apolono kaj hiakinto, 10

apolono kaj hiakinto, 10.

luis’ kontempladis la ĉielon. li volis koncentri la atento al la flugantaj mevoj sed lia korpo postulis forgeson kaj pigrecon. la dormemo venigis al li la strangan amikon, kiu malfermis la pordon de la biblioteko la antaŭan nokton kaj ricevis la varmegon kaj la furiozon de lia plezuro tiom longe gardata. luis’ volis scii tion, kion li sentis post la memoro pri la ekscitita ŝprucado kaj pri la gluado sur la korpo kaj pri la du korpoj kunfanditaj unu ene de la alia. li ne sukcesis. la memoraĵo doloris. sed samtempe kiam li tremadis ĉar frapas sur lia memoro imago de kontakto kiu tiom plenigis lian animon, ankaŭ venis al li svaga averto pri tio, ke li devus esti atentema. 
ne!, mi ne estos atentema! estis agrabla. fikiĝu ĉio cetera. se li volos, mi brakumos lin denove… mi nur ne permesos… mi volas nenion timi… 
ĉi tie kaj tie, pepadoj, mevoj iradis kaj venadis. la maro neniam laciĝis je ĝia raŭka kaj monotona kanzono. luis’ sentis malvarmon, li kuntiriĝis kaj la bruo komencis volvi lin, kvazaŭ li estus glutata de helika konko kaj li mem jam estas raŭka kaj monotona kanzono kaj la suno malfortiĝis kaj la mevoj malaperis kaj trankvileco kvietigis lian kapeton laca pro tiom da pensoj. restis sursable nur dormanta korpo, vizaĝo dolĉa kaj milda, lumigata de apenaŭ vidata rideto, milda kaj dolĉa.
Mi kredas ke li ne suspektis, kiam mi diris ke mi iros morgaŭ. Mi bezonas kunporti pergamenojn kaj stiletojn, la stiletojn mi metos en ĉi malgrandan sakon kaj mi forgesos kunporti ĝin kaj alio revenos por ĝin preni. La servisto dormos en la dormejo de la novicoj kaj luis’ restos ĉe mi, mi trovos pretekston. Hodiaŭ ili pendumos la ses arestitojn, laŭ mia ordono, putinidoj, mizeraj ŝtelistoj. Li restos tie, ĝis mia reveno, mi ne scias kiam mi revenos. Kun luis’ ĉe mi, mi povos resti unu semajnon. Mi iomete timas, sed mi ne volas pensi pri tio. Kiam mi revenos mi ŝnurligigos lin nuda ĉe la rado kaj mi ordonos ke la lanculo bugros lin, malrapide enmeti, tio estos speco de torturo, nur mi spektos, mi ne povas permesi ke la lanculo suspektu ion, kia stultaĵo, mi neniam faros tian aferon, konfidi al soldato tiun supermezuran maldecaĵon oni ne rajtas perdi la moralon. Mi ne scias tion, kion li pensas pri mi nun, post kiam ni brakumis unu la alian en la biblioteko mi eĉ ne scias ĉu li rimarkis ke mi ĝuis. Li rigardis min tre rapide kaj tuŝis mian brakon, fine estas li mem, tiu kiu petis al la avo por vojaĝi kun mi, mi neniam havus sufiĉan kuraĝon por fari tion. Liaj karnoj estas molaj, mi ne deziras pensi pri tio, mi povus makuli lin por lia tuta vivo, mi ne volas pensi sed estis li, tiu kiu rigardis min tiamaniere kaj ektuŝis mian brakon… 
teofilo rimarkis ke li prenadas kaj prenadas kelkajn tekstojn sed li absolute ne scias tion, kion li faradas.
Se ĉio bone okazos tie, mi sendos mesaĝon dirante ke mi restos pli da tempo, en la ĉasa sezono mi kutimas resti ekstere preskaŭ unu monaton. La servisto alportos la novaĵon kaj mi diros ke li ne bezonos reiri. Ni promenados dumnokte kaj se ne estos luno, mi ne scias kiel estos la luno, mi ne rimarkis, mi estas iomete perdita rilate miajn antaŭajn zorgojn, se ne estos luno, ni kuŝiĝos sur la sablo de la granda rivero kaj interparolos ĝislace mi brakumos lin por varmigi lin, ne, ne, ni nur interparolos. Je la krepusko, sub ruĝa kaj orumita suno, ni estos apolono kaj hiakinto, luis’, mi rakontos al vi la rakonton pri apolono kaj hiakinto, ne, mi ne scias tion, kion mi povos diri al li, ŝajnas ke li ne volas ke ni parolu pri io ajn, kontraŭe li jam estus kun mi tie ĉi en la biblioteko. luis’, mi rakontos al vi la rakonton pri apolono kaj hiakinto sed mi ne rakontos kiel la amiketo de la dio estis vundita per la metala disko ĵetita de la mema apolono. Mi nur rakontos pri liaj promenadoj, luis’, iam, antikva dio, nomata apolono, descendis de la olimpo, kiu estas la sankta loĝejo de la dek du diaĵoj, kaj li trovis sur la tero tre belan junan princon. La antikvuloj, nu, mi ne scias kiel diri, ĉu vi scias?, luis’, la malnovaj rakontoj estas pli liberaj ol tiuj sanktaj rakontoj de nia eklezio. Ili ĉion rakontas laŭ malsama maniero. Mi ne scias, ĉu vi komprenas. apolono trovis sur la tero ĉi reĝidon de tesalio kaj ili promenadis tra la ĝardenoj, tute nudaj, kial ili promenadis nudaj?, mi kredas ke mi ne sukcesus promeni nuda kun luis’, mi povus ne rezisti al la vidado de lia korpo kaj mi kuŝiĝus sur mian dorson…
teofilo fermis la okulojn kaj klopodis por ne plu daŭrigi. li profunden enspiris. li pli profunden enspiris. li sidiĝis kaj skuis la kapon, jen lia gesto por provi forpeli la pensojn kiuj insistis pri flugado ĉirkaŭa.  
Ne!, ne! Mi povas diri al hans ke mi rezignis pri la vojaĝo! Mi timas! tiu sonorilo denove eksonoris, minacante surdigi la kolorajn birdetojn, kies flugado estis nutrata de lia dezirema espero. la martelo, la amboso, la araĉo da frenezaj sonoj minacis lian sekurecon. 
Mi povas preteksti ian malbonfarton. 
teofilo haltis la ekzamenadon de la ruloj. Mi povus spioni tiun monstron, mi povus kondukigi al li virinon dum la nokto, kondiĉe ke estu lumanta torĉo kaj de supre mi masturbus min kaj mi venkus ĉi demonon kiu volas regi min, kia sensencaĵo!, kiel mi povus kondukigi virinon al malliberulo?, mia penso estas freneza kaj kondukas min laŭ siaj frenezaj vojoj! 
li kuŝiĝis. 
Mi dormemas, mi ne bone dormis la tutan nokton. mi ne volas pensi pri io ajn, mi ne volas pensi pri io ajn, jen mi parolante al mi mem. Li estas tre malgranda, li estas tre malgranda, mi ne scias ĉu ĉi freneza deziro estas demono aŭ anĝelo, tiu kiu supreniras al mia kapo, kiu eniras en mian sangon. Mi ne scias tion, kion fari!, mi ne scias tion, kion fari!, mi ne scias tion, kion fari!
li klopodis por dormi, li sentis nur formikadon en la kruroj, kvazaŭ la spirito forlasas la korpon. milda varmo venis iom post iom kaj revigligis lin, li provis pensi pri io malproksima, dista, Alia mondo kiu min forprenus de ĉi seneliro, ĉi konflikto, alia pejzaĝo, antikva paradizo, ora legendo, lago kaj floroj en grandkvanto, mallaŭtaj kantoj de nekonataj birdoj, flugantaj nuboj pezaj kaj malrapidaj, milda vento kiu balancas la branĉojn kiuj kisas mian vizaĝon, varma kaj dolĉa gazono kiu dormigus mian malfortikan korpon kaj estas formikado en miaj manoj kaj fariĝas ombro super mi kaj mi aŭdas alproksimiĝantajn paŝojn kaj iluminata figuro stariĝas apud mi kaj estas luis’ tiu kiu staras, hiakinto, nuda, ege bela, kun nekombitaj haroj plenaj je sekaj folietoj kaj buŝo duone malfermita, kvazaŭ ĝi atendus mian buŝon kaj kolo vireca kaj forta kaj orumita de la lumo kaj la korpo staras kiel tiuj de la statuoj de la urbo en ruinoj kaj lia ventro estas glata kaj muskola kaj lia seksmembro dormas kiel birdido en la nesto, liaj femuroj estas du kolumnoj kiuj finiĝas en la sanktigita arbareto kaj en tiu templo loĝas la  ĝemeloj, kastoro kaj polukso, ankoraŭ nenaskitaj fratoj, ĉiu en sia oveto, ĝuste kiel rakontas la malnova legendo. la statuo kurbiĝis, kuŝiĝis sur teófilo kaj, antaŭ ol la du buŝoj tuŝiĝus, aŭdiĝis klakado ene la kapo, la tuta korpo ektremeris kaj li vekiĝis afliktoplena.
nur li estis en la biblioteko. li klopodis por memori la sonĝon. ĉio miksiĝis. 
Ne estas demono! Ne estas demono! Ankaŭ ne estas anĝelo de ĉi nekomprenata eklezio! Estas mi! Estas li! Estas zeŭso kaj ganimedo! Estas apolono kaj hiakinto! Estas david kaj jonatan! luis’, mi ne scias pri vi, sed pri mi, pri mi, mi estas preta. Se vi ne suferos, ĉio okazos laŭ via volo! Laŭ via volo! Ne gravas la ceteraĵoj! Nenio plu gravas. 
rezolute li malsupreniris laŭ la ŝtuparo por la tria manĝo. la edzino brodadis ĉe la fenestro. ŝi leviĝis kaj iris en la kuirejon. ŝi revenis kun fruktoj kaj pano. 
ĉu vi ne iras al la bankedo? 
kiu bankedo? 
ĉu vi forgesis ke hodiaŭ estas festa tago? 
ĉu festo? ho!, la pendumado! mi ne iros tien. hans zorgos pri ĉio. mi nur manĝas tion, mi ne malsatas. mi dormos supre, estas aferoj por organizi. 
ŝi rigardadis lin per siaj okuloj plenaj je nebuloj, senlumaj, senatentaj. ne du lancoj kiuj atingas sed du ŝildoj kiuj sin protektas. 
li tuj supreniris kaj aŭdadis la rumorojn de la karnavalo, kantado kaj drinkado. la bruego de la popolamaso, la unua surdiga tondro, kiam pendis en la spaco la korpo de la unua pendumito, la dua, la tria, la kvara, la kvina kaj la lasta. ununura voĉo supreniradis al la ĉielo kaj ĉio estis granda ĝojo. la bruado malgrandiĝis post kiam la sesa korpo haltis sian balancadon. poste, la homamaso solviĝis. kvazaŭ sataj ratoj post festeno, ĉiuj malaperadis en la truoj de la domoj de la vilaĝoj ĉirkaŭaj. la silento grandiĝis, la silento estis grandega littuko kiu falis sur la mondo, sufokante ĝemadojn, sufokante ridadojn. la silento estis grandega truo en kiu falis la kastelo. restis nur la amareco de teofilo, ŝvebanta antaŭ li kiel senluma lumturo. li ne volis rigardi ĝin. Ne estis amareco, eble diino kiu rapide ŝanĝiĝis, foje ŝi estis la feliĉo, foje la plej kruela angoro. Ne, mi ne volas pensi pri tio. Estas la nura nokto tiu, kiu timigas min. luis’, kie vi estas? Estas la nokto, estas ĉi frostiga vento, estas ĉi silento. Estas la scio pri tio, ke en la korto estas ses korpoj kiuj malvarmiĝas iom post iom, estas la memoro pri tio, ke en la forgeskelo estas sepa kondamnito kiu eskapis danke al demoneca nudeco, kia tremiga maljusteco pezas sur miaj ŝultroj! Estas nur ĉi volo plori! Estas la nokto!
Estas nur ĉi volo plori.
Visitas: 147