Malhistorio – ĉapitro 4.

Malhistorio – ĉapitro 4.

 

 

           Kaj en lia buŝo ne troviĝis mensogo.

 

 

          4. jaro kiu daŭris cent jarojn.

 

 

          antaŭ kvin jaroj mi naskiĝis kaj jam mi tiel lacas pro la homa kunvivado!

          povraj kaj malfeliĉaj homoj, arestitaj ene de la mizero de ili mem konstruita, al neekzistantaj fortoj ili klamas por ke tiuj fortoj senŝarĝu de sur iliaj dorsoj la fantomajn pezojn. en la komenco mi pleniĝis je kompato. sed tuj mi malkovris ke kompato ne helpas. estu mi la homa patro, la homoj neniam forlasos la kondiĉon esti homidoj. mi perceptis ke kelkfoje eĉ la esperon oni devas forpreni de ili, kontraŭe ili droniĝos en turmenta lago de revoj. ilia doloro ne instruis ilin. ili malfruiĝas en lernado, kiel ili malfruiĝas en lernado! ĉu eble ili pensas ke, antaŭ ili, ili havas la tutan eternecon? do, estas tiel malfacile eltrovi ke sufiĉas unu eraro por ke oni lernu? kion ili atendas? ke supera instanco malfermu iliajn buŝojn kaj enŝovu en ili, de ekstere internen, la veron de la vivo? kiel diri al ili ke la vero ĉiam foriras el la homo, preskaŭ neniam eniras?

          ili ĉiam pretas ne lerni, por ke ilia doloro pezu sur ili pli torture. per tiom da doloro ili volas nutri sian nesatiĝantan kulpon. ili ne perceptas ke la kulpo estas kiel buŝego de granda idolo instalita sur vulkano, la tuta suferado ne sufiĉus ĉar, sinkinta la doloro en la fundon de la vulkano, ĝi cindriĝos kaj sin transformos en nenion. kaj la homoj ne malkovris ke, por sin liberigi de la doloro, sufiĉas sin liberigi de la kulpo.

          tion mi perceptis kiam mi iĝis sesmonata. ke mia doloro estis ido de mia kulpo kaj mia kulpo estis rezulto de la etika kodo. kaj mi devus liberiĝi je tiu moralo algluita sur mian frunton ekde mia naskiĝo. kaj mi devus krei mian moralon, konsente kun la plej profundaj anheloj de ĉio apartenanta al mia esto. tio estis grava eltrovo, eble la plej grava en mia tuta vivo, ĉar ĝi malfermis la pordojn al multaj konoj kaj multaj emocioj. tiu eltrovo okazis dum neforgesebla sonĝo, en mia sesmonata datreveno. mi marŝadis sur mallarĝa kaj longa pado, mi sukcesis scii nek kien ĝi kondukis nek el kie ĝi venis. mi malfacile iradis, mia korpo lacis kaj mi ne sentis min tute libera. tiam mi konstatis ke mi estis ŝnurligita: mia kapo, mia koro, miaj kruroj, miaj renoj, miaj okuloj, mia lango el mia tuta korpo eliradis fadenoj, kiuj sin perdis malantaŭe. mi haltis, turnis la vizaĝon kaj vidis ke la fadenoj iris ĝis granda ĉarego, preskaŭ ne videbla meze de la nebulo. mi tiradis la ĉaregon kaj ĉion sur ĝi enhavantan; certe pro tio marŝi kaj lerni iĝis tiel malfacile. kaj nun mi vidis sur la ĉarego la bildon de mia senvizaĝa patrino kaj, eĉ senvizaĝe, mi sentis ke ŝi multe timadis; mi ankaŭ vidis mian neniam viditan patron, starantan figuron, mi ne sukcesis percepti ĉu li jes aŭ ne havis kapon. kaj kial estas mi kondamnita kunporti tiujn tre afliktajn kaj pezajn fantomojn? mi klopodis por liberigi min el la ŝnuroj, ili estis forte ligitaj, estis tute neeble. mi preskaŭ malpacienciĝis sed mi jam delonge malkovris ke malpacienco tro konsumas. necesis halti kaj pensi. mi decidis reveni. ĉar, se mi revenas, la ĉarego ne revenus ĉar ĝi restus senmova. kaj mi alproksimiĝis kaj la nebulo malrapide forviŝiĝis kaj la figuroj iĝis pli kaj pli klaraj. mia patrino kun ŝia nigra vesto kaj blanka tuko kovranta ŝian tutan kapon; mia patro starante kaj tenante enmane sian fortranĉitan kapon. nenia rideto. tro senmovaj, sed vivantaj. la freneza sonĝo de la homo, kiu ne konas limon. ne havas limon, la freneza homa sonĝo. kaj mi diris:

          mi ne plu kunportos vin. se vi volas, sekvu min, se bezonate. sed mi rifuzas kunporti vin. mi ne estu kondamnita al pasinteco. mi estas libera!

           kaj mi reprenis mian vojon. mi ŝatus, mi scivolis pri tio, ĉu la ŝnuroj rompiĝos kaj forlasos ilin malantaŭe. sed laŭ mia avanco, la sonĝo ek kaj ek malaperis kaj jen mi en mateno de tre stranga libero.

          veras, tre veras ke mi ne devas vanti pro tio ke mi estas kia mi estas. diversaj faktoroj kuniĝis por ke ĉio okazu tiamaniere, elverŝante la akvojn de mia rivero en la maron, kiu hodiaŭ mi estas.

          mi naskiĝis en prizono. mia patrino rifuzis fordoni min al la virinoj kiuj vartis la gefilojn de arestantinoj. mi tie vivis, kune kun ŝi, ĝis mia tria datreveno. mia patrino ne havis mienon. pli malfrue mi sciiĝis ke okazis akcidento, ŝi falis sur braĝaro de brullignaro kaj ŝia tuta vizaĝo terure transfiguriĝis. ŝi kovris la kapon per blanka vualo kaj ĝin ŝnurligis ĉe la kolo. kaj jen tiu blanka makulo, fantoma vualo en formo de kapo, kiu iĝis mia unua kunulo. se mi pensas pri homo, ĝenerale, tio kio bildiĝas en mia menso estas tiu senmakula blanka kapo, senigita je esprimmontro, desegno, vivo. korpo kun mortinta kapo gardadis min. el tiu heleca kapo venadis la kanzonoj kiuj endormigis min, la sonoj de mi ripetataj, la vortoj. kiam tiu korpo brakumadis min, mi sentis ĉe mia rigardo tiun nefaritan kapon, la skizo de kreitaĵo atendante la kreanton. mia patrino estis mia patrino. mi volas kredi ke ŝi iomete frenezis. malfacile estas indiki la limojn de frenezo. eĉ por mi mem, nun, kvin-jaraĝa, preta min transformi en oceanon, malfacile estas indiki la limojn de frenezo.

          la voĉo de mia patrino estis basa kaj profunda. unu tagon, ĉar ŝi rimarkis ke mia vortprovizo bone disvolviĝadis, ke mi argumentis per logiko de ŝi nomata adolta, kaj ke mia memoro bezonis nenion pli ol unu ripetadon, ŝi decidis rakonti al mi mian historion.

          ŝi kaj mia patro konis unu la alian en la sama tago kiam la respubliko transformiĝis en imperion. pretekstante intencon pri puĉo inter la intelektuloj, la granda prezidanto fariĝis imperiestro. mia patro estis arestita kiam ŝi bruligis librojn kapablajn konduki la homaron al detruo. ŝi klopodis por fuĝi kaj falis sur la braĝojn. la puno ricevita de mia patro estis la abomeninda morto, kompatinda homa torturado kiu daŭras maksimume du aŭ tri tagojn. multaj homoj mortis dum tiu politika ŝanĝo kaj la nordaj popoloj ekmanifestis sin kontraŭ la suda politiko. nenio alia devus okazi se ne milito inter la du hemisferoj kaj jen tiu milito vere komenciĝis en la mateno kiam okazis mia unua datreveno.          tiu milito, strange, daŭris ekzakte unu jaron. okazis kruelaĵoj kaj barbaraĵoj, la nordo sin apartigis de sudo kaj en ambaŭ hemisferoj, en la daŭro de tiu jaro, fariĝis multaj aŭtonomaj kaj sendependaj regionoj. tiom terura estis la mortiga furio de tie kaj de ĉi tie ke la tragika saldo post unu jaro estis senkonsola. ne plu ekzistis aviadiloj, malmultaj urboj havis telefonaparatojn kaj elektrika energio koncentriĝis nur en privilegiaj sudaj regionoj. feroca estis la homa volo, ĉiuj rifuzis pri ŝanĝo de informado ĉar ĉiu interŝanĝo signifis perdon de influo kaj eblon esti ekstermata. la regionoj kiuj perdis en la luktoj siajn plej saĝajn homojn, kune perdis ĉiujn eblojn prosperi. ili restis tute senkapaj kaj la sciencaj konadoj restis ŝlositaj sub tri ŝlosiloj. kompreneble oni klopodis por spioni, foje oni sukcesis, foje ne, kaj la puno estis la perdo de la vivo, iom post iom prenata de maniero iam kaj iam pri kruela kaj dolora.

          urboj kaj urboj sen adoltoj, nur infanoj kaj maljunuloj, kiuj penis teni vivanta la flamon de civilizacio. sed maŝinoj rompiĝis, cirkvitoj malkonektiĝis porĉiame, la homo mallernis la progreson. kaj la malfeliĉaj postvivantoj de ĉiu loko, sub la konstanta minaco de invado por forrabi la malgrandajn restantajn vivrimedojn, la postvivantoj streĉis inventi surogatojn por ke la perdoj ne iĝu neripareblaj. la junuloj reeltrovis primitivajn eltrovaĵojn. oni penis ekkapti komforton, kiu eskapis el la fingraj pintoj.

          tion ne rakontis panjo. ŝi apenaŭ prezentis skizon pri la historio. la ceteraĵon mi deduktis kaj kompletigis malfrue, pere de konversacioj kun tiuj, kiuj sin titolas adoltoj.

          dum tri jaroj mi neniun vidis krom tiu homa virino kiu ne estis homa. ankaŭ mia dua datreveno tre imprese memorigas min. mia disvolviĝo okazis malsimile al tiu de la ceteraj homoj, poste mi tion sciis. ili estas tro malrapidaj kaj bezonas tro da ripetataj avertoj pri ia mistero por ke ili povu ĝin deĉifri. kaj mi, eĉ se mi ne scias pro kia antaŭdestinado, mi ĉiam lernis pri ĉiu fakto je la unua ago. jam la unua ripetado de ĉiu vero ŝajnis al mi tediga. okazis ke en la antaŭa tago de mia dua jaro, mia patrino inventis rakontaĵojn por distri min kaj mi interrompis

          mi volas vidi vian vizaĝon.

          ŝi frostotremis. kion signifus al mi iu mieno? mi scias, pro mia takto, ke mi posedas desegnaĵon kun ia specifa volumeno. mi sentis la fingrojn surokule, survange, surnaze. mi imagis la desegnon de mia vizaĝo enaere. mi jam vidintis min malklare kaj senorde dancantan ene de akvoj de tasoj kaj kuvoj. sed la ĉela mallumo neniam permesis al mi bonan vidadon. alia mieno estis por mi terura neĉeesto. eĉ per la plej granda strebo, mi ne kapablis imagi la tuŝon de miaj fingroj sur io simila al ies vizaĝo.

          mi volas vidi vian vizaĝon.

          la mondo de aliuloj estis por mi paralela universo tute ekstere. mia patrino rakontadis longegajn rakontaĵojn kaj mi plenigadis mian menson per tiu pilgrima bando de homoj, kiuj vivadis en la rakontoj. ili geedziĝis, mortis, naskis gefilojn, ploris, feliĉiĝis, perdis geamikojn aŭ enamiĝis. jen kiaj estis la patrinaj rakontaĵoj. kaj ŝi diradis ke duonon ŝi prenis el libroj kaj la alian duonon ŝi prenis el la fundo de sia animo. tamen tiu pilgrima bando estis ombraro senvizaĝa. estis kopioj de mia patrino. ŝi parolis ke estis malsimilaj vestoj kaj por viroj kaj por virinoj. sed mi vestis tiujn kreitaĵojn per nigraj vestaĵoj similaj al tiuj de mia patrino. viroj kaj virinoj ĉi tien kaj tien, kun siaj blankaj senvizaĝaj kapoj. nur la infanoj de la rakontoj, nur la infanoj aperadis nudaj kaj havis vizaĝojn. similaj al la mia. al tio, kion mi pensis esti la mia.

          mi volas vidi vian vizaĝon, mi ripetis.

          morgaŭ.

          mi pensas ke mia patrino havis ĉe si, empakita ene de ia malluma faldaĵo de la animo, sian privatan frenezecon. estus ŝi mi, neniam mi min montrus al mi mem. sed ŝi kuraĝis. je la posta tago mi vekiĝis per nekonata kanzono. ŝi kantadis kaj svingis la kapon ene de la blankaĵo. mi sidiĝis surlite, frotetis la okulojn, malstreĉiĝis kaj diris

          jam estas hodiaŭ.

          ŝi genuiĝis antaŭ mi. tre malrapide ŝi levis la blankan vualon kaj tute ĝin forprenis. kaj mi vidis. mi vidis du grandajn okulojn, malfermegatajn, perditajn ene de la orbitoj. kaj enorma rideto, blankaj dentoj kaj sen lipoj. kaj nazo ne ekzistis kaj ĉiu karno estis forte streĉita kaj malhele ruĝa. kvazaŭ estus la rideto de la morto, sed ŝiaj okuloj estis amaraj kaj larmantaj. al mi ŝajnis suferanta demono.

          al mi ŝajnis suferanta demono.

          tiu monstraĵo staris antaŭ mi la tempon sufiĉan por ke mi lernu ke la homo estas sia mema vizaĝo. kaj ke la vizaĝo de mia patrino estis la neesto. mi etendis la manojn kaj relokis la vualon. mia vivo revenis al la antaŭo. mi brakumis ŝin kaj ŝi diris

          vi ne apartenas al ĉi mondo. mi timas vin. mi timas vin.

          kial vi vin montris?

          mi ne scias, ne scias, ne scias.

          ni pli forte brakumis unu la alian. ŝi konvulsie ploris. mi parolis

          ĉar vi ne havas patrinan vizaĝon, vi estas ĉiuj patrinoj de la mondo.

          ŝi pli forte ploris. metis min surgenue kaj mi denove dormis, sensonĝe.

          je vesperiĝo ŝi rakontis ke la milito finiĝis. kaj pro ĝia krueleco, oni rajtus diri ke ĝi daŭris cent jarojn.

          post la terura vido de la patrina vizaĝo, dum unu tuta jaro mi vivis en la dubo pri tio, kio estas homo. por la ordinaruloj, unu jaro je dubo eble ŝajnas facile eltenebla. sed por mi, kiu vivas la periodon de dek jarojn en ununura, dubi dum unu tuta jaro signifas resti senresponde dum dek jaroj. mi klopodis por preni el la vizaĝo de mia patrino ion ajn, aldoni ion ajn, la rezultoj neniam plaĉis ĉar la ŝanĝoj enmense faritaj forviŝiĝis kaj denove montriĝis la sama horora vizaĝo. mi povas ankaŭ diri ke mi rajtis foriri el la ĉambro kaj serĉi ekstere tion, pri kio mi tre sopiris. mi preferis atendi, ĝis sopiro iĝu neeltenebla.

          en la fino de tiu mia tria vivjaro, jen venis la oportuno plej fascina de mia tuta historio. oni sciigis al mi ke la reĝido intencis min koni. tamen, por ke mi rakontu tiun fakton, mi bezonas klarigi pri du aferoj: kial mi neniam vidis iun homon se ne mia patrino. kaj kio okazis en la ekstera mondo, tie, kie jam estis reĝoj kaj reĝidoj.

          mi jam klarigis ke mi naskiĝis en prizono. sen ia ajn asisto. mi neniam vestis ion. tuj post mia naskiĝo, mia patrino tion komunikis al la homo kiu pasis la matenan manĝon. tra mallarĝa truo en muro kiu apartigis la ĉelon de la koridoro, pasis la notico pri mia ekzistado. je la tagmanĝa horo anonima voĉo diris oni volas vian filon por varti lin kaj mia patrino diris mi ne donos lin. senvizaĝa korpo mamnutris min. post la jaro de la milito, ni estis ĉiuj praktike forgesitaj. mia patrino rajtis foriri du fojojn por manĝi. ŝi diris ke la prizono estis izolita kaj neniu sukcesas foriri. ili havis legom- kaj fruktoĝardenon. poste mi sciis ke ŝi ne plu estis en prizono, la prizono iĝis, pro la absoluta izoleco, senelira komunumo. kaj se mi demandis kial ŝi ne kondukas min, ŝi diris: ankoraŭ ne estas horo; aŭ: mi ne scias, ne scias, ne scias.

          tuj post la milito, unu muro falis kaj la komunumo denove apartenis al la mondo. sed la monda situacio estis tiel senkonsola ke la virinoj sin fermis en sia prizono, kun idoj, fruktoj kaj legomoj.

          mi lernis kiel vivi sola kun mia menso. dum la tuta tempo mi konversaciis kun mia patrino. mi opinias ke, en la fundo de ŝia eta frenezeco, ŝi volis min nur por si. kaj mi decidis atendi longan tempon se necese por lerni ĉion eblan de tiu epoko. tiu infaneco neniam plu revenos. la tempo, mi lernis, pli ol la vivo, estas ĝi kiu neniam revenas. kaj ankaŭ ĝiaj tempaj instruoj neniam revenos. kaj mi elĉerpiĝadis ene de tiu tempo, tiu stranga tipo de dio kiu donas kaj prenas: ĝi sin donas al ni por ke ni agnosku nin. kaj dolĉe ĝi foriras el ni laŭmezure ke ni nin agnoskas. kaj se ni ne lernas, ĝi ne permesas al ni duan instruon. dua instruo ĉiam estos alia instruo. tion mi lernis: oni ne ripetas la vivon, kaj, ĉar mi decidis preni la vivon ĉiam je la unua akto, la tempo tiel plilarĝiĝis. tio timigas la homojn. sed estas la homoj tro malrapidaj. do mi diras ke, eĉ se mi scias ke mi rajtas malobei, kion signifas malobei se ne obei al si mem?, eĉ se mi scias ke mi rajtas malobei, mi decidis resti ĉe mia patrino. mi ŝparis min. mi preparis min. mi intencis meti min en stato de totala, absoluta kaj nenuligiga preteco, por la unua grava momento.

          kaj jen mia situacio, kiam mi aŭdis ke la reĝido intencas vidi min.

          kaj nun mi ankoraŭ volas klarigi pri nia tiama mondo. kaj antaŭ ol mi parolu pri tio, mi volas diri ke estas ja tre malfacile paroli pri tio. ĉar la grandaj perspektivaj rigardadoj de historio ĉiam eskapas de mi. kiom da malordo mi sentas ke estas ene de tiu mia rakontaĵo! rigardi la homon en sia tutaĵo, de ekstere, de supre, senpartie kaj sen antaŭjuĝo, ho!, tio ja malfacilas. mi volas paroli pri ordinaraj okazaĵoj ĉirkaŭ kelkaj komunumoj, regionoj, kontinentoj, kaj jen mi min vidas parolante pri koroj kaj rigardoj. eble estas pro la aĝo. mi ne kapablas koncentriĝi en la celo. tamen tio povas esti nur afero pri vidpunkto. ĉar, kio estas la homa historio?, se ne granda sumo da kapoj kaj koroj kaj nenio plu. kaj al tiuj kiuj ĉirkaŭos min kaj postulos ĝeneralajn faktojn kaj klarigajn aferojn, mi diros: ho!, vi nesaĝuloj!, jen mi parolas nur pri aferoj, kiujn vi ne kapablas koni tutsolaj!

          tamen, eĉ kun tiuj senkulpigoj, mi intencas paroli pri tiu tempo.

          unu jaro de centjara milito. poste, la homo izoliĝis en grupoj ankoraŭ pli etaj. je la lastaj tagoj de la milito, kelkaj potenculoj pli fortaj, fortaj laŭ la nova maniero vivi, kun malmultaj vivrimedoj, kelkaj moneroj pliaj, ĉevaloj kaj ĉaregoj, rigora kaj malbonvola kaj orgojla sinteno, jen ĉio, tiuj potenculoj konkeris urbojn kaj igis ilin vasalaj. iom post iom, do, novaj laborrilatoj aperis kaj el la profitoj venis la impostoj kiuj vivtenis la reĝojn. reĝoj, ja, ĉar, sciante pri la grando de sia malriĉeco, neniu plu aŭdacis titoli sin imperiestro. necesas diri, tamen, ke kelkaj el tiuj reĝoj vere estis riĉaj kaj ĉiam minacis alproprigi al si grandajn regionojn. oni projektis novajn ŝipojn sed, ho!, kie estis la antikvaj arkitetoj? ne plu estis tiuj detruitaj potencaj ŝipoj sed barkoj pelotaj de ventoj, se ventoj okazos. la veturiloj revenis al la besta tirado. komunikado nur pere de multkosta servo de stafetoj, rezervita al la riĉuloj. libroj malmultis. kiam la urboj falis, dum la jaro kiu valoris cent jarojn, la soldatoj devis apartigi librojn el la tuta rabaĵo kaj prezenti ilin al komisionoj de saĝuloj kiuj kune iris. sed la soldatoj ĉiam estas tio, kio ili ĉiam estis: soldatoj, stultaj bestoj dresataj por mortigi. kaj dum la rabo ili nur okupiĝis pri virinoj kaj knabinoj kaj vino kaj oro kaj la ceteraĵon ili liberis al la vorantaj incendioj. kaj la libroj, tiuj apartigitaj de pli obeemaj soldatoj, estis la libroj de ili ŝatataj, libroj plenaj je idiotaj bildoj, kiuj instruadis al la analfabetuloj, kaj ne tiuj strangegaj libregoj kun mil kaj pliaj vortoj nedeĉifrotaj; kaj la saĝuloj, kiam ili sin disponis ĉeesti, estis restaĵoj de saĝuloj, kun sia vana avideco, sia kutima kaj senutila ebrieco kaj sia malsato je sadismo, la saĝuloj ne plu saĝaj ekneglektis la libron; la libron, kiu estas la dua animo de la homo.

          kaj iomete post iomete, la homo plonĝadis ene de la nigraĵo de sia propra neado, malinventis sin, revenis, maldevancis sin. li, momento post momento, descendis per la ŝtuparo farita por ascendo. homo prepariĝis por sia vakua neesto. jen tio, kion mi sukcesis scii. ke la homoj, ĉiumatene, malproksimiĝadis jarojn kaj jarojn el tio, kio estis sia hieraŭo. kaj ili plendis kaj diris ke la vivo perdas sian celon kaj ili nenion posedas por plenigi la vakuon de ĉiu perdo. ĉar oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio. kaj jen, en mondo kie ekzistis, per universala interkonsento, vere ke oni ne scias pri la kondiĉaro kaj la trudadoj, en mondo kie ekzistis respubliko, venis poste imperio kaj doloriga milito rompis ĝin en rompiĝemaj regnoj.

          kaj jen, mi vivadis en speco de virina fortreso. antaŭe arestitaj de justeco, ĉu eble maljusteco?, kaj poste tie restante memvole. kelkaj el ili kontaktiĝis kun la mondo, iris kaj venis kun siaj interŝanĝoj kaj aĉetoj kaj vendoj kaj kunportante artfaritaĵojn kaj venante kun ŝtofoj, fadenoj, tranĉiloj, ĝardeniloj kaj aliaj valoraĵoj. kaj tio okazis ekzakte laŭ la priskribo de mia patrino.

          kaj jen, tra la regiono nia reĝo pasadis kun siaj soldatoj. kaj, pri reĝoj mi nur sciis tion rakontitan de mia patrino, ke ili ordonis kaj ĉiuj obeadis kaj sin vestis per koloraĵoj kaj brilaĵoj. mi demandas al mi el kie mia patrino ricevis tiom da informoj se ne el tiuj virinoj, kiuj iradis kaj venadis. kaj mi demandas al mi pri la pligrandigo de tiuj informoj, krudece ŝanĝataj de fantaziemaj koroj. do, la reĝo vizitis la regionon kaj sendis kapitanon kun kelkaj soldatoj por kontroli nian prizonon kaj kalkuli pri la enloĝantaj homoj.

          kaj la enuanta reĝido aŭdis pri infano, pri kiu oni rakontadis mirindaĵojn. kaj ili sendis servistinon al mia patrino kaj mia patrino aŭdis, tra la truo de la manĝo, unu tagon antaŭ ol mi iĝos tri-jaraĝa, ke la reĝido volas vidi min. kaj mia patrino, malkaŝante sian plej estimatan peceton de frenezo, igis ke ili difinu la renkontiĝon por la posta mateno, mi estis malsaneta. kaj dum ĉi vesperiĝo ŝi lavis min per speciala zorgo, faligante la malvarman akvon sur mia staranta korpo en la kuvo, kun lanta soleno de rito. kaj ŝiaj fingroj faris adiaŭajn karesojn kaj ŝia tuta korpo tremadis. kaj ŝi mallaŭte diris: vi ne apartenas al ĉi tiu mondo. vi ne plu bezonas min. mi amas vin kaj amas vin. ne demandu kial mi foriros. mi jam diris ke mi ne scias, ne scias, ne scias.   kaj ni konversaciis dum la resto de vesperiĝo kaj dum la tuta nokto kaj ŝi rakontis rakontaĵojn neniam antaŭe rakontitajn, rakontojn pri tristaj adiaŭoj inter patrinoj kaj gefiloj kaj inter patrinoj kaj patroj kaj inter fratoj kaj fratinoj kaj inter fianĉoj kaj fianĉinoj kaj inter amiko kaj amiko. kaj ŝia voĉo elvenis el tre malproksima profundo. el tre malproksima profundo venis tiu voĉo orumata de melankolio: el pli transe ol malantaŭe al tiu blanka tuko. kaj dum ĉi nokto mi lernis, mi lernis ke la homa animo ne havas finon kaj la spaco en kiu ni ekzistas pli grandas ol la universa spaco. kaj de post la fino venis la voĉo de mia patrino. kaj tiu voĉo lulis min en la spaco kaj volvis min kiel veluro, ĉar ĝi kreskadis ĉirkaŭ mi. mi dormis. en mia ununura sonĝo de eterna nokto, ŝvebis la vidota vizaĝo.

          kaj kiel estus la homo, post kiam mi konos lin? kio estos al mi? kio estos al mi?, sin demandis mia sendorma mirego. kaj mi lernis, mi lernis ke mi ne ekzistas sen la aliulo. kaj ke estas ĝuste li, kiu permesas al mi, ke mi kapablu koni min mem. kaj mi malkovris ke, ĝis nun, aliulo por mi estis nur mia patrino nepatrina, kaj jen mi nun sentadis ŝin malproksime, kie estas tiu konstanta kaj protektanta varmo? kaj iu aliulo min atendis en tiu venonta mateno. kaj kiom da aliuloj mi bezonos por ke mi lernu kiel koni min mem? kaj eĉ se ili estos multaj, ili ĉiam estos iu ne-mio, por reliefigi la desegnaĵon de mia memo, por igi min malsimila al la tuta ceteraro. ĉar neniam iu scios la ekzaktan nocion pri la doloro de mi sentata kaj neniam scios la ĝustan mezuron de mia eta kaj rompiĝema ĝojo.

          laŭ kia mistero?, la aferoj kiuj koncernas nur al mi, devas esti vivataj nur de mi!     

          mi vekiĝis kaj jen du grandaj okuloj rigardadis min. ĉu viro aŭ virino? mi surpriziĝis, kaŝis mian vizaĝon, frotis la okulojn, alkutimiĝis al la lumo, stariĝis surlite, la manoj survizaĝe kaj tre malrapide mi min montris kaj rigardis.

          kio estas tio? kio estas tio?, ke iu ekzistas! mi nenion komprenadis! je la unua fojo en via vivo la respondo daŭris por iĝi klara. okuloj, bronzaj vangoj, malfermeta buŝo kun blankaj dentoj, blankaj dentoj, nazo kiu tiom esprimis kaj la hararo, kia hararo? mia patrino instruis pri longaj kaj mallongaj haroj kiuj apartigis virojn de virinoj, sed tiuj haroj plenaj je spiralaĵoj frenezece sin brakumante, kiaj haroj estis? kaj kio pri la rigardo? kiom da steloj ennestiĝas ene de rigardo de ia kreitaĵo? mi volis deĉifri tiun rigardon, mi volis lerni pri ĝi sed ĝi rapide ŝanĝiĝadis kaj mi divenis en ĝi timon kaj plezuron kaj amon kaj surprizon kaj serenon kaj memoraĵojn pri hieraŭoj kaj projektojn por naskiĝontaj tagoj kaj rakontaĵojn kun tiom kaj tiom da vivo! mi perdis min en la implikaĵo de tiu forta lumo eliranta el tiuj okuloj. kaj nun, kiel priskribi?, li tute rompiĝis en rideto, kaj do, estas tio?, kio estas rideto! mi sentis min glutata enen de tiu animo min rigardanta kaj al mi ridetanta kaj mi sciis ke mi bezonas el ĝi elveni kaj ke mi ne revenos ekzakte kiel mi iris, ke mi ion kunportos kiu apartenos al mi porĉiame, kaj tio estas la agnosko de tio, kio estas la aliulo. kaj mi lernis ke, koni iun signifas malplenigi lin. kaj doni min al la agnosko de aliulo signifas redoni al li lian nukleon.

          kaj mi decidis koni lin. per eta paŝo malantaŭen, mi ekrigardis lin, ĉirkaŭvolvante lin. li ektimis kaj por mi, kiu je la unua fojo ĉeestis antaŭ la genezo de ektimo, por mi tiu unua ektimo iĝis terura. mi metis la manojn sur liaj ŝultroj kaj penis ridi. antaŭe mi jam ridetis al mia patrino, sed kio devus esti rideti al alia rideto? pro timo mi ekrigardis liajn vestojn. mia patrino parolis pri pezaj kaj leĝeraj vestoj kiuj malproksimigis virojn de virinoj. sed tio vidata de mi estis delikataj silkaĵoj kaj puntaĵoj kaj brilanta medaliono ĝenanta la okulojn, kaj tiom kaj tiom da koloraĵoj kaj ĉio estis ebriiga kaj bela! kaj denove miaj okuloj trovis tiujn enormajn okulojn kaj subite ununura rideto, mia kaj lia, simultane klak-krevis kvazaŭ ĉiela fajraĵo. kaj mi komencis plori.

          mi komencis plori per mia unua plorado. mi neniam kaj neniam kaj neniam antaŭe ploradis. kaj mi lernis ke ploro kaj rido estas fratoj je sango kaj animo kaj mutuala adoptado. kaj ke ili loĝas en la profundo, la plej profunda, de tio, kio estas la plej mia. kaj tie en la profundo ili estas ununura substanco kaj, nur dum la suprenirado al nia ekstera mondo, ili sin montras tiel kiel ni konas ilin, rido kaj ploro, malsimilaj, por ke ni protektu nin de la senrevena frenezo.

          la princo kisis mian buŝon. ankaŭ pri kisoj parolis la patrino. mi penis lerni pri la veroj kaŝitaj en tiu kiso sed respondon mi ne trovis. mi nur sentis, mi sentis ke mi voradas kaj estas vivante vorata, sed, malgraŭ tio, ambaŭ partoj restas integraj kaj netuŝataj kaj pli vivantaj ol neniam: mi kaj li.

          ni eliris el la ĉelo. koŝmaro el lumo falegis sur min.

          mi sekvis lin, nuda kaj senkonsole feliĉa, ale al la palaco. subite centoj da homoj ĉirkaŭis min sed mi ne rigardadis ilin enokulen. mi lacegis.

          ni eniris en la kupean kaleŝon. li suprentiris la sidlokon de sia benko kaj el tie prenis brilan objekton, metalan, kies tenilo montris kolorajn ornamojn. mi sciis pri tio, kio ĝi estas. mia patrino parolis pri spegulo, vitraĵo kiu reflektas tion, kio ni estas. mi timis. li donis al mi la spegulon kaj sidiĝis. mi timis min rigardi ĉar mi jam estis lerninta pri tio, ke la homo pli timas sin mem ol aliulon. se la aliulo montras al mi kia mi estas, la spegulo montras al mi kio mi estas. la aliulo difinas min rilate lin mem. la spegulo ne permesas interrilaton; nur mi mem, disde mi mem ĝis alveno al mi mem, sen interperado nek referencoj. kaj jen mi tie, spegulo enmane. atendante mian renkontiĝon. preparante min por mi mem. kaj mi ĝin levis, okulfermite, kaj malrapide mi malfermis la okulojn. kia strangaĵo tio, pri ezistado! el kiu nigra truo forvenis tiom da vivo? ĉu mi povas certi ke tiu min rigardanta estas ja mi? kio mi estas? ĉu ne eblas ke ĉarlatano, kaŝite, okupis tion, kio mi pensas esti, kio mi volas esti, kio mi revas esti? kaj nun mi rigardadas lin per miaj okuloj? kaj se li estas aliulo, ĉu tiu aliulo ne estas mi mem? kaj multaj strangaj demandoj vundis mian afliktan animon, kvazaŭ tiu momento estus la unua momento de la kreado! kaj mi lernis, ja lernis kaj denove lernis, plendolore, ke ekzistas demandoj senrespondaj. eĉ se mi vivus mil jarojn, akumulante tion, kion ni pensas esti saĝeco; ĉar sufiĉus meti min denove antaŭ min mem por ricevi sur la vangon la vipfrapon kiu diras ke io estos al mi porĉiame kaj poreterne rifuzata. kaj miaj okuloj ŝanĝiĝis. mi, kiu ĵus spektis, fulmrapide, rigardon plenan je fierega lumo de eternaj kaj nedetrueblaj diaĵoj, vidadis min nun antaŭ infano kun neestingebla marko enokule, mi, neforviŝebla marko, de tenaca senpotenco, de humiliga obstino, mi, tie, rigardante mizeran homan infanon, mi, tro homa, mizera kaj malgranda. do estas kun vi, mizera kaj imponega kreitaĵeto, ke mi devos kunvivi dum la restado de miaj tagoj? jes ja, mi respondis, kaj post tiu lernado pri nia mizera heredaĵo, mi komencis rigardi min kiel homo kiu mi estas. kaj malrapide, el la profundo de la profundaĵoj suprenvenis rideto kaj kiel devas esti rideti antaŭ mia mema rideto? mi pensis sed respondon mi ne havis. mi nur spertis la respondon. kaj kune kun mia rideto venis mia ploro kaj en tiu momento mi konsentis pri tio, ke ili estu la samo, ĉar mi sciis ke neniam plu ili estos tiel enmiksiĝintaj, mia rideto kaj mia ploro, mia doloro kaj mia feliĉo. kaj mi permesis al ili krevi en mia brusto kaj eskapi el mia vizaĝo. kaj mi lavis min en mia ploro kaj mi sekigis min en mia rideto. kaj mi redonis la spegulon al la nigra princo kiu min rigardadis kvazaŭ mi estus ĵus naskiĝinta.

          kion vi sentas? li demandis.

          nenion ĉion mi ne scias

          kaj mi decidis en tiu momento ke la amo al mi mem estos pli forta ol la amo al io ajn en la mondo kaj mi lernis ke disde tiu haluciniga amo al mi mem mi konstruos la monumenton pri mi.

          ĉimomente mi rigardis lin. por ke li konu min. li malĝojis.

          ŝajnas ke vi malplenigas min el mi mem.

          faru la samon al mi, kaj rehavu vin.

          mi ne kapablas.

          kaj nun estis mi, kiu malĝojiĝis. kiel rompiĝemaj estas la homoj! mi neniam plu eldiros vorton al iu ajn, escepte de mia lasta dialogo kiu iam okazos inter mi kaj mia princa amiko; li neniam plu forlasis min, ĝis la tago de sia memofero.

          mi nenion havas por alparoli al homoj.

          ili timas min rigardi ĉar ili scias ke mi scias tion, kio ili estas kaj kion ili pensas. ili evitas min. sed mi de malproksime gvatas ilin kaj ilin aŭdas kaj lernas pri ili, kvazaŭ la plej terura spiono kiu suĉu pecojn el la animoj de la ĉirkaŭaj kreitaĵoj. kaj per tiuj pecoj el unu kaj el alia mi konstruas la konfuzan bildon pri tio, kio estas homa estaĵo. eterne nekompleta bildo, ĉar jen mi lernis, ho gloro el ĉiuj gloroj,

          homo estas neantaŭvidebla esto!

          tio senŝarĝigas min. se ne pro tio, mi ne rezistus eĉ unu plian ripetiĝantan tagon kaj plonĝus en la senrevenan frenezon. tamen, ĉar mi ilin rigardas disde mia altaĵo, mi sentas ilin enuigaj.

          antaŭ kvin jaroj mi naskiĝis kaj jam mi tiel lacas pro la homa kunvivado!

          rilate mian patrinon, rilate mian nepatrinon, ekde tiu nokto de adiaŭoj,

          mi neniam plu revidis ŝin.

Visitas: 155