Indekso: La Tago sen Nomo (romano)

la tago sen nomo, 0, 1

 LA TAGO SEN NOMO  Mi verkis ĉi libron en 1976. Mi ĝin tradukas nune. De hodiaŭ, la 16a de oktobro,…

la tago sen nomo, 2

La tago sen nomo, 2. Johano jam estis mortinta. Ekstere iu kantadis malnovan neforgeseblan prohibitan kanzonon  malgraŭ vi, morgaŭ estos…

la tago sen nomo, 3

La tago sen nomo, 3. Dakaro, la 14a. de aprilo, je la 16a. horo. La funkciulo komencis la tajpadon en…

la tago sen nomo, 4

La tago sen nomo, 4. Kiom da tempo tio daŭris? La akuŝkuracisto aŭdis konfuzan bruon, la flegistino sidiĝis, la patrina…

la tago sen nomo, 5

La tago sen nomo, 5. Varsovio, la 14a. de aprilo, je la 17a. horo. Julek, kvar jaraĝa, sin alkroĉata sur…

la tago sen nomo, 6

La tago sen nomo, 6. Ĉio rapide okazis. Unue, la funkciulo perceptis zumadon kaj haltis la tajpadon de la teksto,…

la tago sen nomo, 7

La tago sen nomo, 7. Tokio, la 15a. de aprilo, je la unua horo frumatene. Mieko, kvardek du jaraĝa, divorcita,…

la tago sen nomo, 8

    La tago sen nomo, 8. Kio okazas al Lardeto?, sin demandis la avineto post aŭdado de longa kaj…

la tago sen nomo, 9

La tago sen nomo, 9.            Getsemane, je la sama horo.            Ververe ĉi nokto estas la nokto de mia…

la tago sen nomo, 10

La tago sen nomo, 10. Kio vekis Miekon?, kia stranga antaŭsento devigis ŝin malfermi la okulojn iom antaŭ ol ŝi…

la tago sen nomo, 11

La tago sen nomo, 11. Sidnejo, la 15a. de aprilo, je la dua horo frumatene. John Caldwell malfermis la pordon…

la tago sen nomo, 12

La tago sen nomo, 12. Tiu stranga zumado ne apartenas ao Vagnero. El kie ĝi venas? Subite la malĝoja viro…

la tago sen nomo, 13

La tago sen nomo, 13. Bengazo, la 15a. de aprilo, je la 18a horo. do, hodiaŭ mi rajtas dormi sur…

la tago sen nomo, 14

La tago sen nomo, 14. La ruĝa lampeto lumiĝis. John prenis la aŭdilon se nenion aŭdis se ne susuron, sekvatan…

la tago sen nomo, 15

 La tago sen nomo, 15. Vieno, la 15a. de aprilo, je la 17a horo. Ingrid Siegdal, vidvino, kvindek jaraĝa, sidiĝas…

la tago sen nomo, 16

La tago sen nomo, 16. Erik neniam plu vekiĝos. Neniam oni aŭdos la surbendigadon de lia afliktita kaj plorsingultanta voĉeto.…

la tago sen nomo, 17

La tago sen nomo, 17. Valparaiso, la 14a. de aprilo, je la 17a horo, somera horaro. Bonvole, kiun straton mi…

la tago sen nomo, 18

La tago sen nomo, 18. Aŭdante la sibladon, Ingrid, subite pensis la aparato paneis, morgaŭ mi kunportos ĝin al riparejo…

la tago sen nomo, 19

La tago sen nomo, 19. Novjorko, la 14a de aprilo, je la 11a horo. ne hazarde oni nomas min Baby…

la tago sen nomo, 20

La tago sen nomo, 20. La aŭto subite ekhaltis, saltadis kaj ne plu funkciis. Neniu el la du komprenis la…

la tago sen nomo, 21

La tago sen nomo, 21. Sanpaŭlo, la 14a de aprilo, je la 13a horo. Konfuzo kaj dormemo. Dormemo kaj doloro.…

la tago sen nomo, 22

La tago sen nomo, 22. Baby Longfuck ne mordis la duan pecon da fromaĝo. Li haltis, por atenti la zumadon,…

Visitas: 262

la tago sen nomo, 23 (lasta)

La tago sen nomo, 23 (lasta).

La tago sen nomo.

La tagiĝo venis kun sia senŝanĝa tenereco. Roza kaj malvarma, unue ĉi tie, poste tie, la brizo, la ruĝiĝado, la tago. La tago kiu ne havos nomon. La unua tago de serio da senesperaj egalaj tagoj. Glacimontoj malsupreniros, kontinentoj glitiĝos, kial ne novaj Andoj kaj novaj oceanaj fosegoj?
Sur la teron descendis la unua tago de la malkreo.
Ne estis homo por demandi al kiu fariĝis la lumo aŭ al kiu apartiĝis la teroj de la akvoj.
Ĉirkaŭe, en la senfunda truo, la sama ordo, silenta, nekonata, eterna.
*********************************************************

Ĉu estis Wilhelm, Gaston, Sven, Ali aŭ Luís, tiu kiu nedormante bruliĝis dumnokte, serĉe de la maligna formulo?
Ĉu estis la Dio de la dek ordonoj, tiu kiu almontris la fingron al la blua planedo, kun ĝiaj mizeraj kvar kaj duono miliardoj da jaroj?
Ĉu estis James, Mark, René, Gaspar, Giuseppe aŭ Vassili, la Mastro de la Milito, kiu patronpagis en luksegaj hoteloj la gastadon al la saĝuloj de la senelira detruo?
Ĉu estis la Dio de la venko, tiu kiu blovis la morton al la polvereto por detrui la obstinan viveton, kun siaj tri kaj duono miliardoj da jaroj?
Ari aŭ Hector, Mulla aŭ John, Arnold aŭ Matteo, la viro kiu ŝlosilfermis la paperojn de la nepardonema projekto?
Ĉu estis la Dio de la diluvo tiu kiu, je la dua fojo, pentis pro la kreado kaj decidis malkrei?
Ĉu hindo aŭ greko, peruano aŭ iranano, belgo aŭ koreo,
ĉurusoamerikanoĉino?,
tiu, kiu sendis la signalon al la orbitaj komputiloj, tuj sekvatan de aliaj signaloj por nura sekureco, reprezalio, venĝo
seniforirasankaŭiliforiros,
senineeskapasneniueskapos,
neniuplurestosporrakontikitionkiookazis
eĉneekzaktekielĝiokazis…
La tero ne havis ŝancon plori siajn mortantojn. Senutila iĝis la agonianta kriado de la lastaj profetoj.
Al kiu Dio fariĝis la absoluta, idiota kaj fatala oferado?
********************************************************

Ĉio subite okazis. Ho, kiel subite! La siblado kaj la morto. La falĉilo sammomente koltranĉis ĉiujn mikrobojn de la eraranta planedo. Mamsuĉantajn bebojn, estingitajn kaj duonmortintajn gemaljunulojn, fetojn kaj soldatojn, militantajn virojn kaj geedzojn en orgasma ekstazo.
Averto ne okazis kaj, ĝuste pro tio, ne okazis espero nek malespero. Neniu havis tempon por teksi la lamenton de Kasandra. La fino malrapide falis, ĝi buĉis homon kiu subskribadis la ruinon al tuta popolo je la sama dolceĉo laŭ kiu ĝi dissolvis la suspiron de la enamiĝanta knabo.
Ĝi alvenis kun la sama mildeco al homo kiu finadis la skribadon de iu ajn libro kaj al alia ajn homo kiu finadis la legadon de alia ajn libro.

Kuritibo, la 15a de julio de 2013 (portugala teksto: la 7a de oktobro de 1976).
Visitas: 109

la tago sen nomo, 22

La tago sen nomo, 22.
Baby Longfuck ne mordis la duan pecon da fromaĝo. Li haltis, por atenti la zumadon, ĉu eble tio estas speco de alarmo je alta frekvenco, la brako pendis kaj lia orumita kaj perfekta korpo ekfluidiĝis, kvazaŭ statuo de nuda Adoniso kiu fandiĝas.
Ekstere, ĉiam la samaĵo. Ĉar estis en Novjorko, tamen, la silento aspektis pli granda ĉar naskita de plu intensa ĝemado. Milionoj da loĝantoj, kvazaŭ monstra, senrespekta, skandaliga, aŭdaca kaj obstina kolonio el termitoj, ĉiuj malfariĝis kun la sama ektimo, kiu tamen ne estis plenumita en la konscienco. Ankaŭ okazis katastrofoj kun fajro, akvo, interfrapoj, faladoj, ĉio en pli granda proporcio, sed kia distingo estas nun inter pli granda aŭ pli malgranda proporcio?
La formikejo estis venkata, finfine. La enorma Babilono estis disfrakasita sennecese ke venu la Atilo de la Nenio por dissterni salon sur la ruinaĵoj ĉar ankaŭ la bestoj kaj la plantoj rapide dancis la grandegan valson de la eldetruo de la vivo.
Hamleto, sola kaj agonianta, en la granda scenejo, ne finis sian monologon pri angoro kaj deliro. Restis la tekstoj. Sed nek tineoj restis por vori la literojn, dum ili ignoradas la doloron kaj la frenezon de la mondo. Torturantoj kaj torturatoj senpudore sin miksis, la sama senforma pasto, senemocia kaj senkapabla. Finiĝis la humileco antaŭ la forto sed ankaŭ finiĝis la espero por iam finigi la forton de la forto. Dum multaj jaroj la grandegaj templaj navoj eĥadis la falon de aĵoj kaj vitraj rompitaĵoj kaj murpecoj. La dioj ne plu bezonadis templojn ĉar ne plu ekzistis homoj kiuj bezonas diojn.
Komputilo en ia afrikana ĉefurbo ironie finiĝis la kalkuladon kiu indikas la nomon de la unua elektata prezidanto. Elektata sed ne kronata, se ne per la krono de la morto.
Kion diri pri serpentoj kaj skorpioj kaj araneoj, plenaj je veneno? Kion diri pri turdoj kaj cignoj kaj sciuroj? Kion diri pri la granda militludado de la novicaj soldatoj, amputita de sia bruega tondrado de la peza, danĝera kaj idiota artilerio? Kion diri pri la aflikta orgio de korpoj enmiksataj inter drogoj kaj ŝvito, ĉiuj penante por esti feliĉaj en fuĝema momento de orgasmo, forgesataj pri tio ke, por granda ĝuo sufiĉas paro plena je amo kaj konfido?
La kulpigitaj estis senkulpigitaj, la faritaĵoj estis malfaritaj, la regadoj malregitaj, la maskigitaj, senmaskigitaj. La kredintoj, nekredigintaj, la feliĉaj, malfeliĉigitaj, la honoritaj, senhonoritaj, la armitaj, senarmigitaj. La kredintaj, malkredigitaj, alĝustigitaj, malalĝustigitaj, infektitaj, malinfektitaj, akordigitaj, malakordigitaj.
Malorganizo, malnivelo, maldirekto, malakordo, malkonsolo, malafero, malintenco, maldispono, malordo, malespero, malkontrolo.
Ĉio tio estis Novjorko. La plej granda vakuo de la tero. Egala al ĉiuj aliaj vakuoj. La plej granda silento de la mondo. Kiel ĉiuj aliaj silentoj. La granda misfarunigita pasto. Fero, cemento, asfalto, antaŭ la vento, la suno, antaŭ tio kio estis sed ne plu havas signifon, estis, sed ne plu helpas.
Visitas: 95