bumbo-ho

BUMBU-HO-    

Verkis: Jorge Teles.
Tradukis: Geraldo Mattos. 

Estro:

Bonan tagon, ho viroj,
Bonan tagon, ho damoj!
Al la ĉeestantoj
Mi diras: jen horo
De la alveno nia!
Sen atendo plia
Ni volas komenci:
La bumbu-ho-bovo
Venas sin prezenti.

Jen mi kapitano,
Nome Molbuŝulo.
Ĉi tiu junulo
Estas laborestro,
Honesta figuro
Kaj tre bona bubo. 
Nu bone, amikoj,
Jam estas la tempo
Por nia orkestro!
Venu l’  tuta bando
De la sarabando:
Ordonas la estro!

(Eniras la muzikistaro kaj ludas; eniras ankaŭ la Ĵurnalisto, kiu, dum la enscenigo promenos iam kaj iam inter la geaktoroj, fotante per flaŝo kaj notante tion, kio estos dirita ĉiufoje.)

Atenton, sinjoroj,
Grandan atenton!
Ni venas finfine
La belan momenton
De sorĉo kaj vero,
Sed same mi diras
Ĝin hor’ de danĝero:
Ĉar nun ni akceptos
La bovon, amikon!

(Eniras la Bovo kaj la Paŝtistinoj, kiuj dancas, dum ĉiuj kantas.)

Ĉiuj:

Bov’, bov’, bov’, bov’,
Venu tuj sen hontosento.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
Dancu tuj sen ia plendo.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
Jam doniĝis la konsento.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
Paca, sen aŭdaca vento.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
De merito kaj prudento.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
Marŝu laŭ la danca akcento.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
Pensu pri la reglamento.
Bov’, bov’, bov’, bov’,
Distru nin en ĉi momento.

Ĵurnalisto:

La eniro de la Bovo estas triumfa spektaklo, unu el la plej ravaj momentoj de ĉi tiu nia folklora festo.

Estro:

La bovo, amikoj,
Tre lerta, ĝentila,
Signas la animon 
De l’ gento brazila:
Ĝi estas tre paca,
Ĝi estas tre laca,
Ĝi estas tre trista.
Nun tutornamita,
Ĝi aspektas ĝoje,
Sed ĝi estas laca.
Ĝi estas agema,
Tre bona kaj gema.
Ĉi bov’ estas bovo
Amika, pacienca,
Vivas kiel besto,
Sed similas nin:
Neniam ĝi pigras,
Neniam banditas,
Neniam renitas,
Neniam misglitas,
Neniam misdiras,
Neniam sin trudas,
Sed ĉiam ĝi prudas!

Paŝtistinoj, paŝtistinoj,
Konduku paŝti la bovon:
Ĝi rajtas ripozi nun.
Ĝi elĉerpis sian povon,

(Foriras la Paŝtistinoj kaj la Bovo. Muziko.)

Atentu nun tie ĉi
Kiujn mi vokos al ni:
Katero’ kaj Katerina,
Herooj de nia tero,
Kun la servistino Huga
Kaj Hugo de plena vero.

(La kvar eniras: ili kantas.)

Katerina:

Mi nomiĝas Katerina,
Diktalia kaj mincagamba.
Mi nomiĝas Katerina,
Stultakkapa, sed vipurlanga.

Huga:

Mia nomo estas Huga
Aĉavanga sed bonkora.
Mia nomo estas Huga
Aĉavanga… sed belpuga.

Katero’:

Mi nomiĝas Katero’,
Pli saĝa ol Petro la Stulta.
Mi nomiĝas Katero’:
Al Katerina ligas min amo multa!

Hugo:

Mia nomo estas Hugo,
Por la amikoj Huĉjo nome.
Mia nomo estas Hugo,
Al mi ĉio iras bone.

Ĵurnalisto:

(Dum aliaj kantas mallaûte.)

… la homoj estas puraj en sia malriĉeco, sobraj en sia simpleco, naivaj en sia nesciado…

Katerina:

Bonan tagon, sinjoroj,
Mi estas Katerina,
Kaj vi bone vidas,
Ke mi ventroplenas.
Mi al vi asertas:
Ne estas lumbrikoj.
Jam dudekan fojon,
Mi fariĝas tia,
Ho mi kompatinda!
Mi havas ses filojn:
La resto forputris,
La resto formortis.
El ĉiuj virinoj
De nia vilaĝo
Mi havas plej multe 
Da graveda volo:
De pens’ pri gujavo
Kaj ĵabotikabo
Venas tuta bavo:
Obeas la viro
Al mia deziro,
La volo foriras.

Ho edzo, ho viro!

Katero’:

Kio, Katerina?

Katerina:

Mi havas deziron!

Katero’: 

Kion, do, ĉifoje?

Katerina:

Dolĉaĵ’ kun fromaĝo.

Katero’:

Hugo, tuj ekiru
Nun en la vendejon,
Portu gujavaĵon
(nur el dura ŝelo)
Kaj portu kazeon.

Katerina:

Edzo, helpon portu,
Ke mi do ne mortu!

Huga:

Kio, Katerina?

Katerina:

Ŝanĝiĝis la volo.

Huga:

Kviete, knabino,
Ne iĝu nervoza!

Katero’ :

Ne iĝu nun plora!
Ĉion mi akiros,
Kion vi deziros:
Tiel ĉiu viro
Ĉiam devus fari
Por sia edzino,
Ĉar fine mi kulpas
En ŝia destino.

Katerina:

Helpu, ke mi ne jelpu!

Katero’:

Nu diru, virino,
Dolĉaĵo kun kio?

Katerina:

Akaĵu’ kaj vino

Katero’:

Akaĵu’ kaj vino!
Diablo de volo
Filo de putino!

Hej Hugo, ĉi tien,
Tuj en la vendejon
De nia vilaĝo,
Kaj mendu rapide
Akaĵuon kaj vinon!

Katerina:

Ne iru plu, Hugo,
Aliis la volo.

Katero’:

Ĝi ree aliis?

Katerina:

Ĝi ree aliis!
Ekskuzu, ho gento,
Sed tamen, ho ĝento,
Ĉu iel mi kulpas?

Huga:

Kaj nun, kio estas?

Katerina:

Stekon de bovaĵo.
Bifsteko kradita,
Bone kuirita 
Kun spica melaso.

Katero’:

Aj, aj, mia kaso!
Mia Katerina,
Estu pensofirma:
Kie mi sukcesas
Bovon en ĉi tempo?
Vi scias tre bone,
Ke en la nuna tempo
Malsato ne ĉesas!
Sekeco nun pezas
Sur tuta savano:
La bovoj ĉigrundaj
Estis kondukitaj
Al la suda gento.
Ho, kia turmento!

Katerina:

Helpu, ke mi mortas!
Mi volas decide.

Katero’:

Mi scias bonvide
Sed kie bovaĵon
Mi povos nun trovi?

Hugo:

Katero’, mi vidis
Trans rojo kaj monto
Tre belan boveton
Kaj belajn knabinojn,
ĝiajn paŝtistinojn:
Ili dancis kante,
Kaj trinkis ĝojante
El la rivereto,

Katero’:

Kaj kies ĝi estas?

Hugo: 

Mi ne scias, sinjoro!
Bovo tiel bela 
Certe devas esti
De ia doktoro,
Eble kolonelo.
Kaj tutornamita,
Kovrita de floro,
Rubando kaj banto
De ĉia koloro.

Katerina:

Jen fine, ĝi estas
La bovo volata.

Katero’:

Tio dezirata
Estas stek!  aŭ bovo?
Estas bov’ aŭ steko?

Katerina:

Ne estu kanajlo:
Nur steko kun ajlo
De l’ bov’ ornamita.
Vi bone konscias:
Se ino deziras,
Kaj ĝi rifuziĝas,
Ŝi tuj malsaniĝas,
Kaj filo naskiĝas
Tute deformite!

Katero’ :

Nu, do, kombinite!
Vespere, malfrue,
Kaj tute senbrue,
Kun Hugo mi iros
Kaj serĉos la bovon,
Tiun ornamitan.

(Kanto.)

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
Tiun ornamitan.

Katero’:

Kontraŭe, la filo
Estos misformita!

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
De la kolonelo.

Katerina:

Kontraŭe, ĝi havos
Vangon de mustelo..

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
En maniero certa.

Katero’:

Kontraŭe, ĝi havos
Buŝon tro apertan.

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
De l’ mastro survoje.

Katerina:

Kontraŭe, ĝi havos
Piedojn retroen.

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
Em ĝardena bedo.

Katero’:

Kontraŭe, ĝi venos
Kun torda maneto.

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
Ho, ĝi tre demona.

Katerina:

Kontraŭe, ĝi venos
Kun vango karbona.

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
En bela kamparo.

Katero’:

Kontraŭe, ĝi havos
Vangon de najbaro.

Ĉiuj:

Ni serĉos la bovon
Kun sia beleco.

Katerina:

Kontraŭe, ĝi venos
Sen vango de l’ edzo.

(Ili dancas kaj kantas mallaŭte.)

Ĵurnalisto:

… pro cento estas la kvanto de la infana mortanteco en la lando. Laŭ la aŭtoritatuloj, tamen, la problemo…

Estro:

Jen kiel estas la fatal’ destina:
Sen pensoj pri la sekvo, Katerina
Volis la bovon de la kolonelo,
La bienulo de la regiono!
Bovo tre estimata kaj kultata!
Bovo kun beleco kaj ornamo!
Jen estas la komenco malŝatata
De plej granda konfuzo de Satano!

(Ĉiuj eliras. Venas virino kiu lulas bebon surbruste dum la Bovo kaj la kvar Paŝtistinoj eniras.)

Virino (kanto lanta kaj milda.)

Paŝante sur la flor’ de l’ vojo,
Dum la naskiĝo de la nokt’ amika,
La paŝtistinoj de la bovo
Kondukas ĝin per jena son’ kantika:

La bela bovo lante pasas
Sekve al sia sorto tre antikv.
Ĝin nun ripozi ili lasas
Post ĝia granda peno lacimplika. (foriras)

Paŝtistino I (ruĝe vestita):

Mi nomiĝas Espero.
Mi estas paŝtistino!
Hej, bovo, mi iras
Al mia destino!

Esperon mi lasos nun
De naskiĝanta mateno
Kaj de la koko de lum’
Kantanta kun gaja beno.

Paŝtistino II (ruĝe vestita):

Mi nomiĝas Fido.
Mi estas paŝtistino!
Hej, bovo, mi iras
Al mia destino!

Fidon mi lasos nun
De naskiĝanta mateno
Kaj de la koko de lum’
Kantanta kun gaja beno.

Paŝtistino III (ruĝe vestita):

Mi nomiĝas Promeso.
Mi estas paŝtistino!
Hej, bovo, mi iras
Al mia destino!

Promeson mi lasos nun
De naskiĝanta mateno
Kaj de la koko de lum’
Kantanta kun gaja beno.

Paŝtistino IV (nigre vestita):

Mi nomiĝas Iluzio.
Mi estas paŝtistino!
Hej, bovo, mi iras
Al mia destino!

Iluzion mi lasos nun
De naskiĝanta mateno
Kaj de la koko de lum’
Kantanta kun gaja beno.

Ĵurnalisto:

…jaroj, de kiam la militistoj ŝanĝis la politikan reĝimon de la lando; ilial celoj estis, inter aliaj, estingi la mizeron, la inflacion, la manipuladon de la amasoj far la pli potencaj kaj precipe eviti, ke la ŝtato falu en la reton de alilandaj nacioj, kiuj pretendis, pere de senlima kaj korupta ekspluatado, detrui la nacian liberecon kaj transformi la landon en ekonomian kolonion de malligitaj manoj kaj silenta voĉo…

(Foriras la Paŝtistinoj; restas la Bovo.)

(Eniras Katero’ kaj Hugo; ili ĉirkaŭas la Bovon, kiu fariĝas netrankvila.)

Katero’:

Boveto, boveto,
Lasu min apudi:
Amiko mi estas,
Danĝero ne restas,
Lasu min brakumi.

Hugo:

Boveto, boveto,
Nun restu serena.
Kun paco kaj saĝo, 
mi estas bona knabo.
Ne estu timema.

(La Bovo trankviliĝas; ambaŭ ĝin buĉas per tranĉila frapo en la nukon; la bovo falas.)

Hugo:

Knabo, kia tranĉo!
Kaj ĝuste en la nukon.

Katero’:

Kaj nun, plej rapide,
meti en la tukon.

Hugo:

Atendu momenton.
Kial la rapido?
Flugi en la venton?
Neniam… Sen tio!
Mi certe disŝiros
La bovon ĉifoje.
Kun ĉio mi iros.
Kial mi postlasos
La bovon survoje?

Katero’:

Se iu nin trafas?

Hugo:

Ha, tio ne gravas!
Al ili mi diros:
Senpensa mi venis,
Mortitan mi prenis 
El sur la ŝoseo!

Katero’:

Nun tuj, ĉar per unu
Tranĉado mi penis
Ĉiam tranĉi bone.

Ĵurnalisto:

La procento de la krimeco kaj marĝeneco timige supreniris al…

(Kiam Hugo levas la tranĉilon, la laborestro alvenas.)

Laborestro:

Ha, ha, kia distro!
Kapti senatenda
Kateroon kun servisto
La man’ en la fremda!
Ĉi tien, ho gento!
Kure venu vi!

Katero’:

Ordonas prudento,
Ke for iru mi!

Hugo:

Ordonas atento
For de tie ĉi!

(Kiam ili intencas forkuri, alvenas la Estro, la kvar Paŝtistinoj, homoj.)

Laborestro:

Ilin mi ja kaptis
En la ĝusta hor’!

Estro:

Sed kio estas do?

Laborestro:

Ĉi buĉis la bovon.

Estro:

Kio?
Kio estas?

Laborestro:

Mi ree ripetas:
Ĉi buĉis la bovon.

Hugo:

Mi estas damnita.

Katero’:

Mi ĝin diris, nu…

Laborestro:

Kaptitaj la du.

Estro:

Momenton, atendu!
Kapti estas poste.
Al juĝo ni sendu.

Advokato (enirante):

Bonege dirite.
Kaj por tio mi
Estas advokato:
Mi prezentas ĉi
Mian humilan personon.
Necese fariĝu
Unue citato
Datissima venia
Por tia farado
De la sinsekvado
De l’ komuna agado.
Sen apelaciado.
La jurordonado
Kaj la kontestado
Kaj la pravigado
Se ia asignado
Por la kondamnado.
Ad referendum
A posteriori
Mutatis mutandis
Prima apelacio
La aktoj pro forma
Kaj ilia aprobo
Laû la opinio
De l’  juĝato lato sensu
Ex vi, ex abrupto,
Kaj exempli gratia
Ex lege la ordono
Sen obstaklo in casu
Ĵus, habeas corpus,
Hic, pro domo sua,
Mi diras, ke l’ juĝo
Sen eblo de fuĝo.
Sen rajto de kuŝo, 
Sed kun atendotuŝo,
Postulas kompetenton,
Kaj ipso facto
Tuta aŭdienco
Falos en karenco
Juĝist’ sen kompato
Dekretos bankroton
Kun tre granda urĝo
Por tuja apliko.
Kaj do kontestitaj
Jam ĉiuj embargoj,
Aktoj ĉemetitaj,
Procesoj datitaj
Kaj kiom necesas,
Konforme kaj laŭe
Al formoj, se tamen,
Pro tio, ke amen,
Kaj spite malgraŭe
Sed sede ĉiamen,
Kaj kvankam kaj ĉar,
Ju plie des plie,
Dum, kiam krom tio,
Antaŭe pagita 
La honorario
Eksterordinara.

Paŝtistino III:

Li bele parolas!

Paŝtistino II:

Ĉu vi lin komprenis?

Paŝtistino III:

Tre bele li voĉas!

Advokato (al la Estro):

Bonvolu, sinjoro,
Subskribi tiun ĉi prokuron.

Estro:

Jen li, la juĝato.

Hugo:

Ĉi pledo min damnos
Sen apelaci’.

(Doktoro venas.)

Paŝtistino III:

Alvenis doktoro!
Venu per favoro!

Paŝtistino I:

Al nia boveto
Rigardu sukcese!
Rigardu karese!

Paŝtistino II:

Verŝajne ĝi vivas.

Doktoro:

Unue, utilas
Nun pagi konsulton!
Forsendu l’ hommulton.
De ĉe la kliento:
Ĝi estas turmento.
Necesas transporti
En la hospitalon.

Paŝtistino II:

Neeble ĝin porti 
En lokon alian.

Doktoro:

Konsulto surloka
kaj same privata!
Kiu la konsulton
Nun pagos al mi?

Paŝtistino II:

Danĝero, ĝi mortas,
Doktoro, ho do!

Doktoro: 

Tiu malfeliĉa 
Estas registrita
En INPS? (*)
Se ne, vi komprenas,
Ke ne apartenas
Al mi ĝin kuraci.

Advokato:

Diru, mi ne falu
En duba fatalo!
La kazo de l’ bovo
Estas leĝokazo
Aŭ de hospitalo?

Laborestro:

Nia bovo mortis!

Aktisto (venas):

Ĉu mortis la bovo?
Necesas en vero
Pretigi ateston!
Mi estas aktisto!
Bonan tagon, popolo.
Necesas registro
Kun ĉiuj informoj 
Pri l’ povra animalo.
Bovo sen atesto
Kun signo de dato
Kaj kaŭzo de morto
Kaj pliaj… ĝi estas
Bovo nemortinta.
De kiu ĝi estas?

Estro:

Ne mia.

Laborestro:

Nek mia.

Librotenanto (venas):

Mi scias, de kiu:
Ĝi estas, ĉielo,
De la kolonelo,
Plej riĉa persono
De la regiono.
La librotenanto
Mi estas. Kalkulo
de ŝuldo kaj havo,
Pretigas ĝin mi,
Ekonomiisto.
Se io malbonas,
Se io kadukas,
Mian statistikon
Mi tordas, kaj pruvas,
Ke l’ lando ja marŝas
En leĝa sekuro.

Rokenrolo de la Vulturoj

(Homoj metas sur la advokaton, la doktoron, la aktiston kaj  la librotenanton vulturajn maskojn, nigrajn gantojn kun ungegoj kaj nigrajn mantojn. Venas freneza gitaristo. La kvar kantas kaj la ceteraj dancas.)

Advokato: Mi defendos vian pledon!
Aliaj: Tuj mian pagon, per favor’!
Advokato: Mi laboros ja sen tedo!
Aliaj:  Tuj mian pagon, ho sinjor’!
Advokato: Sed se tio vin prizonos…
Aliaj: Tuj mian pagon, ho doktor’!
Advokato: Mi tiam vin plu ne konos!
Aliaj: Tuj mian pagon, monsinjor’!

Refreno:

Mi lukras per ĉio de mi mensogita
Kaj multon mi perdas, sekvante la veron.
En vivo ne estas signifo alia,
Ol simple kokeri kaj gardi moneron!

Doktoro: Mi vin savos de la Morto!
Aliaj: Tuj mian pagon, per favor’!
Doktoro: Per la kuracila forto!
Aliaj:  Tuj mian pagon, ho sinjor’!
Doktoro: Sed se via koro svenos…
Aliaj: Tuj mian pagon, ho doktor’!
Doktoro: En nescio mi min tenos.
Aliaj: Tuj mian pagon, monsinjor’!

Aktisto: La ateston mi preparas!
Aliaj: Tuj mian pagon, per favor’!
Aktisto: La kalkulon mi refaras!
Aliaj:  Tuj mian pagon, ho sinjor’!
Aktisto: Vivo estas nevalida…
Aliaj: Tuj mian pagon, ho doktor’!
Aktisto: Sen subskribo rekonita!
Aliaj: Tuj mian pagon, monsinjor’!

Librotenanto: Vian renton mi kalkulas.
Aliaj: Tuj mian pagon, per favor’!
Librotenanto: La budĝeto via nulas.
Aliaj:  Tuj mian pagon, ho sinjor’!
Librotenanto: Sed ne zorgu pri ĉi tio…
Aliaj: Tuj mian pagon, ho doktor’!
Librotenanto: Iras bone la nacio!
Aliaj: Tuj mian pagon, monsinjor’!

(Kiam ili kantas la refrenon lastfoje, eniras la Diablo kun kaŝita kapo en kapuĉo. Li pikas ĉiujn per forkego.)

Diablo:

For de ĉi tie!
Jen plia forkpiko!
Malbona publiko,
Eksteren, eksteren!
Pli unu forkpiko!
Alia, unu pli!
Vulturoj, foriru!
Rapide vin tiru!
Kolektu moneron
En fundan inferon!
Hundo babilista!
Doktoro buĉista!
Aktisto tombista!
Tenanto de merdo!
Jen via delekto!
For de tie ĉi!
Vulturoj diablaj!
Vi estas kapablaj
Senhontaj latronoj,
Pirataj demonoj!
Kaj nun vi mienas
Amike, vin tenas!
Eksteren, eksteren!

(Li iom donas al ili la dorson.)

Paŝtistino I:

Li venis ĝusttempe

Paŝtistino II:

Jen vera diablo!

Estro:

Demona kapablo!

Paŝtistino III:

Sed multe mi timas!
Tre bone, ke li
Forsendis serpentojn!
Sed kiu asertas,
Ke li ne pli lertas,
Kaj daŭre deziras
Forpeli la gentojn?

Paŝtistino IV:

Se tamen li prenis
La kvaron banditan,
Kaj nin ne ĉagrenis,
Li estas amika.

Laborestro:

Mi havas sugeston:
Se ni de li petos
La tujan aleston
Por sanigi l’ bovon?

Estro:

Ni provu finfine!
Se ni ja ne provas,
La oportuneco
Perdiĝas ruine.

Pastro (eniras):

Bonan tagon, amikoj!
Kiel fartas vi?

Estro:

Ho, pastro! Kaj vi?

Pastro:

Al ni vi alvenis
En bona momento!
Sugestis prudento
Tuj peti l’ demonon,
Ke li revivigu
L’ ornamitan bovon!

Estro:

Amikoj, aŭskultu,
Ke nun mi pripensas:
La pastro alvenis,
La krucon tenante,
La lumon semante.
La diablo vidis,
Kaj li ne eksplodis.
Mi nun ja konjektas,
Ke li nur afektas.

Laborestro:

Mi solvos ververe!
Al li mi aliros
Amikmaniere,
Mi prenos per frapo
La kovron de l’ kapo!
Ni vidos do ĉi
Se temas pri li!

(Li iras kaj faras tion.)

Paŝtistino I:

Ho ia sinistro!
Nur la instruisto!

Pastro:

Instruisto, kio?
Mi mutas de miro!
Kial ĉio tio?

Instruisto:

Ofica ĉagreno!
Post longe vivadi
Malsata kaj nuda,
Per forto kaj peno
Grandega kaj bruta,
Mi volis ŝanĝiĝi.
Ĉi veston mi prenis,
La vangon mi pentris,
Kaj demonoficon
Mi tiam sukcesis,
Ne plu instruisto,
Mi nun pagpostulas
Kiel pagigisto.
Vi bone konscias:
La pago malfrua,
La ŝuldo pagota,
Kalkul’, hipoteko
Perditaj sen veko: 
Laboro tre multas.
Sed kiel vi miras,
Kaj restas ĉi tie
Kun vango de napo?
Instruisto estas
Nur povra diablo!

Paŝtistino:

Sed tio fariĝas
Tre frustranta sceno!

Paŝtistino III:

Ni pensis: ĉi tie,
En tiu momento,
Vi, kiel diablo,
Sanigos la bovon.

Laborestro:

Amikoj, ideo:
Ĉu eble ni petu
Aŭtoritatulojn,
Ke ili nin helpu?
Mi iras al urbo
Kaj povas paroli.

Pastro:

Aŭtoritatulo
Ne volas plu scii
Pri help’ al popolo:
Iru por ĝin vidi:
Konfuzo kaj bolo!
Popolo ĝemanta,
Infano mortanta.
Malsata, malsana…
Neniu aŭskultas
La plendojn de l’ gentoj.

(Eniras du soldatoj.)

Mi dubas, amikoj,
La morto de l’ bovo
Eĉ ŝajnas avizo:
Ĝi havas la povon 
De reprezentanto
De gentoj humilaj.
La bov’ estas peno,
Kaj estas kvieto.
Ĝi estas folkloro,
Kaj festo kaj pano.
Ĝi estas mortinta,
Simile l’ popolon.
Neniu ĝin aŭdas,
Neniu ĝin helpas.
Nenio ŝanĝiĝas
Por tiu-ĉi kliko
De putinaj filoj!
Jen mia prediko,
Kaj ĝin mi parolos
Jam al ĉiu frato.
Nin premas malsato,
Sen ia neceso.
Aŭtoritatulo
Sen ia elekto,
Sed kiel ŝtelisto,
Konkeris la povon.
Aŭtoritatulo
Nur estas sen koro
Kruela trompisto
Kaj uzurpatoro,
Malica tirano.
Kaj estas necesa
Plektiĝo de manoj:
Ni do disdividu
Kaj timon kaj panon.
Ni do disdividu
Domojn sen tegmento.
Unuiĝu kontraŭ
Ĉi nia turmento:
La horo alvenis:
Man en mane, ni,
Ni venkos sendube
Sen apelaci’.

Soldato I:

Pastro, arestiĝu!

Soldato II:

Arestiĝu, pastro!

(Ĉiuj kolektiĝas en apartajn grupetojn.)

Estro:

Amikoj, sed kial?
Aresti la pastron?

Soldato I:

Li nun priblasfemas…

Soldato II:

… Aŭtoritatulojn.

Estro:

Ĉio estas vero,
Kion li parolis!

Soldato I:

Neniom da kvero.
Pastro kaj artisto
Parolas pri timo
Kaj plendas pri pano:
Ĉio komunisto!
Tuj al la prizono!

Estro:

Atendu, atendu!

Ĉiuj:

Trankvilon, atendu!
Trankvilon, atendu!

(La Soldatoj kondukas la Pastron.)

Pastro:

Amikoj, amikoj, 
Iru al la domo
De la episkopo,
Al la propra Romo!

(Dum la tuta sceno, la Ĵurnalisto sencese skribas.)

Ĵurnalisto:

… la Evangelio de la Opresito… la aŭtoritatuloj… la religieco de la popolo…
tamen… estas taksataj komunistaj… la Teologio de la Liberiĝo…

(Ĉiuj ripetas la lastajn frazojn de la parolado de la Pastro. Unu el ili prenas tambureton kaj ludas per ritmoj kaj vortoj kaj transformas la tekston en kanton. Iom post iom ĉiuj kantas.)

Kaj estas necesa
Plektiĝo de manoj:
Ni do disdividu
Kaj timon kaj panon.
Ni do disdividu
Domojn sen tegmento.
Unuiĝu kontraŭ
Ĉi nia turmento:
La horo alvenis:
Man en mane, ni,
Ni venkos sendube
Sen apelaci’.

(Kun tamburistoj, venas la Reĝo kaj la Reĝino de Marakatuo, brazila nordorienta festo, dancanta parado de la nigruloj, per kio estas rememorata la afrikanaj liberaj tempoj.)

(Dum ili dancas alvenas Paĵeo-Sorĉisto (**), miksaĵo de brazila indiano kaj afrika negro; li restas ĉe la bovo, faras magian fajron; iu krias.)

Voĉo:

Fajro! Fajro!

(La kantado ĉesas; ĉiuj faras grandan cirklon.)

Estro:

Paĵeo-Sorĉisto amika!
Ĉe ni vi ĉeestas nun!
Vi estas do destinita
Labori por nia kun’!
Nia bovo jam mortiĝis,
Vi nin savu de ĉi pun’.

Paĵeo:

Kaj kion vi faradis, dum la bovo mortiĝadis?

(Unu post la alia, laŭ la vico: Estro, Laborestro, ktp. ĉiam la sama respondo.)

Mi atendadis ke iu farus ion!

Ĵurnalisto:

Mi estas kolektanta ĉiujn detalojn de ĉi tiu festo por ilin organizi en raportaĵon, kiun mi publikigos en nacia revuo de granda cirkulado.

Kolonelo (Venas. La aktoro ŝajnigas sin kiel marioneto, kun manoj, piedoj kaj kapo ŝnurligitaj al manipul-kruco tenata de alia aktoro nigrevestita kaj kun konusa ĉapelo. Tiu dua  ne parolanta aktoro estas indikata en la programo kiel Sinistrulo.):

Neniam tio! Neniam! Por tio, ke poste venu alilandanoj kun siaj organizaĵoj pri homaj rajtoj! Ĉu vi volas, ke ili inkludu nin, kiel ili ĉiam insistas, en la etaton de la plej mizeraj landoj de la planedo? Kaj ĉu vi volas ribeligi la popolon kontraû ni, aŭtoritatuloj, kiuj ĉion faras por la bono de la gentoj?

(Laŭ tio, ke li parolas, la Soltadoj ĉirkaŭas la Ĵurnaliston.)

Ĉu vi volas provoki? Agiti? Suversii? Teruri?

Nu, estu avertita: se vi volas teni vian oficon, raportu pri futbalo, karnavalo, Itaipu’, la Transamazona vojo, la plaĝoj, la mulatino, la brando, la kafo, la riveroj, la suno, la faŭno, la flaŭro! Malfermu la okulojn al tio, kion ni havas belan kaj grandiozan!

(La Ĵurnalisto eliras, kun la kapo klinita.)

Ha! Ankoraŭ pli bona konsilo! Faru la socian rubrikon! Vi tenos vian oficon, kaj vi krome kunvivos kun tio, kio estas la plej bona en la lando.

(Li turniĝadas al la figuroj de la bovo.)

Mi vidas, ke mi partoprenas en la festo Bumbu-ho-bovo. Kiel belaj estas la vestoj, kaj reprezentaj la figuroj! Senkulpigu min, ke mi venis tiel, sen avizo. Mi amas senti de proksime la popolon, kun ĝia odoro, ĝia homa varmo, ĝia spontaneco. Vi estas la vera popolo brazila. Kaj nur pere de viaj festoj daŭras viva tion, kion ni havas pli vivan kaj nian, tio, kio estas ja pli nia. Daŭrigu, amikoj!

(Aperas konsterna silento; neniu ekmoviĝas.)

Daŭrigu, bonvolu! Mi povas eĉ anonci, kion ni vidos nun. Nun, la Paĵeo-Sorĉisto, kiel legitima reprezentanto de tio, kio estas pli instinkta, pura kaj forta, per frapo de magio, revivigas la Bovon, kaj donas komencon al la granda festo de la fina apoteozo.

(Ankoraŭ silento; ĝi devas esti longa silento, sufiĉa por konsterni; eniras alia Soldato.)

Soldato II: 

Kolonelo, ekestis problemo en la ĉefurbo, kaj ili petas vian ĉeeston.

Kolonelo:

Ho, senkulpigu, miaj amikoj! Kiun problemon? Parolu!

(La Soldato flustras.)

Kolonelo:

Amikoj, senkulpigu! Trudaj devoj min vokas en la ĉefurbon por eviti, ke malbonoj kresku, kaj nin minacu. Mi promesas ĉeesti la Bumbu-ho-bovo de la proksima sezono. Adiaŭ, amikoj, adiaŭ!

(Eliras kun la Soldatoj.)

Estro (peze):

Kaj nun, ho sinjoroj,
Ni iru plu festi.
Per versoj mi volas
Min manifesti.
Paĵeon ni vokis:
Li faros magie
Kaj pli fantazie
La Bovon ekesti!

Paĵeo:

Amikoj, mi ne sukcesos paroli per versoj. Mi ne plu scias miajn magiaĵojn. Kion sukcesis ĝis nun nia magio? Fari teatraĵon? Vesti kolorojn kaj fingrumi kanzonojn kaj frapi tamburojn kun halucina ritmo? Kaj dume, por ĉiu demando, ni havas unu respondon: ni atendas ke iu farus ion. Kaj el kie ni atendas, ke tiu respondo venu? De la Bumbu-ho-bovo! De la karnavalo! De la serenadoj kaj festoj kaj dancoj! Kaj dum ĉi tie ni savas la Bovon per niaj artoj, ili, tie ekstere, per siaj artoj, faras siajn kalkulojn, kaj skribas siajn leĝojn, kaj nin inkludas en la kalkulojn kaj en la leĝojn.

Al ĉiu mi diros, ke nia bovo ne estas mortinta. Ĝi ne estas mortinta. Ĝi estas mortanta. Ĝi estas preskaŭ mortinta. Sed, interne de ĝia koro, lumas la flamo, kiu ekzistas en la profundo de la koro de la popoloj! Kaj el kie venas la savo de la popoloj?

Mi nenion povas fari per mia teatra magio!

(Dum la sekvonta parolado, la geaktoroj, escepte la Paĵeo, demetas malrapide siajn kolorajn vestojn kaj aperadas kun la sama studenta uniformo, tiel ke, post la lasta frazo, ĉiuj jam finis la transformiĝon.)

Kion povas la magio de Paĵeo kontraŭ la signaturoj de la dekretoj? Kion povas la fantazio kontraŭ la soldatoj, kiuj eliras sur la straton defendi la rabadon de la uzurpatoroj? Kion povas la poezio kontraŭ tiuj, kiuj ridas sur la ekranoj, kaj ne parolas pri siaj kaŝitaj intrigoj? Kion povas

Visitas: 314