RAKONTU ALIAN ANJO 14. LA VIVANTA MORTINTINO

desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Entombigo de vivanta homo, kun simptomoj de morto, ĉiam estis temo por teruraj rakontaĵoj. Allan Poe (1809-1849), neeviteble, havas du (Premature Burial  kaj The fall of the House of Usher); en la enkonduko de la unua, li priskribas famajn siatempajn okazaĵojn pri la problemo. En novelo plena je emocioj Selma Lagerllöf (1858-1940) ankaŭ rakontas pri junulino elprenita ekde tuja entombigo (En herrgårdssägen -1899).
Taŭga observo estas pri tio, kiel estas simplaj la rakontoj de mia avino. Analfabetaj homoj rakontadis ree kaj ree kaj iom post iom la historio reduktiĝis al nuda krudaĵo kaj nur ĝia esenco restis netuŝata.

Estis foje tio, ke bienulo havis filinon. Li estis tre riĉa vidvo kaj posedis sklavojn kaj sklavinojn kaj brutaron. Li havis nur tiun filinon kej li tre amis ŝin. Ŝi studadis muzikon, li venigis instruistojn el marbordourboj kaj iom post iom ŝi iĝadis talenta junulino.
Okazis ke iutage mortis la junulino. La bienulo suferegis kaj preskaŭ mortis pro ĉagreno. Li preparigis tre riĉan blankan mortoveston, mendis diademon je oranĝfloroj kaj bukedon kaj nuptan vualon. Tiutempe, la junulinoj kiuj mortis virgaj ne estis entombigitaj en violkoloraj vestoj sed en fianĉina robo, tre blanka kaj tre bela. Poste la bienulo enmetigis en la ĉerkon ĉiujn juvelojn apartenantajn al la familio ĉar li ne plu havis edzinon nek filinon kaj li ne volis vendi la oraĵojn.
Do, la maljunulinoj lavis la kadavron, kombis ŝiajn harojn, vestis ŝin per mortovesto, kiu estis la fianĉina robo, kaj metis la bukedon en ŝiajn manojn kaj la vualon sur la kapon kaj la nuptan diademon sur la vualon. Poste ili ornamis ŝin per braceletoj kaj kolieroj kaj ringoj kaj orelpendaĵoj.
Ŝi pli aspektis kiel filino de reĝoj, tiel admirinda ŝi iĝis.

    Do, ĉiuj el la bieno alvenis kaj ankaŭ el la najbaraj bienoj kaj oni plenigis la domon kaj la sklavoj buĉis porkojn kaj kokinojn kaj ĉiuj interparolis la tutan nokton.
Tiutempe la maljunulinoj ne forlasis la kadavron eĉ iomete. Ili preĝadis litanion kaj se unu el ili ekploris, ĉiuj kune ekploris. Ili estis ploristinoj.
Tiamaniere pasis la tuta nokto, kelkaj preĝantaj, kelkaj manĝantaj kaj la maljuna suferanta vidvo ne plu sciis kion fari.
Mateniĝis kaj la kadavro estis tuj ironta al la tombejo. Kiam la ĉerko estis fermota, la maljunulo preskaŭ elŝiris siajn harojn pro ĉagreno. Kaj ĉiuj vicpasis por rigardi la virgan mortintinon lastfoje. Poste oni fermis la ĉerkon. Alvenis la orkestreto, ĝi komencis ludi funebran muzikon, la amikoj prenis la ĉerkon kaj kunportis ĝin al la malgranda tombejo. Antaŭe marŝis la pastro kaj la ludanta orkestreto, poste la ĉerko. La maljunulo, nigrevestita, sekvadis, kun la ĉapelo en la mano. Malantaŭ li, la ploristinoj, kaj fine la popolaĉo, viroj, virinoj, infanoj, eĉ hundetoj sekvadis, kelkaj bojantaj, kelkaj ne.
Ili alvenis al la tombejo, la tombofoso jam estis preta, la pastro benis la ĉerkon. La tombistoj malsuprenigis la ĉerkon en la truon kaj ĉiuj ĵetis kalkan pulvoron. La maljunulo preskaŭ mortis pro ĉagreno kaj li bezonis sin apogi je la amikoj kiam li reiris hejmen.
Post tio venis la nokto kaj dum la nokto okazis la jeno:
Du ŝtelistoj vidis la junulinon en la ĉerko kaj kombinis projekton pri ŝtelo de ĉiuj juveloj. Nepre dum la sama nokto ĉar poste ŝi ekputriĝos. Je totala mallumo ili iris al tombejo kaj ekfosis. Tuj ili atingis la ĉerkon, elterigis ĝin kaj ekrompis la seruron. Ili malfermis ĝin kaj ekprenis la juvelojn. Ĉio estis malluma. Subite ili aŭdis rukton. Ili ektimis kaj haltis, rigardante la kadavron. Nova rukto kaj unu brako moviĝis, poste la alia, la kruro, kaj vidante ŝin sidiĝantan en la ĉerko, ili freneze eksaltis, diskuregante kiel neniam antaŭe.
Okazis jen ke la junulino ne mortis. Ŝi suferis unu el tiaj tre fortaj atakoj kaj tiu atako longe daŭris kaj ŝajnis ke la homo estis vere mortinta. Ŝia bonŝanco estis, ke ŝi vekiĝis ĝuste kiam ili malfermis la ĉerkon, kontraŭe ŝi mortus viv-enterigita. Do, ŝi stariĝis kaj ekkuris por helpo. Ŝi atingis la preĝejan pordon kaj frapis. Ŝi frapis denove. Ŝi pli forte frapis. Kiam la sakristiano malfermis la pordon kaj vidis ŝin, fianĉinvestinta, li fekaĉis pro timo kaj ekkuris kaj vokis la pastron:
– Pastro, pastro, ekstere estas la junulino, kiun ni entombigis hodiaŭ.
Iris la pastro kunportante noktolampeton kaj ŝi plorante diradis:
– Mi ne mortis, mi ne mortis…
Kaj la pastro ĉirkaŭvolvis ŝin per lankovrilo kaj tra la strato ili iris kriante.
Vekiĝis la popolaĉo kaj ankaŭ kriante sekvis ilin kaj kiam ili vekis la bienulon li nenion komprenis. Li malfermis la fenestron kaj vidis la filinon starantan meze de la popolamaso, ekploris kvazaŭ infaneto kaj kuris por ĉirkaŭbraki la filinon kaj ĉiuj interparolis kaj ridis pro nervekscito ĝis matene.
Tiam la bienulo komprenis tion, kio okazis kaj kunigis la personojn de la urbo kaj de la najbaraj bienoj dirante ke li volas rekompence donaci ion al la ŝtelistoj. Ĉar pro la ŝtelistoj denove havis li sian filinon. Li atendis kaj atendadis kaj la ŝtelistoj ĉion aŭdis sed pro timo ne sin montris.
La vidvo kaj la junulino longe vivis.

Visitas: 248