Indekso: Malhistorio (romano)

Malhistorio – ĉapitro 2.

Malhistorio – ĉapitro 2.                 Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis…

Malhistorio – ĉapitro 3.

Malhistorio – ĉapitro 3.                Prenu la libron kaj formanĝu ĝin.               3. sendormaj tagoj.  …

Malhistorio – ĉapitro 5.

Malhistorio – ĉapitro 5.                 Kaj kiam la kreitaĵoj donadis gloron kaj honoron kaj dankon al la…

Malhistorio – ĉapitro 6.

Malhistorio – ĉapitro 6.                Kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa…

Malhistorio – ĉapitro 8.

Malhistorio – ĉapitro 8.               Ve! Ve! la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato,…

Visitas: 330

Malhistorio – ĉapitro 9 kaj 10 (lastaj)

Malhistorio – ĉapitro 9 kaj 10 (lastaj)

 

 

          Ve! Ve! ve al la loĝantoj sur la tero.

 

 

          9. krepusko dolorplena.

 

 

          mi descendis el la neĝa monto. mi ne havas aĝon. neniam havos. demenca spirito kondamnis min spekti ĉi tiujn faktojn kaj partopreni en ĉi tiu historio.

          mi fermas la okulojn kaj vidas afliktegan popolamason kurantan inter enormaj domoj. la kreitaĵoj sklaviĝas al grandegaj kaj senutilaj maŝinoj. kelkaj el tiuj kreitaĵoj estas vivantaj.

          mi fermas la okulojn kaj vidas katastrofon. eksplodojn kaj morton. venas simultana silento dum kelkaj tagoj. el la truoj forvenas kreitaĵoj nigre malpuraj. kelkaj el tiuj kreitaĵoj estas vivantaj.

          mi fermas la okulojn kaj vidas grandan formikejon, ordeman kaj obeeman. ĉiuj plenumas siajn malgrandajn taskojn, ene de pli granda tasko, nome, konservi vivanta tion, kio jam mortis. la kreitaĵoj laboras. kelkaj el tiuj kreitaĵoj estas vivantaj.

          mi fermas la okulojn kaj vidas diskutojn. kreitaĵo intencas konvinki kreitaĵon. ili buŝumas la instinkton pri vivo kaj liberigas la instinkton pri morto.

          mi malfermas la okulojn kaj vidas militojn.

          militojn mi vidas.

          mi malfermas la okulojn kaj vidas tribon laborantan kupraĵon kaj bronzaĵon. ili vestas sin per buntaj vestoj, kultas siajn diojn, starigas templojn kaj palacojn. sklavigas la similulojn. se ili konkeras popolon, mortigas ĉiujn. homa vivo nenion valoras.

          ruiniĝas iliaj konstruaĵoj de briko kaj ŝtono. rompiĝas iliaj ĉaroj. detruiĝas iliaj malgrandaj barkoj. kelkaj el iliaj dresataj bestoj fuĝas kaj resovaĝiĝas. ili forgesas pri semado de la estonta rikolto. ilia idaro kverelas kaj dividiĝas kaj serĉas siajn proprajn vojojn. ili buĉoferas homojn al siaj dioj, por ke siaj projektoj bone sukcesu.

          kaj pliaj militoj.

          kiam ili alvenas al pli trankvilaj lagoj kaj maroj, starigas siajn palafitojn. en ligna trunko preparas siajn fragilajn boatojn. per vegetalaj fibraĵoj faras fiŝretojn. el ĉasaĵaj feloj, ŝirmilojn kontraŭ malvarmo. bruligante argilon preparas siajn rustikajn ujojn. se ili havas tempon, en la malseka argilo sulketas simplajn desegnaĵojn. ili ne plu memoras ke la prauloj de la geavoj fandis metalojn. por prepari siajn armilojn, frotas ŝtonojn sur pli malmolaj ŝtonoj.

          ili disvastiĝas en malgrandaj grupoj tra la mondo plena je danĝeroj.

          ankoraŭ militoj.

          vivo malfacilas. malvarmo, malsato, bestioj, spiritoj kiuj eniras en la korpon kaj mortigas per doloroj, ŝvelaĵoj, frostrotremadoj, prostracio. la mortintoj estas enterigitaj, tiel ke la bestoj ne manĝos ilin. sed ili aperas ensonĝe, plenigante la vekiĝon je teruro. ili iras al la loko kie mortinto kuŝas kaj kovras ĝin per ŝtonoj, por ke li ne fuĝu kaj perturbu la nokton. per argilo ili faras etajn bildojn de tiuj foririntaj, por ke ili daŭre estu trankvilaj. la tutan tempon la virinoj havas grandaj la ventrojn. sed la infanoj mortas pro nenia kialo. la plej vilaj pli bone rezistas al la malvarmo.

          kiam ili luktas, la postvivantoj sin apartigas en etaj bandoj kaj dissterniĝas ankoraŭ pli.

          ili ne plu memoras pri la ĉelagaj domoj. eniri en lagon signifas esti vorata de monstroj. ili fuĝas kaj trovas kavernojn. vivas en malgrandaj triboj. teruraj spiritoj loĝas en la ekstera mondo. ili desegnadas bestojn surmure. faras statuetojn el femaloj, mamoj, gluteoj, ventro.

          kaj militoj.

          akvo mankas. la rivero sekiĝas. la bando lante avancas, naztruoj je la vento, flarantaj. iu brueto teruras. la patrinoj protektas siajn etulojn. ĉiuj manĝas radikojn, mielon, fruktojn, se tion ili trovas. per pezaj ŝtipoj ili sin armas. speco de estro, la unua, antaŭeniras, kurbiĝinta. naztruoj flaras. subite malforta odoro de akvo. brilas la okuloj. per gruntetoj ili sin avertas. ĝojo, kontento. transpasinte la monteton, ili ekvidas la akvan brilon sed jen estas alia odoro, minacanta, malamika. plenfurie ili malsupreniras. la etuloj gvatas de la altaĵo, gapante pro ektimo kaj hororo. la malamika bando avancas. ili mezuras unu la alian. sin flaras. saltas kaj retropaŝas. subite, renkontiĝo de stangoj enaere, la bruo ekscitigas, ĉiuj impetas kaj frapas kaj detruas kaj rompiĝas kruroj kaj brakoj kaj kranioj.

          el la altaĵo la etuloj reiras despere kurante. la plej malfortaj mortas, ili manĝas ĉiujn trovitaĵojn. pro timo grimpas surarben. tagojn kaj tagojn en fuĝo serĉe al manĝo kaj akvo. la viloj varmigas.

          tempo haltis.

          estas eterna estanteco.

          demenca spirito kondamnis min spekti ĉi tiujn faktojn kaj partopreni en ĉi tiu historio. jen, mi vidas:

          femalo marŝas sur la verdaĵo. estas ekscitita. la odoroj ebriigas ŝin. ia ajn bruo ektimigas. ŝia sekso estas malseka kaj ŝi sentas fortajn kontrahiĝojn. naztruoj anhelas. jen aperas masklo. ankaŭ li ekscitita, impeteme, malsimila odoro. ili sin surprizas, ĝemante krias, kuras, gvatas. ili alproksimiĝas unu al la alia. feroce montradas la dentojn sed alproksimiĝas. teruraj malamikoj kiuj volas unu la alian. du timoj sin serĉas. okuloj plenaj je timema malamo. ili sin palpas, surpriziĝas, krias, saltas. trankviliĝas. nova klopodo. la masklo malfermegas ungojn kaj dentojn. lia sekso kreskis, minacante, granda, dura, fortege odoranta. la femalo timas. ĝemante, montrante la blankajn dentojn, kurbiĝas, kvarpiede restas, montras siajn malsekajn karnojn. la masklo sentas fortan impulson, prenas ŝin per la ŝultroj, mordas ŝin por ke ŝi senmoviĝu, komencas serion da movoj kaj kiam li sentas ke la peniso trovis la orificon, akcelas, ĝemas, krudeme enŝovas, la ventro per si mem laborante, konvulsie. malgranda eksplodo, li formoviĝas kaj kuŝas surgrunde. ŝi kuntiriĝas kaj ripozas.

          averto el malproksimaĵo ne atingas ilin: pri tio, ke ekzistas rigardo, rideto, brakumo, kareso, kiso.

          demenca spirito kreis min por ke mi venu por spekti ĉi tiujn faktojn kaj partoprenu en ĉi tiu historio. jen, mi vidas:

          la femalo maltrankviliĝas. ŝi akaparis branĉetaĵojn, foliojn, ŝi flaris, foriris iomete de la ceteraj. ne tro, por ne riski danĝeron, ne malmulte, por ne esti ĝenata. ŝi preparis neston. io moviĝas ene de ŝi. ŝi estas laca, lantema, pezaĵo minacas descendi tra inter la femuroj. la mamoj ŝvelis. ŝi kapitulacas. la kruroj moviĝas, malfermegiĝas. la vagino ardas. ŝi palpas, estas malseka. io rompiĝas, malfermiĝas. ŝi tuŝesploras. dolĉe rigardante. ŝi helpas la forvenon de tio, kiu volas veni. malrapide ŝi tiras, jen, ŝi estas libera. ŝi levas ion, ideton, knabeton. mordas la tripon de li forirantan, mordas, maĉas ĝis atingi la ventreton. premas, frotas la dentojn. tranĉas. la alian parton de la tripon ŝi malrapide tiras kaj forlasas surgrunde. tenas la idon ĉebruste por varmigi ĝin. iom poste, la ido vigliĝas, la buŝo serĉas, esploras, moviĝas. trovas la cicon. forte suĉas. la femalo sentas ke sango eliras el sia korpo. per instinkta gesto, frotetas sian vizaĝon ĉe la ido.

          neniu el ili aŭdas el malproksimaĵo pri tio, ke ekzistas nomo. kaj libero.

          demenca spirito petis al mi spekti ĉi tiujn faktojn kaj partopreni en ĉi tiu historio. jen, mi vidas:

          la ido kreskis kaj sekvas la patrinon. ili serĉas manĝon. esploras, levas foliojn, boras la grundon. la femalo aŭdas krion. ŝi ankoraŭ sukcesas vidi serpenton glite forirantan. prenas la idon surbrusten. doloraj blekoj. ŝi brakumas, karesas, proponas la mamon. la ido krias, ĉiam kaj ĉiam pli laŭte. la konsternita femalo ĝemas. metas ĉe sia aflikta vizaĝo la vizaĝeton de la ido. lekas ĝin. la krioj iĝas mallaŭtaj. la ido ŝanĝas sian koloron, la kruro grandiĝas. ĝi fermas la okulojn, ĝemetas. la femalo aflikte marŝas, ĝemadas pli kaj pli forte. tien kaj reen. tien kaj reen. la ido tute molas en ŝiaj brakoj. la femalo levas la idon, rigardas ĉiuflanken. timo kaj senpovo. la ido malvarmiĝas. la ido malvarmiĝas. la femalo tenas ĝin dum kelka tempo. metas ĝin surgrunden, sidiĝas, ekrigardas.

          el la malproksimaĵo ŝi ne aŭdas pri tio, ke ekzistas ploro.

          demenca spirito demandis al mi pri ĉi tiuj aferoj.

          mi respondis ke mi vidis la femalon etendantan siajn malfermitajn manojn alten kaj longe rigardadis ilin.

          manoj plenaj je nenio.

 

  

Malhistorio – ĉapitro 10 (lasta)

 

  Amen!

  

          10. la nigra nokto.

 

 

          tiele ne estu!

 

 

Kampolargo, la 8a, aŭgusto, 2005.

Visitas: 149

Malhistorio – ĉapitro 8.

Malhistorio – ĉapitro 8.

 

 

          Ve! Ve! la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj! ĉar en unu horo pereis ĉion da riĉeco.

 

           8. novluno.

 

           li dormas. li sonĝas, ke mi dormas. li ne scias ke mi tenas enmane lian morton. li fidas je mi. li amas min. lia dekstra kruro ripozas sur miaj femuroj. lia dekstra mano ripozas sur mia mamo. li spiradas sur mia kolo. li ne scias ke mi tenas enmane la pulvoron kiu silentigos lin. mi sentas per mia brako la trankvilajn kaj fidantajn batadojn de lia koro. kaj denove mi pensas pri la ringo sur mia fingro, el kie mi prenos la pulvoron kiu dormigos lin je alia speco de dormo. dormo en kiu li ne plu sentos miajn mamojn nek miajn femurojn nek la odoro de mia sekso. dormo en kiu li ne plu sonĝos pri amo al mi. ĉar li amas min. tute senespere, ekzakte kiel ĉiuj aliaj. per amo je totala sindonemo. mi silentigos lin kaj tute sola regnos sur tiu granda imperio. ĝuste por tio, mi naskiĝis.

          mi havas nek patron nek patrinon, kantis malnova kanzono konata de mi.

          mi havas nek patron nek patrinon,

          filino de la arbar’,

          nepino de la montar’.

           la dikulino vartis min. edzino de la mastro. li, skeletece magra, ŝi, elefantino graveda je ventro, je brakoj, je femuroj. ŝi donis manĝon kaj banis min, li donis ordonojn. ili havis grandegan filon, blankan kaj blondan, terure blankan kaj troege blondan. li levadis min, frotis la densajn lipharojn sur mian ventron, ĵetis min alten, prenis min dum falo, denove la lipharojn kaj krevanta kiso sur miaj piedoj.

          ni ĉiuj vekiĝis malfruege. tiu tenduma vivo ne estis facila, hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ tie; sed estis tre amuza. ni vekiĝis malfrue ĉar la cirko funkciis ĝis frumateno. mi jam kapablis helpi, laŭ ilia diro. do, tuj post la manĝo, la estro sendis min por helpi la blondan filon. estis la filo, tiu kiu devis fliki la vestojn de la monstroj aŭ kunporti al ili manĝaĵon aŭ lavi iliajn kaĝojn. mi restis ĉe li kaj plenumis etajn taskojn: preni la forgesitan kudrilon, kunporti la martelon posttagmeze, fininte la duan manĝon, ni devus organizi la noktan programaron. helpi pri la dispono de la malplenaj ĉeloj, kontroli ĉu la nomoj pendadis sur la ĉelaj pordoj, etendi la grandan tolaĵon por ke la pluvo ne surprizu nin.

          vespere mi nenion faradis. mi restis algluita al la mantelo de la filo dum li prezentis, unu post la alia, la kuriozegajn monstrajn kreitaĵojn, dum li parolis pri iliaj krimoj kaj iliaj punoj. ni fajrigis la torĉojn, la popolamaso ariĝis, ridante kaj kriante. post la organizo de malgranda grupo, li komencis la prezentadon:

          ĉi tie, gesinjoroj!, gapu fronte al tiu duonviro!, indikante la duonviron, kiu nek krurojn nek sekson havis: nur la trunkon, kapon kaj brakojn. jen, gesinjoroj, tiu kreitaĵo estis riĉa civitano de la granda ĉefurbo! kaj okazis ke, iutage, li ne buĉis hundon por la ofero al la dio de militvenko. en la posta tago tute malaperis duono de li, la kruroj kaj tio, kiu estas la plej vira valoraĵo kaj plej plaĉa al la virinoj! ĉiuj ridadis kaj manfrapis, inter si rigardante per kontenta varmeco.

          kaj ni iris al la kaĝo de la flugilhava viro. la flugilhava viro!, gesinjoroj!, estas tiu horora kreitaĵo kun manoj algluitaj al ŝultroj. li mem rakontis al mi, turmentplena, ke en sanktigita tago, en sia vilaĝo, li aŭdacis tuŝi la fekundigan akvon, mokante pri la diino de geedziĝoj, tiun akvon per kiu la sterilaj virinoj ŝmiras mamojn kaj ventron, esperante gefilojn generitajn per dia helpado. kaj jen en la posta tago liaj brakoj malaperis kaj liaj manoj algluiĝis al la ŝultroj, kvazaŭ senplumaj flugiloj. ĉiuj kriadis kaj prifajfadis kaj manfrapadis.

          kaj tiele ni sekvadis, de la flugilhava viro al la virino kun tri mamoj kaj al maljunulo senripa kaj al la plej eta viro en la tuta mondo kaj al la viro manĝanta tra la kolo, per sia tubeto. la spektantaro admiradis, kriadis, amuziĝadis. kelkaj el ili, tamen, ne estis aŭtentikaj. mi sciis sed ne rajtis priparoli. ekzemple, la vira virino. iam en la tendumaro aperis mizera virino, al kiu, dum vilaĝa invado, oni fortranĉis unu el la mamoj. la mastro ordonis farbi vilaron sur la senmama flanko, algluis duonbarbon kaj pecon de peniso kaj ununuran testikon interkrure. dum tiu prezentado, la torĉoportantoj malantaŭigis la lumon, kaj nur la konturoj de tiu fantasta aperaĵo montriĝis.

          granda estis la ekzaltiĝo de la filo dum la prezentado de tiuj estaĵoj. iam mi rimarkis ke li ofte ŝanĝis la miraklojn, laŭ lia plia aŭ malplia alkoholtrinkado. tamen, neniu perceptis. ĉiuj parolis malsimilajn lingvojn, kiom da estis tiuj lingvoj?, ili nur spektadis kaj amuziĝadis.

Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 8.”

Visitas: 124