Malhistorio – ĉapitro 5.

Malhistorio – ĉapitro 5.

 

 

 

          Kaj kiam la kreitaĵoj donadis gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono…

 

 

          5. vesperiĝo.

 

 

          multajn kaj tielajn historiojn kaj kronikojn kaj rakontaĵojn kaj raportojn kaj referaĵojn mi jam skribis kaj jen mi nun pensas priskribi mian propran vivon. mi demandas al mi, ĝis kie mi kapablas iri, rekte al pasinteco, por peni trovi miajn prahomojn. mi scias ke mi povas konsulti dokumentojn de gepatroj, geavoj kaj prauloj. tiel mi marŝus malantaŭen ĝis ektuŝi en neregistritaj antikvuloj, anonimajn kreitaĵojn de la pasinteco, kiuj ekzistis cele al sia propra ekzistado kaj kreis vivfajrerojn diseriĝantajn kaj kuniĝantajn, kies rezulto estas mi. ili ne vivis por ke mi vivu. je tio mi ne kredas. mi ankaŭ ne kredas ke mi venis por ke, en estonteco, estonta vivo pretendu igi min peranto de lia ekzistado. ĉiu venas por si kaj nenio plu. kaj ĉiuj por ĉio. estas tio nefinata kateno de subtilegaj interrilatoj, tiu kateno de vivo, ĝi estas la nura kateno de kiu oni povas konsideri ĉiun kateneron kiel sufiĉan al si mem, malgraŭ ĝia dependo de la ceteraro. nur tio apartigas homon de besto. eble tio estas nur vidpunkto. malfacile tio, pri vidpunkto.

          mi revenas al mia historio. mi ne serĉos registraĵojn en arkivoj plenaj je mucido kaj forgeso. mi klopodos por komenci per la pasinteco de mi konata, per ĉio de mi memorata de rakontoj fare de geavoj kaj praavoj. la sumo de tiuj historioj ne celas min; ĝi devancos min. devancos min kaj pluiros, laŭ sia maniero.

          mi koncentriĝas kaj klopodas por memori tion konatan pri la antaŭaj ĉeneroj.

          la prapatro laŭ patra flanko estis nekonata soldato kiu, dum invado en vilaĝeto, seksperfortis knabinon dek-tri-jaraĝan, jam seksmaturan. neniu sciis lian nonom nek aĝon kaj ŝi ne havis tempon vidi la koloron de liaj okuloj. ili ĉiuj invadis la silentan lernejon, ebriaj kaj malpuregaj, enorma bando, dividis inter si la predojn kaj sin satigis kantante la himnon de sia patrujo, la lando de la altaj montaroj. laŭ la ritmo de tiu sovaĝa kantado ili deponis en la koron de la knabinetoj malesperon kaj hororon kaj en la junajn uterojn la semojn de rozkoloraj kaj vivantaj karnaj pupoj. la knabinoj restis kaŝitaj kaj protektataj de afliktaj kaj hontemaj patrinoj sed tiuj patrinoj forgesis ili mem ke ĉiuj, gejunuloj kaj gemaljunuloj, suferis la samajn humiligojn. kaj pasis la naŭ monatoj kaj en daŭro de tempeto la vilaĝo ricevis sian donacon: aron da ploremaj filetoj de ektimo kaj unua neatendita plezuro.

          ŝajnas ke la nasko de mia avo estis longa kaj doloriga. ŝia patrino, nun dek-kvar-jaraĝa, zorgeme lavis lin, volvis lin en blanka tuko ricevita de parencino kaj diris ke iros por dormi. je mateno ŝi pendis de la pendumilo en la placo, la sama pendumilo kie oni pendumadis la plej perversajn ŝtelistojn kaj la murdintojn. neniu komprenis kiel ŝi kapablis alveni al la placo nek kiel prepari la ŝnuron pro ŝia granda debileco. ĝis la dua jaro mia avo estis vartata de sia avino kaj poste lasita en institucio por orfoj. kaj la knabaro kutime alvokis lin filo de la pendumilo. la filo de la pendumilo estis patro de mia patro.

          la patro kaj la patrino de mi laŭpatra avino vivis en granda urbo, en la sudo. li, mia praavo, estis riĉa junulo kiu sin konsideris devenantan el antikvaj reĝoj. li estis ŝanĝiĝema kaj orgojla kaj kiam li edziĝis li havis nur dek kvin jarojn. ŝi estis dudek jarojn pli maljuna. la edziĝo okazis por trudpremo de ŝia familio, je dekadenca kaj senmona nobelaro. por la riĉa junulo la geedziĝo estis maniero obteni nobelan blazonon. ili naskis nur unu filinon, kiu iĝis la patrino de mia patro. kiam li estis dek sep-jaraĝa, mia praavo prenis etan barkon de aventuristoj kaj sin ĵetis al la mondo. mia praavino pasigis la ceterajn tagojn de sia vivo en verando de la granda vilao, el kie ŝi rigardadis la maron. tie ŝi sin forgesis en tempo neniam finiĝanta kaj iom post iom perdis la brilon de la okuloj kaj la ruĝon de la lipoj. li neniam plu revenis kaj eĉ novaĵon pri li oni ne sukcesis. dum vintra krepusko, freneza incendio, oni iris al ŝi por averto pri vespermanĝo kaj ŝi dormadis. la servistoj ne volis ĝeni ŝin. nur pli malfrue, kiam ŝia maljuna patrino ŝin serĉis por diri bonan nokton, nur tiam, ili konstatis ke ŝi mortis.

           la gepatroj de mia laŭpatra avo sin konis en bieno. li, juna kruda laboristo, forta korpo kaj esprimplena mieno, ŝi, filino de la kuiristino, bona mastrumantino. li estis vidvo kaj havis du gefilojn. ŝi, tro juna kaj naiva. la maljunaj parencoj decidis pri la geedziĝo kaj inter si akordis. iam mi vidis portreton de la juna paro. li, krispaj haroj. delikataj lipoj kaj okuloj kiuj kaŝis momentan kaj kreveman frenezon. ŝi, la buŝo flanken tordita per senfina malĝojo kaj la okuloj perditaj ene de forviŝanta nebulo de ĉagreno. ili naskis dek kvin gefilojn. dum kelkaj jaroj la vivo estis trankvila al ili kaj nenio mankis en la domo. abundo kaj ĝojo. sed lia voluptemo perturbis mian praavinon. li pasigis nokton post nokto eksterdome kaj ĉiam revenis dum frumateno pli ebria ol antaŭe. hodiaŭ ili pli diskutis ol hieraŭ kaj morgaŭ pli ol hodiaŭ. kvar el la plej aĝaj gefiloj jam geedziĝis, unu el la unua nupto kaj tri ĉe la dua edzino. la familio falis en dekadencon. la disputoj, la financaj krizoj, la patriarka ebrieco, ĉio helpis al neevitebla rompo de la familiaj interrilatoj. tiam alproksimiĝis la festo de la dudek kvin jaroj de la nuptoj kaj la praavino decidis pri vespermanĝo por la tuta familio. ŝi forsendis la kuiristinon kaj diris ke ŝi mem ĉion preparos, ekzakte kiel en la unuaj jaroj. kaj alvenis la geedziĝintaj gefiloj kun siaj kunuloj kaj unu ĵus naskiĝinta nepeto. kaj la praavino surtabligis unue la cepan supon kaj meze de duontimida ĝojo la homoj prenadis siajn kulerplenojn da supo kaj, dum manĝado, la ĵusa patrino proponis al la bebeto lian suĉboteleton. kaj unu el la gefiloj, la antaŭlasta, rifuzis manĝi kaj la praavino pleniĝis je surprizanta furio kaj la praavo konsentis kun ŝi kaj strebis por violente enmeti la supon en la gorĝon de la etulo, kiu energie premegis la lipojn. tiam okazis absoluta teruraĵo. ili ekrigardadis sin pro ekmiro kaj doloro kaj sin tordiĝis kaj ĝemadis kaj la praavino komencis ridegi kaj plori samtempe, kriante ke ĉiuj estis venenitaj, inkluzive la beba nepeto, escepte de tiu eta demono kiu eternigos la heredaĵon de mizero kaj al li ŝi malbenas per la plago de kaj ŝi ne sukcesis ĉion diri kaj jam neniu aŭdadis. la obstina etulo, blanka kaj rigida, starante rigardadis la korpojn kiuj falis dum sango ŝprucadis el iliaj buŝoj, dudek tri korpoj, viroj, virinoj, infanoj kaj malgrandeta kaj purpureta bebo kun siaj okuloj rigardantaj la malplenaĵon. kaj rigida kaj blanka kaj staranta restis la knabo ĝis la mateno de la posta tago, kiam najbaroj eniris kaj trovis la hekatombon. blinda sinjorino kompatis la totalan orfon kaj adoptis lin. silentema, preskaŭ muta, pli malfrue li komencis legi antikvajn poemojn al ŝi, per sia neesprimema voĉo, sen tremado nek emocio, kaj kun sia rigardo fiksata en tiu tago kiu neniam finiĝis. tiu knabo iam estos la patro de mia patrino.

          pri la gepatroj de mia avino, patrino de mia patrino, preskaŭ nenion oni sciis. ŝi aperis en varmeta frumateno, envolvita en puregaj ĉifonaĵoj, ĉe la pordo de malriĉa dometo, kun malbone skribita mesaĝeto: vartu min, pro amo al la ĉielo. tie ŝi loĝis tri jarojn ĝis kiam ŝi perdis la adoptintajn gepatrojn dum nokta fuĝado, la vilaĝeto invadota de malamikoj. ekde la tria ĝis la oka jaro, ŝi vivis inter almozuloj, kiuj iris de urbo al urbo kaj elpetis manĝon kontraŭ kanzonoj, religiaj aŭ obscenaj, depende de la aspekto de la domo; se la domo estis senornama kaj simpla, ili kantis pri pasintaj kreitaĵoj, sagaoj kiuj sin perdis en la originoj kaj parolis pri falo de steloj por puni la homan senkompaton; se la domo estis juneca kaj plenkolora, ili kantis pri sekretaj renkontiĝoj de geamantoj meze de arbaretoj kaj pri kisoj kiuj brulis kaj buŝoj kiuj incendiis ĉiujn sensojn. kaj en unu el tiuj domoj tiu infano estis donata al sinjorino de ardantaj okuloj, kiu vartis orfulinojn ĝis kiam ili kapablus sin prostitui. tie ŝi restis ĝis dek-du-jaraĝa kiam, iam, impostisto, aroganta, diboĉa kaj lasciva, klopodis por seksperforti ŝian pli aĝan amikinon, malsanetan. mia praavino rompegis al li la kapon per ĝardena ŝovelilo kaj ambaŭ fuĝis tra la mondo, restis ĉi tie kaj tie, laborante ie ajn por manĝo kaj vestoj. pli malfrue ili sciis ke la domo de la sinjorino estis bruligita de la reĝaj soldatoj. tiam ili foriris el la regiono kaj perdiĝis en la lando de la grandaj bluaj lagoj.

          kaj jen mi pasas al la genezo de la generacio antaŭa al mi. kaj mi pasas al la historio de miaj gepatroj. kaj jen mia avino almozula, la filino de nekonataj gepatroj, hazarde eklaboradis en la domo de la blinda maljunulino. kaj tie ŝi konis la junulon kiu legadis rakontojn kaj poemojn sen ia esprimo en la voĉo. kaj li neniam atentis pri ŝi, kiam ŝi kunportis teon aŭ kiam ŝi kuŝigis la ŝalon sur la dorso de la sinjorino aŭ ŝin kondukis al la lito. kaj tie ŝi loĝis kaj iam, tion rakontis al mi ŝi mem, mia laŭpatrina avino, iam ŝi ne rezistis al la impulsa kaj lirika alvoko de sia febra korpo kaj ŝi de malantaŭe alproksimiĝis al tiu, kiu estos mia avo, kaj kisis lin sur la kolo kaj tenadis liajn ŝultrojn. kaj do lia voĉo verŝigis el la libro poemon plenan je ektremo kaj larmoj. tiel ili restis kaj post la fino de la legado, demandis la blindulino

          kiu estas tie?

          neniu.

          kompreneble, ŝi komprenis. komprenis kaj silentis. kaj por la venonta posttagmezo, ŝi elektis librojn kun tekstoj pri amo kaj morto. kaj la junulo eklegadis per sia unutona voĉo kaj atendis tion, kio devos okazi. la junulino venis kaj genuiĝis kaj kuŝigis la kapon sur liaj femuroj kaj la poemoj bolis pro komocio kaj malespero kaj li pro la febro tremadis kaj lia voĉo forflugigis fajrerojn de neeltenebla emocio. kaj dum li parolis pri amo kaj morto, eksplodis ene de sia korpo la ĝuo de detenata uragano, pro la kontakto de la vizaĝo kiu premis sian sekson. kaj silentiĝis la legado kaj la blindulino, la naztruoj atentaj al la aero kvazaŭ ĉevalino kiu flaras la alvenon de la printempo, la blindulino atendadis. kaj tio ankaŭ okazis en la postaj tagoj, egalaj, rilate legadon kaj renkontiĝon, sed kreskantaj, rilate aŭdacon kaj amoran furion. iom post iom la juna paro sin montradis unu al la alia, ambaŭ inspirataj de la odoro eskapanta de siaj korpoj kaj de la demenca kaj sugesta lingvaĵo de la poetoj. kaj venis la tago kiam ŝi tute nudiĝis dum li legadis la anhelojn kaj la timojn de profeteca eterna voĉo kaj ŝi nudigis lin sed li ne silentigis la legadon, kiu daŭre elverŝiĝis kvazaŭ impeta fonto el vortoj muzikplenaj. paralele al la bela kaj freneza poezio duonkantata duonplorata de lia voĉo, paralele al la poezio, kreskante glatiĝis ilia granda plezuro kiel bolanta lafo de vulkano kiu ŝveliĝas kaj supreniras kaj kiam la du korpoj iĝis unu korpo kaj pretiĝis por eksplodi, tiam, ja, tiam la nesufiĉa poezio silentiĝis kaj cedis lokon al ĝemadoj kaj roradoj kaj ambaŭ spiradoj akceliĝis kaj haltis dum longa tempo, premataj de surprizo kaj krio ne plu tenataj de la koroj. kaj el la profundo de iliaj estoj, la ununura vulkano eksplodis en la mondo, plena je forto, je furio, je ploro, je plezuro, je laco, je paco, je dormo.

          silenta kaj feliĉa ridetadis la maljunulino. poste, malrapide ŝi stariĝis kaj, serĉante laŭ la varmo kaj la amora parfumo, per mildaj palpadoj trovis la dormantan paron, kovris ilin per sia ŝalo kaj senbrue foriris.

          tiuj du estis la gepatroj de mia patrino.

          kaj jen la origino de mia patro: estis freneziga nokto je plenluno kaj mia avino, filino de la virino kiu mortis rigardante la maron, mia avino promenadis en la parko. pro la kvanto da lumo, pli ŝajnis ke eterna kaj blua frumateno obstinis por ne veni, apenaŭ sin anoncante per tiu kontrolata lumaĵo. estas tro facile diri ke mia avino heredis de sia patrino la melankolian kaj sentimentalan animon kaj de sia patro la aŭdacan spiriton kaj indiferentecon rilate ordinaraĵojn. mi ne diros. iel ajn estus ŝia temperamento, oni ĉiam povus trovi en gepatroj ian pravigon. homoj ne bezonas pravigojn. sufiĉas ke ili estu tiel kiel ili estas, sen ricevitaj markoj. kontraŭe, kiel pravigi la ne ricevintajn markojn? mi do diras ke mia avino estis melankolie sentimentala sed markita per fortaj impulsoj al neordinaraĵoj kaj strangaĵoj. promeni tute sola tra siaj privataj parkoj, eĉ se kun luno, estis indiko pri melankolio kaj kuraĝo. aŭ, eble, precipe ĉar estis plenluno. kune kun sia lumado, luno kunportis volon pri frenezaĵo. la okuloj pli forte brilis, la korpo pli facile ektremis, la paŝoj divenis vojojn. meze de tiu ne alvenanta blua frumateno, ŝi aŭdis fluton. kaj ŝiaj piedoj trovis la padon al la muziko. kaj ŝi alproksimiĝis al li, la filo de la pendumilo, kiu, envolvita de lankovrilo, sidis sur ŝtono kaj ludadis strangegan melodion venintan el iu malproksima lando. ŝi haltis por aŭdi kaj sin brakumis pro malvarmo. aŭ ne. kaj li, malgraŭ tio, ke li rimarkis ŝin, li daŭre ludis; eble, nun, ĝuste pro la rimarko, pli absorbita ol antaŭe. kaj nur post kiam li alvenis al la fino de la ario, rigardis ŝin. kaj pro la rimarko ke ŝi tremadis de malvarmo, stariĝis kaj envolvis ŝin per la lankovrilo kaj nuda sidiĝis sur la ŝtono. tiel estas laŭ la rakontaĵo de mia patro, sed mi ne kredas je la rakontoj de mia patro, fantaziema kaj revulo. kaj rakontis li ke ŝi rekonis la viron kiel unu el la domaj servistoj kaj nur diris:

          mi scias kiu vi estas.

          li sciis ke ŝi estis la mastrino de la vilao, patrino de tri filinoj nigraj kaj belaj kiel steloj. li ankaŭ sciis ke ekde naŭ generacioj ne naskiĝis maskla ido en tiu familio.

          kaj ili kuŝiĝis sur la lankovrilo kaj post naŭ monatoj, la tempo necesa por ke iu nokto iĝu iu vivo, post naŭ monatoj naskiĝis mia patro kaj ĉiuj festenadis dum unu semajno en la tuta urbo. pri iu afero mi neniam komprenis. kiel li sciis pri tio? ĉu eble li inventis ĉion ĉar li ĝismorte malamegis la edzon de sia patrino, kiu devus esti lia patro? kial li konsideris kiel sian patron viron, kiu estis unu inter la plej humilaj en la vilao? estas vere, ja estas vere ke, en la ĝusta tago de la morto de mia avino, la filo de la pendumilo tute malaperis. neniam plu oni vidis lin. mi ne scias kion pensi. mi ne scias ĉu li pravis. li estis stranga ulo. oni diras pri li ke li estis timema, kaŝema, pri ĉio ektimanta. li ploris por nenio kaj se oni postulis de li pli viran konduton, li pli forte ploradis kaj sin kaŝis dum tagoj. mia avino diris ke, ekde knabeto, li petis al ŝi rakontaĵojn. kaj tuj kiam ŝi komencis, li interrompis: ĉu tio veras aŭ ne veras? se ŝi respondis ke la rakonto estas inventita, li ridis kaj atentis. kaj se ŝi respondis ke la rakonto vere okazis, li firme decidis: el tiuj, mi ne volas. kaj post kiam li kapablis legi, li rifuzis legaĵon pri la homa historio, ekde ĝia komenco, kaj rifuzis legaĵon pri scienco de la numeroj kaj de la aferoj kaj de la vivuloj. li sin forgesis dum horoj kaj horoj legante la samajn legendojn kaj samajn mensogaĵojn kaj samajn fantaziaĵojn. kaj tute neatendite, iam, li diris al sia patrino ke li skribos leterojn al la tuta mondo. kaj li ekskribadis romanojn neniam plu finiĝantajn, plenajn je fantastaj kreitaĵoj, krom ia ajn homa logiko, kun siaj roluloj plenaj je konfliktantaj emocioj kaj surprizaj kondutoj. kaj se iu alparolis pri tio kaj postulis plian koheron, li nur ripetadis: en fantazio estas pli profunda logiko ol en realo. kaj ofte nur la fantazia troigo prezentas la ekzaktan amplekson de realaĵo. mi ne kulpas se vi nur kapablas kompreni tiujn supraĵajn ĉiutagaĵojn. kaj silentis.

          iutage junulino vizitis mian avinon. ŝi venis por koni ŝian filon, taksata kiel bona verkisto. ili sin konis kaj tiu junulino konkeris la patran koron, per sia objektiveco, decidkapablo, stabileco. ili geedziĝis kaj havis hejmon plenan je libroj, kiuj alvenis el la tuta mondo, kaj je amikoj kiuj, dum la varmaj vesperiĝoj, ludadis siajn lastajn kanzonojn. kaj ĉiuj diskutadis pri la okazaĵoj en la lando kaj pri la registaro kaj pri la popolaj kutimoj kaj tiom kaj tiom estis la temoj de diskutado ke kelkfoje mia febra kapo bolis dum tuta nokto pro la kvanto da informoj kaj opinioj ne komprenataj de mi. tia estis mia hejmo.

          kaj nun mi haltas ĉi tiun rakonton por ĝin pristudi. strange ke mi parolis pri renkontiĝoj inter praavoj kaj praavinoj kies rezulto estis vivantaj burĝonoj kaj nenion volas diri pri la granda nokto de mia fekundiĝo; kaj strange ke mi longe parolis pri venenoj kaj pendumiloj, en pasinteco, kaj nenion volas diri pri miaj unuaj jaroj. kaj mi konkludas ke rakonti historion estas rakonti ĝiajn lasitajn markojn. kaj povas okazi ke mi reiru al pasinteco kaj memoru pri momenta fakto kiun mi pensis ne aparteni al mia hodiaŭo por malligi malnovajn katenojn aŭ pravigi mian ankoraŭ ne finintan estanton. ĉar rakonti historion ankaŭ estas plifortigi la vivantan memoron; estas elekti inter la plej brulantaj memoraĵoj, tiujn kiuj pli forte brulas. ĉar se ni pretendas priskribi la tutan pasintecon, ni ne vivos la estanton. rakonti signifas pli bone sin prepari por vivi la hodiaŭon. pro tio, la saltoj, la nebuloj, la mankoj. la hodiaŭo urĝiĝas. postulas. sed pasinteco mordas, sin faras estanto. rakonti estas miksi tion de hieraŭ kun tio de hodiaŭ. mi ne povas vekiĝi en mateno kiu ne proponas al mi memoron pri mia doloro. oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio. kaj miaj manoj, mi ilin plenigas per memoro, dispecigita memoro, sed varma kaj vivanta. kaj per tiu materialo mi daŭrigas mian memkonstruon. povas ankaŭ esti ke mi elektas, en la tuta historio, la pli emociigajn okazaĵojn; al mi tio ĉiam estas grava..

          do, inter saltoj, nebuloj kaj mankoj, jen mi estas en la granda regno de la eterna suno. kaj jen mi estas prezentata al lia splendega reĝa moŝto. kaj mi ricevas la taskon pri la plej granda historia statistiko neniam antaŭe farita en nia mondo. mi devas vojaĝi dum kelkaj jaroj, rikolti ĉion eblan kaj dum la resto de miaj tagoj skribos la grandan aventuron de la homo. la enciklopedion.

          kaj jen ĉio de mi vidata:

          dum dek jaroj mi vizitis preskaŭ ĉiujn regionojn de la planedo. kiam tute ne eblis iri al kelkaj lokoj pro ilia malfacila alirejo, mi informiĝis pri ĉiuj detaloj. kaj ie ajn mi klopodis por konversacii kun multaj homoj kaj skribis ĉiujn informojn. dek asistantoj zorgis pri la dokumentaro, logike kaj metode ordigis ilin, kvazaŭ grandega arkivo. kaj mi vidis do la staton de la mondo, konfuza kaj heterogena. apud eksterordinaraj kaj progresemaj urboj, troviĝis vilaĝoj nedisvolviĝintaj. kune kun lokoj kun iliaj civilizitaj moroj, mi trovis barbarajn kaj primitivajn regionojn. la kutimoj estis tiel malsimilaj kiel nokto kaj tago. se ĉi tie oni akceptis nin afable kaj ĝentile, aliloke ni riskis kelkfoje la propran vivon. la distanco inter la homoj estis pli laŭ koro ol laŭ geografio. malgranda milito ĉi tie detruadis vilaĝeton, frakasis domojn kaj palacojn, dum la venkinta urbo ekdominis ĉirkaŭe vivante en lukso kaj riĉo. la nura konstanto estis milito. ĉi tie por starigi, tie por detrui.

          kaj mi deduktis ke milito estas la homo. okazos milito tie, kie estos la homo. kaj specoj de milito, kiom da estos la specoj de homoj. kaj ke ekzistas milito, ne pro tio, ke estas kialoj, sed ĉar homo inventas la kialojn, impulsata de instinto detrui. kaj mi konstatis ke la granda fatalaĵo estas ke ĉiuj motivoj por milito estas forĝataj laŭ superfluaj kredoj. ne pli ol superflua kredaro. terura infano loĝas ene de la koro de la popoloj.

          kaj se iu diras ke milito estas kreita de militindustrioj, tiuj senskrupulaj homoj kiuj, por komerci siajn militajn artefaktojn, kreas fokusojn de disputo por pli bone disvendi siajn maŝinojn, mi diras ke tiuj senskrupulaj homoj ne estas la militfarantoj! ili nur profitas de homa impulso, farante la bezonataĵojn, maŝinojn de morto por venko kaj domino! je la sama maniero, tiuj senskrupulaj homoj profitas de vanteco, vendante koloraĵojn kaj maskojn kaj novaĵojn, kaj profitas de senespero, vendante revojn kaj paradizojn kaj fantazion. tio, kion mi nun diras, ne igas ilin pardonindaj. al ĉiu, sia porcio.

          milito ekzistas ĉar gepatroj malamas la gefilojn; aŭ ĉar gefiloj malamas siajn gepatrojn; aŭ ĉar la homo malamas sin mem.

          kaj jen la milito vojmontradis al homo lian estontecon. oni povas diri ke la homo konstruadis sian morgaŭon per siaj havaĵoj kaj tio estis malmulto. eble multo, malfacile diri. facile estas diri ke homo suferas kaj ne kapablas plibonigi sian momenton.

          kaj mi perceptis ke reĝimoj kiuj sin nomis liberaj, ne estis liberaj, kaj la ŝtataj atributoj tre ofte estis la malo de la realo: teruraj kaj tiranaj ŝtatoj sin titolis socialemaj kaj demokratiaj, kaj pere de mirindaj etiketoj kaŝis de la civitanoj venenojn kaj acidaĵojn, kiuj mortigas por la tuta vivo.

          dumvojaĝe mi aĉetadis, nome de lia splendega reĝa moŝto, la malmulton de restantaj libroj. tiel, en la granda regno koncentriĝos la tuta raporto pri la homaro. kiam mi havis tempon, mi studis ilin; kontraŭe, mi ilin apartigis por posta uzo. mi intencis aĉeti tutajn malgrandajn laborejojn kaj endomajn simplajn metiejojn, ĉar mi pensis ke en la granda regno ni povos studi kaj reaktivigi ilin. mi sendis leterojn sed lia splendega reĝa moŝto rifuzis, pretekstante ke la financoj estis reviziataj ĉar multegaj estis la elspezoj, la impostoj ne sufiĉadis al la ĉiam kreskantaj necesaĵoj. sed ni daŭre devus aĉeti librojn kaj dokumentojn.

          kaj nun mi diras ke mi revenis kaj restis praktike enprizonigita en grandega biblioteko dum jaroj kaj jaroj. lia splendega reĝa moŝto kelkfoje vizitadis min, sekvata de korteganaro kolor- kaj luksoplena. fojfoje mi partoprenis en festoj kaj mi precipe elektis tiujn, kie mi spektis muzikistojn kaj geaktorojn kun siaj novaĵoj. se mi laciĝis pro legado kaj skribado, mi promenis en la parko aŭ mi vizitis najbarajn vilaĝetojn. tie, maljunuloj kaj maljunulinoj paroladis al mi pri forgesitaj aĵoj, rakontoj pri ĉielanoj enmiksiĝantaj ene de la popolo por koni kaj puni homojn. kaj en la biblioteko, legante kaj legante, en la nuno kaj en la posto, hodiaŭ kaj matene, mi sukcesis refari iom post iom, almenaŭ parte, nian grandan aventuron.

          la homo aperis sur la tero antaŭlonge, kiam okazis kataklismo, io simila al falo de grandaj ĉielaj korpoj, steloj laŭ la antikvuloj. la legendoj havis malsimilajn versiojn sed ĉiuj konkludis ke la homa raso aperis post la granda katastrofo. okazis do reĝimo de ununura reĝo, la tuta tero sub unu nura povo. la dokumentoj estas mankoplenaj; io okazis kaj ĉiu regiono ekmilitis kontraŭ la alia. kaj tiu milito detruadis gravajn inventaĵojn porĉiame perditajn. ĉi tie jen legendo kaj historio interkonfuziĝas: tiom estis la inventaĵoj, kaj je tiel mirakla efiko, ke malfacile estas krei ke vere tiaĵoj ekzistis. ili parolas pri kompleksaj maŝinoj kapablaj kunporti voĉon kaj bildon de homo de kontinento al kontinento, maŝinoj ne tirataj de bestoj kapablaj transporti homon kaj liajn posedaĵojn ĝis neeblaj distancoj, feraj birdoj, kavaj kaj potencoplenaj, kapablaj flugi kaj kunporti homojn; fine, grandaj ŝipoj kiuj transportadis ĉion enhavatan en palaco de granda reĝo. sed la grandaj ŝtatoj disdividiĝadis en pli etaj regnoj kaj ĉiu divido signifis perdo de io.

          kaj mi sukcesis percepti la diferencon inter la historio rakontata antaŭe kaj tiu de nia nuno. en la komenco, historio kritikadis la faktojn, poste nur rakontadis ilin, fine nur komentariis la reĝajn agojn kaj mi timas ke tuj historio inventos grandiozajn aventurojn neniam okazintajn. tre probable ni alvenos al la tago kiam ni inventos grandajn intervenojn elĉielajn, ekzakte kiel la vilaĝaj gemaljunuloj, miksaĵojn de historio kaj fantazio.

          kaj mi konstatis ke la literaturo laŭiris sur simila vojo. unue, analizante aŭ prezentante la ordinaran homon kaj lian ordinaran travivaĵon. poste gravajn heroojn kaj iliajn farojn. nun ni havas rakontojn pri virtemaj reĝoj kaj reĝidoj. mi deduktas ke ni fine rakontos la heroaĵojn de tiuj ĉielanoj.

          pri teatro, mi diros ke mi trovis postsignojn pri surscenigoj, kiuj provokis dubojn ĉe la spektantaro por ke ĉiu lernu pripensi. mi nur trovis referaĵojn pri tiu teatro, ne la tekston mem. poste aperis teatraĵoj kiuj laŭdis la grandajn virtojn. ĝenerale la individuo oferis al la socia grupo siajn pasiojn. mi ne kapablas antaŭvidi la destinon de la teatro, eble ritece montri renkontiĝojn inter homoj kaj diaj kreitaĵoj kaj poste priskribi la vivon de la diaĵoj.

          pri muziko kaj pentroarto, ni jam konis pli bonajn tagojn. bonegaj instrumentoj detruiĝis kaj oni perdis la farmanieron de kelkaj farbiloj. hodiaŭ ni havas ion simpletan kaj krudan, se kompare kun priskriboj trovitaj en malnovaj dokumentoj. mi demandas al mi ĉu ni alvenos al ritma kaj naiva muziko de vilaĝanoj kaj iliaj muraj pentraĵoj. mi ne scias.

          la sciencaj ŝanĝoj estis veraj perdoj. oni parolas pri maŝinoj por vidi kaj malproksimaĵojn kaj malgrandaĵojn. oni parolas pri kompleksaj sistemoj tute ne komprenataj. mi ne scias ĉu mi havos tempon por ilin ĝisfunde studi. mi penadas. la plej serioza problemo inter la sciencaj demandoj estas tiu, pri la deveno de la homo. mi memoras pri homoj diskutantaj en mia hejmo, ili parolis pri malnova teorio, laŭ kiu homo eble devenas de besto, kvazaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj apartenus al biologia skalo ĉiam kaj ĉiam pli kompleksa, de post origina vivaĵo. miaj gepatroj kaj la vizitantoj konkludis ke tio tute ne eblus, ĉar nenia interrilato ekzistas inter tiom malsimilaj kreitaĵoj, kiel birdoj, reptilioj kaj mamuloj, ekzemple. la lastaj dokumentoj klopodas por klarigi laŭ teorio pri spontana apero de la homo. sed ankoraŭ ne venis ia ajn konkludo. oni pensas ke nekonata interveno okazis.

          kaj jen mi serĉadas kaj notadas pri multaj aferoj kaj mi timas ĉar tempo rapide konsumas min. multaj estas la informoj, mia memoro preskaŭ ĉiam perfidas min. kaj mi precipe timas pro la onidiroj kiuj ĉirkaŭas la palacon. la popolo, oni diras, estas malkontenta. tro altaj estas la impostoj, oni devas ĝislace prilabori la teron kaj preskaŭ ĉion oni liveras al la impostistoj. oni diras ke la reĝo kaj lia korteganaro ekspluatas la tutan regionon por konservi netuŝeblan lukson kaj povon. dum popola festo, ebriulo diris al mi ke, tute neatendite, la najbaraj vilaĝoj kuniĝos kaj kun siaj iloj, marteloj kaj rikoltiloj, invados la grandan palacon, buĉos ĉiujn kaj ĉion bruligos, ne forlasante brikon sur briko.

          kiel resumi ĉion studitan de mi? kiel paroli pri la grandaj ŝanĝoj kiuj suferigas la homon dum lia ekzisto? en la komenco fiera kaj ordema, nun timplena kaj fanatika. kiel detale priskribi la homklasojn? ĉi tie kelkaj ŝtelataj kaj ekspluatataj homoj, kiuj ĝislace laboras, tie pli eta grupo kiu vivas de alies laboro. kaj kiel klarigi la originon de tio? kaj kiel kompreni la socialan kontrakton kiu tenas tiujn du partojn, unu interligata al alia tiel neŝanĝeble kaj forte? ĉu mi havos tempon por diri ke tago post tago la homo, pro sia timemo, iĝas pli kaj pli predo de eksterordinaraj kaj fantaziemaj fortoj?

          kaj por kompreni linion de libro mi bezonas legi aliajn multajn librojn kaj tion farante mi min perdas ene de novaj kaj surprizaj duboj. kaj se mi klopodas por denove relegi libron jen mi antaŭ nekonataj informoj, kvazaŭ relegado de libro estus legado de alia libro, konado de nova homo aŭ aŭdado de nova mesaĝo.

          ĉar mi estas arestita ene de implikaĵo de malfacilaj demandoj por ununura kapo, mi timas pro la malmulto da tempo. kaj mi scias ke por tio eĉ la tuta tempo de tiu mondo ne sufiĉus. kaj mi terurplene pensas ke tre eble mi signifas en la homa historio ĝia lasta momento de lucideco. kaj tiu malgranda kaj sterila lucideco ne rezistos kontraŭ la lavango de instinkto kaj fanatikeco kiu ĉirkaŭas min, vigle kaj nedreseble avancanta. jen mi perdita kaj ekfreneziĝanta meze de ĉi tiuj skribaĵoj. mia memoro, kiu ekstumblas, mokas min. kiu memoraĵo apartenas al mi kaj kiu min devancas? kiel scii ĉu io estas homa historio kaj ne subjektiva interpretado de mia cerbo plena je personaj fierecoj. mi ne sukcesas apartigi min de mia laboro. la tempo ne atendas min, tion mi scias. ŝajnas ke ĉio de mi rakontata apartenas al pli ampleksa serio de historio kiu estis antaŭ mi kaj estos post mi. meze de ĉiuj libroj, mi perdiĝas. libroj, libroj kaj libroj. mi ne volas ilin konsideri kiel nur librojn. ili estas plie ol papero kun tekstoj. mi bezonas deĉifri ilin kaj kodigi ilin, ene de saĝa ordo kaj scienca rigoro. la tempo ne atendas, mi scias. eble eĉ la vilaĝanoj ne volas atendi, kun siaj falĉiloj pli sataj je venĝo ol justeco. ĉu ili mem havos tempon?

          tamen tiuj aferoj tute ne gravas. mi scias ke okazis serio da faktoj antaŭ mia nuno kaj mi scias ke alia serio al mi ne apartenanta devas sin sekvi. kaj tiele ĉiam estis, ekde la antaŭo ĝis la fino, kiu neniam alvenos. alvenos al mi, al ni, sed neniel al ĉiuj, ĉar, post la posto, estos la aliuloj.

          mi tre ŝatus pensi ke por ili ankoraŭ ekzistos libroj

Visitas: 111