Malhistorio – ĉapitro 1

Malhistorio – ĉapitro 1    

 

 

 

      Kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.

 

           1. la nigra frumateno.

 

           kaj kiel mi kapablus ekspliki ĉion, kion mi de malproksime vidis? mi antaŭlonge kaŝis min ĉi tie, pro ludo, pro aventuro, pro timo kaj pro intuicio, ĉi tie, tiel malproksime de civilizacio kaj urboj. mi okupiĝis nur pri miaj infanaj revoj kaj pri mia koro, laca sed malkvieta. okazis, do, iam, tute neatendite, dum mi banis min en la rivereto, mi aŭdis grandan eksplodon. mi supreniris al la monteto kaj pleniĝis je ektimo. la tago iĝis nokto kaj vidiĝis grandaj fajraĵoj en la ĉielo. en tiu horo mi pensis pri la lasta horo. tiom da minacoj pri atoma milito, de perdo de kontrolo en la vetarmado, de eta fuŝaĵo en unu el la misiloj abunde preparitaj kaj pacience atendantaj! la homoj sciis pri tio sed forgesis iliajn timojn. ili sepultis la timojn sub siaj etetaj ĉiutagaj mizeroj. ili konsumis la grandan timon per ripetataj kaj sensencaj gestoj, fandis la grandan teruron por ĝin transformi en malgrandajn timojn, tiuj kiuj nutras la vivon kaj malfruigas la morton.

          ne okazos hodiaŭ, trompis sin la homoj, ekzakte kiel oni sin trompas pri la morto:

          ne okazos hodiaŭ.

          mi timis nun ke tiu hodiaŭo finfine alvenis. mi ankoraŭ ne sciis pri la grando de la eksplodoj. eble mi reliefigas la danĝeron pro la sentata teruro. mi timis, antaŭ la malproksimaj lumadoj kaj la surda ripetado de eksplodoj, mi timis ke tiu sama detruiga rito eble okazas en la tuta planedo.

          mi eniris en la groton kaj atentis. tutcerte, mi pensis,  post la granda katastrofo, neeviteble alvenos mia propra fino. estis fajro en la groto, fajro pri kiu mi zorgis per fervoro inda je mia neceso supervivi. mi apudiĝis al fajro kaj penis pensi kaj penis kompreni kaj penis imagi tion, kio okazis. mia kapo sin montris konfuza. mi ne scias kial, mi memoris la plorkanton de la profeto Jeremia:

          la vojoj de Cion estas malĝojaj!

          kaj granda ĉagreno klinigis mian rigardon, kiam mi ripetis: la vojoj de Cion estas malĝojaj! kiel mortas mia urbo! kio okazas tie? jen mi malproksimiĝis de ĝi kaj dum tiom da tempo mi restis en tiu sovaĝa ekzilejo! kio okazas tie? mi imagis restaĵojn kaj ruinojn. infana plorado tranĉis la aeron en mia imagaĵo. tiu plorado pligrandiĝis, kreskis kaj tremigis min.

          mi kuntiriĝis, kovris min, kaj sinkis en strangegan dormadon. bruoj, bildoj, mia kapo pleniĝis je teruraĵoj, kvazaŭ vortico je konfuzaĵoj instaliĝis ene de ĝi. mi somnolis, mi malfermis la okulojn meze de mallumo kaj, senkapablo por ia ajn movo, mi nur sukcesis pensi ke io definitiva kaj fatala okazis ene kaj ekstere al mi, sed mi malkapablis pripensi pri tio, kio estas. dum tiuj rapidaj momentoj mi nur sukcesis maltrankvilan dormon. mi pli bone kovris min kaj denove plonĝis en tiun koŝmaron kiu ne permesis lucidon. mi perceptis la pasadon de tempo meze de mallumo, sed bildoj kaj bruoj ne helpis havi ideon pri kiom da tempo mi restis tie. ĉu unu, du tagojn? ĉu plie?

          stranga bruo ekstere kaj mi ektimigite saltis. eble ia besto, kelkfoje ili rondiradis mian kaŝitan loĝejon. mi prenis ŝtipon kun fajro. do, estas fajro! senpercepte, somnambule mi nutris la fonton de mia varmo! mi antaŭeniris ĝis la grota enirejo. ofte kelkaj el ili jam vizitadis min, la eniro estis mallarĝa kaj mi pensas, ke la fumodoro rezignigis ilin. mi etendis la brakon kaj plenigis la etan koridoron per la nigra kaj varma fumaĵo. la ombro rapide pasis al la alia flanko, mi ne sukcesis vidi tion, kia speco de kato ĝi estis. ĝi restadis tie, gratis la murojn kaj graŭlis.

          post la finiĝo de la danĝero, ĉar fariĝis silento en la eniro de mia kaŝejo, miaj plorkantoj revenis. malgranda timo anstataŭita per timigega miro. kia tipo de morto trafis la homaron? kia bombo trafis la urbon situantan dek kvin kilometrojn for de la loko, kie mi vivis tiujn miajn tagojn? kio okazis al la aliaj urboj? ĉu eble estas radioaktiveco sterniĝanta, malrapida kaj mortiga, ĉirkaŭ la detruaj fokusoj? mi devus foriri kaj alproksimiĝi al civilizacio, por havi ian respondon, se tio eblus okazi. aŭ mi povus decidi tie restadi kaj manĝi el mia kaŝita legomĝardeno kaj radikojn kaj herbojn de mi konatajn. mi povus lasi ilin je ilia propra sorto. je ilia propra malsorto. mi bezonis tempon por pensi. la plorado de tiu nekonata infano iradis kaj venadis, sed ĉiam, kiam ĝi revenadis, pli senespere vundis min. mi bezonos tutan nokton por dormi.

          tamen io certis en mia kapo prenata de ektimo kaj doloro. mi ne estis la nura, mi ne devus esti la nura vivanta homa estaĵo. tutcerte ne. mi ne vivis tre izolita rilate la homojn, eble la detruo ne estis tiel vasta. timo iĝis granda pro tio, ke ĉio tiamaniere mallumiĝis post la bruado, ke mi devis konkludi pri tre granda katastrofo. tamen nenifaro ne helpis, pensado ne helpis. se mi volas respondon, mi iru post ĝi, sekve al mia demando, dividita en pecojn:

          kio okazis?, kiel okazis?, kiu restas?

          mi sensukcese klopodis por dormi. mi ne plu sciis ĉu la mallumo apartenis al la nokto aŭ al la detruado. mi foriris, la fajro enmane. mi perdiĝis sur tiuj miaj vojoj, faritaj de mi kiam mi iradis kaj venadis dum miaj lastaj tagoj de soleco. sed kiam mi ekvidis malfortan lumiĝon en oriento, grizan kaj palan, tiam mi konkludis ke la tago naskiĝas. kia tago estos ĉi tiu? kion mi malkovros en ĉi tiu nova monda ido?

          mi ekmarŝis. mi lasis mian fajron kaj mian ŝtiparon, eĉ sciante ke, se mi revenos post pli ol duontago, por ĉiam mi perdos ĝin. malrapide kaj decideme mi antaŭeniris survoje al la granda katastrofo. mi bone sciis, kien iri. la loko kie situis la urbo, montris grandan polvomakulon; mia koro miris antaŭ ĉiu nova konstato. unue mi rimarkis ke multaj arboj velkis; ne vere velkis, sed ili kunportis la foliojn nigrajn, pendantajn kiel pendumitajn kadavrojn. unu horon post mia foriro, mi vidis falantan fulgon, malhelan kaj malpezan. ĝi falis kaj tuj nigrigis la grundon. mi pensis pri detruigaj cindroj kaj timis resti senŝirma kontraŭ ili. eble, por mi kaj por la homa historio, mi nepre protektu min aŭ estu iomete pli prudenta. sed nun, alia estis mia bezono. antaŭe, mi kaŝis min el ili, sed mi sciis, ke ili restis kun iliaj ĉiutagaj senvaloraĵoj, kun iliaj senutilaj taskoj, kun iliaj manoj ne tute plenaj por plenigi la truojn de la vivo. oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio, iam mi skribis tion en mia perdita junaĝo. antaŭe, kiam mi estis inter ili, mi ne sukcesis plenigi tiujn truojn de ekzistado plenaj je grandaj duboj kaj ĝuste pro tio mi min izolis. mia malfacila vivmaniero malpermesis afliktajn remaĉadojn. sed en mia sovaĝa ekzilejo, mi sciis ke ili bone fartas. kelkfoje, mi de malproksime ilin rigardis, ilin gvatis, eble por konstati ĉu ili daŭris sub la sama ŝarĝo. eble por serĉi en iliaj okulbriloj la eltrovon pri nova vero aŭ nova teruro. sed, ĉiam, nenio okazis. kaj mi, izolite, mi imagis ilin kaj laborantajn kaj dormantajn kaj kreskantajn kaj ŝvelantajn kaj fermentantajn, kun iliaj plenmanoj da ŝuldoj, anheloj, revoj, esperoj, timoj, kaj per ĉi tio ili plenigadis la mankojn de la hieraŭaj tagoj.

          malgraŭ la cindro, mi daŭrigis. eĉ por tie morti, unu plia korpo meze de la ruinaĵoj. mi ne ŝatis imagi min varmigita per la fajro de eterna soleco kaj neeltenebla izolo.

          mi daŭrigis. mi rimarkis ke la bruoj ne tute ĉesis; estis malproksimaj bruadoj, kvazaŭ pluvegoj kiuj falas unu post la alia.

          survoje, mi konstatis ke la suno iradis tra la ĉielo, je la sama ĉiutaga ritmo. sed tago ne naskiĝis. tiu lumaĵo, malforta kaj malkuraĝa, ne sukcesis trapenetri la strangan grizan neekzistantan densaĵon. suno naskiĝis, fariĝis tago, sed mi vojiris en senkolora nefinanta frumateno. tutcerte oni kapablus plenigi truojn je dubo per tiu peza kaj nigra fluidaĵo. sed tio mortigus la vivon per asfiksiado.

          soleco estas bonega kunulo, kondiĉe ke ni rajtas ĝin forlasi en la ekzakta momento, kiam ni tion intencas fari. terura soleco estas tiu de poreterna nupto. soleco sen eblo ferii aŭ divorci estas mankateno tiel malhumana kiel konstanta kunvivado.

          mi pensas ke mi iomete deliradis.

          jen mi ĉe la unuaj vestiĝoj de tio, kio okazis al la homo. detruitaj muroj kaj bariloj, plantoj subpremataj de la nigreca cindro. la unua granda tristaĵo kiun mi vidis, estis la biena domego. mi kutimis ĝin viziti irante al la urbo. polvo kaj afereroj. torturiga silento. mi promenis sur homaj restaĵoj, eble serĉe al beba plorado. beboj ne ploradis. sed ripetata bruo atentigis min. ŝajne mallibera besto aŭ homo estis proksime. nur frapadoj iam kaj iam pli fortaj kaj poste mallongaj silentoj. malespero kaj laco, mi pensis. subite mi aŭdis ke io rampis malantaŭe. mi turnis min kaj vidis:

          kaprino venis rekte al mi, duone trenante siajn malantaŭajn krurojn, tute pistitajn. la antaŭa duono marŝis, la posta estis tirata. kaj en la buŝo, premita inter ĝiaj dentoj, kiuj maĉis kaj ne permesis falon, kokido estis vorata ekde la piedoj. la birdo, kapmalsupre, malfermegis la okulojn kaj ofte tremadis kaj tute skuiĝis, frape disfaldante la flugilojn.

          mi foriris plena je naŭzo kaj kompato.

          kio devas okazi nun al la propra homido?, mi pensis.

          kaj en tiu momento mi demandis al mi, kio estas la maksimuma malkuraĝo: daŭrigi aŭ reveni? kaj ŝajnis al mi ke mi ne plu estis mi, tiu kiu ekmarŝis. mi sekvis rekte al la granda morto sed mi sentis ke io mia restis arestita tie, antaŭ tiu duonkaprino, kiu voradis vivantan kokidon.

          eterna frumateno, la nigra cindro lante ŝvebis kvazaŭ negativa neĝo, kiu scias kiom da pestaĵo ene de tiu cindro? kaj la terura viditaĵo, kiu intencis fiksi mian animon tie, kie mi ĝin trovis. tamen mi daŭrigis ale al la urbo.

          je kia certeco, je kia tragika certeco mi rajtas dedukti, ke nenio restis? mi penis pensi pri la granda malfeliĉo, kion signifas detruita urbo. kio estas detruita urbo? oni povas pripensi la materion, kiu sterniĝas surplanke, amasigita, tute senorda. oni povas pripensi pecojn el homoj, ŝiritaj karnoj, ruĝaĵoj transformitaj en brunaĵojn pro la intermiksado kun brikoj, rubaĵo kaj polvo. tamen nur la ideo pri malesto dancis ĉirkaŭ mi. malesto de la emocio, malesto de energio, malesto de la revo, ho!, eĉ estu ĝi la malesto de la frenezo! tiu silento diris al mi ke mia voĉo vane sonus, kordo kiu pretendas vibri ene de vakuo la plej patosan melodion. vibrado okazos, sed ne la tremado por la doloro provokata de muziko. tiu silento sufokis.

          sed se la kaprino rampis ĝis mi, estis por paroli pri espero. se tiu duonbesto survivis, certe sub tabuloj devus esti mutigita bebo, ektimigita junulo, sveninta knabino, viro aŭ virino laca pro la klopodoj por foriri el sub la pezo de la detruo. eĉ duonhomo, duonkreitaĵo! vivanta! mitologie monstra, sed vivanta! kapabla ĝemadi, kapabla speciale rigardi, kapabla havi sekreton. de kie mi devus ekpersekuti la kaprinon de la aŭguro?

          mi trovis vestiĝojn de stratoj, de placo. kelkaj muroj pli obstinis kaj pli rezistis, montrante sin malstabilaj kaj nerektaj, sed staremaj. necesis, do, penetri en la labirinton serĉe al minotaŭroj kaj gorgonoj.

          kaj kio pri tiu sentata timo? nun, de malproksime, tiom kaj tiom da tempo poste, mi ankoraŭ ne kapablas diri kia estis tiu timo. mia mio estis la timo! timo estis miaj tremantaj fingroj! timo estis miaj plenfebraj paŝoj! timo estis mia koro, kiu minacis sian ekstreman salton por tuj plonĝi en vakuon. kaj mi eniradis en la intestojn de la ruinaro, por trovi la homajn postrestaĵojn. kaj mi perceptis, ke mi bleke ploradis.

          ĉar mi restis nevundita.

          mi surplanke sidiĝis kaj iomete atendis. mi pensis pri reveno al la bieno por kunvivi kun la karnovora kaprino. estis ankaŭ la ebleco de la sovaĝaj katoj; danĝero kontraŭ danĝero. naŭzo terenĵetis min, konfuzaj imagoj posedis mian teruritan dormon kaj mi vekiĝis kiam homo tuŝis mian ŝultron. mi levis la kapon kaj plenhorore ŝanceliĝis.

          monstro rigardadis min ene de la duonhela nefinita frumateno. homa korpo sed demona kapo! mi ektimis, li kroĉis mian brakon, trankvile sed tre forte. el lia flanko li prenis grandan kaŭĉukan maskon kaj ĝin metis sur mia kapo kaj aranĝis ĝin. tiam mi rimarkis ke estis masko, kion ankaŭ li havis surkape kaj mi nervoze ridis kaj li ridegis per sufokata sono. dume lia nuda korpo skuiĝadis plenfurie. li starigis min kaj per sia mano sur mia ŝultro kondukis min inter la rompitaĵoj de domoj kaj stratoj.

          ni haltis en larĝa malpleno, estis brulejo en la centro. eble tie ekzistis placo sed mi nenion rekonis. kaj mi perceptis alproksimiĝantajn ombrojn kaj mi vidis, plena je teruro, aliajn monstrojn, kiuj antaŭenvenis ĝis ni. kia makabra ludo estas tio? bando de nudaj viroj kun kapoj de vampiroj, lupfantomoj, multaspektaj demonoj. ili malrapide sed rezolute avancis. ĉe mi ili disŝiris miajn vestojn kaj ilin ĵetis surfajren kaj tiu pli ruĝa brulado lumigis la scenon kaj pligrandigis la impreson pri koŝmaro. sed mi sukcesis konstati ke estis ja maskoj. ĉu ili ŝtelis la maskojn post la eksplodoj? kaj post tiu abomeninda memmontrado, kion ili faras ĉi tie? tiam ili ekmarŝis kaj mi sekvis, duontrenata per unu el ili, kiu min forte prenis.

          silente marŝis la bando, kaj en vico, kaj en grupetoj. subite unu el ili ekhaltis, turnis sin al la grupo kaj levis la manon. ĉiuj haltis kaj ŝanĝis interrigardojn kaj pli ŝajnis gestoj de senpaciencaj simioj, etaj movoj, kiuj tute egale sin ripetis. tiu, kiu haltis, demetis la maskon kaj malaperis tra truo. tuj poste li revenis kun knabeto surbruste. mi preskaŭ kriis pro ĝojo sed kiam la etulo sin perceptis meze de tiuj grimacaĉoj tuj ekploris kaj ili prenis la knabon unu post la alia kaj lin lekis kaj kisis kaj pasigis lin al la najbaro. kaj la etulo, ĉirkaŭ dek-jaraĝa, ege turmentiĝis kaj sin tordis pro aflikto kaj denove estis kraĉkisata kaj ili alproksimigis lian blankan kaj teruritan vizaĝeton al iliaj erektiĝintajn seksojn kaj tie frotis lin kaj muĝis kaj dancis kaj la kriadoj de la infaneto malfortiĝadis, raŭka kaj malforta lia voĉeto, kaj subite jen mi kun tiu korpeto mola kaj kurbiĝinta en miaj manoj kaj mi tuj ekkuris sed minotaŭro faligis min surteren kaj prenis la infanon kaj lin ĵetis sur la grundon kaj unu el ili kovris lin kaj ĉiuj dancis kaj manfrapis kaj mi turnis la vizaĝon kaj demetis la maskon kaj vomis kaj kuradis kaj malantaŭen rigardante mi vidis ke ili satiĝis sur la eta sanganta mortinto unu post la alia, lin penetrante per violenta impeto.

          kaj kiu estis tiu forto kiu tenis min tie? mi foriris kaj kaŝis min en mallumaĵo sed mia rigardo ne apartiĝis de la infera sceno. kial, kial mi daŭre rigardis?

          kaj kiam mi rimarkis ke ili mordis la korpeton kaj forŝiris pecojn el karno, kiujn ili voris, tiam mi sentis kapturnon kaj senkonscie falis.

Visitas: 166