apolono kaj hiakinto, 21

apolono kaj hiakinto, 21.

alio estis konsternita. kial hans rigardis lin je tia maniero? la virino daŭre silentis. li volis demandi al ŝi ion rilate la morton de la knabo, sed ne kuraĝis. li prenis la ledajn sakojn kaj eksupreniris.
ĉu pro la vundo de la ponardo?
jes. ŝvelis la mano kaj venis tre alta febro. li deliradis dum la tuta nokto kaj mortis du tagojn antaŭe.
mi supreniru al li. li intencis instrui tiujn tekstojn al luis’. pro tio li tiel surpriziĝis.
li malrapide iris. kiel alfronti lin? ĉu vundita leono? ĉu furiozanta? ĉu birdo silenteme agonianta? lia propra koro estis morna. li ne sciis tion, kio okazos en la kastelo, dum luis’ starus apude. li sciis ke teofilo ne malapudiĝus de la infano, sed ankaŭ kredis, ke iamaniere li estos vizitata. li devos iĝi fonto por malsoifigi je momentaj soifoj, neniam akvofalo kiu senfine zumas la nefineblan saman poemon. sonoran, ŝaumantan, danĝeran. kaj kio nun? Sen luis’, mi reĝos sola, sed mi scias ke la trono estas detruita. 
alio ne volis kredi ke sia koro dancadas la sentaktan dancon je kamuflata ĝojo. estus kovardeco deklari la ĝojon, elmontri ĝin. estas unu el tiuj ĝojoj kiu floras en la ombro, ĉirkaŭata de perversaj kaj atentaj spiritoj. Luis’ povintus forvojaĝi!, anstataŭ morti! Mi preferintus. Sufiĉus ke li forvojaĝintus!
la foresto de luis’ malfermis la pordon al malplena ĉambro. La morto de luis’ enprizonigis min, mi ne scias, kio rezultos el ĉio.
la biblioteka pordo rompiĝis en du pecojn. teofilo estis ĉe la fenestro. li silente turniĝis, blanka la vizaĝo. preskaŭ putriĝanta kadavro, kiu leviĝas antaŭ la lasta juĝo, sen trumpetoj aŭ halelujaoj!, kaj nun, jam verda, jam ŝtoniĝinta, plilarĝigas siajn okulojn malplenajn kaj mortintajn.
mi scias ke mi pli malhelpas ol helpas… ĉu estas io, kion mi povus fari?
la vivanta mortinto antaŭenvenis per malfirma paŝo, rigardis lin en la fundo de la okuloj, sed neniu flamo bruliĝis en la du krateroj, neniu torĉo fulmis en la du kavernoj, neniu lavo ondis en la du mortintaj vulkanoj.
mi bedaŭras… mia amiko… mi pensas ke vi ne rajtas kaptitulaci. la voĉo estis trankvila, konsolema. ne trovis eĥon fronte al tiu kompatinda bildo.
alio sidiĝis. teofilo ĝemis, balbutis: kion vi faras ĉi tie? kiu vokis vin?
alio surpriziĝis. volis forkuri. sed kompatis la alian. estis monto da karno en malordo, envolvita en vestoj el alia mondo.
mi volas helpi vin, jen ĉio .
kaj ekprenis lin je la ŝultroj, plena de mirego. teofilo delasis la korpon dum momento.
alio!
subite lia rigardo ŝajnis reviviĝi. alio, alio… ĉu veras tio, kion ili diris?
li havis febron kaj delirante mortis.
jes… jes… mi ne scias tion, pro kio mi devus plori! mi ne scias tion, kio fariĝos el mi. ĉu mi bedaŭrus, pro tio, kion mi faris? aŭ pro tio, kion mi ne faris?… knabo li estis!… mi tre esperis pri li!…
li ne sukcesis plu paroli.
ĉu vi volas ke mi faru ion?
sendu iun, por ripari la pordon. mi volas vidi neniun.
mi ne volas enmiksiĝi aŭ proponi opinion. sed mi pensas ke, depende de via agomaniero, vi alvokos ilian atenton.
putinaĵo! putinaĵo! mi estas en la kastelo, mi estis forgesinta ĉi tutan fekaĵon!
la tuko estas tie, simple purigi la vizaĝon. la ŝtuparo estas tie, alkonduki lin malsupren. la edzino, hans, ĉiuj atendas, alfronti ilin. mankis volo, forto, kuraĝo. Mi ne kuraĝas! mi ne kuraĝas!
kuraĝon! ili ne iĝu suspektemaj.
ĉu suspektemaj? pri mi aŭ pri vi?
alio mallevis la okulojn, hontoplene.
pardonon, alio. pardonon. ne vi, pagos por tio, kio okazas. pardonon.
li viŝis al si la okulojn kaj iris malsupren.
alio komencis ordigi la pakaĵon. estis polvo, malordo, forgeso. li volis ke la tago pli daŭros, ne deziris alfronton kontraŭ la venonta nokto. li ne sciis ĉu li iru malsupren aŭ ankoraŭ restu tie, por atendi alvokon. kiam li ordigis la liton li rememoris pri luis’ ploranta kaj staranta en malseka vesto. li tremeris. Povus esti li, tiu kiu vojaĝis, kaj mi restus ĉi tie kaj mi mortus anstataŭ li. Do, tio, kio okazas, ne okazus.
li havis la impreson, ke se li prokrastas, la tago pli daŭros. li ne volis la nokton, li ne volis la mallumon. Kiam la mallumo venos, li estos tie malsupre en la edzina ĉambro, kaj mi dormos ĉi tie sola…
venis servisto.
li diris ke mi kaj vi prenu ĉion, kaj iru al la ĉambro, kiun mi purigis.
ĉu ĉion?
la liton, la tablon kaj la ĵus kunportatajn librojn. la bretoj restu.
silente, alio ekordigis la sakojn.
kiel estis la vojaĝo?
egala al ĉiuj aliaj. kial vi ridetas?
vi ricevis novajn vestojn.
kaj kio?
tio neniam okazas pro nenio…
oni ŝtelis mian veston en la taverno. ili estis sube por sekiĝi kaj malaperis. li donis al mi ĉi tiujn.
kaj dumnokte, jen, tuj en la pugeton.
gejaĉo! ĉu vi kredas ke mi estas kiel vi! kaj kaptis lin je la kolumo.
trankviliĝu!, putinido! do, kial ĉi novaj vestoj?
kio pri ĉi merdaĵo? ĉu vi volas interŝanĝi?
ĉu ne estas donaco?
gejaĉo! donaco de via masklo! donu al mi la vian kaj prenu ĉi tiun. ĉu vi pensas ke mi ne scias, ke vi dormas en la ĉelo de la gardistoj?
putinido!
ambaŭ nudiĝis. interŝanĝis vestojn. alio estis rapida, pro timo montri dentajn postsignojn kaj gratvundojn. poste, li sentis sin senŝarĝita.
ni kunportu la liton.
ili malrapide iris malsupren, batante la liton kontraŭ la muroj.
la ĉambro estas ĉi tiu.
pli malgranda. Kial li volis veni ĉi tien? iru por kunporti la sakojn, dum mi ordigas la littukojn.
li foriris. alio rigardadis. malgranda ĉambro, kiel ĉelo de monaĥejo. malgranda fenestro. li alproksimiĝis. la fenestro rigardas al vasta pejzaĝo kaj, ĉe la supro de la monteto, vidiĝas la malgranda tombejo. figuro stariĝas antaŭ tombo kun floroj ĵus lokitaj. alio tremeris. la figuro turnis sin rekte al la kastelo. ili rigardis unu la alian dum longa tempo. kiam li aŭdis bruon, li venis kaj komencis aranĝi la littukon. ambaŭ iris supren kaj malsupren ĝis kiam ĉio estis en ordo.
alio serĉis teofilon, por averti ke ĉio estas en ordo. li renkontis lin ĉe la enirejo de la korto.
mi jam translokiĝis la ĉambron.
kiaj vestoj estas tiuj?
mi interŝanĝis kun partnero .
mi devas paroli kun hans. tien mi iru.
kion mi faru?
se mi bezonos vin, mi avertos.
kie mi devas resti?
alio. mi ŝatus esti sola. mi ne scias, ĉu vi komprenas…
ĉu mi povas resti en la biblioteko?
La biblioteko!
bone. pardonon! senecese, mi alvokos vin.
alio eksupreniris.
alio.
li turnis sin: jes!
mia amiko… mia amiko… teofilo forte brakumis lin sed disiĝis subite, rimarkinte, ke li tuj komencos plori.
alio iris, revenis, kunportis sian matracon, lokis ĝin en angulo. post tio, li iris serĉe de la maljuna servisto, kiu kapablas mezuri lignaĵon kaj ripari meblojn.
Visitas: 156