Malfaldata animo, ĉap. 266, 267, 268, 269, 270, 271, 272, 273 kaj 274

Malfaldata animo, ĉap. 266, 267, 268, 269, 270, 271, 272, 273 kaj 274

 

266.

jes, la koboldo ne parolis.

kaj la princo diris:

vi scias, ke mi scias la respondon! mi timis, ĉar mi atribuis al vi propraĵojn, kiuj ne apartenas al vi. por ke vi estu forta, mi devis desegni vin terura. mi neniam imagis, ke iu povus havi tiom da forto, kun via beba korpo, ĵus naskiĝinta el ovo. mi ne rimarkis, ke vi havas forton, ĉar vi havas ĉi du okulojn. mi imagadis fortajn ungegojn kaj akrajn dentojn, sed via forto estas en via kapo aŭ en via koro. via forto estas en via tenereco; se vi tenos mian manon, mi disfalos. se vi brakumos min, mi sentos min kiel bebo.

kaj nun mi eltrovas…

kaj iam estis princo, kiu ekscias nun… ke mi ne devintus enkarcerigi vin, ke mi devintus viziti vin pli frue.

kaj via rigardo diras al mi, ke ĝuste tiamaniere ĉio devis okazi. ke mi devis atendi. kaj mi ne plu scias, kiu desegnis tiun demonon en mia kapo, ĉu mi, ĉu la mondo, ĉu ni du kune, la mondo pro mia konsento, kaj mi, per subpremo de la mondo.

kaj mi ŝatas koni vin.

kaj mi scivolas, ĉu mi povus konduki vin tien supren kaj viaj okuloj diras al mi ne. ke via loko estas ĉi tie.

kaj ke mi bezonas veni ĉi tien de tempo al tempo, por nutri min per via saĝo. por rigardi vian lumfonton, kiu instruos al mi lecionojn. mi bezonas, ke vi estu ĉi tie, for de mi. mi lernas ĉi tion nun, rigardante ene de viaj okuloj. ĉar en via soleco, de la fundo de ĉi kaverno, vi gardas min.

estis vi tiu, kiu vundis mian stomakon alian tagon kaj provokis la plej perfortan travivaĵon, kiel mi neniam antaûe spertis. estis vi, koboldo, kiu enamigis min al knaboj. viaj okuloj diras al mi, ke tiele estas.

ne estas via kulpo. ne estas mia kulpo. ne ekzistas kulpo.

kaj ĉar mi ne volis akcepti la ideon enamiĝi al knaboj, mi faris el vi demonon. kaj nun mi vidas, ke vi estas mia gardanĝelo, kiel la gardanĝeloj de katolikuloj. kun la nura diferenco, ke ilia anĝelo restas ekstere. kaj vi estas ene de mi.

ĉar vi estas mi. mi pensas, ke estas pli ol tio, estas pli ol tio: mi estas vi.

estis iam princo; iam estis koboldo.

estis iam koboldo, kiu rigardas min nun, sed la mondo ne povas vidi lin.

la mondo povas vidi mian vizaĝon, mian fasadon, mian rideton.

sed ne ĉi kaverno kiu ekzistas en miaj profundaĵoj.

pro tio la mondo nomas min “mi”.

sed mi nomas vin “mi”.

iam estis koboldo.

 

267.

bruno, paco estu inter ni, kiam vi ekscios pri mi tion, kio ne kongruas kun via fantazio!

vero estu!

estu ankaŭ amo.

mi ĉiam volos esti kapabla mezuri la grandecon de via libereco.

 

268.

flugadas ĉirkaŭ mi, kiel vivantaj kaj ridetemaj papilioj, homoj, kiujn mi konas kaj amas, per tiu pli eta amo, kiu ne tiom doloras: angela, célia, silvia, marli, marina, geraldo, alia geraldo, zelia, joão carlos, flavia, alia flavia…

flugadas antaŭ mi, ŝvebante antaŭ mia vizaĝo, la dolĉa memoro de mia amiko paulo. kion vi venis por fari en ĉi mondo?, dolĉa estaĵo. vi neniam scios tion, kion mi nun diros al vi: vi estis la viro, kiun mi plej amis en la mondo, per tiu amo pri esti amiko. ni teatrumis, vi estis fidela kaj amema al ĉiuj homoj… kaj mi tre amis vin, sed neniu deziro venis por dolorigi mian koron.

mi volus, ke vi komprenu ĉi tion.

kial la maro voris vin?

 

269.

ĉio fermiĝas ene de mi. mi skribis hieraŭ ion pri neûza kaj mi sonĝis pri ŝi hodiaŭ frumatene.

estis grandega ĉerko kaj ŝi estis interne, en la ĝusta momento de entombigo.

mi mem segintis kaj martelintis la ĉerkon. la kovrilo estis sen riglilo, ĝi nur ripozis sur la ĉerko. kaj mi ankaŭ ne instalis ansojn, homoj devis surteni ĝin je la bazo.

ĝi estis grandega, larĝa kaj alta. laû grandeco de lito. nekonataj homoj forkondukis ĝin el la sonĝo.

 

270.

leonardo, de vi mi antaŭĝojas la tagon, kiam vi prezentos al mi la unuan grandan eltrovon de via vivo. mi esperas ke ĝi estos kortuŝiga, ploriga, kun manoj, kiuj frotas unu la alian, konfidoplena.

iu eltrovo por la tuta vivo.

 

271.

mia korpo vagadas tra la urboj de eŭropo. mi realigas revon revatan dum longa tempo.

la muzeoj ne surprizas min. mi jam konas ĉion, ĉar mi ĉion vidis antaûe pere de bildoj. ili estas kadavroj de iamaj amikoj, ne plu tiom signifaj.

mi meritis tiujn muzeojn kiam mi estis deksep, dekok jaraĝa. tiam, mi certe tute freneziĝus.

 

272.

paĉjo, paĉjo, mi ne volas, ke mia ĵus eltrovita amo fariĝu nova formo de sklaveco por mi.

      mi volas doni al mi la rajton daŭre manipuli vian bildon, reeltrovi vin tiom da fojoj kiom mi bezonos por ŝangi mian memoron pri vi.

se mi vivas, mi volas ankaŭ vin vivanta, mutaciulo ene de mi.

parto el mia vivo rezultas el tio.

 

273.

avinjo fariĝis protestanta kaj mi, la naivulo kaj obeema, devas ĉiudimanĉe konduki ŝin al la templo. mi estas dekdu, dek tri jaraĝa.

avinjo alvenas frue al la preĝejo. ni sidiĝas kaj atendas la horon de la diservo. foje ni devas atendi, ĉar ni tie alvenas antaŭ la malfermo de la preĝejo.

avinjo estas analfabeta kaj petas ke mi legu la biblion por pasigi la tempon. mi legas la vivon de kristo kaj komparas la scenojn rakontitajn de la kvar evangeliistoj.

ŝi havas malgaja la mienon kaj klinita la dorson. mia avino estas iu kristo, kiel multaj aliaj, kiu aŭskultas sian propran vivrakonton.

mi estas tre kortuŝata pro la legaĵo. sed mi scias, ke ĝi estas nereala.

 

274.

mi komencis verki rakonton. mia intenco estis metafore paroli pri miaj sep kajeroj, dikaj kajeroj skribitaj por amo al X… la fabelo rakontus pri feŭda sinjoro, kiu liberigas sep danĝerajn kaptitojn, ĉar li konkludis, ke, liberigitaj, ili estus malpli timindaj ol malliberigitaj en la kelo de sia propra kastelo (miaj kajeroj dormadis kaŝitaj en fera kofreto). subite, aperis en la rakonto dektrijara knabo. la rakonto fariĝis la romano apolono kaj hiakinto. mi deliradis dum la skribado. ĝi fariĝis bela, malĉasta, mi preskaŭ povas konsideri ĝin komenco de liberiĝo.

mi parolis pri situacioj tute nekonataj. mi rakontis seksajn travivaĵojn, kiujn mi apenaŭ havis kuraĝon imagi.

Visitas: 303