Malfaldata animo, ĉap. 275, 276, 277, 278, 279, 280, 281, 282 kaj 283.

Malfaldata animo, ĉap. 275, 276, 277, 278, 279, 280, 281, 282 kaj 283.

 

275.

mi ankoraŭ ne klarigis tion, kio estas, por mi, la antaŭlasta frenezo.

la antaŭlasta frenezo estas la frenezo, kiu ankoraŭ permesas revenon. se vi ne plu kapablas eliri el frenezo, jen, vi estas en la lasta frenezo, vi freneziĝis.

antaûlasta frenezo, ekzemple, estas pensi pri libro kaj skribi ĝin. estas revi pri domo kaj konstrui ĝin. estas fari ion, kion homoj nomas frenezo, kaj, unufoje atingita, vi perceptas, ke nenio ŝanĝiĝis en via vivo, se ne la pleneco de nova konkero.

esti zaratuŝtro, sed ne fini kiel nietzsche.

esti hamleto, sed ne deliri.

esti ivan karamazov, sed ne vidi la diablon.

esti donkiĥoto, sed ne konfuzi ventomuelejojn kun gigantoj.

 

276.

trankviliĝu, jeremia. trankvililiĝu! ankoraŭ ne estas la momento por plori. vi ne estas frenezulo, nur senpovulo, sinjoro de via doloro.

 

277.

mi ne dormemas kaj komencas deliri.

ĉi vortojn mi skribis en mia teksto nomata la dek tagoj, kiuj tute ne skuis min.

kaj mi decidas revivigi ilin. mi ĉion kopias kaj inkluzivigas ĝin en la sinsekvo de tio nune verkata, kio aspektas kiel libro. pri tio, ĉu estas aŭ ne estas libro, mi ne certas.

mi ne dormemas kaj komencas deliri. dum mia tago, mi invitis strangan junulon, kiun mi renkontis ĉe la busa stacio. stranga ĉar pala, perdita rigardo, stumblantaj vortoj. li diris, ke li estas malsana kaj ne volas akompani min.

tamen, en mia nuna deliro, mi imagas tion, kio povus okazi, se li ne rifuzintus la inviton. li enirus la aŭton kaj mi ekus konversacion plena je demandoj. mi tuŝus lin sur la femuroj, tre diskrete. depende de lia reago, la tuŝoj estus pli invadantaj. kaj mi demandus al li, ĉu li volas iri al mia domo, kaj mi dirus, ke poste mi lin kondukos hejmen, kaj ke nenio estos farata, se li ne sentos sin komforte. ĉi etaj mensogoj, kiuj organizas renkontiĝojn kaj limigas destinojn.

kaj kiam la momento de plezuro finiĝos, mi organizus min por lin trankviligi kaj redoni lin al lia mondo. sed dormo estas iom hipnotiga kaj mi ne plu regas ĝian vojon. kaj, terurite, subite venas al mi la imago pri tio, ke li povus morti dum la orgasmaj spasmoj.

kion mi farus? ĉu mi prenus la korpon kaj forĵetus ĝin sur stratangulon?… ĉu mi alvokus policanon?, la tuta vero devas esti malkaŝata… ĉu mi fosus truon en la ĝardeno kaj enterigus ĝin…

ia teruro regas mian dormon, kiu ne plu estas dormo. mi rimarkas, ke mi havas koŝmaron, mi ne sukcesas moviĝi kaj mi scias, ke mi tute ŝvitas. kaj la servisto venus kaj demandus, kia tero estas en la ĝardeno, ĉu mi fosis kavon?… kaj unu el la hundoj aperus antaû mi kun granda osto en la buŝo… kaj la nuda junulo, kovrita de malpuraĵo, elirus el la tero kaj sin montrus al mi. ripetante, mi ne mortis…

terurite mi vekiĝas. kaj mi ĝojas pri tio, ke li ne venis kun mi. ne, ne estis koŝmaro. mi nur permesis ke mia imagkapablo kuru sovaĝe.

iom post iom mia koro trankviliĝas kaj somnolo komencas porti min enen de normala dormo. sed mia menso ankoraŭ desegnas frazon, kiu ne estas kompletigata…

mi lernu ĉi tion, por la tago kiam mi neniam bezonos: la tombo devus esti tre profunda, la tombo devus ja esti tre profunda…

 

 278.

leonardo kaj bruno, preskaŭ ĉiufoje kiam mi skribas “leonardo”n, mi povus skribi “bruno”n. kaj inverse.

kia stranga kaj ĝenanta gloro estas tio, esti patro. la kristana mito ne estas komplete homa, ĉar kristo neniam tenis idon en siaj brakoj. neniam riskis pensi pri ĝi mortinta. aŭ pensi pri si mem mortinta antaŭ vizaĝo de miro kaj doloro kaj fragileco.

 

279.

kaj mi skribis “rakontu alian, anjo”, rememorante la rakontojn de mia avino; “ardeoj kaj vulturoj”, rememorante tagojn de la internulejo; “fesceninaj odoj”, en kiu mi vomas mian malamon kontraû la potenculoj; “la tago sen nomo”,  en kiu mi lamentas la antaŭvidon de la fina katastrofo.

kiam mi skribis “la tagon sen nomo”, mi ankoraŭ ne sciis pri tiu bombo. mi nur sciis ke ĝi estas ebla. se mi kapablis imagi ĝin tiel terura, iu lasta frenezulo kuraĝus naski ĝin.

 

280.

jen la sonĝo, sonĝita de mi hodiaŭ matene. mi promenas per aŭto sur viadukto. stranga virino promenas sur la trotuaro. ŝi estas nuda. ŝi havas grandegan blondan hararon. mi scias, ke ŝi estas eva, la unua virino. mi decidas reveni kaj denove preterpasi ŝin, ĉar post kiam ŝia bildo svenas ene de mi, venas al mi la ideo, ke eble ŝi estas viro. mi volis certigi min. mi eniras sur alia strato kun tre belaj domoj kaj mi ne plu estas en la aûto, sed mi marŝas. la strato finiĝas per mallarĝa ŝtuparo. mi komencas supreniri laû la ŝtuparon, sed multaj infanoj sidiĝas sur ĝi. ĉiuj infanoj estas tre belaj. mi komencas transsalti ilin, sed miaj sandaloj alkroĉiĝas ĉe iliaj vestoj. ni ĉiuj estas tre feliĉaj, mi kaj ili. leo kaj bruno aperas inter ili, kaj ni tri sukcesas grimpi la ŝtuparon. putra ligna muro aperas supre, kiel de domaĉo. ni trairis truon en la muro. ili diras al mi, ke mi devas konduki ilin hejmen. knabino aperas apud ili. nun la tri estas nudaj kaj marŝas kune kun mi. ili tenas la vestaĵojn en la manoj. la knabino, ne plu infana sed junula kaj ne plu nuda, sin transformas en la nevinon flávia souza. la sonĝo dissolviĝas.

 

281.

pri mia libreto, “mi kaj vi”, mi diras, ke ĝi finiĝus per dialogo inter dio kaj diablo. la dua klopodus por konvinki la unuan, ke ambaŭ estas ununura afero: plus infinito kaj minus infinito, ambaû situantaj ĉe la ekstremoj de la rilato inter bono kaj malbono. mi forlasis la libreton al ĝia sorto, projekto el semo falinta sur seka vulkana lafo. kondamnata al malaperi.

hodiaŭ mi ne okupiĝas pri bono kaj malbono. mi scivolas, ĉu mi zorgas pri belo kaj malbelo. ŝajnas al mi ke ne.

hodiaŭ mi zorgas pri sufero kaj feliĉo; kaj la libereco de homo; kaj liberiĝo je kulpo; kaj kreskado al vivo kun pli da elektoj; kaj esti kuraĝa kaj ne timi.

ĉiuj ĉi aferoj, pri kiuj mi jam parolis.

ĉiuj ĉi aferoj, kiuj estas pli profundaj kaj pli gravaj ol bono kaj malbono. resumi ilin al ĉi tiu konflikto tiel senutile batalata, ŝajnas al mi simpligi la aferojn, por pli bone krei sofismojn. nur tio.

 

282.

survoje de Braziljo al Kuritibo, reveninte de feritagoj, mi pensis verki poemojn pri mia amo por Z…, kiu estus nomataj “poemoj de la sanktega amo”. dum Karnavalo, en krizo de doloro, malakcepto kaj soleco, mi skribis tion, kion mi nomis “sanktega meso”.

Z…, mia amiko, cedis lokon al la homo.

 

283.

por li, kelkan tempon poste, mi skribis, dum dudek ok tagoj, mian libron “malhistorio”. mi pensas, ke ĝi estas la plej bela, kiun mi jam verkis.

Visitas: 393