la tago sen nomo, 15

 La tago sen nomo, 15.

Vieno, la 15a. de aprilo, je la 17a horo.

Ingrid Siegdal, vidvino, kvindek jaraĝa, sidiĝas en malnova seĝo kaj spektas la dramon en la televidilo. Hodiaŭ Ingrid ne preparos la vespermanĝon. Li vojaĝas kaj ŝi telefonis kaj avertis pri dormo ekstere. Ingrid atente aŭdas. Estas viro kiu alparolas al virino ripetatajn vortojn kiuj fluas en ĉeno neniam finiĝanta, ili senlace parolas kaj Ingrid ne havas iun, al kiu paroli. La domo estas pura, terure pura, la tolaĵon ŝi jam zorgis, laŭ la etaj detaloj rilate la manieron faldi ĉion kaj la specifa loko por ĉiu vesto. La brilo, la ordo kaj la odoro de lesivo diras al Ingrid ke ŝia misio plenumiĝis unu tagon plie. Ingrid tuj dormemos, ŝi vidos antaŭ si unu plian vesperon sen ke ŝi nenian utilaĵon faros.
De dudek jaroj ŝi servas la saman edzan paron, ŝi konas la domon kvazaŭ ĝi estus sia propra korpo, la koloroj, la aferorganizoj, la ŝanĝo de la kolornuanco de la kurteno, kiu maljuniĝas kune kun ŝi.
Ingrid ne havas iun, al kiu paroli. Li ne ŝatas bruon, ŝi, kiam enhejme, fermas sin en la ĉambro, por traduki eksterlandajn revuojn. La telefono ne devas soni pli ol unufoje kaj la porda sonorilo devas esti tuj kontrolata. Ingrid jam alkutimiĝis al ĉi silento. Ĝuste pro tio ŝi sin banas tuj post vekiĝo, nur unufoje, dum ĉi dudek jaroj, la telefonsonorilo sonis pli ol postulata. La virino respondis, poste rigardis ŝin malameme. Li silente trinkis la refreŝigaĵon, neniam lia vizaĝo montros indikon pri perforto aŭ amo.
La filoj venis kaj foriris. En la komenco ili ridadis, ludadis, sed la ĉeesto de la patro, tiu ĉiopova sfinkso kun lipharoj kaj okuloj kaj rigardo de drako, tio finfine silentigis la infanojn. Iom post iom, ĉio trankviliĝis. Unue ili silentadis nur vespere, kiam la patro estis enhejme. Poste la silento de la vespera tombejo kontaĝis la kompatindajn ĝemelojn kaj ili silentis ankaŭ dumtage, malproksime de patro kaj patrino, ili ludadis malmulte, malmulte kriadis. Ingrid tentadis ilin per tiklado, ili ridis iom kaj diradis ke la kapo doloras. 

Tuj ili lernis tion, kion Ingrid signifas. Ingrid estas roboto kiu devas obei kaj esti perfekta. Kaj tiele ili traktadis ŝin, sufiĉas rigardi kaj ŝi obeas, humila, silentema, ŝi tuj komprenis ilia tirana lingvaĵo. Tamen ili ne plu ĉeestas. Unu el ili studadas en Grekio kaj la alia vojaĝadas tra Sudameriko kaj ĉiusemajne sendas fotojn kun fabelecaj monumentoj kaj io simila al kamparanoj malsataj kaj malsanaj. Tiu de Grekio, tamen, kiu ĉiam estis la preferata de paĉjo, neniam sendas leteron, ŝi scias ke li estas tie ĉar, kelkfoje, ŝi sendas al li monon per la banko.
Ingrig ne havas iun, al kiu paroli. Ŝi volus fiŝeton, hundon, kanarion, sed la sekeco de tiu paro mortigus per la rigardo iun ajn petoleman vivaĵeton kiu riskus fari neatendatan bruon en tiu ŝtona nesto. Ĝuste tio okazis al la malkvieta dalmata hundo de la pli alta ĝemelo. La knabo ridante eniris enhejmen, la najbaro demandis ĉu mi ĝin volas ĉar li translokiĝos, la patro silente rigardis, la patrino kaŭris kaj karesis la knabon, ni klopodos por zorgi ĝin, la knaboj dum horoj diskutis pri la nomo de la besteto, kaj du tagojn poste, la etulo, plorante, foriris kun panjo kaj forkondukis la sennoman hundeton, kaj ĝi neniam plu revenis. 
Ingrid volus diri al iu ajn kial ŝi restadis tie. La filino loĝas en malgranda apartamento, se vi scias ke ĉi tie ne estas loko por vi, vi devas resti tie, neniu en Aŭstrio tiom bone pagas al mastrumistino, ĉu vi volas ke mi loku la infanojn en la vizitĉambro kiam vi havas ĉambron pli grandan ol ĉi merdaĉo ĉi? Jes, probable Ingrid ricevas la plej altan salajron kiel mastrumistino en Aŭstrio, maŝino je perfekteco kiu neniam trompiĝas, bone komprenas tri lingvojn kaj povas respondi la telefonalvokojn ankaŭ en la franca kaj en la hispana aŭ eĉ apartigi inter la revuojn tradukindaj aŭ adaptindaj artikolojn. Ŝi estas speco de privata sekretariino kaj guvernistino ĉar ŝi bone konas la dietojn kiujn ambaŭ observas kaj ŝi preparas la manĝaĵojn. Postrestas longegan tempon, kiun ŝi vidas perdiĝi pro tio ke ŝi ne havas iun, al kiu paroli. Ŝi foriras por butikumado, elektas la aferojn, lokas ilin en la ĉareto kiu eniras en la rultrotuareto kaj pasas al la alia flanko. La ĉareto iras al la kasistino kiu pasas la prezojn antaŭ la maŝino, la knabo metas la aĉetaĵojn sur alia rultrotuareto, aliulo pakas ĉion kaj prezentas al la viro kiu montras la konton. Ingrid pagas, ŝi volas ion diri sed ne kuraĝas rompi tiun profitiga kaj efika silento. Ŝi ankaŭ ne rajtas tro resti surstrate ĉar la telefono povas soni iam ajn. Kaj Ingrid eniras kaj ekpensadas, ĉar ŝi ne havas iun, al kiu paroli.
guvernistino neniel rajtas erari, iam ŝi aŭdis de li, je seka voĉo, kiam li malproksimigis antaŭen la teleron kun panrostaĵoj iomete pli brunaj ol ordinare. Li ne perceptis ke Ingrid estas proksime, venante kun fruktoj.
mian silenton ili aĉetas, ŝi diras al la filino. La filino ŝajnigante atenta per gesta movo kunsentas kaj daŭre legas la skandalojn de la kinejaj festivaloj. Pro la indiferenteco kaj silento de la filino, Ingrid, kelkfoje, pasigas la dimanĉajn posttagmezojn en la malplena parko. Ŝi sidiĝas sur banko, volvas sin per ĵaketo kaj rigardadas la pasantajn ombrojn, silentajn kaj seriozajn. Ingrid scias ke kelkaj gefiloj rapide lernas. Jen ili, mutaj, malafablaj vizaĝoj, firma paŝado, sen saltetoj, sen ridoj kaj sen ludoj. Tamen, la plejmulto estas ribelema kaj iliaj krietoj, kvazaŭ ĉirpado de senzorgemaj birdoj, ŝin trafe atingas kiel neatendata sunradio.
Ingrid povas legi aŭ iri al kinejo sed ŝi ne plu tenas tiun dialogojn en kiuj ŝi nur rajtas aŭdi. Ne helpas pensi pri la roluloj, deĉifri ilin, ilin koni sed ne prikomuniki. La kruco de Ingrid, kiu dolore vundas ŝian koron, estas ke ne ekzistas aliulo en ŝia vivo. Ingrid jam humile hontas kiam ŝi sin rigardas en la spegulo, kia digno estas en homo kiu ne rajtas paroli?
nenion signifas ĉi griza destino.
Kiom da fojoj ŝi decidis loĝi sola, en eta ĉambro, en ia vilaĝo, eble ne plu estas vilaĝo. Sed ŝi ne volas resti malproksime de la tri genepoj, la edzo ĉiam ripetadis vi tro dependas de homoj, vi ĉiam bezonas homojn ĉirkaŭ vi.
Ingrid, kvazaŭ kantetante, pensas pri la tago kiam la genepoj kreskos kaj petos al ŝi ke ŝi rakontu fabeleton.

 

 

Visitas: 144