Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 07 kaj 08
7 – Novaj aventuroj sur la vojo. La monaĥoj
– Pro tio li estis tre dika – observis la knabino. – Ĉi Sanĉo, en la desegnaĵo, aspektas kiel remburita kolbaso. Tion, kion li volas, estas manĝi, manĝi, manĝi. Mi simple ne komprenas ion. Don Kiĥoto havis la cerbon renversita. Estis do nature, ke li vidadis fantomojn kaj gigantojn ĉie. Sed Sanĉo? Kial li sekvadis la frenezan kavaliron ĉiam?
– Sanĉo – respondis sinjorino Benta – estis ordinara viro, nenio freneza, sed iom simpla, naiva. Li sekadvis Don Kiĥoton pro intereso. Unue, la insulo; poste, etaj aĵoj, kiujn li sukcesos ricevi survoje. La aventuroj devis doni ion al li, li estis certa pri tio.
– Batadoj, ja! – observis la pupo. – Mi rimarkas, ke ĉi Don Kiĥoto estas tio, kion onklino Nastasja nomas bokssako. La aventuroj estas ankoraŭ en la komenco kaj kiom da batadoj li jam ricevis?
– Tio veras – konsentis sinjorino Benta. – Se vi legos la tutan historion de Don Kiĥoto, vi trovos serion da batadoj, kiuj neniam finiĝas – kelkfoje li batas aliajn, sed ankaŭ li ricevas. Kaj se Sanĉo sukcesis rabi ion ĉi tie kaj tie, li ankaŭ ricevis sian kvanton da tre bonaj frapadoj.
– Tamen li ne suferis – diris Emilja. – Li estis kiel kuseno remburita per grasaĵo. Mi ne kompatas grasajn homojn, kiujn oni batas. La maldikajn homojn, jes. Dikaj homoj estos kiel kaŭĉukaj pupoj. Ne estas maniero rompi ostojn tie. Lardo kusenas la ostojn. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 15”
