Malhistorio – ĉapitro 8.

Malhistorio – ĉapitro 8.

 

 

          Ve! Ve! la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj! ĉar en unu horo pereis ĉion da riĉeco.

 

           8. novluno.

 

           li dormas. li sonĝas, ke mi dormas. li ne scias ke mi tenas enmane lian morton. li fidas je mi. li amas min. lia dekstra kruro ripozas sur miaj femuroj. lia dekstra mano ripozas sur mia mamo. li spiradas sur mia kolo. li ne scias ke mi tenas enmane la pulvoron kiu silentigos lin. mi sentas per mia brako la trankvilajn kaj fidantajn batadojn de lia koro. kaj denove mi pensas pri la ringo sur mia fingro, el kie mi prenos la pulvoron kiu dormigos lin je alia speco de dormo. dormo en kiu li ne plu sentos miajn mamojn nek miajn femurojn nek la odoro de mia sekso. dormo en kiu li ne plu sonĝos pri amo al mi. ĉar li amas min. tute senespere, ekzakte kiel ĉiuj aliaj. per amo je totala sindonemo. mi silentigos lin kaj tute sola regnos sur tiu granda imperio. ĝuste por tio, mi naskiĝis.

          mi havas nek patron nek patrinon, kantis malnova kanzono konata de mi.

          mi havas nek patron nek patrinon,

          filino de la arbar’,

          nepino de la montar’.

           la dikulino vartis min. edzino de la mastro. li, skeletece magra, ŝi, elefantino graveda je ventro, je brakoj, je femuroj. ŝi donis manĝon kaj banis min, li donis ordonojn. ili havis grandegan filon, blankan kaj blondan, terure blankan kaj troege blondan. li levadis min, frotis la densajn lipharojn sur mian ventron, ĵetis min alten, prenis min dum falo, denove la lipharojn kaj krevanta kiso sur miaj piedoj.

          ni ĉiuj vekiĝis malfruege. tiu tenduma vivo ne estis facila, hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ tie; sed estis tre amuza. ni vekiĝis malfrue ĉar la cirko funkciis ĝis frumateno. mi jam kapablis helpi, laŭ ilia diro. do, tuj post la manĝo, la estro sendis min por helpi la blondan filon. estis la filo, tiu kiu devis fliki la vestojn de la monstroj aŭ kunporti al ili manĝaĵon aŭ lavi iliajn kaĝojn. mi restis ĉe li kaj plenumis etajn taskojn: preni la forgesitan kudrilon, kunporti la martelon posttagmeze, fininte la duan manĝon, ni devus organizi la noktan programaron. helpi pri la dispono de la malplenaj ĉeloj, kontroli ĉu la nomoj pendadis sur la ĉelaj pordoj, etendi la grandan tolaĵon por ke la pluvo ne surprizu nin.

          vespere mi nenion faradis. mi restis algluita al la mantelo de la filo dum li prezentis, unu post la alia, la kuriozegajn monstrajn kreitaĵojn, dum li parolis pri iliaj krimoj kaj iliaj punoj. ni fajrigis la torĉojn, la popolamaso ariĝis, ridante kaj kriante. post la organizo de malgranda grupo, li komencis la prezentadon:

          ĉi tie, gesinjoroj!, gapu fronte al tiu duonviro!, indikante la duonviron, kiu nek krurojn nek sekson havis: nur la trunkon, kapon kaj brakojn. jen, gesinjoroj, tiu kreitaĵo estis riĉa civitano de la granda ĉefurbo! kaj okazis ke, iutage, li ne buĉis hundon por la ofero al la dio de militvenko. en la posta tago tute malaperis duono de li, la kruroj kaj tio, kiu estas la plej vira valoraĵo kaj plej plaĉa al la virinoj! ĉiuj ridadis kaj manfrapis, inter si rigardante per kontenta varmeco.

          kaj ni iris al la kaĝo de la flugilhava viro. la flugilhava viro!, gesinjoroj!, estas tiu horora kreitaĵo kun manoj algluitaj al ŝultroj. li mem rakontis al mi, turmentplena, ke en sanktigita tago, en sia vilaĝo, li aŭdacis tuŝi la fekundigan akvon, mokante pri la diino de geedziĝoj, tiun akvon per kiu la sterilaj virinoj ŝmiras mamojn kaj ventron, esperante gefilojn generitajn per dia helpado. kaj jen en la posta tago liaj brakoj malaperis kaj liaj manoj algluiĝis al la ŝultroj, kvazaŭ senplumaj flugiloj. ĉiuj kriadis kaj prifajfadis kaj manfrapadis.

          kaj tiele ni sekvadis, de la flugilhava viro al la virino kun tri mamoj kaj al maljunulo senripa kaj al la plej eta viro en la tuta mondo kaj al la viro manĝanta tra la kolo, per sia tubeto. la spektantaro admiradis, kriadis, amuziĝadis. kelkaj el ili, tamen, ne estis aŭtentikaj. mi sciis sed ne rajtis priparoli. ekzemple, la vira virino. iam en la tendumaro aperis mizera virino, al kiu, dum vilaĝa invado, oni fortranĉis unu el la mamoj. la mastro ordonis farbi vilaron sur la senmama flanko, algluis duonbarbon kaj pecon de peniso kaj ununuran testikon interkrure. dum tiu prezentado, la torĉoportantoj malantaŭigis la lumon, kaj nur la konturoj de tiu fantasta aperaĵo montriĝis.

          granda estis la ekzaltiĝo de la filo dum la prezentado de tiuj estaĵoj. iam mi rimarkis ke li ofte ŝanĝis la miraklojn, laŭ lia plia aŭ malplia alkoholtrinkado. tamen, neniu perceptis. ĉiuj parolis malsimilajn lingvojn, kiom da estis tiuj lingvoj?, ili nur spektadis kaj amuziĝadis.

           sed se nia tendumaro estis ĉe la militistaj kampadejoj de la poratakaj garnizonoj, ho, kia festo! centoj da soldatoj de la granda ĉefurbo, nia sama idiomo, vera festo. ĉar nia tendo ne estis granda, ni devis longege restadi ĉe la fortresoj sen la konstanta neceso traslokiĝi. ĉiunokte la cirko pleniĝis je soldatoj.

          okazis stranga nokto, mi memoras, kiam ilia komandanto rezervis la spektaklon nur por kondamnituloj. sklavoj el diversaj popoloj kiuj ricevis la punon morti per bruligado surkruce, post fiaskinta klopodo por fuĝi el kuprominejo. la cirko plenpleniĝis per malsimilaj homoj, kelkaj altaj, kelkaj dikaj, kelkaj blankhaŭtaj, kelkaj harfrizitaj, ĉiuj enkatenitaj, sekvadis la paŝojn de la blonda filo. tiu troigis la punon de la dioj kiuj transformis ordinarajn homojn en tiujn estaĵojn de koŝmaro. mi rigardadis la komandanton. la komandanto rigardadis la kondamnitajn sklavojn. la okuloj de la komandanto estis fiksaj, senmovaj, ŝajnis ke li penis deĉifri iun misteron. kaj jen mi rigardis la kondamnitojn. ili ridadis, sendentaj, ili iom post iom moviĝadis, inter si ĵetante rigardojn, levante siajn katenitajn manojn, ili liberiĝis je la minaco de la posta tago kaj vivadis siajn nunojn. dum kelkaj momentoj ŝajnis ke ili forgesis tion, kio ilin atendadis. sur ĉiuj ili ŝvebis la birdo de la nuno, protektante per siaj grandaj flugiloj. ili kriadis, ridegadis, parolis nekompreneblajn frazojn. post la lasta kaĝo, kapkliniĝis kaj estis envice kondukataj eksteren. pli malĝojaj ol kiam ili eniris. por ili, mi ne scias kial, ne estis montrata la lasta atrakcio.

          la lasta atrakcio estis malpermesata al mi. elĉerpita la serio de la monstruloj, ĉiuj devis eniri en tre etan tendon. tiam la blonda filo forsendis min. mi ŝajnigis nenion kompreni kaj plenumis la ordonon, sed ververe mi sciis pri tio, kio estis tie. iun nokton mi profitis de fendeto en la baŝo kaj gvatis. ili estis tiel distriĝinta ke neniu rimarkis min. viro, proksime al multaj torĉoj, estis tute nuda. mi ĉiam rimarkis lin en la cirka grupo kaj pensis ke li estis nur pli valora servisto. li havis du seksojn; du penisojn; du virinoj surgenue karesadis, kelkfoje lekis aŭ kisis la du membrojn aŭ tenis ilin por montri. la spektantaro ne aŭdis pri la dio de tiu miraklo ĉar la bruado estis infera.

          de vilaĝo al vilaĝo ni vojaĝadis kaj tiam, kiam ni atingis novan fortreson, ĝi estis pli kolosa kaj fortika ol la antaŭa. oni klarigis al mi ke ni iradis ale al la granda ĉefurbo. ke ni vivis en granda imperio. sed ni nur alvenos post multaj jaroj de vojaĝo pro la neceso prezenti la spektaklon sur la tuta vojo.

          kaj tiel ni iradis, levante kaj mallevante la grandan baŝan tegon, montrante al la loĝantoj de la imperio tiujn niajn surprizajn vidaĵojn. mi iom post iom kreskis, miaj koksoj ĉiutage rompis la vestojn, kiuj ankaŭ iĝis ĉiam kaj ĉiam pli mallongaj. mi grandiĝis, malrapide, mi sentis ke mia korpo pleniĝadis per io ne tute mia kaj mi bezonis akcepti. la mamoj kvazaŭ krevis, tiel streĉitaj ili estis. mi havis strangajn sonĝojn. en tiuj nunaj tagoj la blonda filo ne plu ĵetis min alten, sed levis min kaj kisis mian frunton. sed en miaj nunaj sonĝoj li levadis min, frotis la lipharojn sur mia sekso kaj donis klakantan kison sur ĝi. mi vekiĝis absolute konfuzita.

          kaj venis vesperiĝo kiam ni tendumadis ĉe unu el tiuj kazernoj. antaŭ ol okazis la spektaklo, enorma duonebria soldato, pasante proksime al mia tendo, venis al mi kaj pinĉpremis mian mamon. mi ektimigite foriris sed li sekvis min. mi ekkuris kaj aŭdis krion. mi haltis kaj vidis. la blonda filo lante avancis kun tranĉilego enmane. la alia ekhaltis. iu kriis kaj ĵetis al li tranĉilon kiu surgrunde glitis ĝis liaj piedoj. kaj ambaŭ, armitaj de furio, rondirante sin mezuris. la frapoj vibris enaere, sentrafaj. subite, mi ne vidis la agon, nur ĝian rezulton, la kolo de la soldato ruĝe malfermiĝis kaj li falis dum la sango ŝprucis. la mastro kriegis. mi rimarkis ke iuj ekmalmuntis la tendojn kaj preparis fuĝon. absoluta hasto, jen ni meze de la ordigado. subite ĉiuj haltis kaj ekrigardadis la enorman rondon faritan ĉirkaŭ ni, armitaj soldatoj kun brilaj lancoj. ili venis, ŝnurligis la virojn, apartigis virinojn, ni ĉiuj estis kondukataj al la fortreso. soldato prenis min permane kaj min kondukis for. ni eniris en riĉan tendon. li ŝnurligis miajn manojn kaj mi rimarkis ke li fikse rigardadis miajn mamojn, ankoraŭ malgrandajn. li lasis min side enangule kaj iris for. poste aliaj venis kaj kondukis min eksteren. en la mallumo ni ĉiuj iris al speco de placo tute iluminata per torĉoj. en la centro granda truo plena je akvo. ĉiuj de la cirko estis envice, ŝnurligitaj. ili prenis la mastron, pendigis lin per ŝnuro ligita al longa arbotrunko. la trunko havis akson fiksitan al bazo. ili levis la trunkon, kiel levilon, girigis ĝin kaj la mastro flugis alten, pendanta, super la akvo. ili mallevis la trunkon kaj li enakviĝis. ĉiuj soldatoj, unuvoĉe, ekkriis, unu, du, tri, kvar, timigega voĉbruado. je la dudeka fojo la trunko estis levata kaj ĉiuj silentis. ili rimarkis ke la mastro vivas, iomete moviĝas kaj vomas akvon. denove ili mallevis la trunkon, rekomencis la kalkuladon, levis lin, mallevis denove, daŭre ripetis ĝis kiam li fine mortis. kiam mi vidis ke ili pendigis la dikulinon, mi ne plu rezistis kaj svenis.

          mia svenado iĝis granda koŝmaro. estis rondo da soldatoj ĉirkaŭ du luktantaj viroj, la blondulo kaj la soldato kiu ofendis min. la soldato morte falis. kaj ĉiuj fortranĉis la piedojn de la blondulo kaj ordonis ke li dancu. kaj fortranĉis la krurojn. kaj ankaŭ la brakojn. li aflikte saltadis meze de la rondo. sango ne elfluis el liaj karnoj. ili senkapigis lin kaj ankaŭ la kapo eksaltis. kaj subite li malaperis kaj mi eniris en la rondon. mi estis nuda. ili timegis min rigardante kvazaŭ mi estus diino falinta el ĉielo. mi rigardis ilin kaj ili klinis la okulojn kaj kurbiĝis ĝisgrunden. dum mi lante rondiris, por ke la tuta rondo kurbiĝu antaŭ mi, mi vekiĝis. iu frotis mian frunton per malvarma tuko. du nigraj okuloj rigardadis min. virino flegis min.

          kio okazis al ili?

          ili dronigis la normalulojn, escepte de la granda blondulo, kiu estis palisumita.

          palisumita? kio estas tio?

          ili alte pendigas iun kun la kruroj ŝnurligitaj al la brusto. sube, dika trunko surgrunde fiksata kaj pintigita pertranĉile. la pinto tuŝas la anuson de la kondamnito. kaj ili tranĉas la ŝnuron kaj la viktimo falas sur la pintigita trunko.

          mi sentis naŭzon. mi ekvomis.

          trinku tion.

          estis tro amara, terura. mi kapturniĝis kaj kuntiriĝis. mi sentis ke ŝi kovris min per lankovrilo. mi vojiras laŭ enorma avenuo. ambaŭflanke estas skulptaĵoj, plenkoloraj kaj festaj. je la fino de la avenuo estas enorma templo, ankaŭ ĝi plenkolora. survoje multege da floroj kaj la grundo estas garnita per poluritaj ŝtonoj. mi iras ale al la templo. mi estas sur ĝia ŝtuparo, ĉiuj riverencas kiam mi pasas. oni malfermas la pezan pordegon kaj mi vidas mian statuon sur la altaro. ĝi estas nuda, tute blanka, en la altaĵo. ĉe ĝiaj piedoj, sangruĝaj korpoj de mortintaj viroj. mi turnas min kaj mi volas foriri el la templo sed mi rimarkas ke mi estas ŝnurligata, ŝnuroj eliras el mi kaj iras ĝis la altaro. mi sensukcese ektiras, mi ne kapablas moviĝi. mi rigardas malantaŭen, estas nebulo, mi tiras ĉaregon plenan je figuroj. mi saltante vekiĝas.

          trankviliĝu. neniu ĝenos vin.

          kial mi estas ĉi tie?

          la komandanto savis vin. eble li ordonos ke iu instruu al vi legadon, kanton kaj dancon por vendi vin kiel luksa sklavino. venontsemajne li ekvojaĝos rekte al la ĉefurbo, la nova estro jam alvenis. eble vi iros kune. li scivolas pri via aĝo.

          la sklavino vartis min. preparis mian manĝon, tropikaj fruktoj, mi ne sukcesis imagi el kie ili venis, multaj kaj diversaj ili estis. mi konis la komandanton, maljunulo plena je cikatroj, rigardo de falko kaŝita ene de dikaj brovoj. li karesis min, dirante ke li min kunportos al la ĉefurbo sed ne vendos min kiel sklavino. mi devus esti samaĝa al lia filino, li diris. kaj indikis por mi blindan maljunulon por instrui al mi kanton kaj legadon.

          ni ekvojaĝis en la posta semajno. ili instalis min en granda ŝirmita ĉaro. la blinda maljunulo iris kune. li konversaciis pri multaj temoj, instruis legadon, indikante la desegnadon de la literoj per la fingro moviĝanta enaere. kaj mi lernadis. iam mi demandis kial li portis ĉirkaŭkole tiujn sep surfadenigitajn konkojn. li nenion diris. malŝnurligis ilin, elprenis for de la fadeno, petis ke mi karese prenu ilin kaj faligu ĉiujn sur la fela tapiŝo. li zorgeme palpesploris, sulkis la vizaĝon, divenadis obskurajn avizojn, deĉifradis strangegajn signifojn:

          multaj mortos por vi. vi imperios sur multaj kapoj. vi neniam trovos ripozon, escepte de ununura fojo. vi donos al la mondo nemorteman spiriton.

          li silentis. mi ne bone komprenis sed, memorante pri miaj lastaj sonĝoj, mi deduktis ke estis tre intensa destino.

          ĉu mi rajtas ion ŝanĝi?

          vi rajtas klopodi.

          kaj denove silentis.

          ni vojaĝadis dumtage kaj haltis je vesperiĝo. oni sciigis al mi ke ni ne tro longe atendos por alveni ĉar nia irado estis rapida kaj bone organizita. kelkfoje, de iu malproksima monto, ni vidis militistajn traslokiĝojn. estis eksterordinaraj ekspedicioj, enorma bruado. en la komenco vicoj kaj vicoj da armitaj soldatoj. poste, sklavoj tirante grandajn militmaŝinojn, strangaj monstraj kreitaĵoj, el ligno, fero kaj ŝnuroj. kaj jen nun ĉaregoj tirataj de kameloj kaj elefantoj, certe plenaj je vivprovizoj. fine, batalaj ĉaroj, tirataj de ĉevaloj. finiĝis la procesio kaj revenis la silento, rompita nur de niaj bruoj, ĉaroj kaj piedoj sur polva grundo.

          iutage mi demandis de la blindulo el kie li venis.

          mi venas el malproksimaĵoj. tiom dista ke mi foriris el mia lando antaŭ ol vi naskiĝis. de urbo al urbo, de fuĝo al fuĝo, ĉi tie malagrabla nokto, tie kelkaj jaroj en dezirata komforto, aventuroj dum mateno, posttagmezo kaj nokto. unue mi parolos pri mia origino, poste iomete pri la aventuroj kiuj sendis min ĉi tien.

          kaj de tiu momento, dumvojaĝe, li intermiksis sian historion kun la instruoj.

          mi estas filo de la okcidentaj landoj. mia patro estis riĉa komercisto el la ĉefurbo de la regiono de la mortinta universala eklezio. li konis sian edzinon kiam la religiuloj de la tuta mondo renkontiĝis en la ĉefurbo por inaŭguri la plej grandan templon kaj plej grandan palacon de la tero. tie li alvenis kun sia fratino, la bofrato kaj malsana nevo. dum la festoj, mia patro kaj lia amatino partoprenis en la luksega ritaro kiu devus daŭri la tutan tagon. sed ili decidis foriri sen partopreno de la festoj, aferoj de gejunuloj, kaj promeni ĝis najbara vilaĝo. la juna paro forlasis la grandiozan templon kaj kune restis la tutan tagon kaj ĉe la reveno trovis neimageblan kaj senesperigan malordon. homoj ploradis, infanoj perdiĝis. kie matene estis splenda konstruaĵo, nun estis amaso da ruinaĵoj kaj ankoraŭ la polvo flugadis ĉie. la versioj estis diversaj. kelkaj diradis ke la najbaraj dioj decidis neniigi tiun monoteisman pretendemon plenan je orgojlo. aliaj diradis ke viro sin bruligis per torĉo kaj estigis grandegan panikon, sekvata de incendio kaj konstrufalo. mia patro heredis la posedaĵojn de sia fratino ĉar ŝia filo, nevo de mia patro, rifuzis ĉion rilate nespiritan vivon; li mortis, laŭ onidiro, mordita de drako, kiam li rajdis sur la sanktigita ĉevalo kaj iĝis speco de sanktulo. mi estas la deka filo de la paro. post la ruiniĝo de la templo, la najbaraj popoloj, pretekstante ke la universala eklezio estis kondamnita, unu post la alia invadis la regionon kaj forpelis ĉiujn ilin al diversaj partoj de la mondo. mia patro, kun edzino kaj kvin postvivantaj gefiloj, proponante monon kaj subaĉetante soldatojn kaj spionojn, sukcesis translokiĝi al la nordaj landoj. mia patro diradis ke la mondo estas danĝera, antaŭe estis granda kaj daŭra paco. dum mia infanaĝo la invadoj estis ĉagrenaj. ne restis staranta ŝtono, ne restis vivanta homo. la fortuloj iĝis sklavoj, la malfortuloj estis amase murditaj. ili tranĉadis de la sklavoj. aŭ langon aŭ fingron aŭ orelon. ĉiam fuĝante, ĉiam vojaĝante, iam mi spektis grupon da dancistoj. je la alarma signalo, iu prenis min surbrusten kaj forkuris al veprejo. li estis ŝtelista ano de sentima bando de rabistoj. inter ili mi lernis pri uzo de armiloj, supervivo en arbaro kaj ŝtelo. iam la tuta bando estis ĉirkaŭita. okazis lukto. mi vundite falis surteren kaj vekiĝis, mi ne scias kiom poste. iu proponis akvon al mi. estis iu de karavano el la lando de eterna neĝo. ili forkondukis min, adoptis min kaj instruis sian idiomon kune kun idiomojn de ses el la plej gravaj tiutempaj popoloj. iutage mi partoprenis en transmara ekspedicio. ni tute perdiĝis pro tempesto. dum tiu despera vojaĝo ni nur manĝis krudan fiŝon, preskaŭ mortaj de malsato. post du monatoj surmare, tiu maro kun ĝiaj mirigaj kolosaj kreitaĵoj kiuj timigegis la maristojn, post du monatoj ni alvenis al plaĝo kie vivis popolo de rafinita civilizacio. tie mi lernis filozofion, kanton kaj dancon. mi forgesis diri ke mi, kompreneble, ne estis blinda. en varma posttagmezo nin vizitis strangaj vojaĝantoj: grandaj, sunbrunaj, ili sin vestis per feloj kaj surkape havis kaskojn kun grandaj bestaj figuroj. meze de la grupo, surprizanta virino min rigardadis laŭ timigega maniero kaj mi tute frostrotremis. ŝi fingre montris min kaj ili diris ke ŝi volas min. mi akompanis ilin kaj en tiu nokto, en tendo riĉe ornamita, ŝi faris min sia edzo. mi lernis ilian lingvon. estis plenpova popolo kiu loĝis en la altaĵoj de la montaro. inter ili mi longe vivis, ni havis tri gefilojn. ŝi instruis al mi la arton diveni la homan estontecon per markonkoj; rilate tion, mi nenion komprenas: ŝajnas ke iu voĉo diras al mi tion, kion mi devas ripeti; estas strangaj koincidoj, tre perturbaj. kune kun tiu popolo mi vojaĝadis la tutan tempon. iam, ni atingis la finon de la mondo. en nekonataj regionoj ni alvenis al grandega muro, kiu fermis al ni la vojon. ni iris norden, sed, dum tri tagoj, la muro baris nin. ni revenis suden, al la sama punkto de la deiro, kaj post tri aliajn tagojn la murego ankoraŭ baris nin. mi nenion komprenis. ili diris ke tiu murego certe estis farita de dioj, por ke ni ne invadu ilian paradizon. mi ne kredis, mi nur penis imagi la homojn, kiuj loĝis tie. iam, en dezerto, atakis nin la gentoj de la granda lago. oni arestis min kaj en idiomo tre simila al unu konata lingvo, soldato demandis pri iu, kiu scipovas legi. mi levis la brakon kaj jen mi antaŭ la komandanto. li komisiis al mi traduki strangajn dokumentojn kies skribado estis bazita sur desegnaĵoj, kiuj indikis la vortojn. ili prezentis al mi sklavon kiu komencis lerni tiun skribmanieron, kaj mi fine sukcesis deĉifri la tekstojn. dum dek jaroj mi restis ĉe tiu terura popolo, servante la komandantojn, kaj tiuj mallonge daŭris en la posteno pro komplotoj, intrigoj kaj perfidoj. neniam antaŭe mi vidis tiom da abomenindaj barbaraĵoj. se sklavo ne kurbiĝis antaŭ sia mastro, ili fortranĉadis siajn brakojn. se ĵusnaskita infano ne konformiĝis al la deziro de la komandanto, la ĵuspatrino estis simple senkapigita. iam, ĉar la respondo al mesaĝo skribita de mi ne plaĉis al la komandanto, ili traboris miajn okulojn. kaj de nun mi ekinstruis legadon kaj skribadon al intelektaj naturdotitaj sklavoj. post kiam la granda imperio atakis nin, kun siaj miraklaj militmaŝinoj, mi ricevis taskon similan al instruisto de soldatoj. mi estas ĉe nia komandanto ekde dudek jaroj. kaj nun li volas ke mi iru kun li, dirante ke fine alvenis la pacaj tagoj. mi neniam estis tie, mi ne scias kio okazos al ni.

          malrapide kontinuadis la vojaĝo. dumtage ni moviĝadis, dumnokte ni ripozadis. mi lernadis legadon kaj konadis tekstojn de poetoj kaj la historion de la granda imperio. mi lernis ludi fluton kaj liron, kaj kanti kanzonojn el ekzotaj kaj neimageblaj landoj.

          iunokte mi ektime vekiĝis pro fortega pluvado kaj kreskantaj krakoj kiuj eksplodis surĉare. la maljunulo ne ĉeestis. mi malfermis la baŝon kaj jen li staris ekstere, nuda, haroj kaj barboj tute tratrempitaj. li sin turnis al mi, kial li sukcesis min percepti? se mi absolute ne bruis! liaj traboritaj okuloj ŝajnis fajroplenaj. li fortike prenis mian vizaĝon kaj parolis per raŭka kaj tremanta voĉo:

          kompatu neniun. estas vi aŭ ili. superregu ĉiujn. detruu ilin. preparu vian finiĝon.

          kial vi estas subpluve?

          mi reiros al mia lando!

          vi neniam atingos ĝin! ĉu ne estas malproksima, via patrio?

          ĉu patrio? tio nomata patrio ne ekzistas! patrio estas la riĉaĵoj de la potenculoj! ne pri tio mi sopiras. mi sopiras pri miaj arboj, miaj montoj, mia grundo, mia fajro kaj mia akvo.

          mi eniris mirplene. la pluvo daŭris la tutan nokton kaj mi ŝonĝis pri konfuzaj sonĝoj kaj mi neniam sukcesus memori ilin.

          vekiĝinte, oni diris ke la maljunulo malaperis. ke ni estis du tagojn for de la ĉefurbo. ke ni devus resti tie ĝis finiĝos la preparado por nia triumfa eniro. la postan tagon venis sklavinoj por koni min kaj ili min prezentis luksegajn vestaĵojn, kion oni volas de mi? ni iris ĝis la portaloj de la urbo kaj tie armiĝis granda kamparo. la muregoj etendiĝis tiel vaste ke oni ne kapablus vidi ion de la malantaŭa flanko. la tuta nokto estis por kompleksaj preparoj. sklavinoj lavis min kaj kombis min kaj vestis min kaj pezigis mian kapon kaj manartikojn kaj maleolojn per fabelecaj admirindaj juveloj. kornetoj ludadis la tutan tempon, por signaligi ion. jen oni alvokis min, suprenenirigis min en ĉaron plenplenan je floroj kaj mi staris flanke de ligna skulptita trono. la maljuna komandanto venis kaj surtroniĝis, oni trumpetis, homoj enviciĝis antaŭ ni, la soldatoj ekmarŝis, la grandaj harplenaj ĉevaloj ekmoviĝis kaj la ĉaro avancis. la pordegoj malfermiĝis, floroj falis sur nin, kantoj kaj krioj iĝis ununura terura bruado.

          kia urbo! kia grandega urbo! splendaj konstruaĵoj je tri etaĝoj, plenkoloraj fenestroj, grandegaj pordoj kun buntaj pentraĵoj. lignaj skulptaĵoj figuris malsimilajn diaĵojn, kun teruraj vizaĝoj kaj danĝeraj armiloj. larĝaj stratoj pavimitaj per brikoj, nenie vidiĝis tero aŭ koto. en kelkaj specialaj lokoj, ĝardeno ornamita per palmoj kaj florplenaj arbustoj. kaj la pololamaso, kia miksaĵo! diversaj haŭtkoloroj, grandoj, mienoj! ĉiuj sekvadis la paradon, ridante, ludante, dancante. subite la maljuna komandanto levis la manon. la ĉaro haltis, li descendis kaj longe brakumis ploregantan maljunulinon. li ordonis ke ĉiuj denove marŝu. mi, tute sola sur la triumfa ĉaro, la homamaso vivuadis. la procesio finiĝis sur placo. la komandanto atendadis min sur granda ĉevalo. li prezentis min al la imperiestro kaj tiu min rigardis de piedoj al kapo. li mansignis kaj sklavinoj forkondukis min al eta palaco por altrangaj virinoj; tie ili loĝis kaj restis je da dispono de la viroj.

          virinoj ne apartenantaj al la aristokrataro estis duonarestitaj en tiuj kolektivaj loĝejoj; ili devus servi al ĉiuj viroj. la viroj indikis siajn preferojn al eŭnukoj kiuj kondukis al ili la virinojn kaj poste rekondukis tiujn al la loĝejoj. por la elekto, la viroj devus trarigardi per truoj en muroj de speciala ĉambro, kie la virinoj kuŝadis surlite, preskaŭ nudaj. kiam virino gravediĝis, oni apartigis ŝin. ĉiuj infanoj naskiĝintaj en determinata periodo estis nomataj gefratoj. kaj tiuj loĝejoj servadis al la tuta popolo sed, kompreneble, diferenciĝis unu de la alia, laŭ la riĉeco de la grupo.

          kvin jarojn mi loĝis en tiu eta palaco, kaj mi multe lernis pri tiu potenca popolo kaj ĝiaj strangaj kutimoj. mi neniam iris al la ĉambro de la virinelekto. la tutan tempon mi restis ĉe dika kaj bruna virino kiu rakontis al mi historiojn kaj instruadis pri la homoj de tiu lando. kelkfoje ŝi kondukis min tra kaŝitaj koridoroj al simpla apartamento. tie mi renkontiĝis kun mia antaŭa protektanto, la maljuna kapitano. li estis malsana kaj sin montris magra. ni konversaciis pri la tagojn de nia vojaĝo, li kutimis diri: mia filino. kaj ĉiam li demandis ĉu mi jam komencis mian virinan travivadon. mi ripete diris ne. kaj li ĉiam karesis miajn harojn kaj kisis mian frunton. kaj ripete diris ke li ŝatus ke mi vivu ĉe li, sed tio estis malpermesata. poste la dikulino rekondukis min. kaj mi triste kuŝis sur ŝiaj genuoj. ŝi kantadis kanton kiu plorigis min ĝisdorme.

          iam mi aŭdis pri blanka dio kun lia profetaĵo. li loĝis en groto transformita en templon. kelkajn jarojn antaŭe li estis kunportita al la imperio per komercistoj de la arĝentaj valoj. li enlokiĝis en sia groto, ĉiam nuda, dormante sur feloj, manĝante fruktojn kaj mielon, li profetadis. antaŭ du jaroj li diris ke grava diino alveninta el fremdaj landoj regnos super la homoj.

          kaj mi memoris la konkojn de la blinda maljunulo. mi decidis min meti je la dispono de la viroj, por ilin venki. mi ekvizitadis la virinan ĉambron. tamen, kapriceme, mi tute kovris min per nigra vualo.

          kaj alvenis la tago kiam iu elektis min. eŭnuko alvokis min kaj mi lin sekvis tra ŝtuparoj, koridoroj, ĝis malluma ĉambro. junulo kuŝadis. la maljunulinoj jam antaŭdirintis tion, kion mi devus fari. sed en tiu momento mi decidis agi laŭ mia mema volo.

          mi nudiĝis kaj starante ekrigardis lin. certe li tute surpriziĝis ĉar li nenion komprenis. li ridetis, stariĝis, levis min en la brakoj kaj kunportis min al la lito. kune ni restis la tutan nokton. je ĉiu kareso, mi sentis ene fortan varmon, sensaco pri kresko. la tensio pligrandiĝis. mi sentis ke granda plezuro krevos ene de mi; subite, ŝajnis ke sur mia korpo estis la maljuna kapitano, magra kaj malsana, miksiĝinta al la blonda filo de la mastro kaj en ĉi momento io rompiĝis, io silentis, io falis el altaĵo kaj denove estis minimuma punkto, kvazaŭ eblus, en momento de lumsplenda aŭroro la eklumigado denove iĝi krepusko. la ripetado de tiu ŝtuparo, kiu ĵetis min al la unua ŝtupo ĉiam kiam mi ascendis ĝin, iĝis peniga kaj laciga. dum momento ŝajnis al mi ke tiu viro estis respondeca pri ĉiuj monstroj kaj dronadoj kaj palisumadoj kaj militistaj ekspedicioj kaj seksperfortoj kaj senkapigoj en la tuta mondo. mi pleniĝis je abomeno. plenfurie mi rigardis lin, li ekrimarkis kaj diris ke neniam antaŭe virino estis antaŭ li kun tia rigardo plena je tiom da amo. mi komprenis ke necesis detrui lin. uzante min mem. mi profitis lian deziron por plejeble humiligi lin. mi volis lin forviŝi. li pleniĝis je vivo, sin donadis ebrie kaj fideme kaj, post ĉiu malvenko, li aperis pli pasie ankoraŭ. li tuj perceptis ke estis speco de ludado kaj plenespere sin donis al mi. kaj ju pli li sin donadis, des pli mi furioziĝis kaj nuligis lin. ververe mi ne agis eksplicite. por lin trompi mi uzis buŝon kaj manojn kaj mamojn kaj humidecon kaj kontrahon de mia sekso. sed de interne mia animo detruadis lin tute, venkita de haluciniga volo ke li, kiel homo, tute malaperu kiel homo de antaŭ mi kaj iĝu ia mizera ludilo por ke mi dispecige tranĉu kaj ordonu: dancu! dancu!

          ĉe frua tagiĝo, li finfine dormis. mi spionis lian dormadon plena je pereiga malamo. mi decidis venĝi ĉiun viron, pri tio, kio la homaro suferigas sin mem. matene li vekiĝis kaj diris ke mi estas la plej bela kreitaĵo surtere vivanta. aliuloj diros tion al mi, poste; estos nuraj ripetadoj de vortoj nenion signifantaj. li ludis sonorilon. venis sklavino.

          mi ne foriros.

          li min rigardis kaj mi komprenis ke mi regadis sur lin.

          de tiu momento iu ekapartenis al mi. tio ne plenigis mankon ene de mi. eĉ se tio fierigus min, tio nenion signifus. oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio. vakuoj certe daŭros.

          mi konstatis ke tiu popolo ne sciis tion, kio estas pasio. ili vivadis per senzorga kaj vireca seksumado, sed ne konis la danĝerojn de pasio. ili paroladis pri amo sed por ili amo estis unuflanka orgasmo post elekto de sennoma virino al kiu oni lerte instruis la servon plezurigi. kaj la aristokrataj edzinoj estis absolute enŝlositaj endome por varti la nobelan idaron.

          ho!, tuj mi memoris ĉiujn poemojn lernitajn ĉe la blinda maljunulo. ili parolis pri floroj de sopiro, pri perloj de doloro, pri nuboj de plezuro, pri steloj de rigardoj, pri tranĉfrapoj de perfido, pri kiom kaj kiom insularoj de furiaj ĵaluzoj parolis tiuj poemoj? kaj tiuj poemoj sin transformis en armilojn en la fundo de mia koro.

          ni ekestis kune ĉie ajn. la viroj pensis ke mi estis bizarulino sed per iliaj rigardoj mi sciis ke ĉiuj deziradis min. en la komenco ili ne komprenis virinon tute libera en la palaco sed ili ankaŭ rimarkis ke estis speco de nova ludo. mi eniris en ĉiujn ĉambrojn, diskutadis kun la politikuloj, koversaciis kun la maljunuloj kiuj zorgadis la gravajn ŝtatajn aferojn. ĉiuj dezire min rigardadis kaj mi ekscitigis ilin. mia juna edzo, se mi rajtas tian esprimon, tre hontis pro mia konduto. sed dumnokte mi lin rekonkeris per mia malamo ŝajniganta amon kaj li ĉion forgesis. iom post iom mi konsciiĝis pri mia povo. aŭ pri lia malforto. mi elĉerpis lin, post eltrovo de liaj vundaj punktoj kiujn mi esploris ĝislace. tiu viro, kiu flaris min kaj lekis kaj mordis kaj penetradis per mil diversaj manieroj kaj igis ke tio estu la maksimuma celo de sia ekzistado, tiu viro naŭzigis kaj furiozigis min. sen ke li perceptu, mi ludadis la danĝeregan ludon de la totala regado. subtile mi enirigis en la voluptaĵojn hontigajn kaj kovardajn situaciojn. li akceptadis. mi pligrandigadis la gradojn de sordideco. li surpriziĝis sed kredis ke la prezo de mia korpo valoris la penon. kaj per miaj korpaj reagoj mi lernadis pri mia korpa uzo. rigardoj, palpoj, fuĝoj, forestoj.

          post kelka tempo mi absolute sklavigis lin. kiam tion mi rimarkis mi ekneglektis lin. mi ne plu serĉis lin kaj prenis kiel amindumanton junulon arogantan kaj orgojlan, intimulon de la imperiestro. ni senhonteme kunestadis kaj tuj fariĝis skandalo. la alia sekvadis nin de malproksime, humile, ruĝaj la okuloj kaj magriĝinta la vizaĝo. mi ekzakte sciis pri tio, kio necesus por ke lin atingu frenezo. rigardon, rideton, kaŝitan kison, tagojn sen vidi min, tutan nokton ĉe mi, novan neglekton. unu monaton poste, la mateno trovis lin blanka, naĝante en sanga flako, tranĉitaj la manartikoj.

          mi tuj memoris mian protektantan blondulon, la filon de la mastro, palisumita de la imperiaj soldatoj, mi demandis al mi ĉu tiu sango sufiĉas.

          miaj internaĵoj diris ne.

          ekde tiam mi estis rigardata kiel demona kaj deloga homo, povo al kiu oni ne kapablas rezisti. kaj mi decidis miaflanke ekspluati malicaĵojn kaj allogon por detrui ĉiujn. mi intencis scii pri la limoj de mia povo. estis konkurado, ili penante vidi ĝis kiam ili rezistos, mi penante scii pri miaj sukcesoj. mi konspiris pri renkontiĝoj, mi forĝis pasiojn, mi kreskigis en ili la emocion, humiligis ilin. se iu ne sin mortigis, mi mem mortigis lin per komplotoj kaj akcidentoj. neniu aŭdacis ion kontraŭ mi, jen ili mem sin perfidis pro amo al mi, por volupti en frenezplena nokto ĉar mi malpliigis la kvanton de miaj amoraj renkontiĝoj, mastrino de mia korpo kaj absoluta mastrino de iliaj voloj. tre helpis ke enaere ŝvebadis la legendo pri la diino alveninta por regi sur ĉiuj kaj tio protektadis miajn sennombrajn kapricojn kaj envolvadis min en sakrala polvo. mi iĝis speco de simbolo: virino, diino, povo.

          mi ne sciis kiun kaj kial malami. mi sciis ke mi regis per mia sekso, frenezigante ilin de frenezo ne komprenata de mi. kelkfoje mi deziris simple min doni al iu viro, iu ajn kiu kapablus uzi min, provokante en mia korpo la eksplodon ĉiam anoncatan sed neniam plenumatan. mi sentis min kvazaŭ seka kampo kiu vidas ventojn kunportante enormajn kaj densajn nubojn, ĉiuj patrinoj de mil pluvadoj. sed pluvo neniam falis. ĉar ili alvenis kaj sin posedis. neniam ili posedis min. kaj rideto mia sufiĉis por forviŝi ilin kaj ili, idiotaj okuloj kaj duonfermitaj buŝoj, sin montradis tiel, kiel ili estis: stultaj, kovardaj, malfortaj. kaj precize tiu malforto igis min danĝera. pro malamo, venĝemo, furio, mi ne scias.

          kaj mi rimarkis ke la imperiestro deziradis min. kaj mi decidis fari el li la plej malfeliĉan kaj turmentatan kreitaĵon sur la terfaco. ni kuŝiĝis kaj li petis ke mi rakontu miajn sekretojn. sekretojn oni ne rakontas, oni interŝanĝas. rakonti sekretojn estas sendefende kapitulaci. kaj mi diris al li ke li rakontu siajn sekretojn. kaj li sin donis al mi. mi ludis kun lia koro, mi bruligis pecojn de lia animo, mi forprenis iom post iom la grundon de sub liaj piedoj, mi fortiris tagon post tagon tion, kio povus esti lia plej grava posedaĵo, individua, persona, mi transformadis lin en ombron. kiam mi rimarkis ke li estis preta velki, mi plenigis lin de amora avideco kaj sategigis lin de plezuroj, ebriigis lin. kaj rekomencis, demetante de li la vestojn de la vivo, lasante lin ĉiam kaj ĉiam pli fantomeca. ĉiu konsultadis min kaj petis ordonojn pri la imperiaj entreprenoj. mi ŝvebadis kvazaŭ abelreĝino, grava kaj potenca. la imperiestro manenmane sekvadis min kien ajn mi iradis.

          la maljuna kapitano, pli magra kaj malsana, estis ĉe mi la tutan tempon. li kontroladis de malproksime ĉiujn militojn pere de intensa servo de mesaĝistoj. li diris esti maltrankvila ĉar la konkeradoj tiel dissterniĝis ke, teni en ordo la tutan regionon iĝadis pli kaj pli malfacile. kaj li montradis al mi lokojn kie la ribeluloj komencis venki. mi studis la mapojn kun li. dum sendorma nokto mi decidis.

          mi mendis militistajn vestojn kaj ordonis kunigadon de la plej viglaj soldatoj por grandioza ekspedicio. dum tri semajnoj ĉio prepariĝis. mi vestis min kiel kapitano, mi rigardis en la granda metala spegulo. mi pli aspektis kiel juna dio de milito, la vizaĝo majeste bela kaj adoleskanta. antaŭ la ĝenerala mirego, mi supreniris la ĉaron, levis la brakon, la soldataro kriis vivuojn, mi signalis la alarmon, trumpetoj sonis, ni ekmarŝis.

          dum tri jaroj mi sternis morton, teruron, malvenkon. mi atakis la ribelulajn fokusojn per aŭdaco kiu garantiis la venkon. mi disvastigis noticon pri tio, ke la diino de la milito, transformita en teruran militiston, defendadis la imperion. sango, lamento, ruinaĵo, jen tio, kion mi lasis malantaŭe. malespero, timo, teruro, jen tio, kio atendadis min. mi decideme avancadis, ĉiam en la fronto de ĉiuj, defiante samtempe vivon kaj morton. je la krepusko mi vizitadis la kampon de mortintoj kaj vidis en ĉiu kadavro la malplenan korpon de iu kiu povus esti la palisumanto de la vivanta blonda filo de la mastro. kaj dumnokte, en la kamparo, mi min donis al la ekscititaj soldatoj, unu ĉiunokte; mi sorbadis de ili la animon, mi suĉadis la volon, nutrante en ili, ĝis la lasta furio, la voluptemon neniam finiĝanta. mi jam rimarkintus ke ne estis la diino de la imperio, tiu, kiun ili deziris sed ilia komandanto. la viro kiu kondukadis ilin al sensencaj mortoj kaj venkoj. al la dio de milito ili donacis la furiozon de iliaj orgasmoj.

          sed diradis la mesaĝistoj ke la imperio ruiniĝis. ke por savi tiun nemezureblan teritorion, necesus dudek egalaj frontoj. ke mi riparadis la okcidentan flankon sed triboj el nordo, oriento kaj sudo senkompate avancadis.

          laca pri bataloj kaj tendumadoj, nesatigita kaj malĝoja, mi preparis la revenon. du tagojn antaŭ la triumfa eniro, mi donis pergamenon kun ordonoj al suboficiro. alivestite kiel mesaĝisto mi iris al la palaco kaj splende bela mi aperis al la nobelaro kiu ne atendadis min. la procesio alvenis du tagojn poste kaj mi ricevis ĉiujn en la granda placo, tenante apud mi la imperiestron.

          post la festoj, mi supreniris kun la imperiestro. mi venenis lin en la posta mateno. unu semajnon daŭris la funebraĵoj. finita la ritaro mi avertis ke mi vizitos la blankan dion.

          la sacerdotoj riverence akceptis min kaj min enirigis. estis mallume, mi haltis kaj atendis. iom post iom la aperaĵo klariĝis kaj mi vidis nudan viron kuŝe dormantan sur feloj. lia tuta korpo estis je blanko treege rozkolora; blankaj kvazaŭ lano, la haroj, la okulharoj, la brovoj, la barbo, la korpaj viloj kaj la pubharoj. haroj kaj barbo estis frizitaj. mi memoris la cirkajn estaĵojn, la dikulino iam diris ke senkolora viro estis inter ili dum kelka tempo antaŭ ol malsaniĝi kaj morti. kaj mi malkovris ke tiu viro, agnoskata kiel dio, nenio alia estis se ne ordinara homo, nur malsimila, pro nesciata kialo, el la konataj modeloj. kaj tre probable li uzis sian kapablon diveni, kiel la blinda maljunulo, por esti traktata kiel dion kaj vivi kiel homo.

          mi iris al la sacerdoto, diris al li ke li fermu la kurtenon kaj foriru ĝis kiam ni denove alvokos lin.

          dum kelka tempo mi rigardis tiun strangan figuron. mi sciis pri lia speciala signifo al la plejmulto. mi nepre venku lin. mi senvestiĝis. mi kuŝiĝis ĉe li kaj metis la manon sur lian sekson.

          lia deziro vekiĝis antaŭ li. mi palpadis, premis la ungojn, ekscitis lin per fingroj ene de la femuroj. fine li malfermis la okulojn. li tuj komprenis kiu mi estas. li tuŝis mian vizaĝon, venis lante sur min. li liberigis sian pezon, serioze min rigardis, tiu stranga rigardo ene de surprizanta rozkoloro. mi fermis la okulojn. li apartigis miajn femurojn kaj ekpenetris. sed per tute nekonata malrapido. li malfermis la vojon enen de mi per perturbiga trankvilo. li daŭre moviĝadis, venante kaj irante, per ritmo tiom lanta ke mi sentadis ĉiun sangobaton de mia intimaĵo dum mi ricevadis la glitadon de lia seksorgano. mi iom post iom kapitulacis, komence pro nura ludo, poste ĉar mi estis sorbita de fortega ampleksado kiu subjugadis min. mi rimarkis ke dolĉa tensio pligrandiĝadis ene, mi sentis kreskantan densaĵon, kvazaŭ fluema nubo kiu ekspansias per lanta kaj kontinua movo, mi lasis min donita al la pli kaj pli violenta sensaco laŭ kiu iu posedas min, regadas min, detruas min, plenigas min per forto, mi malpli kaj malpli apartenas al mi mem. la dolĉeco grandiĝis kaj komencis vundi, ŝirante per sia grandiozeco, kvazaŭ luma glavo kiu min plenigis interne kaj la sensaco pri kreskanta lumo atingis la limon de mia fragila rezistado, mi tremante baraktadis, min atakis violenta konvulsio kaj ĝemadoj eskapadis el mia gorĝo. mi sentis, ankoraŭ ĉifoje, mi sentis kvazaŭ li estus samtempe la maljuna kapitano kaj la blonda filo. mi perdis la lukton, sensangigata besto per maniero la plej agoniiga. kaj la morto alproksimiĝis, la momento de la granda eksplodo. iom post iom malaperis la maljuna kapitano, tio kiu eniris enen de mi tuŝante mian animon estis la glavo de la blonda filo, viro, viro, viro, viro. kaj steloj plenigis mian vivon, mi ĝemadis, mi sciis ke mi faris senrevenan vojaĝon, mi ploradis, kreviĝante per lumaĵoj interne kaj ekstere, mia tuta korpo ŝvebanta meze de varmeco je koloroj kaj lumoj, mi kriadis. kvazaŭ mi estus katenita al universo per ĉenoj de vivanta akvo, mi roradis.

          tiu terura malvenko estis mia sopirata venko, plena je splendo.

          mi silentis kaj iom post iom tio, kio estis mia mio, denove lokiĝis en mi. lante, dolĉe, tre malrapide. mia konscio revenis meze de granda plezuro. mi brakumis lin kaj plenigis lian ĝuon per karesoj.

          vespere mi anoncis al ĉiuj la geedziĝon okazontan en la posta semajno. kiam mi iris por konduki la blankan dion al la palaco, mi lin trovis mortintan. post mia reveno oni anoncis ke mortis la kapitano. sen scii pri kiu plori, mi kuris al mia plej intima ĉambro. mia protektantino, la bruna dikulino, ankaŭ perdis la vivon.

          okazis ununura funebraĵo kun tri brulŝtiparoj. de mia fenestro mi spektis la brulejon. mi vestis min per blankaj vestoj.

          dum naŭ monatoj mi vagadis inter du ĉambroj, longa blanka tuniko, la haroj tute distaŭzitaj. mi senhalte ripetadis:

          mortis la dikulino. mortis la mastro. mortis la blonda filo. mortis la dikulino. mortis la mastro. mortis la blonda filo. mortis la dikulino. mortis la mastro. mortis la blonda filo.

          mortis la dikulino. sklavinoj vartis min kaj proponis manĝon. mortis la mastro. ili banis min. mortis la blonda filo. ili karesadis mian frunton, por ke mi dormu. mortis la dikulino. palpante mian kreskantan ventron ili amuziĝis. mortis la mastro. ili tondis al mi la ungojn. mortis la blonda filo. ili ornamadis miajn harojn.

          mortis la dikulino. mortis la mastro. mortis la blonda filo.

          kaj mia filo naskiĝis. dia ido, ili diradis. mia mortema filo, mi sciis. ili kunportis lin al mia mamo, blanka sango ŝprucis, mi sciis. ili vestis la dian idon, mi rigardis la morteman filon, mi sciis. procesioj el gentoj venis por vidi la dian idon, ili diris. mi vartis mian morteman filon, mi sciis. mortis la dikulino. mia filo kreskadis. la imperio ruiniĝadis, mi sciis. la triboj ribeladis, timegis la popolo, ploradis la ministroj, mi sciis. mia filo ekparolis sian morteman parolon, mi aŭdis. mortis la mastro. la triboj sieĝis nin, la popolo ploradis, la ministroj ĝemadis. mi senvestigis mian filon, mi lavis lin per miaj larmoj. mi senvestigis min. mi ordonis alvenon de ŝafino. virinoj ĝin kunportis, tute ornamitan per floroj. ili tenis la ŝafinon kaj mi sangigis ĝin sur kuvo. mi lavis mian morteman filon per tiu ruĝaĵo. mi lavis min. mi prenis mian filon surbrusten kaj atendis. mortis la blonda filo. ĉiuj eniris. kun siaj armiloj kaj sia venĝemo. la estroj de ĉiuj ribelaj triboj.

          mi malpermesis ilian alproksimiĝon per mia terura rigardo de demenca furio.

          mortis la dikulino. mortis la mastro. mortis la blonda filo.

          ĉiuj eniris en la grandan vicon de la morto. neniu aŭdacis tuŝi min, min rigardante per timplenaj okuloj. mi lokis min en la lasta loko de la vico. kaj ĉiuj ekmoviĝis. ekster la pordego, du ekzekutistoj senkapigadis ĉiujn loĝantojn de la palaco. estis plorado kaj grincado de dentoj. patrinoj kaj gefiloj kaj viroj kaj virinoj kaj maljunuloj kaj infanoj kaj mastroj kaj sklavoj. ĉiuj estis ne pli ol mortemuloj buĉoferataj al la dioj de ĉiuj popoloj.

          falis la lasta virino.

          ili rigardis min.

          mi starigis mian filon surgrunde, donis al li la manon kaj avancis. ili malfermis la rondon kaj permesis mian iradon. mi sekvis rekte ale al la neĝa monto.

Visitas: 126