Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Dua parto

Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

 

1 – La Laboratorio de la Vicgrafo

La vojaĝo de sinjorino Benta kaj siaj genepoj al Eŭropo, por helpi je la organizado de la kompatinda kontinento detruita de la milito, igis la Vicgrafon de Maizospikulo eĉ pli granda akademiulo ol li estis. Dum la vizitado, la fama maizospiko havis la ŝancon renkonti plurajn rimarkindajn sciencistojn, de kiuj li lernis grandajn sciencajn eltrovaĵojn. Liaj studoj koncentriĝis pri fiziologio, tio estas, la scienco, kiu studas la funkciadon de organoj ĉe vivantaj estaĵoj.

Li lernis, ekzemple, ke en la korpoj de homo kaj aliaj bestoj estas aferoj nomataj glandoj, kiuj estas je la plej granda graveco por la vivo. La glandoj estas tio, kio ĉion kontrolas. Ili igas la korpon kreski, plipeziĝi, ŝviti. Ili plenigas la buŝon el salivo, kiam oni memoras ion bongustan aŭ flaras la kuketojn de onklino Nastasja. Ega glando, nomata hepato, produktas kompaktan, flavverdan likvaĵon nomatan galo, kiu helpas la digeston de manĝaĵoj kaj solvas grasojn – ĝi faras la samon, kion faras la sapo. Aliaj glandoj nomataj renoj, kiuj havas la formon de du grandaj fazeoloj, filtras la venenojn, kiuj formiĝas en la korpo, kaj forpelas ilin kun la urino. Estas mamaj glandoj, kiuj produktas lakton. La pulmo estas alia tre grava glando… (*)

– Do, ene de ni estas nur glandoj? – demandis Emilja, al kiu la Vicgrafo klarigadis tion. Sinjorino Benta respondis:

– Estas multaj glandoj en la homa korpo. Ili estas kiel urbaj fabrikoj, kiuj produktas ĉiujn aĵojn necesajn por la urba vivo. Sen fabrikoj kaj sen glandoj, nek urboj nek organismoj povus vivi kaj disvolviĝi. Kiam ni ŝvitas aŭ ploras, de kie venas la ŝvito aŭ la larmoj?

– El iu eta fabriko. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 14”

Visitas: 489

Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Unua parto

Ĉapitroj 10 kaj 11

 

10 – La reveno de sinjorino Benta

En la difinita tago, ĉirkaŭ la deka matene, Emilja kaj Ranulino aŭdis bruon de aŭtomobilo sur la vojo. Ili kuris al la verando. Aro da aŭtoj aperis, kun sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj la geknaboj.

Kiam ili eniris en la korto, Emilja kuris por bonvenigi ilin. La viroj de la Komisiono foriris el la aŭtoj por adiaŭi sinjorinon Benta kun multaj vortoj, dankaj kaj afablaj.

– Jen – diris al ili la bona maljunulino. – Sekvu miajn instrukciojn en Eŭropo kaj ĉio funkcios. Adiaŭ, adiaŭ! Milojn da rekomendoj al Reĝo Karolo kaj al Duko kaj Dukino de “Windsor”. Mi tre ŝatis ŝin. Kaj diru al Mussolini kaj Hitlero, ke ili aperu ĉi tie, por promeni sur la rinocero Dolĉaĵ’. Adiaŭ, adiaŭ!

La aŭtoj de la Komisiono foriris. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 14”

Visitas: 651

Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Unua parto

Ĉapitroj 7, 8 kaj 9

  

7 – Vivantaj felsakoj kaj pezo de aferoj

Ranulino parolis pri litcimoj, insektoj, kiuj ne ekzistis en la bieneto, kaj ŝi rakontis pri litcimoj en la urbo Rio-de-Ĵanejro.

– Ili tre malbonodoras – ŝi diris. – Ĉi noktaj monstroj estas teruraj. Ili suĉas nian sangon dum ni dormas kaj fariĝas tiel grasaj, ke ili apenaŭ povas marŝi. Kaj kiam ni dispremas unu, Emilja, ho, kia malbona odoro! Ĝi ruinigas la agrablan etoson de la ĉambron. Se mi memoras pri ili mi sentas min malsana je mia stomako.

Emilja havis ideon.

– Nu, ni povas reformi tiujn litcimojn en tre simpla maniero: igante ilin bonodori anstataŭ malbonodori, pli bone ol ĉiuj esencoj en parfumejoj. Tiele ili fariĝos tre gravaj en la mondo. Ili estos etaj vivantaj felsakoj plenaj je parfumo. Ĉu vi scias, kio estas felsako?

Ranulino sciis. Ŝi tuj rememoris tiujn felsakojn, kiujn Donkiĥoto pikis per sia glavo, forverŝante la tutan vinon de la gastejestro.

– Jes – daŭrigis Emilja. – Ili estas sakoj el  ledo, kiujn homoj kutimis uzi. Sinjorino Benta havas kaŭĉukan felsakon, kiun ŝi plenigas per varma akvo por varmigi la piedojn en tre malvarmaj tagoj – sed ŝi ne diras felsako – ŝi diras “mia varmakvujo”. Do, la litcimoj povos fariĝi vivantajn felsakojn kun parfumoj interne. Kaj la parfumistoj povos fari litcimojn el ĉiuj kvalitoj. La junulinoj alvenos kaj demandos: “Mi volas dekduon da litcimoj odorantaj je rozo, aŭ je floroj el Japanio. Kaj la junulinoj renkontiĝos sur la straton kaj unu demandos al la alia: “Kian litcimon vi uzas, Kinota? Ĉu la brazilajn aŭ la eksterlandanaj?” Kaj Kinota, kiu estas eleganta junulino, fiere respondos: “Mi havas nur litcimojn el Parizo.” Kaj ŝi foriros, sinmontrema kiel pavino. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 14”

Visitas: 656