La reformo de la Naturo – Unua parto
Ĉapitroj 7, 8 kaj 9
7 – Vivantaj felsakoj kaj pezo de aferoj
Ranulino parolis pri litcimoj, insektoj, kiuj ne ekzistis en la bieneto, kaj ŝi rakontis pri litcimoj en la urbo Rio-de-Ĵanejro.
– Ili tre malbonodoras – ŝi diris. – Ĉi noktaj monstroj estas teruraj. Ili suĉas nian sangon dum ni dormas kaj fariĝas tiel grasaj, ke ili apenaŭ povas marŝi. Kaj kiam ni dispremas unu, Emilja, ho, kia malbona odoro! Ĝi ruinigas la agrablan etoson de la ĉambron. Se mi memoras pri ili mi sentas min malsana je mia stomako.
Emilja havis ideon.
– Nu, ni povas reformi tiujn litcimojn en tre simpla maniero: igante ilin bonodori anstataŭ malbonodori, pli bone ol ĉiuj esencoj en parfumejoj. Tiele ili fariĝos tre gravaj en la mondo. Ili estos etaj vivantaj felsakoj plenaj je parfumo. Ĉu vi scias, kio estas felsako?
Ranulino sciis. Ŝi tuj rememoris tiujn felsakojn, kiujn Donkiĥoto pikis per sia glavo, forverŝante la tutan vinon de la gastejestro.
– Jes – daŭrigis Emilja. – Ili estas sakoj el ledo, kiujn homoj kutimis uzi. Sinjorino Benta havas kaŭĉukan felsakon, kiun ŝi plenigas per varma akvo por varmigi la piedojn en tre malvarmaj tagoj – sed ŝi ne diras felsako – ŝi diras “mia varmakvujo”. Do, la litcimoj povos fariĝi vivantajn felsakojn kun parfumoj interne. Kaj la parfumistoj povos fari litcimojn el ĉiuj kvalitoj. La junulinoj alvenos kaj demandos: “Mi volas dekduon da litcimoj odorantaj je rozo, aŭ je floroj el Japanio. Kaj la junulinoj renkontiĝos sur la straton kaj unu demandos al la alia: “Kian litcimon vi uzas, Kinota? Ĉu la brazilajn aŭ la eksterlandanaj?” Kaj Kinota, kiu estas eleganta junulino, fiere respondos: “Mi havas nur litcimojn el Parizo.” Kaj ŝi foriros, sinmontrema kiel pavino. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 14”