Malhistorio – ĉapitro 2.

Malhistorio – ĉapitro 2.

 

 

 

          Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn.

  

          2. la grava tagmezo.

  

          emociege estas percepti la grandecon kaj la persistadon kaj la luktokapablon de la homo. komforte estas senti la povon de rekonstruo kaj la gravan koncentron de fortoj, kiu efektiviĝis post la granda katastrofo.

          mi ne volas memori tiujn tagojn de doloro kaj sango. ĉiu postvivanto, escepte de la etuletoj, havas siajn rakontojn plenaj je ektimo. mi, knabino, savita de unu el tiuj grandaj kaj neklarigeblaj hazardoj, ĉar ĉirkaŭe ĉio estis teruro kaj surprizo. kaj same kiel mi, ĉi tie kaj tie, apartaj kreitaĵoj elvenantaj el truoj, velkintaj mirakletoj de ne atendita fortuno, kiuj proksimiĝis unu al la alia kaj kreis pli dignan miraklon­: malgranda pilgrima grupo, ĝis ĉiuj rimarkis ke la granda miraklo okazis, homoj plorante alvenantaj, kvazaŭ ratoj serĉe al manĝaĵo, de trankvila dormado, intermiksiĝante kaj sin demandante pri tio, kion fari kaj kiel komenci.

          mi ne volas memori tiujn unuajn tagojn. estas aferoj ne rakontendaj. estas hontaĵoj ne transdonendaj. estas torturoj ne restarigendaj. estas sordidaĵo, kiun oni ŝnurfiksas al la ŝtono de silento kaj forĵetas en la akvojn de forgeso.

          kaj tiuj novaj tagoj petas esperon. do, mi ne volas memori mallumadon sed nur prikanti kaj laŭdi tiun grandan sunon hodiaŭ naskiĝantan, tiun grandiozan momenton de nia tagmezo.

          postvivanta pro granda miraklo, ĉar la kolektiva morto min malakceptis, mi min vidis meze de kelkaj homoj, kiuj protektis unu la alian, hodiaŭ mi komprenas ke pli por sin kompensi kontraŭ suferoj ol por nura disdividado de la malfacile trovebla pano. kaj jen ni levas tabulojn kaj rompas ŝtonojn kaj ordigas ruinojn kaj starigas malgrandajn hejmojn. estas malfacilaj tagoj, diradis la adoltoj, kaj multege da ordo estas bezonata. homoj alvenis el malproksimaĵoj kaj parolis pri rekonkeroj, oni ja sukcesis funkciigi fabrikon de ŝtofoj, hospitalo estis rekonstruita. kaj ofte ni devis forlasi domaĉon kaj iri al malproksima urbo kun iliaj pli bonaj stratoj kaj novaj dometoj, plenaj je aŭstera ĝojo.

          homoj venis el sudo, klarigis la adoltoj, kun siaj planoj pri disciplino kaj laboro kaj siaj promesoj pri neforgeseblaj venkoj. kaj mi kreskadis kaj sentis la lantan konkeron de la homo kontraŭ la detruado. venis do la tempo, kiam oni ne sukcesis trovi malsimilon inter la hodiaŭa tago kaj tiuj tagoj de antaŭlonge, kiam la mondo tiel evoluis, ke la homoj posedis ĉiujn dezirataĵojn. sed en ĉi momentoj la plej maljunaj avertis:

          neniam plu la mondo estos la sama. neripareblaj perdoj okazis. ni malrapide alvenas al la malnova stato sed neripareblaj perdoj okazis. ni ne havas kaj eble neniam plu havos komputilojn. kelkaj funkciis en lokoj ne trafitaj de bomboj sed oni trovis neniun por deĉifri ilin. oni rakontas ke maljunulo tion kapablis kaj li komencis instrui pri la funkciado al grupo de homoj. sed tiuj absolute nenion sciis, eĉ pri malgravaĵoj, kaj la maljunulo rezignis kaj decidis skribi siajn instruojn, por ke oni lernu en la libroj. subite li mortis kaj ĝis nun neniu kapablis anstataŭigi lin por deĉifri la misteron de tiuj silentaj aparatoj.

           la malnovaj libroj detruiĝis, kelkaj restis, malmultaj, sed tuj oni perceptis ke la sorto ne bone elektis la savitajn librojn. plenmanoj kaj plenmanoj da stultaĵoj, skribitaj por plenigi la kapajn vakuojn de la homoj. kvazaŭ oni sukcesus plenigi malplenajn kapojn per kavecaj libroj, diradis la plej aĝaj. oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio. kaj tiuj restantaj libroj resumas la tutan homan heredaĵon. io eblas rekonstrui kaj estas rekonstruitaj sed kelkaj antikvaj akiraĵoj porĉiame perdiĝis.

          mi, senspertulino, jubilplena antaŭ la granda rekonkera projekto de la progreso, mi penis kompreni la pesimismon de tiuj pliaĝuloj. sed mi ne tenis min pro feliĉo kiam mi memoris ke ni denove havis aŭtojn surstrate, benzinejojn, bankojn, poŝtejojn, multajn aferojn, tio pli ŝajnis neebla revo. kaj kiam nia urbo iam skuiĝis, tute neatendite, pro bruego de granda aviadilo, kiu superflugis de sudo al nordo, tiam ni ĉiuj kuris surstraten kaj dancis kaj decidis memorfesti tiun grandegan ĝojon per kreado de la tago de la grava tagmezo.

          bruema estis la festo kaj la tamburoj memorigis min pri konfuzaj scenoj de la detruaj tagoj. mi bezonis preni pli da medikamentoj ol kutime ĉar kelkaj bruoj malfortigas mian rezistkapablon kaj la nunaj tagoj nepre estu tagoj de granda rezisto.

          ekzakte tion ni lernis en niaj grupoj, en la komenco de la granda rekonstruo. dum la gravaj homoj organizadis la refaron de la homa civilizacio, kreiĝis kunvenejojn nomataj grupoj de ĝojo. kaj en la grupoj de ĝojo ni manpremis unu la alian kaj ridetis kaj konversaciadis pri agrablaĵoj. la gvidantinoj, ĝenerale sinjorinoj kun serenaj kaj bonkoraj mienoj, la gvidantinoj instruis al ni kiel resti trankvilaj sen pripensi la traŭmatojn okazintajn en tiuj tre teruraj tagoj.

          ĉar teruro okazis! eĉ se mi ne volas memori, eĉ se mi prenas la medikamentojn por interna paciĝo, eĉ tiel, estas neelteneblaj momentoj de kreskanta kaj premanta tensio. inter muzikoj kaj dancoj ni lernis dum tiuj paroladoj, ke el pasinteco ni devas memori nur aferojn, kiuj helpas plifortigi la animstaton kaj ne tiujn, kiuj povas strangoli la voĉon.

          mi parolas pri pasinteco kaj sentas min tremanta kaj instigata ne plu preni medikamenton, kvazaŭ mia memo sentis la tenton ĉion revivi por konstati mian kapablon rezisti.

          sed mi lernis ke mi ne devas tenti min kaj devas ĝisfine rezisti, por ke estu eble partopreni en la granda projekto. ĉar jen mia doloro ja povos sin transformi en frenezon se mi daŭre intencas retromarŝi.

          pro tio mi devas obstine memori nur la nunajn tagojn kaj pensi nur pri la reinventitaj kaj reeltrovataj gravaĵoj kaj peni feliĉiĝi ĉar ni denove havas filmojn por spekti kaj ĵurnalojn por legi.

          kaj kion rakontas tiuj filmoj?, se ne falsan kaj kruelan ĝojon kaj eternan nunon! kvazaŭ ni havus nek pasintecon nek memoron.

          mi denove volas mian memoron!

          mi volas forgesi tiujn terurajn renkontiĝojn pri ĝojo, kie mi estis programita por forviŝi doloron kaj sangon kaj humiligon kaj honton kaj timon! mi denove volas doloron kaj sangon kaj humiligon kaj honton kaj timon! kia estas la mondo sen doloro, sen sango, sen humiligo, sen honto kaj sen timo?

          mi ne ŝatas esti tiom ekscitita, kvazaŭ mi estus antaŭ enigma portalo, antaŭ la momento kiam mi malfermas la pordojn de antikva nekonata mondo, tamen, kie mi vivis kaj suferis kaj mi rimarkas ke mi neniam plu estos mi mem, se mi ne solvos tiun dolorigan sekreton: retroiri kaj memori kaj, se tio okazos, freneziĝi. sed libera, libera je tiu fantomo de perditaj tagoj, kies sepulton oni postulis de mi. mi sentas ke la mortintoj de mia tuta malespero kolere saltadas en la fondo de siaj tomboj por liberiĝi de la pezaj kovriloj kaj kuri al mia kolo por enmeti la dentojn en miajn venojn.

          mi ne plu volas esti prudenta!

          mi sentas min incitata memori ĉion, kio okazis, malfermegi tiun nigran pordon!

          mi denove volas la posedon de mia pasinteco. pezu ĝi sur min kiel ŝarĝo de morto, vundu ĝi kiel la kaptranĉanta lameno, sendu ĝi min al la lando de la ununura frenezo! mi denove volas mian pasintecon por senti ke mi vivas ĉar sen ĝi mi min sentas monstro, kiu nur ekzistas je duono! demono sen antaŭo!   

          mi volas memori! pri tiuj surdaj kaj grandegaj bruoj kaj pri tiu horora lumaro, kvazaŭ ĉiuj steloj falintus surkampen! kaj mi, vekiĝinta meze de bruligitaj tabuloj, mistere savita sub neceseja kuvo nerompita! kaj mi plentimege penis liberiĝi. kaj mi sur la detruitaĵoj rigardante incendiojn kaj mallumon en nokto neniam plu finiĝanta kaj kiom longe mi vundiĝis kontraŭ lignaĵoj kaj muroj, kiuj baris al mi la vojon? kaj mi trovis sakon kun pano kaj mi manĝis kaj mi nur memoras ke, ĉiufoje kiam mi aŭdis terurajn kriadojn, kvazaŭ la homoj inter si sin mortigis, mi kaŝadis min en truoj kaj atendis silenton. kaj mi ne scias kiom da tempo daŭris la koŝmaro ĉar la nokto neniam plu finiĝas. kaj mi dormis sen dormi ĉar estis nur granda febra zumado ene de mia kapo kaj la seka lango kaj la buŝo dolora pro plorado kaj la ŝvelintaj okuloj, kiuj nenion plu vidis. kaj okazis momento kiam la suno ŝajnis eknaskiĝi. kaj en tiu senfina frumateno mi iris ale al la urbo kaj tie mi trovis dormantan nudan viron kaj apud li malbelan kaŭĉukan maskon. kaj mi vekis lin kaj li surprize min rigardis kaj prenis min surbrusten kaj ekkuris kontraŭ la direkto de la urbo. kaj dum momento de malproksime ni aŭdis terurajn kriojn de multaj freneziĝintaj virinoj kaj infano kiu kriadis eĉ ankoraŭ pli laŭte kaj ŝajnis ke ili masakris viktimon. kaj ni trovis arbareton kun nigraj arboj kun pendantaj folioj kaj tie ni dormis kaj dum kelkaj tagoj ni manĝis kelkajn radikojn. kaj okazis do,

          mi ne devus provoki tiom da sufero, per plonĝo en tiujn konvulsiajn akvojn, kiuj estas miaj perditaj tagoj,

          sed mi volas ĝisfine iri aŭ mi freneziĝos je la frenezo de eblo kaj maltrafo. okazis ke ni aŭdis sonojn preskaŭ muziko kaj tuj strangega bando de infanetoj ĉirkaŭis nin kaj ili havis tre kolorajn vestaĵojn, enormajn tunikojn; surkape koloraj floroj el papero kaj el iliaj brakoj pendis grandaj celofanaj franĝoj, brilaj kaj tranĉaj. koloj kaj brakoj kaj manartikoj kaj maleoloj montris multege da braceletoj kaj ringoj el strasoj kaj bidoj kaj konkoj kaj metalaĵoj. kaj ĉiuj groteske ŝminkitaj, la buŝetoj nigrece karmezinaj, enormaj desegnitaj brovoj kaj super la okuloj bluaj kaj verdaj kaj lilaj makuloj. kaj ili aspektis kiel bizaraj vivantaj skulptaĵoj, kolorigita koŝmaro. kaj tuj aperis du grandegaj kaj dikaj virinoj, blankvestitaj, unu frapis sur tamburino kaj la alia kun eta magnetofono, kiu sonigis, en lanta kaj neregula rapido, fanfaran marŝon. kaj la infanoj ĉirkaŭis nin kaj scivoleme nin rigardadis kaj ekpalpis nin dum ili ridis je nepriskribebla maniero. kaj ili pinĉadis min kaj mi timplene brakumis la krurojn de la viro kaj li forigis ilin, komence ĝentile, sed la infanoj pli forte ridadis kaj pli vigle pinĉadis kaj la du dikulinoj ridegadis kiel furiaj sorĉistinoj. kaj la viro fine forpuŝis la infanaron sed nun ili ekmordis nin. subite,

          profunda kaj neforgesebla pasinteco!

          subite li plileviĝis post terura kriado, prenis min surbrusten kaj komencis avanci, penante malfermi vojon inter tiuj monstraĵoj sed la freneziĝinta bando ekgratis kaj kapfrapis nin. mi fermis la okulojn kaj kriis kaj kiam mi rimarkis ke mi rondiradis mi malfermis la okulojn kaj vidis ke per unu mano li alkroĉis unu el la demonoj kaj li daŭre turniĝis, tiel ke la korpeto faris malplenaĵon ĉirkaŭ ni kaj estis sanga pasto kiu ĉion faligis kaj la gigantaj sorĉistinoj klopodis por avanci kaj unu el ili ricevis frapegon survizaĝen kaj la sango forte ŝprucis kaj ŝi terure ĝemadis kaj mi rimarkis ke ni afliktege kuradis.

          mi vekiĝis meze de virinoj nigre vestitaj, kiuj proponis al mi akvon kaj malhelajn fruktojn.

          kaj ekde tiu akvo kaj tiuj fruktoj, ili volas ke mi konstruu mian mondon sed mi krias ke mia mondo ne kapablas ekzisti sen tiu bando de etaj demonoj ĉirkaŭantaj min dum ĉiuj noktoj je malserena dormo.

          kaj ekde tiu tago, ili volas ke mi vivu. kaj por mortigi miajn antaŭajn tagojn mi devas vizitadi klubojn kun siaj semajnaj kunsidoj, kiuj inokulas optimismon kaj nun mi mem devas transdoni tiun palan kredon al aliujoj, jen nun mi estas destinata por gvidi malgrandan grupon de ĝojo.

          sed mi malobeas!

          mi volas krii al tiuj bonkoraj sinjorinoj, kiuj engorĝigas al ni tiujn teruraĵojn pri ĝojo kaj sereno, pri kiuj ili mem ne kredas, mi volas krii, ke ili englutu ĉi tiun falsan serenon kaj ĉi tiun malpuran ĝojon, enpakitajn kune kun fekaĵo kaj sango!

          mi neniam forgesos tiujn monstretojn, kiuj plenigas mian teruritan memoron! ili parolas pri libera popolo sed ili forgesas ke ne estas libera popolo sed liberaj homoj. kaj mi ne abdikas tiun plendoloran liberon. kaj mi volas esti konata ene de tiu doloro. kaj pri ĝi mi intencas paroli al aliaj homoj, por ke ili sciu ke morto okazis kaj sufero kaj honto kaj humiligo. kaj mi volas diri al ili ke ne ekzistas estonteco se ne estas estinteco. kaj mondo, kiu mortigas sian pasintecon ne marŝas antaŭen, sed retro.

          tamen mi malfermas la pordon kaj eniras kaj ridetas al tiu grupo de ĝojo kiu atendas min kaj mi rakontadas pri vojo plena je ĝojaj vidataĵoj. kaj plenaj je optimismo ni diskutas pri iu ajn projekto kaj mi trankviligas ilin kaj al ili donas esperon. kaj se tiuj infanoj el ombro denove ĉirkaŭas min kaj mordas, pinĉas kaj kapfrapas, mi, malsekaj la okuloj, mi laŭte parolas, senperturba la voĉo, al la silenta grupo, kiu gvatas min:

          kaj ĉi tiuj larmoj, kial ili venas, se ne pro feliĉo!

Visitas: 106