Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 4, 5 kaj 6

 Tradukis: Jorge Teles

 

4 – La ĉielo dum la nokto

         La ĉielo estis belega, travidebla kiel kristalo. La flagrado de la steloj aspektis kiel la okuloj de la geknaboj, kiam ili vidis la pleton kun dolĉaĵoj, senditan de kolonelo Teodoriko pro la naskiĝtago de sinjorino Benta. Antaŭ ol levi la tukon de la pleto, ĉiuj okuloj de la bieneto estis kiel la steloj de tiu nokto.

         Sinjorino Benta spiris kaj parolis, montrante la ĉielon: – Rigardu tiujn kvar stelojn kiuj formas krucon! Estas la konstelacio La Suda Kruco. Konstelacio signifas grupon de steloj. Ĉi konstelacio estas la plej grava por la homoj, kiuj loĝas de la ekvatoro ĝis la sudo, kiel ni. Ĝi same gravas kiel la fama Granda Ursino por la popoloj loĝantaj en la nordo de la ekvatoro, kiel eŭropanoj kaj usonanoj. La Suda Kruco estas nia nokta horloĝo. La 15an de majo de ĉiu jaro, ĉi konstelacio estas tute vertikala super niaj kapoj, kiel la suno tagmeze, kaj tiam ni scias, ke estas ĝuste la naŭa horo nokte.

         – Kiel amuza! – kriis Peĉjo. – Estas fino de aprilo. Baldaŭ ni alvenos la 15an de majo – kaj mi akordigos nian horloĝon en la manĝoĉambro pere de la Suda Kruco. Kia bela ago, ĉu, avinjo?

         – Jes mia filo. Scii vere permesas belajn agojn. Scienca ereto, kiun vi ĵus lernis igas vin tre feliĉa. Imagu, kiam vi fariĝos vera astronomo, kiel “Flammarion”!

         – Do, li montros vizaĝon de stultulo, ĉar li ridos la tutan tagon, pro la scienco, kiun li havos interne – diris Emilja.

         Sinjorino Benta amuziĝis kaj daŭre parolis pri la Suda Kruco.

         – La kvar steloj de la Suda Kruco – ŝi diris – ricevas nomojn de la grekaj literoj. Gamo estas la stelo ĉe la supro de la kruco; Alfo estas la piedo de la kruco; Beto kaj Delto formas la brakojn.

         – Kial ĉi steloj estas tiel gravaj? – demandis Peĉjo.

         – Pro la regula krucoforma aranĝo, kiu faciligas ilian trovadon en la ĉielo. Post momento de ĉirkaŭrigardado ni kapablas trovi la Sudan Krucon. Trovi la aliajn konstelaciojn estas pli malfacile – necesas praktiko; sed la kruco, eĉ neklera homo, kiel onklino Nastasja trovas la krucon sur la ĉielo. Brazila kamparano, nigrulo en Afriko, piediranto el Argentino, gaŭĉo el Urugvajo, indianoj el ĉiuj respublikoj de Sudameriko, sovaĝulo el Aŭstralio, nigrulo el Kongo aŭ Mozambiko, buro el Kaburbo, ĉiuj konas la Sudan Krucon.

         – Do ankaŭ Robinsono Kruso vidis la Sudan Krucon, avinjo! – memoris Peĉjo. – Lia insulo estis “Juan Fernández”, kiu estas sude de la ekvatoro, proksime al la marbordo de Ĉilio.

         – Ĝuste, mia filo. Kiom da fojoj Robinsono kaj lia bona kunulo Vendredo, kiel ni nun, ne rigardis la kvar stelojn de la Suda Kruco!…

         – Mi vidas ilin, – diris Nazulino. – Du grandaj steloj kaj du malgrandaj…

         – Jes, la plej grandaj estas Alfo kaj Gamo kaj ili ankaŭ estas unu el la plej brilaj en la suda ĉielo.

         – Kaj kiu estas la plej brila el ĉiuj, avinjo?

         – Ĉi tie en la suda ĉielo estas unu el la konstelacio Centaŭro, kiu estas tuj apud la Suda Kruco.

         – Kiu estas? – demandis Peĉjo.

         Sinjorino Benta per la montrofingro desegnis linion sur la ĉielo kaj diris:

         – Se vi imagas linion, kiu tuŝas la Delton kaj la Beton de la Suda Kruco kaj etendas ĝin ĉi-direkte (kaj la fingro de sinjorino Benta daŭre desegnis), tiu linio trovos du stelojn en la konstelacio de Centaŭro, ĝuste la Alfo kaj la Beto de Centaŭro – kaj jen! Vi trovos la Centaŭran konstelacion, kiu estas unu el la plej grandaj en la suda ĉielo. Kaj en ĉi tiu konstelacio la stelo Alfo estas unu el la plej konataj el ĉiuj. Ĝi estas la tria laŭ brilo de la tuta ĉielo kaj unu el la plej proksimaj al ni.

         – Kaj tiu nigra makulo, kiun mi vidas tie? – demandis la knabino dum ŝi fingre montris.

         – Nu, jen la fama Karbosako de la Lakta Vojo. Rimarku la belecon de la Lakta Vojo, kiu estas malantaŭ la Suda Kruco. En certa punkto, ĝi mallumiĝas. Tio signifas, ke en tiu punkto estas malhela nebulozo, kiu kovras la stelojn – pro tio ĝi ricevis la nomon de Karbosako.

         Peĉjo ne deturnadis la okulojn de la steloj de la Centaŭra konstelacio.

         – Kial, avinjo, oni donis al tiuj steloj la nomon de Centaŭro? Kia rilato estas inter ili kaj la duonĉevalaj kaj duonhomaj monstroj de la greka mitologio?

         Sinjorino Benta enspiris.

         – Ho, mia filo, la astronomoj estas homoj kun granda imago kaj opiniis, ke linio kunliganta ĉiujn stelojn de ĉi tiu grupo similas al la formo de Centaŭro.

         – Ĉu vi vere similas?

         – Rigardu kaj decidu vi mem – kaj sinjorino Benta indikis la ĉefajn stelojn de la Centaŭra konstelacio. Peĉjo ligis ilin kun imaga linio sed neniu Centaŭro formiĝis.

         – Mi rimarkas, avinjo, ke la astronomoj havas eĉ pli da imagopovo ol Emilja …

         – Kaj tio okazas al ĉiuj konstelacioj, – daŭrigis sinjorino Benta. – Kelkaj donas malprecizan ideon; aliaj, nur kun multa imago, memoras la aferojn indikatajn de la nomo. Ni havas tie (kaj ŝia fingro montris) la konstelacion de la Pavo. Kaj ni havas tiun, kiu estas la Tukano… Ho, infanoj, nenio estas pli poezia ol astronomio aŭ scienco pri la steloj! Jen aventuro, kiun vi povas fari unu tagon: promenado tra la konstelacioj!… Kiel bele! Vi povas komenci per la Polusa stelo, kiun ni ne vidas ĉi tie, sed por homaro estas la plej grava.

         – Kial, avinjo?

         – Ĉar ĝi estis la kompaso de la plej antikvaj civilizoj. La egiptoj, la babilonanoj, la ĉinoj, la hinduoj, ĉiuj antikvaj popoloj norde de la ekvatoro, estis gvidataj de ĉi tiu stelo, kiu ĉiam estas videbla kaj indikas la poluson. Ĝi estas ĝuste supre de la norda poluso. Kaj proksime al ĝi estas du tre famaj konstelacioj, Malgranda Ursino kaj Granda Ursino.

         – Kial ili havas ĉi nomojn? – demandis Nazulino.

         – Ĉar la plej antikvaj astronomoj donis al ili ĉi tiujn nomojn. Ili ne povis nomi Tukanon aŭ iun ajn beston el la varmaj zonoj, proksime al la ekvatoro. Ili ricevis la nomon de la besto, kiu ŝatas vivi sur glacio – la polusa urso. La navigistoj de la nordo estis gvidataj de tiu stelo, en tempo, kiam ne ekzistis kompaso. Post la invento de la kompaso, la navigistoj forgesis la stelojn – la kudrilo de la kompaso ĉiam montras la nordon.

         – Kio pri la aliaj konstelacioj?

         – Ho, mia filo, estas tiom multaj… Kaj multaj havas nomojn de bestoj, kiel Skorpio, Leono, Ĉevalo, Ŝafo, Fiŝo, Cigno, Leporo, Hidro, Korvo, la Fluganta Fiŝo, la Abelo, la Birdo de Paradizo, la Ĝirafo, la Vulpo, la Lacerto, la Boaco, la Kato…

         – Kaj tiu Berenica Hararo, pri kiu vi tiel parolis antaŭ kelkajn tagojn? – demandis Peĉjo.

         – Ha, ĉi konstelacio havas tre romantikan nomon. Estas longa historio…

         – Rakontu, rakontu – ĉiuj demandis – kaj sinjorino Benta rakontis la historion de la hararo de la princino Berenica, edzino de Ptolemeo, reĝo de Egiptujo.

         – Ĉi tiu Ptolemeo, – ŝi diris, – gvidadis militistan ekspedicion kontraŭ Sirio; kaj, terurite, Berenica promesis al la diino Venuso tondi siajn belajn harojn kaj deponi ilin en la templon de la diino, se la Edzo revenos vivanta kaj venkinta. Nu, la reĝo revenis vivanta kaj venkinta kaj la reĝino plenumis sian promeson: ŝi tondis siajn harojn kaj deponis ilin en la templo de la diino. Sed neatenditaĵo okazis: la sekvan tagon la haroj malaperis de la templo!… Kaj okazis ke astronomo de la insulo Samoso, kiu ĵus malkovrintis novan konstelacion sur la ĉielo, petis ke iu diru al la reĝo, ke la haroj de Berenica estas en la ĉielo: estis la sep steloj, kiujn li eltrovs inter la konstelacioj de Leono kaj Arkturo – kaj de tiu tempo la grupo de sep steloj ekkoniĝis sub la poezia nomo de Berenica Hararo.

         – Kiel bele! – diris la knabino. – Kiam mi havos katinon, ĝia nomo estos Berenica …

         – Estas konstelacioj kun eĉ pli kuriozaj nomoj – daŭrigis sinjorino Benta – kiel la Norda Krono, la Liro, la Sago, la Altaro, la Pesilo, la Horloĝo, la Teleskopo, ktp. Kaj kelkaj kun poeziaj nomoj, kiel Berenica Hararo, Kolombo, Ĉashundo, Ĉizilo, Ŝildo. Kaj estas la stelo Siriuso de la konstelacio Granda Hundo, kiu estas la plej lumanta stelo en la ĉielo, malgra tio, ke ĝi estas tre malproksime de ni.

         – Kaj kio estas la distanco inter la Tero kaj la Suno?

         – Estas pli ol 150 milionoj da kilometroj. Siriuso estas tiel malproksima de ni, ke lia lumo bezonas preskaŭ naŭ jarojn por atingi nin – kaj tamen la lumrapido frenezigas. Ni vidu, kiu scias, kio estas la lumrapideco. Mi jam diris al vi.

         Peĉjo memoris.

         – Estas 300.000 kilometroj sekunde, – li diris.

         – Ĉu sekunde? – Nazulino admiris. – Do, dum mi palpebrumas, la lumo iras de ĉi tie ĝis… ĝis … Tricent mil kilometroj estas ĝis kie, avinjo?

         – Estas ekster nia mondo, knabino, ĉar vi bone scias, ke kun nur 40 000 kilometroj ni jam ĉirkaŭiras la Teron.

         – Do vi volas diri, ke, dum mi fermas kaj malfermas la okulojn, la lumo ĉirkaŭiras la Teron sep fojojn kaj duonon?

         – Tio ĝustas.

         – Ŭaŭ! Ĝi ja rapidas…

         – La lumo havas botojn je 300 000 leŭgoj, – diris Emilja. – Imagu se la kompatinda Eta Polekso, kun siaj botoj je 7 leŭgoj, vetas kontraŭ la lumo! Dum li ekpaŝas la unuan paŝon, la lumo faras sep…

         – Sep kio, Emilja?

         – Sep promenetoj ĉirkaŭ la Tero. Pli granda diablaĵo ne povas ekzisti.

 

5 – La teleskopo

         Longan tempon ili restis sur la verando aŭskultante la rakontojn de la ĉielo. Sinjorino Benta aspektis kiel “Camille Flammarion” kun jupo. Ĉi “Flammarion” estis franca saĝulo, kiu verkis belajn kaj klarigajn librojn. – Tiu, kiu ne komprenas tion, kion ĉi tiu viro diras, – diris sinjorino Benta, – pli bone estas ke rezignu pri ĉio. Liaj libroj estas poemoj de saĝo, klaraj kiel akvo.

         Kiu plej interesiĝis pri tiuj studoj estis Peĉjo. Li sonĝis pri steloj la tutan nokton kaj la sekvan tagon li saltis el la lito kun ideo en la kapo: konstrui teleskopon! – Kio vere estas teleskopo? – li pripensis. – Tubo kun kelkaj vitroj interne. Ĉi vitroj pliigas la grandecon de la steloj, tiel ke ili ŝajnas esti pli proksimaj; tion diris avinjo.

         Kaj tuj post matenmanĝo li provis konstrui teleskopon. Tuboj estis en la arbaro en kvanto – en la bambuejo; kaj lupeoj estis en la binoklo de avinjo. Peĉjo segis la necesajn tubojn, de bone kalkulita dikeco, tiel ke iuj kongruas unu kun la alia, metis la lensojn de la binoklo de sinjorino Benta enen kaj faris lignan framon, tiamaniere ke oni povus facile manovri kaj en unu direkto kaj en alia.

         Dum la konstruado de la teleskopo, li donis al la aliaj, kiuj kolektiĝis ĉirkaŭ li, kelkajn elmontrojn de sia scienco.

         – La teleskopo devenas de la astronomia lorno elpensita de tiu maljuna italo, Galileo. Diableca, li estis! Li ankaŭ inventis la termometron kaj pliaĵojn.

         – Teleskopo estas inventaĵo, kiun eĉ mi inventas,- diris Emilja. – Nur tranĉi bambuon kaj enmeti kelkajn okulvitrojn interne…

         Peĉjo respondis sen interrompi la laboron.

         – Ŝajnas facile hodiaŭ, ĉar la afero estas jam konata. Sed la mondo pasigis milionojn da jaroj sen koni ĉi simplan manieron vidi malproksimen, ĝis Galileo inventis ĝin. Ankaŭ por preni la temperaturon de ĉio, nenio pli simpla ol fari termometron – iom da hidrargo en iom da vitra tubo, sed necesis ke Galileo inventu ĝin. Ĉio en la vivo estas “ovoj de Kolumbo”.

         Post la pretado de la teleskopo, ili diskutis pri la stelo, kiun ili unue vidos.

         – Mi opinias, ke la unua devas esti la Suno, kiu estas la patro de ĉiuj – diris Nazulino.

         – Kaj mi opinias, ke devas esti la Granda Ursino, ĉar ĝi estas rara besto – proponis Emilja.

         Peĉjo ridis kun supereco.

         – La Granda Ursino ne eblas, stultulineto, ĉar ĝi estas en la norda ĉielo. Niaj ĉieloj estas en la sudo. Kaj kion vi opinias, doktoro “Livingstone”? – li demandis al la Vicgrafo.

         Doktoro “Livingstone” frapis sur la eta Biblio kaj diris.

         – Dio faris laste la stelojn, kiel diras la libro de la Genezo ĉi tie, sed Kristo diris, ke la lastaj estos la unuaj. Do ni devas komenci per la steloj.

         Ĉiuj miris pri tiu saĝo, sed Peĉjo ne estis kontenta. Li ankaŭ volis konsulti onklinon Nastasja en la kuirejo.

         – Kaj vi, onklino Nastasja, kion vi pensas? – li demandis.

         La nigrulino, kiu ĵus mortigis kokidon, opiniis, ke estus bele komenci per la luno, – kie vivas Sankta Georgo. Tie li mortigas drakon per sia lanco! (*)

         La ideo estis aplaŭdata per kriado.

         – La Drakon! La Drakon! Vivu Sankta Georgo!… – ĉiuj ekkriis – kaj la sugesto de onklino Nastasja venkis. Bela plenluno lumadis sur la ĉielo. Peĉjo direktis la teleskopon al ĝi. Li rigardis kaj nenion vidis. Emilja tamen vidis grandegajn aferojn.

         – Mi vidas, jes! – ŝi kriis. – Mi vidas verdan drakon, same kiel lacerton, kun ruĝa elstaranta lango. Lango kun pinto de sago. Sankta Georgo, surĉevale, trapikas la lancon en la kolon de la malfeliĉulo…

         – Ĉu tio eblas? – kriis Peĉjo, fortirante ŝin de la teleskopo por rigardi denove – sed li denove nenion vidis.

         – Vi sonĝas, Emilja. Vi eĉ ne povas vidi la lunon, des malpli la drakon.

         – Tamen mi vidas ĉion kun la plej granda “perfektebleco” – insistis Emilja reprenante la teleskopon. – Skvameca drako… Kun akraj ungoj… Longa vosto, kiu ĉirkaŭiras du fojojn.

         La geknaboj rigardis unu la alian. Ĉu vero aŭ mensogo? La pupo laŭdire havis vere magiajn okulojn – sed kiu povus ĵuri pri tio, kion ŝi diradis? La entuziasmo vidi ion tamen estis pli granda ol la dubo, do ili decidis akcepti la deklarojn de Emilja kiel veron kaj nomi ŝin kiel “teleskopan rigardanton”. Ŝi devus ĉion vidi kaj rakonti al aliaj.

         Emilja komencis. Post kiam ŝi rakontis ĉiujn vidataĵojn, kiujn  ŝi vidis sur la luno, ŝi direktis la teleskopon al iu stelo.

         -Ŝŝŝ… – ŝi kriis, aspektante mirigita. – Kiel furioza!… Kaj ĝi havas du ursetojn… Ĝi ludas kun unu kun nigra vizaĝo… Nun ĝi sulkigis la brovojn… Ŝajnas, ke ĝi rimarkis, ke ni rigardas… Certe ĝi pensas, ke la teleskopo estas ĉaspafilo… La Granda Ursino estas grandega…

         – La Granda Ursino ne estas konstelacio de nia ĉielo, Emilja. Avinjo jam diris. Vi trompas nin, – kriis Peĉjo, duone kolera.

         Sed Emilja daŭre vidadis aferojn kaj insistis, ke vere estas la Ursina stelo. – Certe ĝi laciĝis pri la polusa glaciaro kaj alvenis ĉi tien en niaj sudaj ĉieloj por varmigi sian korpon…

         Peĉjo manfrapetis ŝin.

 

(*) en Brazilo oni “vidas” en la krateroj de la Luno la faman bildon de Sankta Georgo surĉevale kaj kun lanco direktata al la drako.

 

6 – Vojaĝo al la ĉielo

         Pro tiu teleskopo naskiĝis ideo – la plej granda ideo, kiu iam ajn ekzistis en la mondo: vojaĝo al la ĉielo! Tio ŝajnis neebla, sed estis tre simpla, ĉar ankoraŭ restis en la poŝo de Peĉjo iom da pirlimpimpim-pulvoro, kiun Plumuleto donis al li dum la vojaĝo al la Lando de la Fabloj. La ekzistanta kvanto sufiĉis por kunporti ses homojn.

         – Bone estus se ni ĉiuj iru, – diris la knabino. – Ĉiuj krom avino, kompatinda. Ŝi tro suferis kun la Birdo Roĥo, kaj pro tio tre meritas bonan ripozon de lacerto.

          – Sed onklino Nastasja ne volos iri, – diris Peĉjo. – Ŝi estas la plej timema.

         – Nu, ni kondukos ŝin perforte, – sugestis Emilja.

         – Kiel?

         – Tre facile. Neniu diros al ŝi ion pri niaj projektoj. Kiam alvenos la horo, Nazulino montros vizaĝon de sanktulino kaj donos al ŝi iom da pulvoro kaj diros, ke estas flartabako. Ŝi amas flartabakon…

         – Bone elpensite, – diris Peĉjo. – Kaj kio pri la Parolanta Azeno? Ĉu li iros aŭ restos?

         – Li iros, – decidis Nazulino. – Ni multe bezonos lin sur la luno. Se la ĉevalo de Sankta Georgo vivas tie, eble tre bone vivos azeno.

         Post la interkonsentoj, ili komencis zorgi pri la preparoj. Ĉi-foje Emilja ne pensis pri kunporto de la kofreto. Ŝi decidis pri io alia – io, kion neniu devus scii, kio ĝi estas. Eta “aferaĵo”, envolvita en silkopapero kaj ligata kun rozkolora lana fadeno. Nazulino insistis por scii, kio ĝi estas.

         – Mi ne diras, neniele! – respondis la pupo. – Se mi diras, vi mokos. Estas tre bona ideo, kiu venis al mi…

         La sekvan tagon, tre frue, ili leviĝis kaj piedpinte eliris al la korto, dum Nazulino iris al la dormoĉambro de onklino Nastasja. Ŝi devis trompi ŝin, sed kiel? Ŝi pensis, pensis kaj fine trovis manieron.

         – Onklino Nastasja! – ŝi kriis ekster la fenestro. – Venu por vidi, kian belan matenon.

         La nigrulino surpriziĝis pri la novaĵo. Leviĝi frue por la infanoj ne estis ofta ago, kaj eĉ malpli la invito de Nazulino por “vidi la matenon”, io tre ordinara al la nigrulino, kiu ĉiutage leviĝadis je la kvina horo. Sed ŝi grumblante iris al la korto por vidi tion, kio okazas. Tie ŝi trovis ĉiujn ĉirkaŭ la Parolanta Azeno kaj ili mallaŭte flustradis inter si.

         – Hmm! Ni havas novaĵojn – murmuris la nigrulino al si mem, jam suspektoplena. – Kio estas la hodiaŭa “teatraĵo”, Peĉjo?

         – Nenio, onklino! Pro kio teatraĵo? Nur ke ni decidis ellitiĝi pli frue por rigardi la sunleviĝon kaj nun ni ludas terni per ĉi flartabako, kiun mi akiris en la urbo.

         – Ĉu flartabako? Ĉu flartabako? – Ripetis la nigrulino, kiu freneze ŝatis flartabakon. – Ĉu estas el la sama, kiun uzas kolonelo Teodoriko, amiko de sinjorino Benta?

         Kolonelo Teodoriko, kamparana najbaro de sinjorino Benta, aperadis tie de tempo al tempo. Li estis kamarado de sinjorino Benta, tre maljuna viro, el tiuj, kiuj ankoraŭ ŝatas flartabakon. La flartabako estas rostita kaj muelita tabako; tiu, kiu flaras ĝin ternas – kaj tio estas la tuta plezuro: terni… Napoleono estis bonega flartabakisto. Hodiaŭ malmultaj homoj uzas ĝin, nur viroj tro konservemaj, kiel tiu amiko de sinjorino Benta.

         – Nu, jes, mi volas provi ĝin, – diris la nigrulino. – La kolonelo flaras tiun flartabakon kun tia ĝuo, ke mi ĉiam volis scii ĉu la marko estas bona, – kaj tion dirinte, ŝi prenis la pulvoron, kiun la knabo prezentis al ŝi kaj, sen suspekto, enspiris ĝin. Tuj kiam la nigrulino faris tion, la aliaj faris la samon, inkluzive la azeno kaj… Venis tiu fiunnn en la orelo, kaj la kapturno propra al la pirlimpimpim-pulvoro, kaj ĉiuj perdis la konscion. Ili flugis tra spaco kun rapido preskaŭ de la lumo.

         Subite ili rimarkis, ke ili alvenis. Ili komencis malfermi la okulojn. Unue ili nenion vidis. Nur konfuzaĵon. Fine ĉio iĝis pli klara kaj ili povis ĉirkaŭrigardi. Ili estis en tre stranga lando, sen homoj, sen vivo, plena je montopintoj en formo de krateroj de malaktivaj vulkanoj. Ĉiuj venis al si, krom Nastasja. La kompatinda nigrulino, kiu, por la unua fojo en la vivo, flaris la pirlimpimpim-pulvoron, kuŝadis sur la grundo, kun larĝaj okuloj – sed sen vidi nek senti ion.

         – Ni devas atendi, ke ŝi vekiĝu, – diris Peĉjo. – Ŝajnas, ke la kompatindulino prenis duoblan dozon…

         Ili atendis kelkajn minutojn, ĝis la nigrulino komencis montri signojn, ke ŝi resaniĝas. Ŝi kuris la manon sur la vizaĝon, frotis la okulojn kaj, ĉirkaŭrigardante, diris duonvoĉe:

         – Kio okazis al mi? Ŝajnas, ke mi falis en puton…

         – Vi ne falis en puton. Vi estas kun ni sur iu stelo en la ĉielo.

         – En la ĉielo?!… – ripetis la nigrulino, larĝigante eĉ pli la okulojn. – Ĉesu la trompaĵon. Kial trompi kompatindan maljunulinon kiel mi?

         – Ni ne trompas vin, onklino Nastasja, – diris Peĉjo. – Jes, ni estas en la ĉielo, en stelo, sed ni ankoraŭ ne scias kiu estas la stelo.

         La miro de la nigrulino estis tiel granda, ke ŝi ne trovis vorton por paroli. Eĉ ne la faman “Ho Dio!” ŝi sukcesis murmuri. Ŝi restis senmova kaj rigardadis kaj unu kaj alian, kun la buŝo duone malfermita.

         – Mi pensas, ke ĉi tie estas la Suno, – diris Emilja. – Mi nur scivolas, ke mi ne vidas lumradiojn.

         – Bona sensencaĵo! – mokis Peĉjo. – Ĉu vi ne scias, ke la Suno estas pli varma ol ĉiuj fajroj kaj ke se ni estus en la Suno, ni jam estus rostintaj ĝis la fundo de la animo? Laŭ tio, kion avinjo klarigis al ni, ĉi tio aspektas kiel la Luno – sed mi ne certas. De malproksime estas tre facile vidi la Lunon – tiun fromaĝon, kiu vagas sur la ĉielo. Sed proksime estas tre malfacile. Prefere ni sendu doktoron “Livingstone” al la plej proksima stelo por informi al ni, ĉu ĉi tie vere estas la Luno.

         Eta dozo de pirlimpimpim-pulvoro estis enŝovita en la nazo de la eksa Vicgrafo, kiu tuj malaperis en la spaco. Emilja atendis kelkajn sekundojn kaj kriis al la aero:

         – Ĉu la luno aŭ ne, doktoro “Livingstone”?

         Sed neniu respondis. La distanco certe estis tre malproksima, do la raŭka voĉeto de la doktoro ne kapablis atingi ilin.

         – Kian eraron ni faris! – ekkriis Peĉjo. – Ni devintus pripensi tion – ke estis neeble por la voĉeto de la Vicgrafo traspasi la grandegon de la spaco. Cetere, kien li iris? Sur kia stelo li finiĝis? Estas milionoj kaj milionoj da steloj en tiu grandega…

         – Milionoj kaj milionoj, Peĉjo? Ĉu vi ne troigas? – la knabino dubis.

         – Nu, tion diras astronomoj. La spaco estas senfina. Ĉu vi scias, kion signifas esti senfina? Ĝi neniam finiĝas, neniam, neniam, neniam. Se iu rekte flugas tra ĉi tiu grandegaĵo, tiu neniam revenas al la sama punkto. Ĝi flugas porĉiame.

         Emilja interrompis lin:

         – Mi trovis manieron solvi la problemon pri scii tion, kiu estas ĉi stelo. Ni nur devas voĉdoni. Se la plimulto voĉdonas, ke ni estas en la Luno, ĝi fariĝos la Luno. Tiel homoj sur la Tero decidas la elekton de prezidantoj: kalkulante laŭ la kvanto da nazoj.

         Sen trovi alia eliro al tiu necerteco, ili voĉdonis. Peĉjo parplis.

         – Vi, Nazulino…

         – Luno!

         – Kaj vi, Emilja…

         – Lune luna Luno!

         – Mi, Peĉjo, ankaŭ diras Lunon. Kaj vi, onklino Nastacja.

         La nigrulino, ankoraŭ kun kapturno, rigardis la knabon kun stulta mieno kaj respondis:

         – Por mi, ni estas sur la Tero; kaj ĉio, kio okazas, estas nur feeca sonĝo.

         – Tri nazoj favoraj al la Luno kaj unu al la Tero! – kriis Peĉjo. – La Luno venkis. Ni estas sur la Luno. Vivu la Luno! …

         La nigrulino ektremis. Se la plejmulto decidis, ke ili estas sur la Luno, tiam ili estas sur la Luno. Kaj esti sur la Luno ŝajnis al ŝi grandega danĝero. La nura afero, kiun onklino Nastasja sciis pri la Luno, estis, ke Sankta Georgo loĝis tie sur ĉevalo, ĉiam okupata per trapikado de la drako kun la lanco. Ŝi ne timadis Sanktan Georgo, kiu estis sanktulo. Sed kion fari antaŭ la drako? Kaj la kompatinda nigrulino ektremis.

         – Ho Dio! – ŝi suspiris. – Ĉio eblas en ĉi mondo…

         – Kiel vi scias? – Emilja akre demandis. – Se vi neniam estis en ĉi mondo, kiel vi scias, ke io ajn eblas en ĝi?

         – Kiam mi diras ĉi mondon, mi celas mian mondon, la mondon, kie mi naskiĝis kaj ĉiam vivis, – klarigis la nigrulino.

         – Bone. Se vi celas la mondon, en kiu vi naskiĝis kaj ĉiam vivis, vi devas diri en tiu mondo, ĉar ĉi mondo ĉi estas la Luno, kaj en ĉi mondo de la Luno, ni ne scias, ĉu ĉio eblas.

         Dum Emilja kvereladis kun la nigrulino, Peĉjo foriris por ekzameni la pejzaĝon. Jes, ĉio ekzakte kiel diris sinjorino Benta. Ŝajne, neniu akvo kaj pro tio nek vegetaĵaro nek besto kiel sur la Tero. Sen akvo ne ekzistas vivo. Ĉiuj vivoj estas idoj de akvo. Kaj la nombro da krateroj estis senfina.

         Peĉjo kondukadis la azenon per la kolbrido kaj interŝanĝis impresojn kun li.

         – Se ne estas akvo en ĉi loko, do ankaŭ ne estas herbo, – diris la kompatinda besto. – Ne estas herbo!… Absurdaĵo! Herbo estas la plej granda ĉarmaĵo de la naturo. Ĝi pli emocias min ol poemo.

         – Kaj kio estas via opinio, Azeno, pri la formiĝo de la Luno? Estas pluraj hipotezoj.

         – Jes. Kelkaj saĝuloj opinias, ke la Luno estis peco de Tero, kiu rompiĝis kiam la Tero ankoraŭ inkandeskis. Aliaj opinias, ke la planedo Saturno estis viktimo de terura eksplodo kaŭzita de la ŝoko de vaganta stelo. Fragmentoj de Saturno estis perditaj en la ĉielo, altiritaj de tia aŭ alia astro. Unu el la fragmentoj altiris la Teron kaj lasis ĝin rotacii ĉirkaŭ ĝi.

         – Ĉu vi scias, kiom granda estas la luno?

         – La volumo de la Luno estas 49 fojojn malpli granda ol tiu de la Tero. La surfaco estas dek tri fojojn pli malgranda. La surfaco de la Luno estas 38 milionoj da kvadrataj kilometroj – pli ol la surfacoj de Rusio, Usono kaj Brazilo kune.

         Peĉjo admiris la sciencon de la azeno. Li ne legis astronomion kaj estis pli klera ol li, kiu estis iomete iu “Flammarion”… Sed li ne volis sin montri senscia kaj diris:

         – Nu, mi ankaŭ scias ion pri la Luno kaj mi volas kontroli nun, ĉu estas vero. La pezo de ĉio ĉi tie estas pli ol sesoble malpli granda ol sur la Tero. Kilogramo de la Tero pezas ĉi tie 154 gramojn. Mi, ekzemple, enhejme mi pezas 46 kilogramojn, ĉi tie mi devas pezi 7 kilogramojn!… Domaĝe, ke ni ne havas pesilon por kontroli tion.

         – Tio eblas, – la azeno memorigis al li. – Saltu kaj rimarku, ĉu vi saltas sesoble pli for ol tie.

         Peĉjo opiniis, ke la ideo estas bonega. La plej bonaj saltoj, kiujn li faris en la bieneto, estis: altosalto, 1 metro kaj 20; kaj distanco, 5 metroj. Se sur la Luno li saltos ses fojojn kaj iom pli ol en la bieneto, do la kalkuloj de la astronomoj estas korektaj.

         Peĉjo ligis la azenon ĉe ŝtono, markis lokon sur la tero, kuris kaj saltis – kaj li atingis ekzakte 33 metrojn for, pli ol sesoble la rekorda salto en la bieneto! Kaj en la altosalto li atingis pli ol 8 metrojn. Mirindaĵo!…

         Preninte la mezurojn, Peĉjo tre ĝojis.

         – Jes, vere! – li kriis. – Ĉi tie sur la Luno mi saltas pli bone ol akrido sur la Tero, – kaj li komencis ludi saltadon. Li faris dudek saltojn alten; kaj tiele per kvin saltoj li atingis la punkton, kie troviĝis la aliaj – entute 165 metrojn.

         – Kio estas tio, Peĉjo? – diris la knabino. – Ĉu vi fariĝis pulo?

         – Ĉiuj fariĝas pulo ĉi tie, – li respondis. – Provu salti. Vera amuzaĵo.

         Nazulino saltis kaj rimarkis, ke ŝi estas tre malpeza. Ankaŭ Emilja saltis kiel kriketo. Kaj ili ankoraŭ amuziĝis per tiu sinsekvo da saltoj, kiam onklino Nastasja alproksimiĝis, tre afliktita, kun saltanta koro.

         – Muĝaĉon! – kriis la kompatinda nigrulino tute senspira. – Mi aŭdis muĝaĉon! Devas esti la drako…

         Peĉjo ridis.

         – Drako nenia, timulino. Drako estas legendo. Kiel drako povus veni ĉi tien el la Tero, se ne ekzistas drakoj sur la Tero? Ĉio estas fablo. Kaj se drako povus veni de la Tero ĝis ĉi tie, kiel ĝi povus vivi en astro, kiu havas nek akvon nek vegetaĵaron? Tiu de drako sur la luno estas nenio krom imagaĵo de maljuna nigrulino…

         Malgraŭ ĉi tiuj vortoj, alia muĝo sonis. Ili ĉiuj turniĝis al la sono kaj kun la plej granda surprizo ili vidis la monstran kapon de la drako de Sankta Georgo. Ĝi eliradis el unu el la krateroj.

         – Jen la perversulo! – kriis Emilja. – Ĝi vidis la azenon kaj venas por manĝi lin.

         Onklino Nastasja ekkriis, sed Nazulino havis tempon por kovri ŝian buŝon.

         – Frenezulino! Se vi krias, ĝi aŭdas kaj venas por vori nin. Ĝi nur vidis la azenon. Ni devas kaŝi nin en unu el la krateroj.

         La drako malrapide eliris el sia kaŝejo. Tuj ili povis vidi ĝian tutan korpon – longa lacerto kovrata de verdaj skvamoj kaj kun grandega vosto en formo de segilo kaj sago en la fino. Ĝuste kiel Emilja priskribis ĝin ĉe la teleskopo. Ankaŭ la lango, tre ruĝa, finiĝis per sago. Ili ĉiuj kunpremiĝis en proksiman truon kaj rigardis tra fendo en la ŝtono. Ili flustre parolis.

         – Ĝi estas sur la luno ekde jarcentoj, – flustris Peĉjo, – kaj ekde jarcentoj ĝi nenion manĝis. Nun ĝi vidis la azenon. Ĝia malsato vekiĝis. Rimarku, kiel ĝi lekas la lipojn per tiu lango de sago…

         – Sed ni ne povas permesi, ke ĝi manĝu nian azenon – murmuris Nazulino. – Avinjo malĝojiĝus. Ni devas savi lin…

         – Kiel?

         – Mi serĉos Sanktan Georgo. Se ekzistas drako, devas ekzisti ankaŭ Sankta Georgo.

         – Jes, sed kie li loĝas? Ĉu ankaŭ en iu kratero?

         La drako pli kaj pli alproksimiĝis, kvankam tre malrapide. Ŝajnas, ke kun la pasintaj jarcentoj da senmoveco tie, ĝiaj muskoloj rustiĝis.

         – Kaj la azeno estas ligata per la kolbrido al la ŝtono. Li ne povas forkuri! Kiel stulta mi estas, ĉar mi ligis la azenon tie…

         – Nu, temas pri malligi lin, – flustris Emilja. – Mi ne trovas alian manieron.

         – Kaj kiu faros tion?

         – Mi iros ĉar mi estas el ŝtofo, – kaj sen plua diskuto Emilja forlasis la truon kaj kuris al la azeno, kiu jam montris videblajn signojn de  teruro.

         Tre helpis la malrapido de la drako. Ĝi venadis kiel lantmova filmo. Post momento, Emilja atingis la ŝtonan punkton, malfaris la nodon de la kolbrido kaj kriis al la azeno:

         – Forkuru, kontraŭe vi estos perdita por ĉiam! Ĉi drako nenion manĝis ekde jarcentoj.

         Kun granda surprizo, tamen, Emilja vidis, ke la kompatinda azeno, paralizata de teruro, ne moviĝis de sia loko.

         – Tuj! – ŝi kriis. – Moviĝu! Rezonu kaj fuĝu…

         Kaj la senmova azeno, paralizata, ne sukcesis rezoni, des malpli forkuri!

         La drako venadis, venadis, svingante sian sagpintan langon dekstren kaj maldekstren. Kelkajn minutojn pliajn kaj ĝi estos tie – kaj adiaŭ, Parolanta Azeno!…

         Malgraŭ la granda aflikto, Emilja havis bonegan ideon. Ŝi kuris por preni ĉe Peĉjo iom da pulvoro – kaj ŝi reiris kaj blovis ĝin en la nazego de la kompatinda senmova azeno. Ĝuste en la momento, kiam la langopinto de la drako estis jam armata por hoki. Okazis fiunnn kaj la azeno trairis la spacojn kiel kometo.

         Vidante sin trompata, la drako sonigis aĉan muĝon, samtempe, ke fajraj langoj ŝprucis el ĝiaj okuloj.

         Sed io okazis. Sankta Georgo, kiu dormetadis malproksime, aŭdis la strangan blekon, saltis sur la ĉevalon kaj galopante venis.

         Kiam la drako rimarkis lian alvenon, kun granda humileco ĝi mallevis la kapon kaj ekretiriĝis al sia kratero.

         – Tuj al la kaverno, fripono! – kriis Sankta Georgo, kaj li svingis sian lancon en la aero.

         Kaj kiam li vidis la pupon, kun miro li malfermis la buŝon.

Visitas: 500