apolono kaj hiakinto, 23

apolono kaj hiakinto, 23 (lasta).

hans fine forvojaĝis. li kondukis nur du servistojn, unu el ili kun la novaj vestoj de alio. la kastelo, sen li kaj la nepo, estis tombo de multaj ĉambroj. en la plej malvarma, la plej mallarĝa, la plej malĝoja, teofilo instaliĝis. la agonio kaŭzata de la malgrando de la ĉambro estis pli malforta ol la agonio provokata sur li, de la memoro pri tiuj tagoj.
teofilo ne permesis al hans la kondukon de alio. la servisto, kun flikitaj vestoj, gardadis lin per malĝojaj kaj dolĉaj okuloj. teófilo enfermiĝis en ĉambreto kaj alio iradis por servi lin. matene, li kunportadis fruktojn, ĉion purigadis kaj foriris. tagmeze, li lasadis la manĝon laj iradis malsupren. same kun la vespermanĝo. je la unua nokto, teofilo sentis ke li ne foriris post kiam li fermis la pordon. teofilo malsuprenigis la pordostangon kaj paraliziĝis kun doloriga spirado. fine, alio foriris. li ne klopodis por esti silenta. li simple foriris.
alio instaliĝis eĉ pli supre, en la biblioteko. kelkfoje teofilo pensis iri tie, sed ne havis kuraĝon.
li kopiadis tekstojn de la manuskriptoj alportitaj de la monaĥejo. li apartigis la kanzonojn al la Virgulino, en iu libro, kaj la profanajn kantojn, en alia. tiuj, kiuj parolas pri la amatino, li ne kopiadis. kaj tiujn, kiuj diras pri la amiko, ke okazas sopiro, ke okazas doloro, tiujn li ne nur zorgeme kopiadis sed ankaŭ verkadis por ili simplajn melodiojn, kaj ilin akompanadis per citaro. la citaro de li aĉetita por luis’, en la taverno kie li amoris kun alio. en la taverno, kie ili pasigis la lastan nokton, revenante el la monaĥejo, por nura kaprico, ĉar ili povintus fari la tutan revenon en unu sola tago.

post unu semajno, do, hans forvojaĝis.
hans sekvadis, rekte al sia propra morto, en tiu granda pilgrimado al la ventro de siaj originoj. li iradis feliĉa kaj paroladis senĉese, fermita en la ĉarego, kun du servistoj. hans diris al ili ke dum la tuta vojaĝo, li rakontos, ekde la plej frua memoraĵo, sian tutan vivon. kaj kvazaŭ iu, kiu trapreĝas rozarion, li ekkalkulis, bido post bido, faktojn kaj faktojn, kiujn lia aĝo jam konfuzas kaj jam plenigas je deliro. hans iradis feliĉa kaj paroladis senĉese.

alio daŭre venadis kaj iradis. li nenion demandadis. li fermadis la pordon kaj malsupreniradis. teofilo ne plu malsuprenigis la pordostangon. iun nokton, li  deziris ke alio venus, sed li stariĝis en malespero, malfermis la fenestron kaj, sub la lumo de la luno, rigardadis la tombon, kie kuŝas luis’. ĉiam estis floroj tie. ne plu hiacintoj, sed estis tamen floroj. li ne bone kapablis vidi en la nokto, eĉ kun la luno. sed tiu sankta loko ne bezonis esti videbla. teofilo sciis kie li estas. sciis, kie li dormas. kaj li nur foriris de ĉe la fenestro kiam tremado pro malvarmo skuadis lin kaj liaj okuloj nebuliĝis pro malrapidaj kaj varmaj larmoj.
la kuzo vizitis lin unufoje. admonis lin. diris ke ne estas kialo por tiele agi, finfine, kia malbonaĵo nur ĉar forvojaĝis la malnova konsilanto? teofilo enmanigis al li la regadpovon super la kastelo. antaŭ malfacilaj decidoj, li povus konsulti kaj peti helpon.
iamaniere, faru laŭ tio, kiel vi ŝatas, mi preferas miajn dialektojn kaj miajn antikvajn poemojn.
la okuloj de la kuzo brilegis. li demandis ĉu estas ankoraŭ kondamnito, por la festo.
teofilo tute tremeris. morgaŭ mi donos al vi la respondon. 
kaj li kaŝis sin, por permesi ke libere suprenvenu flugantaj kaj sovaĝaj pensoj kiuj atakis lin, pro la memoro de la malliberulo. dum la tuta nokto teofilo rigardis la plafonon de sia ĉelo, nekapabla pensi. li ankaŭ ne sukcesis dormi.
la kuzo revenis. teofilo anoncis ke la malliberulo ricevos liberecon. li certas ke li estas senkulpa. li mem liberos la arestiton, tio estu lia lasta ago kiel sinjoro de la kastelo. festu per bankedo.
rapide prepariĝis la bankedo. teofilo restis iome en la la festo. la edzino serioze rigardadis lin.
al vi plaĉos la nova vivo. vi havos malpli da respondecoj. kaj ne perdos vian ĉambraron. vi estos kvazaŭ reĝino.
ŝi ridetis feliĉe.
teofilo alvokis sian kuzo flanken kaj diris ke li tuj liberigos la malliberulon. la kuzo trinkadis. brakumis lin:
vi kaj viaj libroj kaj viaj ideoj. mi ŝatus esti inteligenta kiel vi.
li forpaŝis. malsupreniris la ŝtuparon. kaj li tute tremegis, je la penso pri tio, ke paralele al tiuj ŝtuparoj, malantaŭ la muro, kuras aliaj ŝtupoj, mallumaj, ŝimaj, plenaj je araneaĵoj, nigra spegulo kiu reflektas la vojon faritan de li. ĉi tiu, direkte al la karcero; la alia, direkte al si mem.
la soldato kliniĝis. alvoku la malliberulon. vi kaj mi kondukos lin al la pordego.
li aperis, larĝaj la okuloj. teofilo tuj rimarkis, ke tiu viro ne plu havas sorĉon super li. li sentis sin libera kaj pleniĝis je kompato rilate la homaron.
ni iru al la pordego, kaj vi, el tie, sekvu vian vojon.
teofilo neniam vidis kaj neniam vidos poste, tiom grandan miron en homa rigardo. tiom, kaj tiom timiga estis tiu rigardo, ke ĝi ne plu estis homa.
la malliberulo sekvis tra la koridoroj, sekvata de armita gardisto kaj de teofilo, pli malantaŭe. ili atingis la grandan pordegon. teófilo per gesto retenis tie la gardiston kaj foriris kun la malliberulo.
vi neniam scios, la kialon de via libero. iru! via vivo apartenas al vi. faru el ĝi tion, kion vi volas.
la malliberulo ŝanceliĝe ekmarŝis. subite haltis, turnis sin, rigardis teofilon per okuloj for el siaj orbitoj, returniĝis kaj iris per senekvilibra kurado. malaperis en la uteron de la nokto.
ankaŭ teofilo neniam scios, siavice, ke la malliberulo vagadis, sendirekte, irante tagon kaj nokton rekte al io, kio altiris lin. unu matenon, li alvenis al la monaĥejo de la tilioj. demandis pri pano. monaĥo alportis panon kaj, kune, donis al li rozarion. preĝu por la savo de via animo. la malliberulo daŭre vagadis, nun sendirekte eĉ plie. supreniris monteton kaj rekonis kavernon, kie dum jaroj lia bando uzis por kaŝi sin. manĝis la panon kaj komencis pasi inter la fingroj, bido post bido, la ricevitan rozarion. li malsatis. foriris kaj manĝis foliojn. daŭrigis kun la rozario. sentis soifon. foriris kaj trinkis tie apude. revenis kaj prenis la rozarion. sentis dormemon kaj dormis kaj kiam li vekiĝis, li rimarkis, ke li jam pasas inter la fingroj la globetojn de la rozario.
tempo haltis. li manĝis foliojn, trinkis akvon, urinis, fekis, dormis, pasis inter la fingroj la rozariajn bidojn. la fingroj eksangadis kaj li daŭrigis, bido post bido. kelkfoje. dumnokte, li sonĝis ke li estas antaŭ granda lumaĵo kaj brilantaj vizaĝoj splende ŝvebadas kaj voĉoj kantadas la muzikon de la mondo. grandega feliĉo invadis lin kaj li vekiĝis kun la seksmembro malseka. kaj rimarkis, ke li havis orgasmon kaj la rozario daŭris en siaj manoj kaj li jam trapreĝas la bidojn.
rompiĝis la fadeno. la bidoj dissterniĝis surgrunde. li prenadas ilin el la grundo kaj daŭre pasas ilin inter siaj fingroj.
je iu momento, ne plu estas bidoj. nur fingroj en grave vunditaj manoj, kiuj ripetas la geston de la mistika sangumanta demenco.

alio venis kun kandeloj. lasis la pordon larĝe malfermita.
mi preparis uraganon. morgaŭ…
teofilo lin rigardis serioza.
mi pensis, ke vi ŝatus.
la voĉo ŝajnis de strangulo. Post tiom da tempo, li denove parolas! Post tiom da tempo, mi parolos!
kiu metas florojn tie?
mi mem. kaj mallevis siajn belegajn malĝojajn okulojn. teofilo sentis sin mislokita, volis paroli… ne povis… alio! ne koleru kontraŭ mi! se mi… mi rezignas pri ĉi izoleco… se mi ricevas vin… mia animo sangos kaj mi mortos.
alio longe restis sen paroli. la okuloj preskaŭ fermitaj, kliniĝinta la korpo, sekaj la lipoj.
mi nur volas informi al vi ke mi preparis uraganon… li estadas senpacienca…
kaj retiriĝis en silento. teofilo ne mallevis la pordostangon. li longe restis sen dormi. fantomoj ridegadis ĉe liaj oreloj la tutan nokton. alio venis en la mateno. venis je la tagmanĝo. la naztruoj de teofilo anheladis. li petis al la junulo  helpon por sin vesti. alio turnis sin kiam teofilo malrapide senvestigis sian pantalonon kaj metis pli fortan kostumon. poste, alio butonumis la supran butonon de la tuniko, tremanta, tremanta, tremanta. aflikta birdo antaŭ la senindulga aglo. teofilo tamen ne sentis sin kiel senindulga aglo. li estis alia aflikta birdo, tremanta, tremanta…
teofilo malsupreniris. ekvidante lin, uragano saltis, feliĉe henis. tuj tuj li estis en la kampo kaj la vento tranĉis liajn karnojn kaj li feroce vipadis la beston.
li perdiĝis tie. li galopadis kaj haltis kaj manĝis ion kaj revenadis kaj reiradis. li senvestiĝis ĉe la rivero, jam mallumadis, kaj naĝis ĝis elĉerpiĝo. la malvarmo de la akvo, la malvarmo de la nokto, la mallumo, ĉio kune helpis je la forpelo de la fantomoj, kiuj vundadis lian koron. malrapide li revenis. kiam oni malfermis la pordegon, estis jam malfrua nokto.
alio kunportis supon.
ĉu vi volas manĝi kun mi?
mi jam manĝis malsupre.
li ekmalsupreniris.
alio! mi volas kandelojn. mi sentas malvarmon. ĉu vi povas alporti pelvon kun varma akvo?
li iris. longe restis. revenis. teofilo forprenis la botojn. li enmetis siajn piedojn en la akvon. sen ion diri, alio foriris kaj duonfermis la pordon. teofilo ŝanĝis vestojn, blovestingis la kandelojn kaj kuŝiĝis.
longe poste la pordo estis malfermita. alio venis silenteme. lia vizaĝo banata de larmoj kiuj stumblis inter si, unu post la antaŭa. li nenion diris kaj ŝajnas ke la silento igis lin plori pli forte. dum kelkaj minutoj, ili estis unu fronte al la alia.
mi scias ke estas vundo en via koro. mi ne volas invadi vian domon en funebro. tamen, ĉu ne estas tie iu loketo, kie mi povus akiri iom da ripozo?
pli senespera ploro skuis lin pli forte. teofilo leviĝis kaj kondukis lin al la lito. alio kuŝiĝis kaj tute kuntiriĝis.
ne ploru! mia amiko! ne ploru plu!
teofilo kovris lin.
alio. mi ne scias kiel mi povus diri tion, kion mi sentas. estas grandega truo en mia animo. ĉu vi komprenas tion? se mi forgesintus lin, ĉu vi komprenas?, se mi forgesintus lin, mia koro estus kompleta. sed li estis prenita de mi! al mi ne estis permesita almenaŭ forgesi lin! estas kiel malfermi elŝiraĵon en tapiŝo kaj forpreni el ĝi bildo de iu homo. ĉio povas esti gaja ĉirkaŭe, sed restos ĉiam malplenaĵo, tiu nenio, tiu eterna nokto interne de ni!
mi daŭre pensas ke mi faris ion eraran! kaj pli forte plorsingultis, agonianta.
teofilo bezonis brakumi lin. bezonis kisi lin. bezonis froti siajn lipojn sur la larmoj, kiuj rapidiĝis ankoraŭ pli. la vizaĝo de alio bruladis sed estis kiel besteto kiu mortas antaŭ la lasta spiro: mola, peza, malfirma. 
teofilo sentis formikadon trakurantan sian korpon. ŝajnis ke li ne estis li. li estis aliulo, kiu spektas kiel iu stringas alion per la brakoj. li vidis, ke iu premas, kisas lin, turnas lin kaj kovras lin per sia propra korpo kaj kisas lin sur la buŝo kaj kiam li sentis ke la besteto spiras pli trankvile kaj reciprokas la kison per streĉado de la lipoj, kiam li rimarkis, ke alio levas la genuon kaj metas ĝin inter liajn femurojn kaj premas sur la seksmembro kaj senespere kaj furioze brakumas lin, li sentis sin vekiĝi kaj rememoris la tavernon kaj la monaĥejon kaj pensis ke li estas la plej feliĉa viro sur la tero, ĉar li amas kaj estas amata kaj havas ĉe si, kaj por si, la junulo kun okuloj el veluro kaj silko.
la kiso daŭris ĝis kiam la sanktaj drakoj, malliberigitaj interne de la vestoj, kraĉis fajron, vomis flamojn, forpelis flamsagojn, verŝis lumaĵojn, forfluigis aŭrorojn, brulis kaj neniiĝis meze de fajreroj kaj sparkoj, iĝante cindro, malgrandiĝante, sufokiĝante pro la vigleco, per kiu la korpoj sin premadis.
la du feniksoj tuj tuj reviviĝis. nun, liberaj je teksaĵoj. la tuta nokto iĝis ununura brilado kaj la kavernoj estis profanitaj per la kolera dio, ĉiu siavice. la tuta nokto iĝis ununura ekflagro kaj la temploj ĝojis pro la donaco de la uzurpanta serpento. ĝis kiam ne plu restis mielo por verŝi dum la ofero, ne plu restis vino por konsekri la konvertiĝintajn loĝejojn. ĝis kiam la glavoj, lacaj pri oferoj, malseke kuntiriĝis kaj sin kaŝis de la sacerdotoj. tiam, la du anĝeloj diseriĝis kaj turniĝis polvo kaj ekdormis. kaj apolono, la suna dio, ne sukcesis veki ilin dum longa tempo.

luis’ ne plu sentis, ekde tiu blua kaj orumita mateno, luis’ ne plu sentis la agrablan odoron de hiacintoj kaj de aliaj floroj. la kompatema mano elmigris. al kiu fora lando?
li vere ne kapablus senti parfumojn. lia korpeto, roza kaj ĉieleca, laŭgrade aliiĝis en akvecan kaj senutilan paston. liaj ostoj ne iĝus koraloj. liaj okuloj ne sin transformus en perlojn. eĉ ne venus la marnimfoj, ĉiuhore, ludi por li la sonorilojn.
li estis nura manpleno da forgeso, pasema gasto de la silentema grundo.

Kuritibo, 2014.
Visitas: 323