apolono kaj hiakinto, 23

apolono kaj hiakinto, 23 (lasta).

hans fine forvojaĝis. li kondukis nur du servistojn, unu el ili kun la novaj vestoj de alio. la kastelo, sen li kaj la nepo, estis tombo de multaj ĉambroj. en la plej malvarma, la plej mallarĝa, la plej malĝoja, teofilo instaliĝis. la agonio kaŭzata de la malgrando de la ĉambro estis pli malforta ol la agonio provokata sur li, de la memoro pri tiuj tagoj.
teofilo ne permesis al hans la kondukon de alio. la servisto, kun flikitaj vestoj, gardadis lin per malĝojaj kaj dolĉaj okuloj. teófilo enfermiĝis en ĉambreto kaj alio iradis por servi lin. matene, li kunportadis fruktojn, ĉion purigadis kaj foriris. tagmeze, li lasadis la manĝon laj iradis malsupren. same kun la vespermanĝo. je la unua nokto, teofilo sentis ke li ne foriris post kiam li fermis la pordon. teofilo malsuprenigis la pordostangon kaj paraliziĝis kun doloriga spirado. fine, alio foriris. li ne klopodis por esti silenta. li simple foriris.
alio instaliĝis eĉ pli supre, en la biblioteko. kelkfoje teofilo pensis iri tie, sed ne havis kuraĝon.
li kopiadis tekstojn de la manuskriptoj alportitaj de la monaĥejo. li apartigis la kanzonojn al la Virgulino, en iu libro, kaj la profanajn kantojn, en alia. tiuj, kiuj parolas pri la amatino, li ne kopiadis. kaj tiujn, kiuj diras pri la amiko, ke okazas sopiro, ke okazas doloro, tiujn li ne nur zorgeme kopiadis sed ankaŭ verkadis por ili simplajn melodiojn, kaj ilin akompanadis per citaro. la citaro de li aĉetita por luis’, en la taverno kie li amoris kun alio. en la taverno, kie ili pasigis la lastan nokton, revenante el la monaĥejo, por nura kaprico, ĉar ili povintus fari la tutan revenon en unu sola tago.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 23”
Visitas: 338

apolono kaj hiakinto, 22

apolono kaj hiakinto, 22.

teofilo eniris en la ĉambron de hans. hans staris ĉe la fenestro. sur la tablo, la ponardo. aŭskultinte lin, hans turniĝis. severe li sidiĝis sur la seĝo.
neniu parolis. teofilo prenis la ponardon, rigardadis ĝin, lia koro volis eksplodi. li intencis mencii ion, sentis sin perdita, la vortoj, kiujn lia pensado formuladis, iris reen kaj ĝenadis la ordon de tiuj, kiuj devus veni poste, kaŭzante ene de li konfuzon kaj miron. estis bando da bovoj, kiuj ne rifuzis eliri por la buĉofero.
venontsemajne, mi forvojaĝos al germanio.
ĉu vi longe restos?
ĝis mia morto!
hans!
estas tro! senigi sin samtempe je luis’ kaj sian fidelan kaj maljunan konsilanto!
hans!, kio okazas?
estas malfacile klarigi! mi trovis min, subite, meze de dezerto. miaj vojoj intermiksiĝas, mi ne kapablas klarigi. al kiu mi transdonos mian sceptron?
sed vi faris nenion, se ne transdoni sceptrojn! ĉu necesas ke estu via filo aŭ nepo? pripensu la kvanton da servistoj, al kiuj vi instruis legadon.
La servisto!
La servisto!
mi ne scias, el kie venis mia decido. mi havas nenion por plendi ĉi tie. mi pensas ke estas la imago kreita de mi. mi vidadis min sur ia vojo; kie mi haltus, tie mi restus kaj el tie mia filo daŭre sekvus kaj kie li restus, el tie sekvus lia filo kaj la filo de la filo. tiu ĉasado igis min ŝanĝi la planojn. mia filo ne revenis vivanta. mi klopodis por kuri kaj atingi mian nepon, mi volis instrui al li tion, kion la vivo instruis al mi… por ke li kunportu hanson vivantan, ĝis la finfino de mia idaro… kaj nun? kaj nun?
la tuja okazintaĵo estas ja terura! estas ja terura!…
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 22”
Visitas: 253

apolono kaj hiakinto, 21

apolono kaj hiakinto, 21.

alio estis konsternita. kial hans rigardis lin je tia maniero? la virino daŭre silentis. li volis demandi al ŝi ion rilate la morton de la knabo, sed ne kuraĝis. li prenis la ledajn sakojn kaj eksupreniris.
ĉu pro la vundo de la ponardo?
jes. ŝvelis la mano kaj venis tre alta febro. li deliradis dum la tuta nokto kaj mortis du tagojn antaŭe.
mi supreniru al li. li intencis instrui tiujn tekstojn al luis’. pro tio li tiel surpriziĝis.
li malrapide iris. kiel alfronti lin? ĉu vundita leono? ĉu furiozanta? ĉu birdo silenteme agonianta? lia propra koro estis morna. li ne sciis tion, kio okazos en la kastelo, dum luis’ starus apude. li sciis ke teofilo ne malapudiĝus de la infano, sed ankaŭ kredis, ke iamaniere li estos vizitata. li devos iĝi fonto por malsoifigi je momentaj soifoj, neniam akvofalo kiu senfine zumas la nefineblan saman poemon. sonoran, ŝaumantan, danĝeran. kaj kio nun? Sen luis’, mi reĝos sola, sed mi scias ke la trono estas detruita. 
alio ne volis kredi ke sia koro dancadas la sentaktan dancon je kamuflata ĝojo. estus kovardeco deklari la ĝojon, elmontri ĝin. estas unu el tiuj ĝojoj kiu floras en la ombro, ĉirkaŭata de perversaj kaj atentaj spiritoj. Luis’ povintus forvojaĝi!, anstataŭ morti! Mi preferintus. Sufiĉus ke li forvojaĝintus!
la foresto de luis’ malfermis la pordon al malplena ĉambro. La morto de luis’ enprizonigis min, mi ne scias, kio rezultos el ĉio.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 21”
Visitas: 160