apolono kaj hiakinto, 20

apolono kaj hiakinto, 20.

du rajdantoj ekaperas ĉe la horizonto. unu el ili tenas la kondukilojn de tria ĉevalo, ŝarĝita per ledaj sakoj, kiuj skuiĝas. ene de la sakoj, pergamenoj kaj paperoj kun nekonataj tekstoj, interŝanĝitaj kun la monakoj kontraŭ aliaj tekstoj antaŭe kopiitaj de teofilo. ili malrapide rajdas. la vojo estas malseka. la foliaro kreskis subite. estas multaj novaj ŝosoj. la pluvo falis senĉese dum semajno, kontraŭ la antaŭvido de la plej junaj kaj skeptikaj, kiuj preferis forpeli la superstiĉon de iliaj mondoj, sed pravigante la opiniojn de maljunaj homoj, kiuj kredas je la misteraj avertoj de la patrina naturo.
ambaŭ blasfemas kaj kantas. verdire, ĉe la komenco, ambaŭ blasfemadis kaj kantadis. poste, la vermeto de la doloro malrapide penetris en la koron de la plej juna. kaj iom post iom estingiĝis la brilo de lia rigardo, la rideto fuĝis kaj lia koro estis envolvita en nigra kaj malĝoja litkovrilo. senutile estis la kanzono de la apudaj akvoj. ne sufiĉis la frenezega pepado de la buntaj birdoj venantaj kaj irantaj kaj revenantaj, nelacemaj, saltemaj, feliĉaj kaj senzorgaj. ne. tiu lumo, tiuj briletadoj de la naturo en absoluta ekstazo, nenio el tiaj elmontroj sufiĉadis. eĉ ne la ridegado de teofilo kiam li kantadis la plej obscenajn partojn de la kantoj eltrovitaj en manuskriptoj ĵus alvenintaj al la monaĥejo, enmiksitaj kun la plej sanktaj kaj solenaj himnoj honore de ĉiuj konataj sanktuloj, kaj kelkaj aliaj de nepruvebla ekzisto. la rigardo de alio estis falanta floro, senparfuma kaj senkolora. papilioj ne riskus, abeloj ne aŭdacus, neniu el tiuj etaj flugilhavaj juveloj, kokcineloj kaj skaraboj el brilanta metalo, neniu venus ĉirkaŭ lia kapo por kanti zumadon pri feliĉego.
subite teofilo rimarkis. li haltigis la beston, aflikte serĉis arbon je granda frondaro, ŝanĝis la direkton de la ĉevalo, Ni iru tien!, kaj kriis, ni iru tien!
alio deĉevaliĝis, lasis sin fali senergie kaj kiam li sentis la sekuron de la brakoj de teofilo, faligis sian kapon sur liaj ŝultroj.
alio!, alio. kio okazas? ĉio estis tiel bela kaj gaja! kio okazas?
nenio… nenio… nenio! subite la pezo de la tuta universo falas sur mian dorson.
kio okazas?, alio. ĉu vi ne volas ke ni revenu?
mi bezonas tion kompreni. nun mankas malmulte. mi ne scias tion, kio okazas. ne gravas. mi nenion ĝenos. pardonon.
ne!, ne!, alio… mi ne volas ke vi forlasu min. se mi ne havas vin ĉe mi… li… mi ne scias ĉu vi min komprenas… mi ne volas… iun ajn riskon… mi opinias ke vi komprenas… mi ŝatas lin… mi ŝatas vin… mi amas luison! mi amas vin!
ne doloras al mi, ke vi amas lin tiom multe. mi kredas ke mi alkutimiĝos .
mi ne devintus enŝovi vin en ĉi rakonton!
ne! ne! ne! alio ektremis. mi ne scias tion, kion mi sentas. aŭ… mi pensas ke mi scias. estas konfuze, estas malfacile, mi ne scias kiel ekspliki. mi balbultos, eble… mi klopodos por… mi… mi estas via servisto!
vi ne plu estas mia servisto! vi estos la instruisto de ĉiuj infanoj!
mi ne scias, ĉu vi komprenas min! mi bezonas ke vi komprenu! mi ne volas ke io ŝanĝu ene de la kastelo. estas tro malfacile por mi, aveni antaŭ ili kun tiuj vestoj, via edzino, hans, ĉiuj aliaj… mi ne sukcesos. mi volas daŭre esti via servisto.
absurdaĵo, alio! ĉiuj volas eskapi for de ni, akiri liberecon, tiaj aferoj! mi ne komprenas!
mi volus ke vi metu min izolita, je via servo, for de ili. mi povus loĝi en la biblioteko, por kopii tekstojn…
La biblioteko!
kio okazas?
nenio! kial vi demandas?
vi ektimis kaj tremeris. mi ne scias ĉu tio estas freneza ideo. mi volas ke vi komprenu min. mi ne volas renkonti aliajn servistojn kaj senti ke mi estas super ili. mi ankaŭ ne volas esti je egala nivelo kiel la sinjoroj.
kial?, alio.
mi neniun estimas. ĉu vi komprenas tion? mi malestimas ĉiujn.
ne estas malfacile kompreni tion. ĉiam malbone traktataj, ĉiam ordonoj, ĉiam malrespekto…
mi ne tro suferas. ĝustadire, mi lernis legadon. tamen… eĉ tiel…
teofilo eksilentis momenton. vi malamas ilin ĉiujn, ĉu?, alio.
sen escepto.
ankaŭ mi!, ĉu ne? mi ŝatus ke vi estu honesta… li ŝvitadis, lia voĉo malfortiĝis, ŝnuro instaliĝis ĉirkaŭ lia kolo kaj li estis preta fali en malplenaĵon.
la okuloj de alio iĝis ankoraŭ pli velurecaj kaj liaj longaj nigraj okulharoj tremeris pro emocio. 
mi malamadis vin laŭ stranga maniero… ĝis tiu nokto kiam… vi demandis, ĉu vi havas febron… metis mian manon sur via ventro… ĉio disfalegis ene de mi. mia mano malkontaktiĝis de mia animo, ĝi ekvivis sen mi, ŝajnis ke ĝi diradas mi ne bezonas viajn ordonojn, mi scias kie estas la plezuro, kiun mi serĉas…
longa silento .
mi ne scias tion, kion mi sentadis antaŭe. mi ĉiam timis, ke je iu nokto vi kondukus min al via lito kaj min karesus, implice indikante ke estas horo por komenci. mi ĉiam kredis ke io fine okazus… kaj pensis ke mi devus koleri kontraŭ vi porĉiame. sed nun mi komprenas tion, kion mi sentis, estis pli deziro ol timo. kaj post ĉio, kio ĵus okazis inter ni, mi ekmemoras antaŭajn sonĝojn…
ĉu vi sonĝis pri mi?
neniam mi memoris pri tiaj sonĝoj ĝis niaj lastaj noktoj. tion, mi ne komprenas. estas malfacile. ŝajnas ke la memoroj pri sonĝoj estis mortintaj en mi kaj vekiĝis, kiam ili malkovris ke ne plu necesas sin kaŝi. mi ne scias, ne scias… la fakto estas, ke mi memoris pri la kvanto da fojoj kiam mi revis pri…
subite li silentis. li levis la rigardon, du akrajn lancojn, sed plenaj je tenero, kvazaŭ ili dissolviĝos kiam tuŝos sian celon.
mi jam diris ke mi amas vin.
teofilo haltigis la rigardon en vakuo. la ŝnuro malaperis, sed kunportis kun si la grundon kaj li sentas ke li flosas meze de konfuza muziko. li malproksimiĝis. sidiĝis sur la radiko de granda arbo.
subite ĉio iĝas tre serioza!, alio. mi kantadis kaj ridadis, senzorge, kaj ŝajnis ke flugiloj levadas mian korpon. kaj nun, kiel vi diris, ŝajnas ke la pezo de la tuta universo falas sur nian dorson.
alio nenion diris.
mi bezonas vian amon, alio. mia amiko! mi neniam nomos vin tiele, fronte al aliuloj, sed vi estas la amiko kiel mi neniam havis antaŭe. mi bezonas vian amon, por ke mi sukcesu ami la knabon… nu, ĉu li, li ankaŭ malplaĉas al vi?
li neniam ĝenis min. li estis infano, kiam mi lin konis. mi pensas, ke li konkeris mian estimon.
vi faru laŭ via prefero, kiam ni alvenos al la kastelo.
mi nomos vin sinjoro. mi riverencos antaŭ vi.
teruraĵo!… jes. mi donos al vi tekstojn por kopii kaj diros, ke vi estu libera kiam nenio estos por kopii, vi estu libera por instrui.
tiele mi preferas. mi volas min rezervi por tiam, kiam…
por kiam?…
por tiam, kiam ni amoros. strange, mi ne hontas kiam mi tion parolas. mi ne volas honti pro tio, kion mi faras.
li silentis. teofilo aŭdis kanzonon ene de la koro. ĉu malnova balado? ĉu lulkanto? ĝi estis dolĉa, klara, simpla, akvoguto glitanta sur folio kaj sin perdanta en la grundo, laca kaj humila voĉo kiu kantas forgesitan refrenon inter la kurboj de iu vilaĝa rivero. li sentis sin feliĉa.
alio. ankaŭ mi amas vin.
ili surĉevaliĝis kaj sekvis silenteme.
pri nenio ili sukcesis pensi. ili permesis ke la fortuno tiru la kaprimenojn, konduku la bestojn. foje, teofilo aŭdis sian propran voĉon ripetantan ene de sia koro, kiel malfrua eĥo kiu sonas en la profunda silento
alio. ankaŭ mi amas vin.
fojfoje, alio sentis ke io pinĉas la kordojn de sia animo, kiam bronzo briladas kaj li denove aŭdas
alio. ankaŭ mi amas vin.
la frazo akompanis ilin kiel konstantoj imagoj el sonĝoj. foje de malproksime, foje sonora, ĝi iradis, sin kaŝis, flosis, malaperis. 
la turoj ekvidiĝis, la muregoj, la pordoj. servistoj kurante venis, prenis la ĉevalojn. ili eniris.
la edzino alvenis, serioza. li kisis ŝin sur la frunto.
mi estas laca. ĉu eblas bano? mi alportas broĉon por vi.
hans aperis ĉe la pordo. dura rigardo. ne etendis la manon.
ĉu ĉio bone okazis?
escepte de la pluvo…
li rigardis la serviston desupre malsupren, turnis la vizaĝon al teofilo, severe lin rigardis kaj foriris.
kio okazas al li? li estas pala!
tia li estas ekde kiam li perdis la nepon.
la ŝnuro .
kio?
luis’ mortis antaŭ hieraŭ. li estis enterigita meze de la tempesto.
Silento!, mia koro!
la edzino rondiĝis antaŭ li, alio ĝemis. teofilo ebrie supreniris la ŝtuparon, la pordo estis fermita, li ĵetis sin kontraŭ ĝin, rompis ĝin, ĵetis sin sur la liton kaj plorado de agonio kaj pasio dronigis lin, kiel oni dronigas en akvujo ideton de kato.
Visitas: 172