempon por preni unu el la kusenoj de la kaleŝo por servi kiel ŝildo, kaj ankaŭ por elpreni sian maĉeton. Kaj li atakis. Li donas tian baton kontraŭ la heroo de Manĉo, ke li preskaŭ malfermis lin je du partoj. Feliĉe, la klingo kaptis lian kapon je la flanko kaj nur igis parton de lia kasko fali sur la teron, same kiel partojn kovrantajn lian bruston kaj peco de la orelo.
Don Kiĥoto tondre kriis:
– Ho, sinjorino Dulcinea, helpu min dum ĉi malfacila paŝo!
Kaj per ambaŭ manoj li levis la tre pezan glavon kaj fortege batis la kapon de la kontraŭulo.
Sango ŝprucis el la buŝo, nazo kaj oreloj de la biskajano, kies brakoj pendis. Li perdis sian sintenon. Lia mulo ektimis, saltis, piedbatis lin kaj post kelkaj baŭmoj ĵetis lin sur la grundo. Don Kiĥoto, jam piede, metis la pinton de sia glavo kontraŭ la gorĝon de la falinto kaj kriis: – Kapitulacu, mizerulo!
La kompatindulo estis senparola. Li nenion povis respondi. Kaj la heroo de La Manĉo certe pikus lin, se la virino en la veturilo ne venus al lia savo, propetante por la venkito.
– Mi donas al vi la vivon – impone respondis Don Kiĥoto, fieroplena. Ĉar via moŝto tion petas al mi; sed sub la kondiĉo, ke li iru al Toboso por prezenti sin al la senkompara Dulcinea, por ke la bela inter la belulinoj povu ordoni al li ion, kio estos al ŝi oportuna.
La afliktita sinjorino, dezirante forigi tiun frenezulon, tuj promesis, ke ŝi postulos al la Biskajano plenumi la ricevitan ordonon. Kaj rapide forkuris. Huf! Kia teruro!…
8 – Konversacioj inter Don Kiĥoto kaj Sanĉo
– Ho, ho! – ekĝemis Emilja. – Mi dezirus havi kavaliron promenanta tra la mondo kaj krianta ke la plej bela inter ĉiuj pupoj estas Sinjorino Emilja “del” Vostuleto…
– Kial tio, stultulino? – diris Nazulino.
– Mi pensas, ke mi fariĝus treege fiera kaj feliĉa. Kaj ankaŭ mi povus ricevi multajn donacojn. Certe tiu Biskajano, kiam li iris por meti sin sub la ordonojn de Dulcinea, li alportis al ŝi ian donacon.
– Li nenion alportis – kriis Peĉjo. – Kiam Dom Kiĥoto venkis ilin, tiuj friponoj ĉion promesis pro timo, kiel la mastro de tiu Andreĉjo. Sed tuj kiam la kavaliro foriris, la venkitoj malbone parolis pri li kaj plie pri Dulcinea. Se vi estus Dulcinea, Emilja, vi devus esti multofje malbenata.
– Tamen mi ankoraŭ volus. Imagu se subite aperas iu Cervantes por rakonti mian historion en libro granda kiel tiu libro ĉi, kaj mi famiĝus tra la mondo kiel Dulcinea.
Nazulino montris malŝaton.
– Postulema vi estas! Vi jam estas sufiĉe fama en la tuta Brazilo, Emilja, ĉar Lobato la tutan tempon parolas pri viajn sensencaĵojn. Li fariĝas enuiga pro tio. Ŝajnas, ke li ŝatas vin pli ol nin – li rakontas niajn aventurojn tiamaniere ke la infanoj fine ŝatas vin pli ol nin. Emilja ĉi tie, Emilja tie, Emilja diris tion, Emilja faris tion. Fetorulino!
– Mi konsentas kun vi! – diris Peĉjo al Nazulino. – Foje mi volas kapti ĉi diablino kaj ĵeti la libron Don Kiĥoton sur ŝin. Ŝi meritas resti pli premplatigata ol la Vicgrafo.
– Vicgrafo… Peĉjo, kiel fartas la Vicgrafo? – demandis la knabino. – Ĉu li jam resaniĝis de la platigado?
– Li estas preskaŭ sana. Mi metis lin en la premilo kaj premis en la kontraŭa platigo. Li rektiĝas, sed mi pensas, ke li estos iomete kvadrata kaj perdos la rondecon de maizospiko. Domaĝe, li silentas. Li nenion scias, nenion diras.
– La premado kontraŭ la planko forigis de li la tutan sciencon – klarigis Emilja. – Ĉu vi ne vidis tiun buljonon, kiun mi konservis en kruĉo?
– Kia stultaĵo! – ekkriis Peĉjo. – Likva scienco! Nur vi kapablas diri tion. Scienco estas nek solida nek likva. Ĝi povus esti gasa – fluidaĵo aŭ gaso, kiel eble la animo de la homo.
– Nu, la scienco de la Vicgrafo estas likva – diris Emilja. – Mi jam faris la eksperimenton kaj vidis, ke tio, kio estas en la botelo, estas pura scienco. Mi faligis etan guton sur formikon, kiu tuj ĝi fariĝis sciencista formiko.
Sinjorino Benta, kiu aŭskultadis la infanojn, intervenis:
– Kia konversacio! Hodiaŭ vi estas pli malsaĝaj ol iam ajn. Ŝajnas, ke la malsano de Emilja kontaĝis vin.
– Ĉu vi pensas, avinjo, ke povas ekzisti likva scienco? – insistis la knabo.
Sinjorino Benta levis la okulojn al la ĉielo kaj ne respondis.
– Mi certas ke jes – ekkriis Emilja. – Likvaĵo estas fluidaĵo. En libroj ni legas tion: “Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue”. Se malfeliĉo fluas, ankaŭ scienco fluas, fluaĵo, likvaĵo…
Nazulino kovris la buŝon de Emilja per sia mano por ke sinjorino Benta povus daŭrigi.
