Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Unua parto

Ĉapitroj 10 kaj 11

 

10 – La reveno de sinjorino Benta

En la difinita tago, ĉirkaŭ la deka matene, Emilja kaj Ranulino aŭdis bruon de aŭtomobilo sur la vojo. Ili kuris al la verando. Aro da aŭtoj aperis, kun sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj la geknaboj.

Kiam ili eniris en la korto, Emilja kuris por bonvenigi ilin. La viroj de la Komisiono foriris el la aŭtoj por adiaŭi sinjorinon Benta kun multaj vortoj, dankaj kaj afablaj.

– Jen – diris al ili la bona maljunulino. – Sekvu miajn instrukciojn en Eŭropo kaj ĉio funkcios. Adiaŭ, adiaŭ! Milojn da rekomendoj al Reĝo Karolo kaj al Duko kaj Dukino de “Windsor”. Mi tre ŝatis ŝin. Kaj diru al Mussolini kaj Hitlero, ke ili aperu ĉi tie, por promeni sur la rinocero Dolĉaĵ’. Adiaŭ, adiaŭ!

La aŭtoj de la Komisiono foriris.

Post kiam ili malaperis ĉe la kurbo de la vojo, sinjorino Benta iris al la salono kun la geknaboj kaj la Vicgrafo kaj onklino Nastasja iris al la kuirejo. Sed… kio okazis? Ili ne rekonis la ĉambrojn.

Ĉio stranga, ĉio malsama.

– Kio estas ĉi tio, Emilja? Kion signifas ĉi ŝanĝoj?

Emilja rakontis ĉion.

– Mi reformis la Naturon – ŝi diris. – Mi ĉiam havis la ideon, ke la mondo ĉi tie estas tiel konfuza kiel Eŭropo, kaj dum vi riparis Eŭropon, mi riparis nian bieneton.

– Ĉu vi riparis la bieneton?!… – ripetis sinjorino Benta sen ion kompreni. – Pri kio vi parolas?

Nazulino intervenis:

– Mi diris al vi, avinjo, ke ŝi volis esti sola por fari frenezaĵojn. Mi iris al mia ĉambro kaj trovis la liton algluata al la plafono, imagu! …

– Kaj mi – diris Peĉjo, enirante – iris al la biblioteko kaj trovis viajn librojn odorantajn je ajlo kaj cepo. Mi malfermis unu, gustumis ĝin; gusto de supo. Paĝojn poste, mi gustumis rostitan viandon…

La miro de sinjorino Benta ne havis limojn kaj kiom ajn Emilja klarigis, ŝi restis sen kompreni.

Subite, ŝi ekvidis Ranulinon.

– Kiu estas ĉi knabino? – Ŝi demandis.

– Ŝi estas Ranulino.

– Kia ranino?

– Ranulino Silva, mia amikino el Rio-de-Ĵaneiro, kiu venis helpi min pri la reformo de la Naturo.

La miro de sinjorino Benta kreskis, kaj pligrandiĝis, kiam onklino Nastasja aperis kriegante.

– Sinjo, Sinjo, ĉio estas stranga en la kuirejo! Mi metis la lakton sur la fajron. Tuj kiam ĝi ekbolis, ĝi fajfis!…

– Ĉu ĝi fajfis, la lakto, Nastasja?

– Jes, Sinjo, ĝi fajfis, kaj la fajro tuj estingiĝis. Tio estas sorĉaĵo, Sinjo. Iu sorĉistino estis ĉi tie…

– Ŝi estas la sorĉistino – diris Nazulino, indikante Emiljan. – Ŝi diris, ke ŝi reformos la Naturon…

Sinjorino Benta ne resaniĝis je sia miro.

– Sed kiel absurde, Emilja, reformi la Naturon! Kiuj ni estas por korekti ion ajn, kio ekzistas? Kaj kiam ni reformas ion, baldaŭ aperas multaj sekvoj, pri kiuj ni ne antaŭpensis. La laboro de la Naturo estas tre saĝa, ĝi ne povas esti reformata de malsaĝaj estaĵoj kiel ni. Ĉio, kio ekzistas, bezonis milionojn da jaroj por formiĝi, por adaptiĝi; kaj ekzistas mil kialoj por ke ili estas kiel ili nun estas.

– Mi ne konsentas! – Emilja respondis kaj krucis la brakojn. – La laboro de la Naturo estas same plena je “sensencajoj” kiel la laboro de la homoj. Naturo daŭre eksperimentas kaj faras erarojn. Ĝi donis al la centpiedulo cent krurojn kaj ne unu por la tervermoj. Kial tiom da maljusteco? Ĝi faris persikon tiel bela sed permesas ke la muŝoj demetu ovojn interne kaj vermoj eliras el la ovoj kaj putrigas la belan karnon de la persikoj. Ĉu ne estas hontinda? Ĝi vestas la skaraboj per tro dika ŝelo sed lasas la vermojn pli nudaj ol la kalva kapo de Kindoko. Tio estas eraro. Ju pli mi observas la naturon, des pli mi trovas ĉion erara kaj malĝusta.

Sed tuj io okazis por kontraŭi ŝin. Birdeto eniris en la ĉambron kaj diris kun granda malespero al sinjorino Benta:

– Mia bona sinjorino, liberigu min je tio, kion Emilja faris al mi. Ŝi transformis min en nestan birdon, kun ovoj sur la dorso, kaj tio estas terura malhelpo, ĉar tio ne permesas ke mi libere flugu, kaj pro tio mi ne kapablas eskapi de miaj persekutantoj.

– Kion signifas tio? – demandis sinjorino Benta, kaj eksciinte ĉion, ŝi malfermis la buŝon. La aŭdaco de Emilja estis tro granda. Ŝanĝi la Naturon tiamaniere! Ŝi ŝanĝis aferojn, kiuj bezonis milionojn da jaroj por ekvilibriĝi… Kaj la bona maljunulino kaptis la birdeton, malligis la neston de ĝia dorso kaj savis la tri ovojn por poste meti ilin en naturan neston, kiun ĝi faros per la antikva sistemo.

Ŝi ankoraŭ zorgadis pri la kompatinda birdo, kiam Peĉjo aperis, tre timema.

– Avinjo, tio, kio okazis ĉi tie eĉ ŝajnas sonĝo! Mi trovis Dolĉaĵon tute transformita, ledo el pajlo, hufoj kun pentraĵoj de Neĝulino kaj la nanoj, kvar malsamaj kruroj, cent vostoj, kaj anstataŭ korno, sago de Kupido kun koro ĉe la pinto. Imagu! Li fariĝis besto neekzistanta.

La buŝo de sinjorino Benta malfermiĝis sufiĉe larĝe por enmeti oranĝon.

– Kaj kio pri Vostuleto? – daŭrigis Peĉjo. – Li havas voston de hundo, tute frizitan, kaj nur du piedojn,  sed piedojn el testudo. Kaj kun muskaptilo ĉe la nazo kaj poŝtuko sur la nazo!…

– Sinjo! Sinjo! – onklino Nastasja revenis kriante. – La mondo estas perdita. Mi nenion plu komprenas. Mi iris por vidi la senkorna bovino kaj ĉu vi scias, kion mi trovis? Vera frenezaĵo, kun la vosto meze de la dorso, korno kiel korktirilo kun kaŭĉuka pilko ĉe la fino, kaj la mamoj eksterloke, kun du etaj kranetoj, Sinjo, imagu! Kaj la grundo estas plena je senflugilaj muŝoj. Kaj moskito kantis ĉe mia orelo la saman muzikon, kiun sinjoro “Ĉarĉil” (Churchill) petis al la muzikistoj, ke ili ludu dum la Konferenco por ke vi aŭdu – ĝuste la sama! Mi ne plu restos en ĉi domo eĉ unu minuton. Ĉi tio fariĝis “frenezulejo” por sorĉistoj, sinjo! Ĉio fuŝita. Neniu komprenas ion pri io ajn. Mi iris por trovi vian seĝon kun segitaj kruroj, sinjo. Ĝi estis najlita ĉe la plafono! Mi grimpis sur ŝtupareto kaj kaptis la seĝon je la kruro kaj tiris ĝin – kaj kiu diris, ke la seĝo restis surgrunde? Mi metis ĝin sur la grundo sed ĝi flugis al la plafono.

– Estas pro la centripeta forto – klarigis Ranulino.

– Centrifuga – korektis Emilja. Kaj ŝi rakontis la ŝanĝon de la pezo de la seĝo.

Onklino Nastasja pasis la manon sur ruĝa ŝvelaĵo sur la frunto. La nigrulino estis vere kapturna.

– Kaj estas pliaj problemoj, sinjo – ŝi diris. – Imagu, ke mi sidis sub la ĵabutikaba arbo, kaj ĉu vi scias, kio okazis? Subite io grandega falis de supre sur mian kapon. Estis kukurbo, sinjo! Kukurbo tiel granda! Mi longe kapturnis, mi eĉ ne scias, kiel mi ne mortis. La kukurboj nun estas ĉe la ĵabutikabujoj, sinho. Tio estas “bisurdaĵo”.

 

11 – Ne ĉion Emilja perdis

Sinjorino Benta ekzamenis la vundeton sur la frunto de la nigrulino, kiam ŝi aŭdis frapon sur la pordo.

Ŝi ordonis al Nazulino malfermi ĝin. Ili estis la ĵabutikaboj.

– Sinjorino Benta – ili diris tre kolere – ni venis por plendi pri la perversaĵo, kiun Emilja faris al ni. Imagu, ke ŝi translokigis nin de niaj branĉoj en la ĵabutikabujo al la kukurba planto, malfortaj tigoj kiuj kuŝas sur la tero. Kaj ni restis tie, sur la grundo, plenaj je polvo kaj malpuraĵoj. Nun, tio estas sensencaĵo, ĉar ni estas fruktoj de altaj branĉoj kaj ne de tero, kiel certaj bastardoj, kiujn ni konas.

(Ranulino flustris al Emilja: “Certe ili aludas al la fragoj.”)

– Vi pravas, etaj ĵabutikaboj – diris sinjorino Benta – kaj mi remetos vin ĉiujn al via ĝusta loko. Tute neeblas, ke delikataj estaĵoj kiel vi kuŝu sur la grundo. Grundo estas bona nur por kukurbo.

Kaj al Emilja:

– Iru tuj por malfari tion, kion vi faris! – ŝi severe ordonis.

Emilja paŭtis kaj diris al Ranulino: “Ŝi estis demokrato kiam ŝi iris de ĉi tie. Post traktado kun la diktatoroj de Eŭropo, ŝi revenis aŭtoritatema kaj plena je “iru kaj faru”. Tamen mi ne “iros nek faros” – kaj ŝi ne iris! La kukurboj kaj ĵabutikaboj devis prizorgi sin sen helpo.

Peĉjo venis por diri, ke la oranĝoj sur la oranĝaj arboj estis sen ŝeloj, kaj estis miliono da birdoj supre, detruante ilin ĉiujn.

Sinjorino Benta klarigis:

– Emilja, mi agnoskas viajn bonajn intencojn. Vi faris ĉion kun la certeco, ke vi agis plej bone. Sed vi ne kalkulis multajn ĝenojn kiuj povus okazi – kaj okazas. Oranĝoj, ekzemple: estus bonege, se ili povus veni jam senŝeligitaj – sed se tiele estus, fariĝus neeble komerci oranĝojn kaj transporti ilin de unu loko al alia. Kaj, krome, unufoje senŝeligitaj, ili suferas la atakoj de birdoj kaj insektoj. La ŝelo estas nemalhavebla defendo kaj protekto. Ankaŭ pri la kukurboj. Ili estas fruktoj tro grandaj por pendi de arboj; Naturo scias tion, kion ĝi faras. Metu la grandajn fruktojn sur la teron kaj la malgrandajn ĉe la arboj.

– Ne tio! – protestis Emilja. – La plej granda frukto, kiun mi konas, estas la jakvo, kaj ĝi estas ĉe arbo, ah!

Sinjorino Benta ne sciis kion diri.

– Ankaŭ la fruktojn de la arboj mi kreskigis nur sur la malaltaj branĉoj – daŭrigis Emilja, por faciligi la rikolton – kaj mi volas aŭdi, kion vi diras pri tio.

Sinjorino Benta deklaris, ke tiu reformo estas nur akceptebla el homa vidpunkto, sed klarigis, ke la fruktoj ne ekzistas por ke ni pluku kaj manĝu ilin. Ili ekzistas por la bono de la arbo, kaj devas aperis sur ĉiuj branĉoj, kaj la malaltaj kaj la altaj. Ĉar tiele ili estas pli bone aranĝataj sur la arbo, kaj povis aperi en pli grandaj kvantoj.

– Se vi metas la fruktojn nur ĉe la malaltaj branĉoj, la arbo havos nur duonon de la fruktoj.

Emilja konsentis ke ŝi eraris, kaj kune kun Ranuleto iris por reestabli la malnovan sistemon.

– Nun jes – diris Emilja. – nun ŝi donis bonan, klaran klarigon, kiu konvinkis min kaj pro tio mi malfaros tion, kion mi faris. Sed kiam ŝi diris “Iru kaj faru!”, mi ne obeis, ne! Hitlero iru kaj faru. Mussolini iru kaj faru. Ĉe mi, mi bezonas plenan konvinkon, sciencan argumentadon!

Tiamaniere preskaŭ ĉiuj reformoj de Emilja estis nuligitaj, sed neniu el ili estis trudita de sinjorino Benta. La bona sinjorino argumentis, pruvis la eraron. Kaj poste Emilja mem zorgis pri restarigo de la malnova sistemo. Tamen kelkaj el la reformoj restis, kiel ekzemple tiu de libroj.

– Jes, Emilja, la ideo pri manĝebla libro ŝajnas al mi bonega, vera inventaĵo. Sed ne por ĉiuj libroj. La papera libro devas kuŝi apud la manĝebla libro. Tiu, kiu volas, aĉetu unu, tiu, kiu volas, aĉetu la alian. Novaj aferoj ne tuj anstataŭas malnovajn aferojn. En kelkaj urboj, plenaj je aŭtoj, oni vidas ĉarojn tirataj de ĉevaloj, kiuj matene liveras lakton. Mi aprobas la ideon pri la Panlibro kaj mi proponos al industriulo, kiun mi konas, studi la problemon kaj krei la novan industrion. Sed vi bonvole lasu miajn librojn kiel ili estis, ĉar kontraŭe…

En tiu momento Peĉjo eniris en la ĉambron, tre konfuzita.

– Avinjo, imagu tion, kio okazis! Vostuleto eniris en via biblioteko kaj formanĝis la Iliadon de Homero kaj la kompletajn verkojn de Ŝekspiro…

– Tio okazis ĉar ni forigis la muskaptilon de lia nazo. – diris Ranulino. – Laŭmerite!

– Ĉu vi vidas, Emilja? – diris sinjorino Benta. – Ne ĉiuj libroj estu manĝeblaj, sed nur tiuj de duaranga graveco, la distrigaj aŭ la malbonaj libroj. Se la libro ne estas “leginda”, almenau ĝi estu manĝebla. Kaj nun? Kion mi faros sen mia Iliado kaj mia Ŝekspiro?

Emilja konsentis ke ne ĉiuj libroj vere devus esti manĝeblaj kaj iris al la biblioteko por “malmanĝebligi” multajn el ili – escepte la “malbonajn”.

Kaj tiele finiĝis la Emiljana aventuro pri la Reformo de la Naturo. Emilja ĝisfunde lernis kiel plani ajnan ŝanĝon en aferoj, eĉ se eta ŝanĝo. Ŝi komprenis ke stultaj reformoj, kiel faras kelkaj registaroj, ĉiam finas produkti pli da malbono ol bono.

Ranulino restis tie dum unu semajno, por aŭskulti la rakontojn, kiujn sinjorino Benta rakontis pri la Packonferenco. Poste, kun multe da kordoloro kaj kun multe da bedaŭro de ĉiuj tie, ŝi flaris la “fiunan” pulvoron kaj reiris al Rio-de-Ĵanejro. Tie ŝi trovis sian kompatindan patrinon en funebro kaj kun ruĝaj okuloj, certa, ke ŝia amata filino malaperis porĉiame.

– Pardonu min, panjo. Mi tro ekscitiĝis pri la reforma programo de Emilja kaj iris al la Bieneto de la Flava Pego sen diri ion ajn al vi. Mi neniam plu faros tion. Mi jam reformis min, pri tiu malbona ago.

Kaj kio alia?

Ho! Onklino Nastasja tre ŝatis la reformon de la lakto, kiu fajfas kiam ĝi bolas kaj ĉi sistemon ili konservis.

– Antaŭe la bolado de lakto estis terura – ŝi diris. – Mi devis deĵori en la kuirejo, alie ĝi bolus kaj disverŝiĝus. Nune ne. Mi metas la lakton sur la fajro kaj ne plu pensas pri tio. Bonega ideo. Emilja vere estas inteligenta. Alia afero, kiun mi tre ŝatis, estis tio, kion ŝi faris kun la puloj. Mi eniris mian ĉambron kaj vidis kelkajn nigrajn punktetojn ŝvebantajn en la aero. Mi kaptis unu. Mi rigardis. Ĝi estis pulo, Sinjo, pulo fiksita en la aero – kaj mola pulo, Sinjo, mola kiel ĉiu mola besto! Ĉi reformo estis bona, ĉar ju pli mi maljuniĝas, des pli malfacilas al mi kapti pulon kiel tiuj de la malnova sistemo…

Sinjorino Benta aprobis la ŝanĝon de puloj kaj ankaŭ de muŝoj kaj moskitoj. Kaj kun sia granda saĝo kiel filozofo, ŝi diris:

– Bonege, Emilja. Mi zorge ekzamenos ĉiujn reformojn, kiujn vi faris, ĉar mi vidas, ke kelkaj estas vere bonaj.

Emilja, venkeme, palpebrumis al la Vicgrafo.

Visitas: 31