apolono kaj hiakinto, 22

apolono kaj hiakinto, 22.

teofilo eniris en la ĉambron de hans. hans staris ĉe la fenestro. sur la tablo, la ponardo. aŭskultinte lin, hans turniĝis. severe li sidiĝis sur la seĝo.
neniu parolis. teofilo prenis la ponardon, rigardadis ĝin, lia koro volis eksplodi. li intencis mencii ion, sentis sin perdita, la vortoj, kiujn lia pensado formuladis, iris reen kaj ĝenadis la ordon de tiuj, kiuj devus veni poste, kaŭzante ene de li konfuzon kaj miron. estis bando da bovoj, kiuj ne rifuzis eliri por la buĉofero.
venontsemajne, mi forvojaĝos al germanio.
ĉu vi longe restos?
ĝis mia morto!
hans!
estas tro! senigi sin samtempe je luis’ kaj sian fidelan kaj maljunan konsilanto!
hans!, kio okazas?
estas malfacile klarigi! mi trovis min, subite, meze de dezerto. miaj vojoj intermiksiĝas, mi ne kapablas klarigi. al kiu mi transdonos mian sceptron?
sed vi faris nenion, se ne transdoni sceptrojn! ĉu necesas ke estu via filo aŭ nepo? pripensu la kvanton da servistoj, al kiuj vi instruis legadon.
La servisto!
La servisto!
mi ne scias, el kie venis mia decido. mi havas nenion por plendi ĉi tie. mi pensas ke estas la imago kreita de mi. mi vidadis min sur ia vojo; kie mi haltus, tie mi restus kaj el tie mia filo daŭre sekvus kaj kie li restus, el tie sekvus lia filo kaj la filo de la filo. tiu ĉasado igis min ŝanĝi la planojn. mia filo ne revenis vivanta. mi klopodis por kuri kaj atingi mian nepon, mi volis instrui al li tion, kion la vivo instruis al mi… por ke li kunportu hanson vivantan, ĝis la finfino de mia idaro… kaj nun? kaj nun?
la tuja okazintaĵo estas ja terura! estas ja terura!…
la vojo etendiĝas antaŭ mi, malplena. mi ne rezistos. mi sentas min perdita, nuda kaj kun malvarmo. al mi mankas nur lambastono, kaj mi etendu ĝin por eviti truojn kaj serpentojn… ne. ne. mi ne rampos en via lando! mi ne iĝos blinda sub ĉi ĉielo!
hans, tio estas absurdaĵo. vi, ĉe ni, estas kiel patro! absoluta sinjoro!
mi lacas esti patro! mi reiros laŭ la sama vojo. en mia origino estas kaŝita la celo de mia vivo!
hans, vivo ne retrovenas! kion vi esperas trovi en via vilaĝo?
tombojn kaj tombojn! kaj estas inter ili, ke mi volas la mian!
kia estas la diferenco inter esti enterigita tie aŭ ĉi tie?
nenia por tiu kiu jam mortis! sed mi ankoraŭ vivas! kaj kion mi havas ĉirkaŭ mi? en kiu kuras la sango el miaj vejnoj?
kaj kiun vi esperas trovi tie?
mi jam diris: miajn mortintojn.
viaj du plej altvaloraj mortintoj kuŝas ĉi tie, hans. tio estas terura!
eble mi simple volas eskapi el ili? mi ne eltenos…
mi ne komprenas vin, hans. sed mi nenion povas fari kontraŭe. mi preparos vian vojaĝon, kun ĉia komforto. vi lasos grandegan malplenon.
ambaŭ silentis dummomente.
vi ĉiam estis pripensema, singardema, prudenta. ĉio aperas al mi kvazaŭ eskapo iomete mistika! reen al la originoj!…
ne estas mistikaĵo, teofilo. venis al mi sopiro pri la neĝo, sopiro pri la antikva rivero, pri mia lingvo, mi eĉ ne scias, ĉu mi ankoraŭ memoras ĝin… mi kredas ke oni pardonas tion al maljunulo.
nova longa silento.
hans, mi ne volas ĝeni vin. mi ne scias, ĉu vi atendas de mi silenton aŭ iun vorton plian. atenton al tio, kion mi diros: eĉ se vi reiras laŭ la sama vojo, la vojo ne estas la sama rilate tiun, kiu kondukis vin ĉi tien. parto jam trairita, estas detruata. ni ne sukcesas retroiri! malantaŭe etendiĝas grandega truo, glaciaj ventoj, tempo detruas ĉion, kio ekzistis antaŭe!
hans ridetis. Ĉu kelka kaŝita ironio?
mi pensas, ke mia imago tro impresis vin. ni diru, do, ke ne estas por reiri al miaj originoj. vi pravas, mia vojo ne plu estas. tie, mi nur trovos mortintojn, kia diferenco inter la mortintoj de tie aŭ tiuj de ĉi tie? kia diferenco ĉu mi semas lumon en korpoj kie mia sango ne kuras? mia kompatinda sango, kiu estos forviŝata de sur la supraĵo de la tero, nun, kiam mi mortos sen idoj. bone! bone! mi ne parolu pri padoj nek pri sceptroj… venis al mi sopiro… ne sopiro! estas speco de alvoko. mi estas kvazaŭ maljuna besto, kiu aŭdas la voĉon de diseriĝintaj ostoj. estas ili tiuj, kiuj vokas min … estas la dispolviĝinta ostaro de mia vilaĝo…
li silentis. mi kredas ke mi legis multe da poezio. kaj nun vi tuj kritikos mian novan imagon.
mi bedaŭros vian foriron. mi igos ke ĝi estu inda je viaj servoj.
mi ne volas eskorton.
mi ne permesos ke vi vojaĝu sola.
mi volas du aŭ tri servistojn.
longas la vojaĝo, hans.
tion mi scias! pli longa ol via supozo. kaj mi intencas alveni vivanta. mi ne volas finiĝi inter unu kaj alia idealo. mi ne estu nutraĵo de eksterlandaj vulturoj. tio pardoneblas al maljunulo, ĉu?
mi pardonus ĉion al vi, hans, kondiĉe ke vi rezignu!
Mi neniam pardonos al vi! rezigno, ne dependas de mi. estas la kurso de mia rivero, kiu faras grandan kaj neatenditan kurbon! mi volus peti de vi favoron. ĉu vi donus al mi vian privatan serviston?
ĉu alio?
jes. mi dezirus ke li iru kun mi.
ĉu porĉiame?
kial ne? ĉu li interesas vin, pro ia motivo?
teofilo prenis la ponardon. ekstaris, paŝis al la fenestro. en la malproksimaĵoj, la ondoj lekis la sablon. en la malproksimaĵoj la ondoj lekis la sablon. en la malproksimaĵoj la ondoj neniel laciĝas leki la sablon. neatendita varmo komencis konsumi lian koron. li devus alfronti hanson denove.
kial ekzakte alio?
se mia peto estos atendata, mi ekvojaĝos sen diri.
ardo perturbis teofilon.
mi ne komprenas vin, hans. ni ĉiam estis sinceraj kaj parolis la veron unu al la alia.
ĝis antaŭnelonge estis tiel. hans komencis tremi. vi ne havas la rajton postuli al mi la veron.
ĉu eble mi maltrafis ion rilate la regadon de la kastelo kaj de nia regiono?
hans perdis la kontrolon.
ne estas fakto, kiu interesas kastelojn kaj sinjorojn! estas mia problemo! hans preskaŭ ploras. estas nia amikeco, la fido, ne inter vi kaj via konsilanto, sed inter teofilo kaj la avo de luis’.
teofilo tute tremeris. hans daŭrigis, senkompate, kiel iu, kiu legas kondamnon:
vi perdis la batalon, mia amiko. luis’ deliradis la tutan nokton. mi ne volas juĝi vin. al mi ne interesas juĝi vin. mi demandas al mi, ĉu ne estas pli bone, ke li mortis .
la okuloj de hans ekbrilis, la brilo tuj estingiĝis. la okuloj de teofilo ardis, sed li klopodis por rezisti.
hans , mi ne scias tion, pri kio vi parolas… mi ne scias tion, pri kio li deliris… nenio okazis… nenio… nenio… inter ni… kio povus kompromiti min! mi ne scias tion, pri kio vi parolas.
mi ne volas paroli pri tio! estas malagrable paroli pri tio! kaj se, fakte, nenio okazis, do, pli bone ke li mortis!
hans!
mi entombigos ĉi vortojn kiel mi faris al mia nepo. neniam ripetiĝos ion pri la afero. kaj plej malbone estas, plej malbone estas, ke mi ne scias tion, kie estis lia feliĉo! ĉu li bezonis vin, por ke li estu feliĉa.
hans, mi bezonas klarigi al vi!
mi ne volas paroli pri tio! mi ne plu estas via konsilanto! mi estu gasto dum unu semajno pli malpli, se vi tion permesas.
vi ne estas gasto ĉi tie! ĉiam vi estis kvazaŭ mastro de ĉio! tamen, tio ne gravas! mi bezonas ion klarigi al vi! kaj vi bezonas kompreni! je lia aĝo interrilato kun pli maljunaj viroj estas normalaĵo. ne forgesu ke luis’ ne havis patron.
bonvole ne turmenti min. mi volas vojaĝi sen malami lin. mi klopodas por ne koleri kontraŭ vi…
teofilo silentis. Ion ajn mi parolu favore al mi, estos mensogo.
hans! Mi bezonas ĉi mensogon! hans!, kion li diris?
oni ne pluparolu! se vi ne foriras, foriras mi!
vi ne scias la grandon de via maljusteco!
la vorto maljusteco vipis la maljunulon. vi!, parolas vi pri maljusteco!
jes, mi parolu, ĉu vi ŝatas aŭ ne! en la komenco mi ne komprenis tion, kio okazas. li ĉirkaŭadis min, gvatadis min. okazis post mia malsano. mi mem profunde interesiĝis pri li. ŝajnis ke mi vidis en li la filon, kiun mi ne havis. mi ne scias ĉu mi rajtas paroli pri padoj kaj sceptroj. mi ne volas deturniĝi el la temo. min ĝenis lia troigita atento. kiam pretiĝis la vojaĝo, li volis iri kune kaj vi permesis. mi pensis ke pli bone estas lasi ke li agu kiel li volas, ĝis elĉerpiĝo 
de lia intereso. poste okazis la malsano kaj la morto. vi troigas, hans. ĉiuj, je tiu aĝo, klopodas por proksimiĝi al pli maljuna viro. ĉu vi memoras kiom mi admiradis vin, kiam vi alvenis ĉe ni? luis ne havis patron!
hans mallevis sian kapon, kaŝante ĝin en la manoj. li parolis teruraĵojn tiun nokton. mi amas lin. mi nenion komprenis! li la tutan tempon ripetadis vian nomon. teofilo, konduku min al la biblioteko. mi ne volas resti ĉi tie kun ili. ni iru al la lito kie…
hans preskaŭ singultadis. li tute tremadis.
hans!… sed li preferis silenti. nigraj flugiloj levis la pezon kiuj premis lian koron. li sentis, poste, ke la koro flugis kune.
la maljunulo reprenis la ponardon, pikegis ĝin sur la tablo, senespere klininte sian kapon.
mi ne komprenas ion ajn! ne komprenas! ne komprenas! kaj longe silentis.
Post ĉi mensogo, venos aliaj mensogoj. Li nenion sciu pri alio, ekzemple. teofilo iom post iom trankviliĝis. hans ne plu anheladis, sed ankoraŭ havis sian vizaĝon kaŝita.
hans, mi ne komprenas kiel vi alvenis al tio! mi ne komprenas, kion vi elpensis por respondeci min pri deliro de knabo. mi ŝategis lin, tion vi scias.
hans ĝemis, ankoraŭ kun kapo klinita, nenion diris.
mi ŝatis lin pro tio ke mi pensis, ke li povus esti mia filo, la filo neniam veninta. li volis lerni citaron, li volis kopii miajn dialektaĵojn kaj mi pensis ke ne estis malbone se ni estus kunaj. kial mi povus imagi… tion, kio okazis en lia kapo? krom tio, kiam oni estas knabo… mi ne scias… ĉi simptomoj malaperas… eble estas la nura koincido morti ĝuste kiam li intencis vojaĝi kun mi… mi ne scias, ne komprenas…
hans levis sian kapon tre serioze. li fiksrigardis la spacon. sed lia rigardo estis konkerita.
mi intencis instrui al li tion, kion mi ne bone lernis, mi volis ke li superu min, por ke mi estu fiera pri li. tio, kio okazis… estas terura… mi ne scias ĉu vi komprenas min, hans.
vera doloro venkis hans, en sia provo esti racia. li preskaŭ ploris.
mi ĉion konfuzis, eble. vi vipis vin kaj poste li mortis parolante tiujn vortojn…
sed la vipado estis stultaĵo, eĉ hodiaŭ mi ankoraŭ ne komprenas! nenian ritato kun luis’! mi havis koŝmarojn, dum momentoj aĵoj de mia infanaĝo venkis min kaj mi trovis min senhelpa kaj senespera… nu, tio estis mia problemo! mi ne kredas je tiaĵoj, memtorturado, ĉi fasko da senutilaj merdaĵoj. vi mem ĉiam instruis al mi pri la hororoj de nia eklezio!
hans preskaŭ ridetis.
mi bedaŭras. mi iĝis konsternita. mi kredis, ke ĉion de li parolita jam okazis. lia morto tute ruinigis min. kaj poste, venas vi kun alio, vestita per multekostaj vestoj!
absurdaĵo, hans. lia tuniko estis disŝirita de dornarbeto. mi devis akiri alian.
mi ĉion konfuzis! sekigante la vizaĝon. pardonon.
hans, ne turmentu vin.
mallumiĝas. mi promenos iomete. li serioze stariĝis. iris al la fenestro.
mi pensis pri kondukado de alio, por faciligi al vi la aferon!
la ondoj eterne lekos la sablon per siaj ŝaŭmaj langoj.
malgraŭ ĉio, mi ekvojaĝos venontsemajne.
Visitas: 243