Indekso: Aliaj Tekstoj

Poemaĉo kaj poemeto

Poemaĉo:   Dormema avino.   Avineto dormas, dormas, pro dormemo kaj pro laco. Avineto, kiam dormas, furzas, furzas sur matraco.…

lulkanto por ĉiuj homoj 

dormu, panjo, dormu, nun, en mia paco. zorgos mi pri via senkompata laco.    dormu, paĉjo, dormu, en mia sereno.…

RAKONTU ALIAN ANJO 13. LA PASTRO

RAKONTU ALIAN ANJO 13. LA PASTRO

desegnaĵo de ricardo garanhani Noto: La dua novelo de Dekamerono de Boccacio (1313/1375), kaj ankaŭ kelkaj aliaj, montras la diboĉadon…

rakontu alian anjo 16. la veto kun la Diablo

rakontu alian anjo 16. la veto kun la Diablo

LA VETO KUN LA DIABLO                                                                  desegnaĵo de ricardo garanhaniNoto: Ĉi-tiu lasta rakonteto aldonas al mia kolekto temon…

Himno de Umbando

José Manoel Alves (teksto) kaj Dalmo da Trindade Reis (melodio), 1961.     Rebriladas Dia Lumo Per helega splenda flam’ Venis…

ESPERANTO? KIAL?

(1) Vojaĝado…               Se vi planas vojaĝon tra Brazilo, vi povas trovi plurajn problemojn; unu el ili, tamen, kiu kutime…

Himno de Kuritibo

Teksto de Ciro Silva Muziko de Bento Mossurunga   Belega, amema urbo, El landoj de Gŭajraka’ Ĝarden-lum’, je rozoj plena,…

Visitas: 302

Himno de Kuritibo

Teksto de Ciro Silva

Muziko de Bento Mossurunga

 

Belega, amema urbo,

El landoj de Gŭajraka’

Ĝarden-lum’, je rozoj plena,

La ĉefurb’ de Parana’. 

Pro ridetanta pejzaĝo,

Pro la riĉeca prospero,

Kuritibo, imagaĵo )

De l’ Paradizo sur tero. )

 

Ĝuado privilegia

En vi estas la vivad’

Ĝarden-lum’, je rozoj plena,

La ĉefurb’ de Parana’. 

Perlo de l’ alt-ebenaĵo

Ĉarmas, allogas kaj belas

Pro riĉec’ kaj pro grandeco )

Vi splende vivas kaj helas. )

 

Vi iras laŭ la monteto,

Kun nobla la sintenad’.

Ĝarden-lum’, je rozoj plena,

Jen la kor’ de Parana’. 

Saluton, karega urbo,

Glor’ de l’ fondintaj herooj,

Kuritibo, vi juvelo, )

Miksaĵ’ de lum’ kaj de floroj. )

 

Tradukis Jorge Teles, la 22an. Aprilo, 2018.

Visitas: 155

Rekviemo en Esperanto (Réquiem em Esperanto)

Latim – Esperanto – Português

 

tradukis/traduziu: jorge teles

 

  

I. Introitus

 

Requiem aeternam dona eis, Domine

Ho Sinjoro, donu al ili eternan ripozon

Repouso eterno dá-lhes, Senhor

 

Et lux perpetua luceat eis

Kaj porĉiama lumaĵo lumu al ili

E uma luz perpétua os ilumine

 

Te decet hymnus, Deus, in Sion

Ĉiuj kantu himnon honore al vi en Ciono, ho Dio

Tu és digno de hinos, ó Deus, em Sião

 

Et tibi reddetur votum in Jerusalem:

Kaj en Jerusalemo ni honoru Vian nomon

E a ti rendemos homenagens em Jerusalém

 

Exaudi orationem meam

Aŭdu nian preĝon

Ouve a minha oração

 

Ad te omnis caro veniet

Ĉiu karno venos antaŭ vin

Diante de Ti toda carne comparecerá

 

Requiem aeternam dona eis, Domine

Donu al ili eternan ripozon, ho Sinjoro

Repouso eterno dá-lhes, Senhor

 

Et lux perpetua luceat eis

Kaj porĉiama lumaĵo lumu al ili

E uma luz perpétua os ilumine

 

  

II. Kyrie

 

Kyrie eleison

Sinjor’, kompatu nin

Senhor, tem piedade de nós

 

Christe eleison.

Kristo, kompatu nin

Cristo, tem piedade de nós

 

Kyrie eleison.

Sinjor’, kompatu nin

Senhor, tem piedade de nós

  

Continue lendo “Rekviemo en Esperanto (Réquiem em Esperanto)”

Visitas: 204