Indekso: Apolono kaj Hiakinto (romano)

apolono kaj hiakinto, 0, 1

apolono kaj hiakinto, 0.   Ĉi libro estas dediĉata al tiu, kiu kaŝas sian volupteman mienon de pedofilio malantaŭ sia…

apolono kaj hiakinto, 2

apolono kaj hiakinto, 2. la patro de teofilo instruis al li manieron nuligi de la interna flanko la mekanismojn de…

apolono kaj hiakinto, 3

apolono kaj hiakinto, 3. teofilo ordonis la liveron de ununuran porcion da manĝado ĉiutage. tamen, abunda. ke ĝi okazu tuj…

apolono kaj hiakinto, 4

apolono kaj hiakinto, 4. meze de mallumo, nur la maro aŭdiĝas, trankvile ronronanta kiel leona ideto. malproksima lumo komencis fariĝi…

apolono kaj hiakinto, 5

apolono kaj hiakinto, 5. kiam teofilo vidis la knabon, post vekiĝo, li antaŭsentis ke li estas sekura. li sukcesos forgesi…

apolono kaj hiakinto, 6

apolono kaj hiakinto, 6. luis’ restis ĉe teofilo dum du pliaj tagoj. li ne ridetadis, ne paroladis; se li ne…

apolono kaj hiakinto. 7

apolono kaj hiakinto, 7.  teofilo malsupreniris kaj vizitis la malliberejon.  Mi konas ĉi gardiston. Ah!, estas la lanculo, ŝajnigante ke…

apolono kaj hiakinto, 8

apolono kaj hiakinto, 8.  Mi kredas ke hans nenion rimarkis. Li ne suspektis kiam mi diris ke ni lasu luison…

apolono kaj hiakinto, 9

apolono kaj hiakinto, 9. teofilo vekiĝis kun eksalto kaj trovis sin sola. subite li memoris pri la nokto kaj sentis…

apolono kaj hiakinto, 10

apolono kaj hiakinto, 10. luis’ kontempladis la ĉielon. li volis koncentri la atento al la flugantaj mevoj sed lia korpo…

apolono kaj hiakinto, 11

apolono kaj hiakinto, 11. la nokto estis konfuza. longa koridoro, popolata de fantomoj, kiel en la orientaj historioj. estis krioj,…

apolono kaj hiakinto, 12

apolono kaj hiakinto, 12. Mi ne plu tenas, mi ne rajtas oferi uraganon. Certe alio perdiĝis ie, kiam li alvenos…

apolono kaj hiakinto, 13

apolono kaj hiakinto, 13. unu horon poste, la servisto alvenis. ŝajnis, ke li estas atendata. Kiel strange, konduki min supren.…

apolono kaj hiakinto, 14

apolono kaj hiakinto, 14. alio intencis ekpreni la litkovrilon sed hontis kaj haltigis la geston. li rigardis malsupren, kvazaŭ ŝafido,…

apolono kaj hiakinto, 15

apolono kaj hiakinto, 15. ŝajnis ke alio havas mil brakojn, ŝajnis ke teofilo havas mil krurojn, estis du braĝoj kiuj,…

apolono kaj hiakinto, 16

apolono kaj hiakinto, 16. kaskado ekfaladis malproksime. kun sono de pluvo. tiele ĝi sonis dum senfina tempo, sed koste de…

apolono kaj hiakinto, 17

apolono kaj hiacinto, 17. kiam teofilo malfermis la okulojn, brila lumo blindas lin. la fenestro estis malfermita. ne plu pluvis.…

apolono kaj hiakinto, 18

apolono kaj hiakinto, 18. liaj movoj estis malrapidaj. teofilo kuŝis surdorse, ne movante eĉ fingron. li tute sin donis. la…

apolono kaj hiakinto, 19

apolono kaj hiakinto , 19. kion? kion vi diris? ne venis tuja respondo. nur la spirado kiu akceliĝis, la korpo…

apolono kaj hiakinto, 20

apolono kaj hiakinto, 20. du rajdantoj ekaperas ĉe la horizonto. unu el ili tenas la kondukilojn de tria ĉevalo, ŝarĝita…

apolono kaj hiakinto, 21

apolono kaj hiakinto, 21. alio estis konsternita. kial hans rigardis lin je tia maniero? la virino daŭre silentis. li volis…

apolono kaj hiakinto, 22

apolono kaj hiakinto, 22. teofilo eniris en la ĉambron de hans. hans staris ĉe la fenestro. sur la tablo, la…

apolono kaj hiakinto, 23

apolono kaj hiakinto, 23 (lasta). hans fine forvojaĝis. li kondukis nur du servistojn, unu el ili kun la novaj vestoj…

Visitas: 296

apolono kaj hiakinto, 23

apolono kaj hiakinto, 23 (lasta).

hans fine forvojaĝis. li kondukis nur du servistojn, unu el ili kun la novaj vestoj de alio. la kastelo, sen li kaj la nepo, estis tombo de multaj ĉambroj. en la plej malvarma, la plej mallarĝa, la plej malĝoja, teofilo instaliĝis. la agonio kaŭzata de la malgrando de la ĉambro estis pli malforta ol la agonio provokata sur li, de la memoro pri tiuj tagoj.
teofilo ne permesis al hans la kondukon de alio. la servisto, kun flikitaj vestoj, gardadis lin per malĝojaj kaj dolĉaj okuloj. teófilo enfermiĝis en ĉambreto kaj alio iradis por servi lin. matene, li kunportadis fruktojn, ĉion purigadis kaj foriris. tagmeze, li lasadis la manĝon laj iradis malsupren. same kun la vespermanĝo. je la unua nokto, teofilo sentis ke li ne foriris post kiam li fermis la pordon. teofilo malsuprenigis la pordostangon kaj paraliziĝis kun doloriga spirado. fine, alio foriris. li ne klopodis por esti silenta. li simple foriris.
alio instaliĝis eĉ pli supre, en la biblioteko. kelkfoje teofilo pensis iri tie, sed ne havis kuraĝon.
li kopiadis tekstojn de la manuskriptoj alportitaj de la monaĥejo. li apartigis la kanzonojn al la Virgulino, en iu libro, kaj la profanajn kantojn, en alia. tiuj, kiuj parolas pri la amatino, li ne kopiadis. kaj tiujn, kiuj diras pri la amiko, ke okazas sopiro, ke okazas doloro, tiujn li ne nur zorgeme kopiadis sed ankaŭ verkadis por ili simplajn melodiojn, kaj ilin akompanadis per citaro. la citaro de li aĉetita por luis’, en la taverno kie li amoris kun alio. en la taverno, kie ili pasigis la lastan nokton, revenante el la monaĥejo, por nura kaprico, ĉar ili povintus fari la tutan revenon en unu sola tago.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 23”
Visitas: 317

apolono kaj hiakinto, 22

apolono kaj hiakinto, 22.

teofilo eniris en la ĉambron de hans. hans staris ĉe la fenestro. sur la tablo, la ponardo. aŭskultinte lin, hans turniĝis. severe li sidiĝis sur la seĝo.
neniu parolis. teofilo prenis la ponardon, rigardadis ĝin, lia koro volis eksplodi. li intencis mencii ion, sentis sin perdita, la vortoj, kiujn lia pensado formuladis, iris reen kaj ĝenadis la ordon de tiuj, kiuj devus veni poste, kaŭzante ene de li konfuzon kaj miron. estis bando da bovoj, kiuj ne rifuzis eliri por la buĉofero.
venontsemajne, mi forvojaĝos al germanio.
ĉu vi longe restos?
ĝis mia morto!
hans!
estas tro! senigi sin samtempe je luis’ kaj sian fidelan kaj maljunan konsilanto!
hans!, kio okazas?
estas malfacile klarigi! mi trovis min, subite, meze de dezerto. miaj vojoj intermiksiĝas, mi ne kapablas klarigi. al kiu mi transdonos mian sceptron?
sed vi faris nenion, se ne transdoni sceptrojn! ĉu necesas ke estu via filo aŭ nepo? pripensu la kvanton da servistoj, al kiuj vi instruis legadon.
La servisto!
La servisto!
mi ne scias, el kie venis mia decido. mi havas nenion por plendi ĉi tie. mi pensas ke estas la imago kreita de mi. mi vidadis min sur ia vojo; kie mi haltus, tie mi restus kaj el tie mia filo daŭre sekvus kaj kie li restus, el tie sekvus lia filo kaj la filo de la filo. tiu ĉasado igis min ŝanĝi la planojn. mia filo ne revenis vivanta. mi klopodis por kuri kaj atingi mian nepon, mi volis instrui al li tion, kion la vivo instruis al mi… por ke li kunportu hanson vivantan, ĝis la finfino de mia idaro… kaj nun? kaj nun?
la tuja okazintaĵo estas ja terura! estas ja terura!…
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 22”
Visitas: 239