Lobato, Vojaĝo al la Ĉielo, INDEKSO

Visitas: 748

Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 22 kaj 23 (lasta)

 Tradukis: Jorge Teles

 

22 – La kafo de la astronomoj

         La geknaboj kaj la azeno, doktoro Livingstone, onklino Nastasja kaj la anĝeleto malsuprenvenis sur la paŝtejo, proksime al la granda termitejo, kaj post kiam pasis la kapturniĝo, ili kuris hejmen por fervore brakumi la avinon – ĉiuj escepte la azeno, kiu tie restis por avide paŝtiĝi. Tuj kiam ili eniris en la verando kaj trovis la cilindrajn ĉapelojn kaj la promenbastonojn de la saĝuloj, ili eniris.

         – Gravaj homoj en la hejmo! Kio okazas? – ekkriis la knabino. Kaj ŝi iris por spioni. – He, Peĉjo! La manĝoĉambro estas plena je strangaj korpoj…

         Peĉjo ankaŭ kaŝrigardis kaj vidis, ke ŝi pravas – kaj eniris, sekvata de la aliaj. Sinjorino Benta leviĝis de ĉe la tablo kun granda ĝojo.

         – Finfine! – ŝi kriis. – Grandan ektimon mi sentis… Mi ne plu volas, ke tio okazu, ĉu bone? Kiam vi foriros al novaj aventuroj, nepre sciigu min.

         Kaj al la saĝuloj:

         – Sinjoroj, permesu al mi prezenti miajn genepojn. Jen Peĉjo, filo de mia filino Tonika. Jen Nazulino, pri kiu ni jam multe parolis. Kaj la pupeto estas Emilja kaj ni serĉeme diras ke ŝi havas “trapikitan kornon”, kaj ĉi esprimo signifas por ni  ke ŝi revolucias la mondon. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 04”

Visitas: 1300

Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 19, 20 kaj 21

Tradukis: Jorge Teles

 

19 – Denove sur la luno

         Post la fiuno kiu kondukis ilin de Saturno al la Luno, ili trovis sin ene de kratero.

         – Kie loĝas Sankta Georgo? – diris Peĉjo, rigardante la horizontojn. – Mi nur vidas kraterojn kaj kraterojn. Neniu domo. Neniu kastelo…

          – Estas nur unu maniero ekscii, kie li loĝas, – la knabino sugestis. – Nun estas tagmanĝa horo, onklino Nastasja devas esti ĉe la fornelo. Ni serĉu fumon. Kie ajn estas fumo, Sankta Georgo loĝas tie.

         Peĉjo opiniis la ideon bona kaj komencis serĉi la fumon. Ĉiuj faris la samon. Tiu, kiu unue trovis ĝin, estis la Konsilanto.

         – Aŭ mi tre eraras, – li diris, – aŭ tiu fadeno de fumo, kiu aperas sudokcidente, indikas la loĝejon de sinjoro Sankta Georgo.

         Ĉiuj kuris al tiu direkto. De malproksime ili jam vidis la sanktulon sidantan sur roko, kun la lanco ĉe la brako.

         – Vivu! Vivu! – kriis la pupo, kiu iris antaŭ la aliajn, manenmane kun la anĝeleto. – Jen ni, Sankta Georgo, kun nia Konsilanto trovita sur la vosto de kometo kaj ĉi tiu anĝeleto, kiun mi elltrovis en la Lakta Vojo – kaj ŝi tre rapide rakontis la ĉefajn peripetiojn de la granda aventuro. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 04”

Visitas: 189