Malfaldata animo, ĉap. 284, 285, 286, 287, 288, 289 e 290. (lasta)

Malfaldata animo, ĉap. 284, 285, 286, 287, 288, 289 e 290. (lasta)

284.

kiam mi komencis verki “malfaldatan animon”, venis al mi la ideo skribi ion, kion mi nomis “la dek tagojn, kiuj absolute ne skuis min”, detalajn notojn pri la venontaj dek tagoj de mia vivo. kaj tion mi faris. mi decidis enmeti kelkajn partojn ĉi tie, en kronologia ordo. mi forlasis la ceterajn.

kaj mi memoras aliajn skribaĵojn.

ĉi skribaĵoj estas: malnovaj poemoj, leteroj al Y…, leteroj al Z…, la historio de la saĝulo, la romaneto, en kiu mi estas forrabita de vizitantoj el alia planedo, io, kion oni povus nomi “mi kaj vi”, kiu murdis garcían lorcan?, kaj iu parabolo.

mi decidis ĉion bruligi. restis tri poemoj kaj la rakonto pri la koboldo.

 

285.

ene de kaoso, ĉiuj ordoj estas ordaj.

mi havas la rajton al kaoso ĉar mi jam organizis min. ĉi prismo akceptas neniun vidpunkton. la asocioj inter la temoj estas ege liberaj.

por mia libereco, unu fojon ankoraû.

mi pardonas al mi ĉiujn ripetaĵojn en ĉi libro. mi pardonas al mi ĉion en ĉi libro. mi pardonas al mi ĉi libron.

 

286.

paĉjo, donu al mi vian manon, nun. mi volas vin apud mi, ĉar mi sentas, ke venas la tempo forlasi la landon de ĉi libro.

 

287.

         vi, panjo, je ĉi alia flanko.

 

288.

kaj nun, mano en mano kun du sanktigitaj fantomoj, jen mi ĉe la sojlo de malfaldata animo. mi ne diris ĉion. mi detiris dornojn kaj teksis girlandojn el rozoj.

mi etendis mian animon antaŭ mi, kiel dio kiu malfaldiĝas.

mi kontemplis kaŝitajn hontaĵojn kaj kovritajn dolorojn kaj etajn glorojn preskaŭ forgesitajn.

mi kunvivis kun miaj fantomoj. mi ne liberigis min je ili; por tio, necesus esti ido de aliaj dioj, kaj ne de tiuj el kiuj mi devenas. sed se mi ne forigis ilin, mi faris ilin, pere de ĉi kunvivado, amikemaj kaj nedanĝeraj.

la sopirataj fantomoj estas tiuj, kiuj antaûe estis timigaj demonoj.

 

289.

mi faldas min denove, por reveni al kunvivado kun aliaj homoj.

ili ĉiam havas ion por lerni aû instrui.

kaj nenio pli.

 

290.

         kaj jen, do, la momento kiam ĉiaĵoj silentas ene de mi.

 

kuritibo, 10a.nov.1982.

Visitas: 581

Malfaldata animo, ĉap. 275, 276, 277, 278, 279, 280, 281, 282 kaj 283.

Malfaldata animo, ĉap. 275, 276, 277, 278, 279, 280, 281, 282 kaj 283.

 

275.

mi ankoraŭ ne klarigis tion, kio estas, por mi, la antaŭlasta frenezo.

la antaŭlasta frenezo estas la frenezo, kiu ankoraŭ permesas revenon. se vi ne plu kapablas eliri el frenezo, jen, vi estas en la lasta frenezo, vi freneziĝis.

antaûlasta frenezo, ekzemple, estas pensi pri libro kaj skribi ĝin. estas revi pri domo kaj konstrui ĝin. estas fari ion, kion homoj nomas frenezo, kaj, unufoje atingita, vi perceptas, ke nenio ŝanĝiĝis en via vivo, se ne la pleneco de nova konkero.

esti zaratuŝtro, sed ne fini kiel nietzsche.

esti hamleto, sed ne deliri.

esti ivan karamazov, sed ne vidi la diablon.

esti donkiĥoto, sed ne konfuzi ventomuelejojn kun gigantoj.

 

276.

trankviliĝu, jeremia. trankvililiĝu! ankoraŭ ne estas la momento por plori. vi ne estas frenezulo, nur senpovulo, sinjoro de via doloro.

 

277.

mi ne dormemas kaj komencas deliri.

ĉi vortojn mi skribis en mia teksto nomata la dek tagoj, kiuj tute ne skuis min.

kaj mi decidas revivigi ilin. mi ĉion kopias kaj inkluzivigas ĝin en la sinsekvo de tio nune verkata, kio aspektas kiel libro. pri tio, ĉu estas aŭ ne estas libro, mi ne certas.

mi ne dormemas kaj komencas deliri. dum mia tago, mi invitis strangan junulon, kiun mi renkontis ĉe la busa stacio. stranga ĉar pala, perdita rigardo, stumblantaj vortoj. li diris, ke li estas malsana kaj ne volas akompani min.

tamen, en mia nuna deliro, mi imagas tion, kio povus okazi, se li ne rifuzintus la inviton. li enirus la aŭton kaj mi ekus konversacion plena je demandoj. mi tuŝus lin sur la femuroj, tre diskrete. depende de lia reago, la tuŝoj estus pli invadantaj. kaj mi demandus al li, ĉu li volas iri al mia domo, kaj mi dirus, ke poste mi lin kondukos hejmen, kaj ke nenio estos farata, se li ne sentos sin komforte. ĉi etaj mensogoj, kiuj organizas renkontiĝojn kaj limigas destinojn.

kaj kiam la momento de plezuro finiĝos, mi organizus min por lin trankviligi kaj redoni lin al lia mondo. sed dormo estas iom hipnotiga kaj mi ne plu regas ĝian vojon. kaj, terurite, subite venas al mi la imago pri tio, ke li povus morti dum la orgasmaj spasmoj.

kion mi farus? ĉu mi prenus la korpon kaj forĵetus ĝin sur stratangulon?… ĉu mi alvokus policanon?, la tuta vero devas esti malkaŝata… ĉu mi fosus truon en la ĝardeno kaj enterigus ĝin…

ia teruro regas mian dormon, kiu ne plu estas dormo. mi rimarkas, ke mi havas koŝmaron, mi ne sukcesas moviĝi kaj mi scias, ke mi tute ŝvitas. kaj la servisto venus kaj demandus, kia tero estas en la ĝardeno, ĉu mi fosis kavon?… kaj unu el la hundoj aperus antaû mi kun granda osto en la buŝo… kaj la nuda junulo, kovrita de malpuraĵo, elirus el la tero kaj sin montrus al mi. ripetante, mi ne mortis…

terurite mi vekiĝas. kaj mi ĝojas pri tio, ke li ne venis kun mi. ne, ne estis koŝmaro. mi nur permesis ke mia imagkapablo kuru sovaĝe.

iom post iom mia koro trankviliĝas kaj somnolo komencas porti min enen de normala dormo. sed mia menso ankoraŭ desegnas frazon, kiu ne estas kompletigata…

mi lernu ĉi tion, por la tago kiam mi neniam bezonos: la tombo devus esti tre profunda, la tombo devus ja esti tre profunda…

 

 278.

leonardo kaj bruno, preskaŭ ĉiufoje kiam mi skribas “leonardo”n, mi povus skribi “bruno”n. kaj inverse.

kia stranga kaj ĝenanta gloro estas tio, esti patro. la kristana mito ne estas komplete homa, ĉar kristo neniam tenis idon en siaj brakoj. neniam riskis pensi pri ĝi mortinta. aŭ pensi pri si mem mortinta antaŭ vizaĝo de miro kaj doloro kaj fragileco.

 

279.

kaj mi skribis “rakontu alian, anjo”, rememorante la rakontojn de mia avino; “ardeoj kaj vulturoj”, rememorante tagojn de la internulejo; “fesceninaj odoj”, en kiu mi vomas mian malamon kontraû la potenculoj; “la tago sen nomo”,  en kiu mi lamentas la antaŭvidon de la fina katastrofo.

kiam mi skribis “la tagon sen nomo”, mi ankoraŭ ne sciis pri tiu bombo. mi nur sciis ke ĝi estas ebla. se mi kapablis imagi ĝin tiel terura, iu lasta frenezulo kuraĝus naski ĝin.

 

280.

jen la sonĝo, sonĝita de mi hodiaŭ matene. mi promenas per aŭto sur viadukto. stranga virino promenas sur la trotuaro. ŝi estas nuda. ŝi havas grandegan blondan hararon. mi scias, ke ŝi estas eva, la unua virino. mi decidas reveni kaj denove preterpasi ŝin, ĉar post kiam ŝia bildo svenas ene de mi, venas al mi la ideo, ke eble ŝi estas viro. mi volis certigi min. mi eniras sur alia strato kun tre belaj domoj kaj mi ne plu estas en la aûto, sed mi marŝas. la strato finiĝas per mallarĝa ŝtuparo. mi komencas supreniri laû la ŝtuparon, sed multaj infanoj sidiĝas sur ĝi. ĉiuj infanoj estas tre belaj. mi komencas transsalti ilin, sed miaj sandaloj alkroĉiĝas ĉe iliaj vestoj. ni ĉiuj estas tre feliĉaj, mi kaj ili. leo kaj bruno aperas inter ili, kaj ni tri sukcesas grimpi la ŝtuparon. putra ligna muro aperas supre, kiel de domaĉo. ni trairis truon en la muro. ili diras al mi, ke mi devas konduki ilin hejmen. knabino aperas apud ili. nun la tri estas nudaj kaj marŝas kune kun mi. ili tenas la vestaĵojn en la manoj. la knabino, ne plu infana sed junula kaj ne plu nuda, sin transformas en la nevinon flávia souza. la sonĝo dissolviĝas.

 

281.

pri mia libreto, “mi kaj vi”, mi diras, ke ĝi finiĝus per dialogo inter dio kaj diablo. la dua klopodus por konvinki la unuan, ke ambaŭ estas ununura afero: plus infinito kaj minus infinito, ambaû situantaj ĉe la ekstremoj de la rilato inter bono kaj malbono. mi forlasis la libreton al ĝia sorto, projekto el semo falinta sur seka vulkana lafo. kondamnata al malaperi.

hodiaŭ mi ne okupiĝas pri bono kaj malbono. mi scivolas, ĉu mi zorgas pri belo kaj malbelo. ŝajnas al mi ke ne.

hodiaŭ mi zorgas pri sufero kaj feliĉo; kaj la libereco de homo; kaj liberiĝo je kulpo; kaj kreskado al vivo kun pli da elektoj; kaj esti kuraĝa kaj ne timi.

ĉiuj ĉi aferoj, pri kiuj mi jam parolis.

ĉiuj ĉi aferoj, kiuj estas pli profundaj kaj pli gravaj ol bono kaj malbono. resumi ilin al ĉi tiu konflikto tiel senutile batalata, ŝajnas al mi simpligi la aferojn, por pli bone krei sofismojn. nur tio.

 

282.

survoje de Braziljo al Kuritibo, reveninte de feritagoj, mi pensis verki poemojn pri mia amo por Z…, kiu estus nomataj “poemoj de la sanktega amo”. dum Karnavalo, en krizo de doloro, malakcepto kaj soleco, mi skribis tion, kion mi nomis “sanktega meso”.

Z…, mia amiko, cedis lokon al la homo.

 

283.

por li, kelkan tempon poste, mi skribis, dum dudek ok tagoj, mian libron “malhistorio”. mi pensas, ke ĝi estas la plej bela, kiun mi jam verkis.

Visitas: 391

Malfaldata animo, ĉap. 266, 267, 268, 269, 270, 271, 272, 273 kaj 274

Malfaldata animo, ĉap. 266, 267, 268, 269, 270, 271, 272, 273 kaj 274

 

266.

jes, la koboldo ne parolis.

kaj la princo diris:

vi scias, ke mi scias la respondon! mi timis, ĉar mi atribuis al vi propraĵojn, kiuj ne apartenas al vi. por ke vi estu forta, mi devis desegni vin terura. mi neniam imagis, ke iu povus havi tiom da forto, kun via beba korpo, ĵus naskiĝinta el ovo. mi ne rimarkis, ke vi havas forton, ĉar vi havas ĉi du okulojn. mi imagadis fortajn ungegojn kaj akrajn dentojn, sed via forto estas en via kapo aŭ en via koro. via forto estas en via tenereco; se vi tenos mian manon, mi disfalos. se vi brakumos min, mi sentos min kiel bebo.

kaj nun mi eltrovas…

kaj iam estis princo, kiu ekscias nun… ke mi ne devintus enkarcerigi vin, ke mi devintus viziti vin pli frue.

kaj via rigardo diras al mi, ke ĝuste tiamaniere ĉio devis okazi. ke mi devis atendi. kaj mi ne plu scias, kiu desegnis tiun demonon en mia kapo, ĉu mi, ĉu la mondo, ĉu ni du kune, la mondo pro mia konsento, kaj mi, per subpremo de la mondo.

kaj mi ŝatas koni vin.

kaj mi scivolas, ĉu mi povus konduki vin tien supren kaj viaj okuloj diras al mi ne. ke via loko estas ĉi tie.

kaj ke mi bezonas veni ĉi tien de tempo al tempo, por nutri min per via saĝo. por rigardi vian lumfonton, kiu instruos al mi lecionojn. mi bezonas, ke vi estu ĉi tie, for de mi. mi lernas ĉi tion nun, rigardante ene de viaj okuloj. ĉar en via soleco, de la fundo de ĉi kaverno, vi gardas min.

estis vi tiu, kiu vundis mian stomakon alian tagon kaj provokis la plej perfortan travivaĵon, kiel mi neniam antaûe spertis. estis vi, koboldo, kiu enamigis min al knaboj. viaj okuloj diras al mi, ke tiele estas.

ne estas via kulpo. ne estas mia kulpo. ne ekzistas kulpo.

kaj ĉar mi ne volis akcepti la ideon enamiĝi al knaboj, mi faris el vi demonon. kaj nun mi vidas, ke vi estas mia gardanĝelo, kiel la gardanĝeloj de katolikuloj. kun la nura diferenco, ke ilia anĝelo restas ekstere. kaj vi estas ene de mi.

ĉar vi estas mi. mi pensas, ke estas pli ol tio, estas pli ol tio: mi estas vi.

estis iam princo; iam estis koboldo.

estis iam koboldo, kiu rigardas min nun, sed la mondo ne povas vidi lin.

la mondo povas vidi mian vizaĝon, mian fasadon, mian rideton.

sed ne ĉi kaverno kiu ekzistas en miaj profundaĵoj.

pro tio la mondo nomas min “mi”.

sed mi nomas vin “mi”.

iam estis koboldo.

 

267.

bruno, paco estu inter ni, kiam vi ekscios pri mi tion, kio ne kongruas kun via fantazio!

vero estu!

estu ankaŭ amo.

mi ĉiam volos esti kapabla mezuri la grandecon de via libereco.

 

268.

flugadas ĉirkaŭ mi, kiel vivantaj kaj ridetemaj papilioj, homoj, kiujn mi konas kaj amas, per tiu pli eta amo, kiu ne tiom doloras: angela, célia, silvia, marli, marina, geraldo, alia geraldo, zelia, joão carlos, flavia, alia flavia…

flugadas antaŭ mi, ŝvebante antaŭ mia vizaĝo, la dolĉa memoro de mia amiko paulo. kion vi venis por fari en ĉi mondo?, dolĉa estaĵo. vi neniam scios tion, kion mi nun diros al vi: vi estis la viro, kiun mi plej amis en la mondo, per tiu amo pri esti amiko. ni teatrumis, vi estis fidela kaj amema al ĉiuj homoj… kaj mi tre amis vin, sed neniu deziro venis por dolorigi mian koron.

mi volus, ke vi komprenu ĉi tion.

kial la maro voris vin?

 

269.

ĉio fermiĝas ene de mi. mi skribis hieraŭ ion pri neûza kaj mi sonĝis pri ŝi hodiaŭ frumatene.

estis grandega ĉerko kaj ŝi estis interne, en la ĝusta momento de entombigo.

mi mem segintis kaj martelintis la ĉerkon. la kovrilo estis sen riglilo, ĝi nur ripozis sur la ĉerko. kaj mi ankaŭ ne instalis ansojn, homoj devis surteni ĝin je la bazo.

ĝi estis grandega, larĝa kaj alta. laû grandeco de lito. nekonataj homoj forkondukis ĝin el la sonĝo.

 

270.

leonardo, de vi mi antaŭĝojas la tagon, kiam vi prezentos al mi la unuan grandan eltrovon de via vivo. mi esperas ke ĝi estos kortuŝiga, ploriga, kun manoj, kiuj frotas unu la alian, konfidoplena.

iu eltrovo por la tuta vivo.

 

271.

mia korpo vagadas tra la urboj de eŭropo. mi realigas revon revatan dum longa tempo.

la muzeoj ne surprizas min. mi jam konas ĉion, ĉar mi ĉion vidis antaûe pere de bildoj. ili estas kadavroj de iamaj amikoj, ne plu tiom signifaj.

mi meritis tiujn muzeojn kiam mi estis deksep, dekok jaraĝa. tiam, mi certe tute freneziĝus.

 

272.

paĉjo, paĉjo, mi ne volas, ke mia ĵus eltrovita amo fariĝu nova formo de sklaveco por mi.

      mi volas doni al mi la rajton daŭre manipuli vian bildon, reeltrovi vin tiom da fojoj kiom mi bezonos por ŝangi mian memoron pri vi.

se mi vivas, mi volas ankaŭ vin vivanta, mutaciulo ene de mi.

parto el mia vivo rezultas el tio.

 

273.

avinjo fariĝis protestanta kaj mi, la naivulo kaj obeema, devas ĉiudimanĉe konduki ŝin al la templo. mi estas dekdu, dek tri jaraĝa.

avinjo alvenas frue al la preĝejo. ni sidiĝas kaj atendas la horon de la diservo. foje ni devas atendi, ĉar ni tie alvenas antaŭ la malfermo de la preĝejo.

avinjo estas analfabeta kaj petas ke mi legu la biblion por pasigi la tempon. mi legas la vivon de kristo kaj komparas la scenojn rakontitajn de la kvar evangeliistoj.

ŝi havas malgaja la mienon kaj klinita la dorson. mia avino estas iu kristo, kiel multaj aliaj, kiu aŭskultas sian propran vivrakonton.

mi estas tre kortuŝata pro la legaĵo. sed mi scias, ke ĝi estas nereala.

 

274.

mi komencis verki rakonton. mia intenco estis metafore paroli pri miaj sep kajeroj, dikaj kajeroj skribitaj por amo al X… la fabelo rakontus pri feŭda sinjoro, kiu liberigas sep danĝerajn kaptitojn, ĉar li konkludis, ke, liberigitaj, ili estus malpli timindaj ol malliberigitaj en la kelo de sia propra kastelo (miaj kajeroj dormadis kaŝitaj en fera kofreto). subite, aperis en la rakonto dektrijara knabo. la rakonto fariĝis la romano apolono kaj hiakinto. mi deliradis dum la skribado. ĝi fariĝis bela, malĉasta, mi preskaŭ povas konsideri ĝin komenco de liberiĝo.

mi parolis pri situacioj tute nekonataj. mi rakontis seksajn travivaĵojn, kiujn mi apenaŭ havis kuraĝon imagi.

Visitas: 298