apolono kaj hiakinto, 18

apolono kaj hiakinto, 18.

liaj movoj estis malrapidaj. teofilo kuŝis surdorse, ne movante eĉ fingron. li tute sin donis. la manoj estis dolĉaj, velurecaj, ŝajnis mildaj algoj kiuj frotetadis la bruston de teofilo kaj tremigis lian tutan korpon. li fermis la okulojn. ĉiuj butonoj estis malbutonitaj. alio tiris unu manikon, tenis teofilon je unu mano kaj tiris la dekstran parton. li enmetis la manon sub la dorson de teofilo, levis lin kaj tiris la ceteron de la ĉemizo. la korpo de teofilo restis senmova. malrapida spirado. langvora. la manoj tuŝadis la bukon, premis la karnon, kiu volis liberecon, revenis al la buko, dezonigis lin, enmetiĝis ĝis la renoj kaj ekmalsuprenigis la pantalonon. la drako aflikte saltis, kvazaŭ ĝi intencus alten flugi, sed tuj alkroĉiĝis al la rigida kaj vila ventro de teofilo. femurojn, genuojn, krurojn, piedojn. la vesto falis. ankaŭ alio kuŝiĝis, sur sia dorso, kaj ambaŭ sin donis la manojn. teofilo turniĝis kaj kovris la korpon de alio per sia korpo. enmetis siajn manojn inter ambaŭ, kaj malbutonis la vestojn, malrapide nudigis lin, delasante sian tutan pezon sur alio. kurento portadis varmon de unu al alia, la sango ŝajnis ununura, eskapadis de unu kaj eniradis en la alian, tra la poroj, tra la buŝo, tra la manplatoj, tra la brusto, tra la intertuŝetantaj cicoj, tra la premiĝantaj ventroj, tra la fortaj femuroj, el fero, kiuj stringadis. la drakoj barakte luktadis, premadis, vundadis sin, kuniĝadis kaj disiĝadis senespere, anksie kaj angore ili serĉadis pozicion por eterna ripozo kiel ene de kiso aŭ brakumo, sed vane; ili fine forpeliĝis, malakceptiĝis; puŝis sin, vundis sin.
alio formovis siajn lipojn el la kiso, tenis la vizaĝon de teofilo kaj mallaŭte petis:
bonvole, moviĝu iomete supren.
teofilo lasis ke li spiru sed, trovante sin libera, alio turnis la vizaĝon malsupren, metis la manojn ĉe sia brusto kaj, proponante la dorsan flankon, atendadis.
teofilo subigis la pezon de sia korpo, lasis sin malrapide tute fali, kaj sentis sub la buŝo karnecajn kaj malmolajn ŝultrojn, sub la femuroj du kolumnojn el fero kaj sub la ingveno kaj la suba parto de la ventro, du plenajn duonaĵojn kiuj kompletigis lin, kiu plenigis la spacojn inter ambaŭ.
li suprenigis la ventron, per sia mano lokis la erektiĝintan kaj senpaciencan drakon inter la du kolumnoj. denove faligis sian pezon sur alion kaj tiele ili daŭris ete etan eternon, kvazaŭ du skulptaĵoj el ankoraŭ malseka argilo, kiu, pro la  disiĝo, estis denove gluitaj unu sur la alia, kunpremitaj, alĝustigitaj kaj metitaj sur la liton por malrapida sekado.
li premis la ŝultrojn de la amiko, mordis ilin dolĉe kaj la tuta korpo de alio sin transformis en monton, kie tera tremado komencas. kontinua frostotremo, pli forta skuiĝo, kaj alio malfermis siajn krurojn kaj aflikte sia mano ekkaptis la dian drakon, jam malseka pro siaj larmoj, prenis ĝin kaj metis ĝian grandegan ŝveliĝintan kapon ĉe la buŝo de la kaverno. teófilo enprofundigis siajn dentojn en la karnoj, perforte, agoniante plorsingultis kaj puŝis sian korpon kontraŭ la gluteoj de la amiko, sentante la disrompon de la templa pordo. timigite li haltis pro la ekpuŝo sed nevidebla potenco kondukis lian ventron al nova konvulsia movo kaj li sentis sian seksmembron tute penetrantan en la varman, humidan, premantan neston, kiu estis la korpo de alio.
alio ĝemis ĉar li sentis sin oferata ankoraŭ vivanta, sed tiom ekstrema plezuro trakuris lian tutan korpon ke li prenis la manojn de sia amiko kaj ekkisadis ilin kaj kovris ilin per larmoj.  
teofilo ne sukcesis kontroli siajn proprajn movojn. li ne volis ke tiu nevidebla forto venu por perturbi la kvietecon de la drako, li ne deziris ke siaj femuroj supreniru kaj forigu la membron por enpuŝi ĝin per nova perforto. anstataŭ tio, li preferus kviete kuŝi, trankvile, ĝuante la eltrovon de la nova loĝejo. li sciis ke li ne multe rezistos, ĉar li sentis, ke io forpelas la uzurpulon. li premis la dentojn, grincigis ilin senespere, prenis per ambaŭ manoj la sekson de alio, premis ĝin, li volis stringi ĝin, deziris daŭriĝi kiel argila statuo, allgluita, porĉiame algluita, sed spermo spruĉiĝis inter siaj fingroj, la vero fontis en liaj manoj, fiksante liajn manojn al la ventro de alio, kiu ekĝemadis kaj kriante ĝuadis kaj la alia korpo ekmovis kaj la pordoj premadis kaj la sekso de teofilo estis ensuĉata kaj nova premado, kvazaŭ alio volus tranĉi lin, kastri lin, kaj siaj femuroj ne rezistis kaj iris supren kaj malsupren kaj eliris, kaj eniris kaj la pordoj ne tenis la perforton kaj alio mordis la kapkusenon kaj alkroĉiĝis freneze al la randoj de la lito kaj teofilo ekvidis la propran korpon kiu iras en kaj el la kaverno, ĝin tute detruante, ruinigante ĝin, kaj je ĉiu eniro li kreskas ene de li balonon kun sonoj kaj koloroj, kaj alio premadis lian membron kaj teofilo mordadis senespere sur la ŝultro kaj la freneza sono kreskis sed li fariĝis surda kaj levis sian propran korpon, en agonio, duonmorta, suferanta, kaj li funde enspiris kaj fortege ĝemis kaj
enŝovis sian tutan karnon el fero ene de alion, kvazaŭ li boras lin per glavo.
la balono eksplodis, teofilo ploris, alio tute tremadis,
dum varmaj kaj densaj ŝprucadoj lavis la templon kaj malsekigis la neofiton en rita bano.
subite la argilaj statuoj diseriĝis, rompiĝis je mil pecoj, malgluiĝis, disigiĝis. sed la ingo donis neniun liberecon al la glavo.
nek alio plendis pro la sufokiga pezo nek teofilo forigis la membron. li levadis sian bruston por ke la alia enspiru, mordetadis lian kolon, enprofundigis sian korpon kontraŭ la amiko, knedante liajn gluteojn. li sentis ke la drako kvietiĝis, ekdormetis je eta dormo, ĉirkaŭata de mildaj muroj kiuj protektas kontraŭ ĉio, volvata de febreca varmo, skuata de ia malfrua tremado.
ambaŭ forlasis siajn korpojn kaj permesis ke la plezuro dormu, estu viŝata, malaperu. skueto en la korpo de alio, respondo en la korpo de teofilo, surprizite ili malfermis la okulojn kaj rimarkis ke ili estis dormantaj. 
teofilo malrapide formetis, premitan, malsekan, kiel hundido envolvata en placento. li kuŝis sur sia flanko. la mano de alio karesis la ideton, purigis ĝin, envolvis kaj varmis ĝin. kaj lasis ke li dormu.
ili rigardis unu la alian tre tenere, sed ne plu volis tuŝi sin.
la dormo ne permesis al ili eĉ adiaŭan kison.
dum kelkaj horoj, ili malaperis de sur la tero.
dumnokta fontano bobelis vane; oni ne aŭdis.
la noktaj birdoj kantadis kaj kriadis, senutile; neniu aŭdis.
steloj estis multaj en la ĉielo, ĉar la pluvo ĉesis; sed neniu sukcesis penetri tra la fendoj, por kontempli la naskiĝejon de tiu stranga muziko, kiu eliĝas el la du korpoj; la steloj glitis malrapide kaj malaperis.
kaj kiam la plej granda lumaĵo intencis krevi en la oriento, la sudaj ventoj blovis kaj pelis nigran ŝafaron da nuboj kaj la pluvo revenis.
la mondo mateniĝis la sama.
la homoj, ne.

kiam teofilo malfermis la okulojn, alio mallevis la siajn kaj faris etan movon kvazaŭ por turniĝi al la alia flanko. tamen li ne moviĝis. ambaŭ derturnadis la rigardojn, ambaŭ ŝatus ellitiĝi kaj eskapi ien al trankvila loko, eble por plori, krii, danci tiun deziratan sovaĝan dancon ĝis totala elĉerpiĝo kaj resti senmova, pura, mortinta. sed ne! ili ne kuraĝis moviĝi. la mano de teofilo, kuntiriĝinta ĉe la brusto de alio, dum spirado, frotetadis en lia brako. tre delikate li fortiris ĝin, movante sin malrapide. subite la okuloj rapide interkruciĝis.
ĉu… ĉio… bonas?
alio suspiris, kovris sin per turmentata masko. kapjesis, preskaŭ nerimarkeble. la kapo de teofilo turniĝis iomete, li ne sukcesis koncentriĝi. li povus pardonpeti al alio, li povus kisi lin kaj pardonpeti, li ne sukcesis trafi la ĝustan penson, li ne sukcesis traduki la volon per klara frazo, li nur kontemplas alion kaj afliktoplene li deturnas la rigardon, kiam alio levadas la grandegajn kaj mildajn okulojn, egale al tiuj de la taŭra rigardo de la diino atena de la poeto.
do, kial vi aspektas malĝoja?
alio kapneis, kun decida movado de la kapo. poste, alio perdiĝis denove, li klopodis por aŭdi la pluvon, jes!, ankoraŭ pluvas! li povus diri al teofilo ke tute ne gravas, nenio gravas, Ne estas pro tio, kio okazis, ke mi estas tiel, kiel mi estas, mi eĉ ne scias kiel mi estas. alio volis iri returnen, nuligi la dormon de la lasta nokto, nuligi la vivadon de tiu junulaĝo plena je vakuaj revoj kaj teruraj deziroj, ne por malfari la antaŭan nokton kaj la antaŭan kaj la antaŭan, sed por reveni al la tagoj de knabo, ĉar tie, perdita inter lecionoj kaj birdoj, ne ekzistis la lageto de ĉi angoro, kie li dronas.
Mi ŝatus konsoli vin. Mi bezonus antaŭe ke iu konsolu mi mem.
teofilo suspiris. brilanta, malrapida larmo descendis sur la vizaĝo de alio, kiu fermis siajn okulojn, kaj tio faris ke pli lumu la konturo de la okulharoj. teofilo ne komprenas la agonion. Kion fari por iri reen? Kial iri reen? Ĉu ĉi suferado valoras la penon? Kia suferado? Kaj pro kio?, ĉi sufero! li ne sukcesis traduki la malsekurecon, la malekvilibron, la nervozon, la kreskantan agonion kiu regas lin. Mi sentas ion strangan sed ne scias per kiuj vortoj mi esprimu tion, kion mi sentas.
finfine alio parolis:
mi ne volas nuligi tion!
teofilo turniĝis surbrusten, senespere. Nuligi!… alio, alio, mi bezonas eliri el ĉi tie, kontraŭe mi iĝos freneza.
ambaŭ silentis. la bruo de la pluvo plifortiĝis, Ĉi pluvo filodeputina, kion ni povus fari, se ne pluvus? antaŭ li aperis idilian pejzaĝo, bluaĵoj de lago kaj ĉielo, mil verdaĵoj ĉi tie kaj tie, komfortigaj kiel kurtenoj kaj tapiŝoj el malhela veluro. li volis daŭre iri, li volis aŭdi muzikon de malproksime aŭ birdan pepadon. ne. nur la pluvo. sed la pejzaĝo estis klara. Se mi koncentriĝas, mi povas perdi min mem ĉi tie longan tempon. Li estas ĉi tie, apud mi, okulojn fermitajn kaj dolorajn trajtojn, nudan. Sed mi volas foriri el ĉi tie. tamen, estis malfacile, eniri en tiun pejzaĝon nur imagatan. Mi desegnos padon. Mi paŝos sur ĝi. Ĉi tie, ŝtonojn sur la grundo. Nun, florantajn rozojn. Paŝtiĝantajn bestojn, kiel en la priskriboj de la paradizo. Sensukcese! Mi volas vivi ene de ĉi pejzaĝo, sed mi rimarkas ke mi nur kreas vortojn. Miaj pensoj ne dependas de mia volo. Merdaĵo! Tio estas terura!, jes! Mia penso ne dependas de mia volo! Mi volas malkontaktiĝi rilate ĝin, mi volas eskapi enen de mi…
eta balono ŝvebas, kvazaŭ sapa veziko
Sed tion, kion mi sukcesas, estas priskribo de pejzaĝo, ne pensado pri ĝi kiel tutaĵo! Kial? oftege!, antaŭe, mi perdiĝis en embaraso de ideoj…
la eta balono ekkreskas
Kaj subite, mi ektimadis, ĉar mi konstatis ke mi pripensadas sen vortoj, kvazaŭ mia mondo revivadus tutan situacion, nur la situacion! …
la eta balono aflikte skuiĝas, laŭ la gusto de sendirekta vento
Mi memoras ke ene de mia menso mi paŝadis padojn en malproksimaĵoj, aŭdadis kantojn, trinkadis el fontoj, rakontadis historiojn, sed ne estis penso pri promenado, penso pri aŭdado, penso pri parolado…
la eta balono baraktas nervoze, atende de ia ŝlosilvorto kiu aperu por doni al ĝi la baton fatalan
Mi sukcesis vivadi nur interne! Kaj, rimarkante ke mi ne pensadis per vortoj, sed vivadis en penso kaj senvorte… kiam mi provis refari la imagojn, ili sin transformis en vortojn kaj tute malaperis. Kial miaj pensoj ne dependas de mia volo?
la eta balono kirliĝas ene de vertiĝo
hiakinto!
kaj krevas, lasante ke eskapu ĝemado:
luis’!
Visitas: 146