Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 41, 42, 43 kaj 44 (lasta)

 

41 – La Fiera Muso

          Muso, kiu tre aprecis sin mem, ĉiam atendadis ŝancon por fari ion kiu montrus al la mondo sian gravecon.

         Iam ĝi subite vekiĝis. La domo bruladis. Ĝi fariĝis tre afliktita kaj ne sciis kiel eskapi.

         La flamoj tamen kreskis kaj ĝi devis decidi; aŭ tie resti kaj esti ĝismorte rostata, aŭ eskapi. Ĝi fermis la okulojn kaj ĵetis sin en la fajron. Sed, sen scii kiel, ĝi ne bruliĝis. Ĝi trovis sin ekstere, sen la plej eta tostaĵo en sia pelto. Tio plenigis ĝin per grandega fiero.

         – Ho! Mi estas vere malsama de aliaj. Eĉ ne la flamoj kuraĝis bruligi min…

         Ĝi ripozetis dum kelkaj momentoj kaj iris por revidi la fajron. Nur tiam ĝi rimarkis, ke ne estis fajro. La ruĝaj sunradioj, kiuj leviĝis, donis al li la impreson de fajro.

         La muso suspiris. Ĝia graveco ne estis tiom granda, kiel ĝi supozis. Kion fari do por pruvi tian gravecon?

         Tre proksime estis alta monto.

         – Jen bona heroaĵo por muso kiel mi: salti kaj fali supre sur la monto!

         Ĝi zorge preparis la salton kaj saltis. Nova katastrofo. Anstataŭ atingi la supron de la monto, ĝi falis sur malgranda amaso da sablo, kelkajn centimetrojn for.

         La muso fariĝis malgaja. Tiele ĝi ne sukcesus pruvi al la mondo sian gravecon.

         Ĝi rigardis ĉirkaŭen kaj vidis lagon, kiu ŝajnis al ĝi grandega. Ĝi tien iris por mezuri la distancon.

         – Se mi sukcesos naĝi trans ĉi granda kvanto da akvo, ĉiuj bestoj agnoskos tion, ke mi estas vera heroo.

         Ĝi ĵetis sin en la akvon, naĝis kaj fine atingis la mezon de la lago. En la vosto ĝi sentis la pezon de miloj da alkroĉiĝantaj fiŝoj. Ĝi jam estis tre laca, do ĝi bezonis ĉiujn siajn fortojn por atingi la kontraŭan bordon. Ĝi alvenis finfine. Huf!

         – Neniam antaŭe mi sentis min tiel laca. Tion oni komprenas, ĉar mi transiris unu el la plej grandaj lagoj en la mondo.

         Pli atente, tamen, ĝi rimarkis, ke ĝi ne transiris lagon, sed ŝliman flakon.. Kaj la alkroĉiĝantaj fiŝoj ĉe la vosto nenio pli estis ol vermoj el la kotaro.

         La muso tre ĉagreniĝis, sed ne forlasis sian planon pri farado de grandaj aferoj.

         Malproksime estis bastono, kiu donis al li la ideon pri tio, ke ĝi atingis la ĉielon. “Ho, jen granda farendaĵo. Certe tiu bastono subtenas la ĉielon. Se mi faligos ĝin, la ĉielo falos. La tuta mondo estos premegata, sed mi pruvos mian gravecon.”

         Ĝi alproksimiĝis. Ĝi bone ekzamenis la bastonon kaj poste faris etan truon sur la sablo, por kaŝiĝi kiam la ĉielo falos. Farite, ĝi ekronĝis la bastonon.

         Ĝi ronĝis, ronĝis, ronĝis, kaj kiam ĝi perceptis, ke la bastono duonfalas, ĝi kuris por kaŝi sin en la truo.

         – Kompatinda mondo! Ĝi estos tute platigata de la ĉielo!…

         Ĝi atendadis. Sed ne aŭdis bruon.

         – Kio okazis? Eble la ĉielo estas hokata ĉe la luno – kaj kun mil singardemoj ĝi elmetis la kapon el la truo por rigardi eksteren.

         Kia desaponto! La blua ĉielo tie estis en sia kutima loko, kun granda suno en la mezo. La muso rigardis la falintan bastonon kaj konstatis tion, ke ĝi estas simpla bastono.

         La ambiciulo sentis grandan malĝojon, sed ĝi ne senkuraĝiĝis. “Mi ja plenumos ion bonegan, kiom ajn estu la peno. Mi transportos ĉi monton de ĉi tie ĝis la oceano.” Ĝi diris kaj eklaboris. Ĝi boris la monton kaj kunportis la terajn pecetojn al la maro. Ĝi tiele pasigis jarojn kaj jarojn, ĝis unu tagon kiam ĝi rigardis kaj ne plu vidis la monton. Ĝi efektive transportis la monton al la maro.

         – Hmm! Nun mi komprenas kiel oni devas fari grandajn agojn. Necesas multe da laboro kaj multe da pacienco.

         Kaj ĝi mortis feliĉa pro tio, ke ĝi plenumis sian revon pri grandeco.

 

          – Bravo al la eskimoj! – kriis Emilja. Ilia eta rakonto estas pli rava ol ĉiuj ĝis nun rakontitaj.

          – Efektive, ĉi tiu rakonto enhavas altvaloran lecionon, – diris sinjorino Benta. – Ne ekzistas obstakloj, kiujn pacienco ne venkas. Kaj estis eĉ granda pensulo, kiu diris: “Genio rezultas de longa pacienco”.

          – Sed, avinjo, do ĉi tiuj eskimoj estas sufiĉe progresintaj. Por inventi rakontojn kun lecionoj tiaj, ili devas havi bonan menson.

          – Tion oni komprenas! – kriis Peĉjo. – Ili manĝas nur fiŝojn. Fiŝo enhavas fosforon. Fosforo estas sinonimo de inteligento.

          – Sed se tiel estas, – diris Nazulino, – kial ili ne progresas?

          – Ho, filino, la eskimoj jam vivas en la plej granda el mirakloj, ĉar ili vivas en tiu lando de senfinaj glacioj. Tie ne estas vegetaĵaro, krom, en certaj lokoj, la tundro, kiu estas malalta tapiŝo de muskoj kaj likenoj. Por ke popolo evoluu, necesas kelkaj kondiĉoj: bona teron por rikoltoj, agrabla klimato, cent favoraj faktoroj. Por mi ne ekzistas pli granda heroeco ol tiu de la homoj kiuj pasigas sian vivon sur glacio. Brrr!…

          – Bone. Rakontu al ni alian historion el malvarma lando – el Rusio, ekzemple.

          Kaj sinjorino Benta rakontis la historion de…

 

42 – Fiŝoj en la Arbaro

         Iam estis kamparano, kiu havis tre babileman edzinon. Iun tagon li trovis trezoron enterigitan en la arbaro. Li alportis ĝin hejmen kaj diris al la virino:

         – Mi ĵus eltrovis grandan riĉaĵon, sed ni devas kaŝi ĝin. Kie?

         La edzino opiniis, ke estas plej bone enterigi la trezoron sub la plankon de la izbao kie ili loĝas. La kamparano konsentis. Sed tuj kiam la edzino iris al la puto por preni akvon, li prenis la trezoron de tie kaj kaŝis ĝin aliloke.

         La virino venis kun la akvo.

         – Edzino, – diris la kamparano, – neniu devas scii, ke ni havas ĉi tie ĉi trezoron sub la planko. Atentu pri via lango, ĉu vi komprenas?

         Tamen li ne fidis je ŝi kaj elpensis planon.

         – Atentu, morgaŭ ni iros al la arbaro por kapti fiŝojn. Oni diras, ke ili aperis en granda kvanto.

         – Kion vi diras? Ĉu fiŝoj en la arbaro? Kie oni vidis ĉi tion?

         – En la arbaro, vi vidos.

         Frumatene la kamparano ellitiĝis kaj iris al la vilaĝo. Li aĉetis kelkajn fiŝon, porcion da makaronio kaj leporon. Poste li trairis la arbaron kaj disĵetis ĉion en diversajn lokojn. La leporon li hokis al longŝnurita hoko kaj faligis ĝin en la akvon.

         Alveninte hejmen, li tagmanĝis kaj invitis la edzinon iri al la arbaro.

         Ili iris. Kia surprizo! Fiŝoj ĉie, unu ĉi tie, unu tie, unu alie. La virino, kun krioj de surprizo, metis la fiŝojn en la korbon.

         Subite ŝi vidis la makaroniojn pendantajn de arbo.

         – Rigardu, edzo! Makaronioj pendantaj de arbo!…

         – Mi ne miras pri tio, – diris la viro. – Dum la lastaj tagoj pluvis multe da makaronio kaj ili pendas de la arboj. Sed la vilaĝanoj jam kaptis preskaŭ ĉion.

         Je tio ili alvenis al la lageto, kie li ĵetis la leporon.

         – Atendu momenton, edzino. Ĉi-matene mi metis ĉi tie linion de hoko kun logilo por akva leporo. Mi kontrolu ĉu mi kaptis iun.

         Li tiris la ŝnuron, ĉe la hoko aperis leporo.

         – Kio okazas? – kriis la virino. – Akva leporo? Kia teruraĵo! Mi neniam aŭdis pri leporo vivanta en akvo!…

         – Nek mi, sed la fakto estas ke mi kaptis unu.

         Ili iris hejmen kun bela rikolto kaj la virino dum la tago preparis la fiŝojn kaj la leporon.

         Semajnon poste, la tuta vilaĝo paroladis nur pri la trezoro, kiun la kamparano eltrovis. La aŭtoritatuloj venigis lin antaŭ ili.

         – Ĉu estas vero tio, ke vi eltrovis trezoron en la arbaro?

         La kamparano ridis.

         – Ĉu trezoro, mi? Ho, mi tre ŝatus trovi unu!

         – Sed via propra edzino rakontis tion, ĉe la orelo de ĉiuj homoj, ke vi trovis trezoron kaj kaŝis ĝin sub la planko de via izbao.

         – Ĉu mia edzino diris tion? Kompatindulino! Ŝi estas freneza, ŝi nur diras frenezaĵon.

         – Jes, estas vero! – la virino kolere kriis. – Li trovis la trezoron, kaj mi helpis lin je la enterigo sub la plankon! Ĉu freneza?, mi! Hohoho…

         – Kiam tio okazisis? – demandis la kamparano.

         En tiu tago, kiam ni kolektis fiŝojn en la arbaro.

         – Ĉu fiŝojn en la arbaro? – ripetis la viro, ŝajnigante, ke li ne komprenas.

         – Jes. La tagon kiam pluvis makaronio kaj vi kaptis akvan leporon ene de la lageto.

         La aŭtoritatuloj tuj konvinkiĝis, ke la virino estas vere freneza, ĉar post ilia serĉado ili nenion trovis sub la planko de la izbao, kaj la kazo finiĝis. La kamparano kunfrotis la manojn feliĉe.

         – Ho, bone ke mi ne fidis ŝin! Mi perdintus mian riĉan trezoron…

 

          – Kiom da laboro por alveni al tiu rezulto! – ekkriis Nazulino. Li bone konis la edzinon.

          – Kaj kiel lerta li estis! – diris Peĉjo. – Li trompis la edzinon, li trompis la aŭtoritatulojn, li trompis ĉiujn. Pli lertan mi ankoraŭ ne vidis.

          – Kio pri izbao, sinjorino Benta, kio estas? – demandis Emilja.

          – Estas la nomo de la kamparaj domoj en Rusio, ĝenerale el ligno. Domo de kamparano, ĉi tie ni nomas kabanon, pajlo-kabanon, pajlo-kovritan dometon, domaĉon. Tie, la nomo estas izbao.

          – Mi ŝatis la historion de la rusoj, – diris Nazulino. – Estas interesega. Ni aŭdu alian de la rusoj.

          – Ne. Por varii, mi rakontos al vi unu el alia tre malvarma lando, Islando.

          Kaj sinjorino Benta rakontis la historion de…

 

43 – La Kormorano kaj la Molanaso

          Du birdoj disputadis, la Kormorano kaj la Molanaso.

         – Antaŭ ĉio – petis Nazulino – klarigu, kiuj estas ĉi birdoj.

         – La kormorano estas marbirdo, kiu havas longan kolon. Birdo laŭdire la plej manĝema el ĉiuj. Kaj en certaj lokoj oni uzas ĝin por fiŝkaptado. Ili metas ringon ĉirkaŭ ĝian kolon, tiel ke la birdo kaptu la fiŝojn sed ne povas engluti ĝin. Kaj la molanaso estas mara anaso el malvarmaj landoj, fama pro la delikateco de ĝia plumaro, ofte uzata por kusenoj.

         Do. La kormorano kaj la molanaso batalis pro ilia plumaro. Ĉiu volis havi la privilegion havi la plej belan plumaron. Fine ili konsentis pri la jeno:

         Tiu, kiu vekiĝos pli frue, kaj avertos la alian tion, ke la suno leviĝas, estos tiu, kiu havas la plej belan plumaron.

         Ĉar ĝi intencis venki, la kormorano decidis ne dormi dum la tuta nokto. La molanaso, aliflanke, decidis dormi kiel eble plej frue. Dormemo, tamen, estas dormemo. Kiam ĝi alvenas, neniu kapablas elteni ĝin, kaj pro tio, antaŭ tagiĝo la kormorano ne plu rezistis. Ĝi bezonis fari enormajn klopodojn por teni la okulojn malfermitaj sed ĝi ne sukcesis.

         Ĝi dormetis kaj sonĝis koŝmaron, en kiu ĝi kriadis: “La suno! La suno leviĝas!

         La kriado vekis la molanason, kiu ridis, kiam ĝi vidis la kompatindan kormoranon luktantan por rezisti al dormo. Fine la kapo de la kormorano pendis kaj ĝi tuj ekdormis.

         Ĝuste en tiu momento la suno ekleviĝis.

         – La suno! La suno! Jen ekbrilas la suno! Mi gajnis! – kriis la molanaso.

         Kaj ĝi skuis la kormoranon por veki ĝin.

         Ekde tiam, la molanaso havas la privilegion esti birdo kun la plej delikataj plumoj – ĉio ĉar li inteligente agis.

 

          – Estas dubinda punkto, – diris Peĉjo. – La molanaso ne inteligente agis.  Ĝi ​​nur dormis. Ĝi estis bonŝanca, nur tio.

          – Tute ne, Peĉjo. Rimarku tion, ke la Kormorano tre stulte volis venkon, sed venko ne ŝatas veni tiamaniere. La molanaso, aliflanke, respektis unu leĝon de la naturo.

          – Kiun leĝon ĝi respektis?

          – La leĝon de dormo. La inteligento de la molanaso estis provi kiel eble plej frue ekdormi. Estis la maniero vekiĝi ĉe sunleviĝo. La Kormorano malobeis la leĝon de dormo – kaj jen! ĝi perdis.

          – Parolante pri la molanaso, avinjo, ĉu ni ne povus bredi ĉi birdon ĉi tie? – demandis la knabino. – Ni havus plumojn por niaj kusenoj, pli bone ol sekaj floroj de kamomilo.

          – Nu, anstataŭ molanason, mi preferas kormoranon, kun fera ringo ĉirkaŭ ĝian kolon por fiŝkapti en la lageto, – diris Emilja.

          – Neeble, – respondis sinjorino Benta. – Ĉi tiuj birdoj ne eltenus nian klimaton. Tro varma por ili.

           – Ili povus dormi en la fridujo, – Emilja memoris.

          – Hej hej hej! – ekkriis Nazulino. – Mi jam miris tion, tutan libron sen unu sensencaĵo…

          – Kaj nun, avinjo… – diris Peĉjo. – Kian historion vi rakontos?

          – Mi kredas, ke ni devas halti. Kun pliaj rakontoj, vi malsaniĝos.

          – Nur la lastan, por fermi la serion.

          – Ĉu el kiu lando?

          – Ne el lando, sed el urbo. El Rio-de-Ĵanejro, ekzemple, fama urbo de Brazilo.

          Sinjorino Benta ridis kaj rakontis

 

44 – Rakonto pri la du ŝtelistoj

          Iam estis bovisto el la kamparo, kiu aspektis kiel malsaĝulo sed klopodis por montri sin kiel inteligenta homo. Iun tagon li venis al Rio-de-Ĵanejro por elspezi la monon ricevitan post vendo de grego. Tuj kiam li eliris el la trajno kaj estis survoje al malgranda hotelo apude, al li alproksimiĝis viro kun eĉ pli stulta vizaĝo ol lia propra.

         – Bonan nokton, sinjoro! – humile salutis la viro.

         La bovisto respondis kun suspektinda “bonan nokton”, kaj ili ekpromenis kune. La viro komencis rakonti tre longan historion.

         Li diris, ke li estas el la kamparo kaj tute kapturniĝas en tiu ĉefurbo. Li konas neniun, li ne scias kiel eniri en tramon, li enbarasiĝas antaŭ ĉiu eta afero – kaj plej malbone estas la timo pri ŝtelistoj.

         – Ĉar tie ĉi, – li diris, – estas ŝtelistoj en ĉiuj lokoj. Neniu povas fidi iun ajn. La piratoj ne dormas. Se vi havas monon en via poŝo, ili konas tion per la odoro – kaj ili fine sukcesas preni de iu la tutan monon.

         – Se vi tiom timas, tio estas signo, ke vi havas monon, – diris la bovisto.

         La viro rigardis suspektinde al ĉiuj flankoj, poste li flustre respondis:

         – Vi divenis. Mia tuta timo venas pro tio, ke mi portas en la poŝo pakon da biletoj kun valoro de dek mil monoj, kiujn mi devas transdoni al la Publika Hospitalo, kiel donaco. Sed mi ne scias kie estas la Hospitalo. Se mi demandas, ili malĝuste instruas min – aŭ eble ili suspektas, ke mi havas monon.

         Kaj li suspiris. Poste, li daŭrigis:

         – La kamparanoj tute ne scias, kiel estas granda urbo. Ankaŭ mi neniam imagis ion. Se mi scius, vi ne povas kompreni, mi ne akceptus ĉi malbenitan monon. Dek mil monojn! Se mi perdos la pakaĵon, aŭ se iu pirato trompos min, oni diros, ke mi ŝtelis ĝin – kaj mi estos misfamigita.

         – Kaj kion vi intencas fari – demandis la bovisto.

         – Mia intenceo estas trovi honestan homon, kiu akceptos liveri la monon. Sed mi sentas, ke mi ne trovos ĉi viron. La vizaĝoj de la viroj de ĉi urbo ne inspiras al mi la plej etan konfidon. Nur la via. Tuj kiam mi vidis vin, mi havis senton en la koro: “Tiu, jes, tiu aspektas kiel bonulo.” Pro tio mi alproksimiĝis.

         La bovisto lasis sin kapti per la flato.

         – Jes, honesta mi ja estas. Dankon al Dio mi havas bonan reputacion. Tiu, kiu volos trakti kun serioza homo, serĉu min.

         La viro de la monpako suspiris.

         – Dio estu laŭdata! Mi longe serĉis, sed mi trovis. Mia koro ne trompas min. Kiam mi vidis vin laŭ ĉi strato, mi pensis kun mi mem: “Mia savonto estas tiu viro…”

         – Sed kiel vi pensas, ke mi povas helpi vin? – demandis la bovisto.

         – En tre simpla maniero. Mi donas al vi la pakon kun la mono kaj vi kunportas ĝin al Publika Hospitalo.

         La okuloj de la bovisto brilis.

         – Nu, mi estas je via servo, – li diris. – En ĉi mondo oni devas servi la alian. Ĉar mi inspiras tiom da konfido al vi, mi helpos vin.

         – Ho, dankon! La viro suspiris kaj elprenis la pakaĵon el sia poŝo. Ĝi estis fasko da monbiletoj, forte ligitaj, kun cent monoj supre.

         – Nu, jen la pakaĵo, sinjoro. – Kaj mi treege dankas vin, pro via afableco, Ho, vi eĉ ne povas imagi la pezon, kiun vi prenas el mia koro! Huf! Ĉi mono frenezigis min…

         La bovisto prenis la pakaĵon kaj malfermis la valizon por loki ĝin.

         – Atendu, – diris la viro. – Mi havas la plej absolutan konfidon al vi, sed ĉiam estus bone, se vi donus al mi etan garantion – do, iom da mono, ĉar finfine mi ĵus donis al vi dek mil monojn. Dek mil monoj ne estas eta riĉaĵo…

         La unua impulso de la bovisto estis redoni la pakaĵon. Post rapida pensado li ŝanĝis ideon kaj diris, kun la mano en la poŝo:

         – Ĉu povas esti garantio je mil kvincent monoj? Estas la mono, kiun mi havas en la poŝo.

         La viro heziteme gratis la kapon. Fine li decidis:

         – Sufiĉas. Estas malmulte, sed ĝi funkcias…

         La bovisto donis al la viro mil kvincent monojn.

         Ili adiaŭis kaj foriris, ĉiu al alia loko.

         – Dek mil monoj! – murmuris la bovisto. – Dek mil monoj! Por kio la Publika Hospitalo bezonas tiom da mono? Multe pli bone se mi disdonos ĝin al la malriĉuloj de mia regiono – almenaŭ la duonon. Estas juste, ke la alia duono restos ĉe mi, kiel pago por la laboro…

         En la hotelo li petis ĉambron kaj ŝlosis sin por kalkuli la monon. Li trovis nur la supran bileton de cent monoj. La ceteraj estis gazeta papero…

 

          – Tio estas tre konata trompaĵo, avinjo! – kriis Peĉjo. – Ĉiutage mi legas tiajn trompojn en la ĵurnaloj – kaj mi nur miras, ke ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj lasas sin trompi. Kiom da stultuloj ekzistas en la mondo!…

          – Kiom da kanajloj, tio veras, – korektis sinjorino Benta. – La sekreto de ĉi rakontoj estas, ke unu volas trompi la alian. Estas duelo inter du specoj de ŝtelistoj – la saĝa ŝtelisto kaj la stulta ŝtelisto. La stulta prenis la pakaĵon – la inteligenta prenis la garantion. Se mi estus policano, mi metus ilin ambaŭ en malliberejon.

          – Sed tio ne estas folklora rakonto, – diris Nazulino.

          – Kial ne? Se ĝi estas produkto de la simplanimaj kaj naivaj homoj, ĝi estas aŭtentika folkloro. Notu, ke la ĉefa elemento de ĉiuj rakontoj estas trompo. Ĉu princo aŭ testudo, unu superruzas la alian. La vario estas nur en la maniero trompi. La trompo estas unu el tiuj mil manieroj, kiel la inteligentulo prenas monon de la naivulo – kiam ankaŭ la naivulo estas ŝtelisto.

          – Ho! – ekkriis Emilja. – Mi tre ŝatus tion, ke iu venu al mi kun pakaĵo por la Publika Hospitalo…

          – Kion vi farus?

          – La plej simpla afero en la mondo. “Ĉu vi deziras garantion, mia kara sinjoro? Do, malfermu la pakaĵon kaj elprenu tion, kiom vi volas.” Tio sufiĉus.

          – Nu, tio estus la ordinara respondo de honesta homo – sed tiu, kiu estas trompata en la rakonto, ne estas honesta. Tuj kiam li vidis la pakaĵon, li decidis ricevi la monon, kaj pro tio li ne volis malfermi la pakaĵon.

          – Kaj nun?, avinjo, – demandis Peĉjo.

          – Sufiĉe!, – diris sinjorino Benta. – Vi devas jam esti sategaj pri rakontoj.

          – Mi konfesas, ke mi estas, – diris Emilja. – Mi estas sata pri reĝoj kaj princoj kaj sorĉitaj princinoj kaj kadukulinoj kaj testudoj kaj cervoj kaj jaguaroj. Eĉ ŝajnas ke mi havas la zoon en mia buŝo.

          – Ankaŭ mi estas sata, – diris Nazulino. – Mi ne volas pliajn rakontojn de la popolo. De nun, nur tiuj verkitaj de grandaj verkistoj. Tiuj estas la artaj.

          – Nu, – konkludis sinjorino Benta. – Iam mi rakontos nur literaturajn rakontojn, tio estas, tiujn kreitajn de grandaj verkistoj. Nun al la litoj! Nazulino jam trifoje oscedis…

          Kaj la infanoj foriris por dormi.

Visitas: 962