apolono kaj hiakinto, 6

apolono kaj hiakinto, 6.

luis’ restis ĉe teofilo dum du pliaj tagoj. li ne ridetadis, ne paroladis; se li ne estis ĉe la lito, li absorbiĝis en rigardo de la detaloj de la tenilo de sia ponardo. teofilo respektis lian silenton kaj lian flankeniĝon. li rememoris la misteron de luis’, li nenion menciis pri tio, kio okazis dum la vizitado de la galerioj. teofilo vere ne reagis, ĉar sia spirito ŝajne vintrumadis ene de timema surpriziĝo. pli bone atendi. 
iu frapis ĉe la pordo. teofilo rigardis tra la trueto estas la pastro kuŝiĝu kaj ŝajnigu sin dormanta mi mem malfermos: 
jen, mi povas kisi la krucifikson. mi povas reciti ajnan preĝon. 
tio neniel rilatiĝas al la demono. Se demono ekzistas ĉi tie, estas simbola maniero paroli pri io, kion mi sentas ene de mi. Sed mi ne plu timas. ĉio trankviliĝis. Mi eltrovis ion, nun sufiĉas alkutimiĝi al ĉio. pastro, vere, mi volas diri, mi spertis strangan sonĝon en la antaŭa tago de la vipado kaj la sveno kaj tio perturbegis min. pro tio, la vipofrapoj. Malbenita vipo, ĉiu vipofrapo ne valoris la  duonon de ĉiu ŝprucado. 
kompreneble, kompreneble mi fizike pliboniĝis. 
ĝuste tio. mi kredas ke morgaŭ mi malsupreniros.
ne. li min vizitos ĉiutage por studi ĉe mi. li estas talenta. pro kio vi demandas tion? 
hans ne devas maltrankviliĝi. li ne ĝenas min, absolute. kontraŭe, li estas kvazaŭ sendito de la ĉielo, kiu kunportis al mi serenecon. ni interparoladas la tutan tempon. 
vi pravas, pastro. ŝajnas ke ili estas senditoj de la dio. 
jes ja, li estas iom petolema. estas rezulto de la aĝo. ah!, mi memoras nun, kio pri la malliberuloj? 
sed kial la popolo enmiksiĝas en tio? 
jes, eble vi pravas. ni diru ke ni povus sendi ses el ili al pendumado. 
ĉar ŝajnas al mi ke unu estas senkulpa. vere, ne nur unu, sed du. ĝuste tio. mi interparolis kun ili kaj ili mem deklaris la senkulpecon de tiuj du. 
ne, ne, mi ne kredas. kiu povas garantii, ke ili estis sep?, la murdantaj ŝtelistoj de tiu interkrutejo. eble niaj soldatoj arestis ĉiujn, kiuj estis sur la monto kaj du senkulpaj kamparanoj estis kaptitaj kune kun la krimuloj. 
jes, pastro, sed post la aresto ĉiu viro sin transformas en bestion. do, la popolo atendas feston? 
mi pensas solvi tion morgaŭ. por ĉi nokto mi bezonas favoron. mi ŝatus enmiksiĝi al la homoj, aŭdi tion de ili parolata rilate la ŝtelistojn. sed mi timas ke ili rekonos min, pro la vestoj. ĉu vi povas pruntedomi al mi monakan frokon kiel maskoveston?
jes, ĝi estas vere stranga intenco; tamen mi volas realigi ĝin.
jes, fakte li grandas kiel mi, li estas pli alta ol vi. ĉu vi opinias ke li pruntedonos? mi jam legis pri mastroj kiuj sin alivestas kiel religiuloj por enmiksiĝi kun la kamparanoj.
do, ĉu vi kunportos ĝin al mi?
fakte, preferinde liveri ĝin al luis’. mi volas interkonsenti kun li pri la lecionoj kiujn ni studos komence de morgaŭ. 
post kiam li vekiĝos, mi sendos lin al vi. 
mi dankas via alvenon, pastro. nenia motivo por maltrankviliĝo. mi fermu la pordon. 
ne, ŝi ne bezonas veni nun. ŝi kutimas veni post la dua manĝo, por froti la ŝmiraĵon sur mia dorso. kvankam mi estis preskaŭ kuracata. ĝis morgaŭ … 
ĉu vi atentas la artifikon? post kelkaj minutoj vi malsupreniru tien kaj alportu al mi la sutanon. vespere, mi malsupreniros por preni lian konfeson. 
luis’ rapide sidiĝis sur la matraco, ektimigite. konfeson de kiu? 
de la krimuloj! 
Kial mi parolis pri lia konfeso kaj ne iliaj konfesoj? 
sciu, luis’, mi kredas ke unu el ili estas senkulpa. 
sed la voĉo venis tiom falsa!, la preteksto sonis tiom timigita!, la frazo tiom stumblis! kaj kun kia tremado estis prononcata ĉiu vorto! luis’ ekrigardis malsupren. 
Ŝajnas ke li ĉion komprenas. Mi devas rapide diri ion por rompi ĉi silenton. ĉu vi volas iri kun mi? 
ĉu por preni lian konfeson? 
Kial mi demandis tion? Kaj se li volas iri, kiujn demandojn mi faros al la arestito? 
bone, vi povus iri kun mi kiel pastra helpanto. ĉu vi jam vidis malliberulon de proksime? 
luis’ ne respondis. li leviĝis kaj iris ĝis la kofro kaj ekserĉadis ene de ĝi, sed liaj manoj tremadis. 
mi havas ion por diri al vi, luis’. mi ne scias ĉu vi komprenos. mi… mi… mi estas… tre kuraĝa. ja, mi estas kuraĝa. mi ĉiam volas iri ĝis la fino… por vidi tion, kio okazos. ĉu vi komprenas tion? 
ne
estas malfacile por homo je mia aĝo paroli al infano… junulo… juna kiel vi. mi povas diri ion, vi povas miskompreni, tio malsimplas. 
tion mi komprenas. mi kredas… ankaŭ mi iĝadas tre kuraĝa. 
mi ne timas provoki min, kvazaŭ kiel intenco vidi kiom mi rezistas. ĉu vi sukcesas kompreni? 
teofilo iris al luis’ kaj firme lin rigardis. kaj trovis tre brilan rigardon. ambaŭ tremeris, imagnetigitaj. leĝera kuntiriĝo en la lipoj de luis’, incendiema fulmobrilo en la okuloj de teofilo. 
Mi ne komprenas ĉi knabon. Mi ne komprenas, ne komprenas. Ŝajnas ke mi freneziĝos! Kial ĉi rigardo? Li ĉiam trudas al mi la mallevon de la okuloj. Kion signifas ĉi maniero rigardi min? Eble mi imagas tion, mi ne scias. Li estas tre juna, tre, tre, tre, tre, mi ne havas ian rajton. Mi bezonas kontroli ĉi afliktan spiradon. malproksimiĝante, rigardante tra la fenestro, klopodante por distri sin kun figuro tre malproksime meze de la tritikkampo. 
Ĉi silentado estas la plej granda malbonaĵo. Tamen, se mi parolas, mi timas min perfidi. Kaj se mi rigardas lin, li kapturnigas min.
ĉu vi volas ke mi foriru? mallaŭtvoĉe, raŭke, tremerante. 
ne!, ne!, ne!, neniel! restu ĝis kiam vi volas. 
sed neniu el ili parolis plue. teofilo klopodis por trankviliĝi, forpelis pensojn, forpelis emociojn, forpelis gestojn, lasante sin fali en seĝon, kun senmovaj brakoj kaj kruroj. tiu rigardo enplantiĝis en lian kapon, kvazaŭ flago indikanta malvenkon. ne la rigardo, sed la memoro pri la stranga emocio de li sentita kiam li ricevis la rigardon kaj li pli surpriziĝis pro la rimarko pri tio, ke la nuna sento estas pli granda ol en la momento kiam la neatendata lumo inundis lin. kiel tranĉilopiko, kiu surprizas kiam ĝi frapas sed estas poste ke la doloro venas, neeltenebla, Jes, kiel tranĉilo, kiu ne doloris je la ĝusta momento sed nun kunportas al mi ĉi internajn tordiĝojn kaj ĉi brulŝtiparon en mia koro kaj mi kredas ke pro tio la koro saltas kaj agitiĝas sed kiel mi trankviliĝu? 
Kaj kial tio okazadas al mi? Mi, kiu distriĝeme vivadis kaj tre integre kaj tre decideme kaj ŝajnas ke monstro sin kaŝis en iu kurbo de mia vojo kaj kiam ĝi aŭskultis mian trankvilan spiradon kaj mian sekuran paŝadon, ĝi eksaltis kaj enigegis la dentojn en la karnojn de mia sekureco, ŝprucigante la sangon de la deziro kaj liberigante la drakon kiu dormante kuŝadis. Kaj kial mi parolas pri monstro kaj drako?, ĉar estas danke al tio ke la mondo nun aperas al mi kun tia plenaĵo da lumo! 
Mi timas ĉi lumon, mi ne rajtas fidi je tiu brilado! Ne!, ne! ne! ne! Mi ne scias tion, kion fari! Vi estas ĉi tie, tre proksima al mi, kaj sufiĉus ke mi ellitiĝu kaj brakumu vin kaj karesante viajn harojn mi kisus vin kvazaŭ oni kisas la amoristinon, kun malfermita buŝo, suĉante vian langon, premante vin tre avide ĝis kiam via plezuro rompiĝus, malfermante sian vojon kaj perforteme krevus, malsekigante viajn vestojn. Sed vi plorus. Ĉu vi plorus? Ne, ne! ne!, mi ne rajtas  plorigi vin! Luis’, luis’, kiel mi aperas antaŭ vi?, ŝajnas ke mi estas ia tremanta folio, ia timema besteto, ia nenio, ia nenio, ia nenio.
Ia nenio!
Iu frapis ĉe la pordo. luis’, kiu ĝis nun estis maltrankvila kaj ekscitita, pikante la trabon per la ponardo, kuris al la pordo kaj ekforiris post la eniro de la mastrino, kun ceramikaĵo plena je ŝmiraĵo. 
luis’! teofilo iris ĝis la pordo kaj mallaŭte parolis al la junulo, kiu atendande staras. serĉu la pastron. diru, ke mi sendis vin al li. kaj revenis pli malpeza ĉar li sukcesis diri ĝisrevidon, Eĉ se estis nur ĉi strangan rideton apenaŭ montritan, tio valoris la penon ĉar li ankaŭ ridetis sed kial li tiel forkuris? 
mi alparolis al la pastro. li estas kontenta pri vi. li diris ke nun vi estas trankvila. 
ne, mi ne plu maltrankviliĝas rilate vin. estas nenio por pardoni. mi supozas ke tiaj agoj okazas. ĉu vi konfesis? 
kiel vi volas. mi pensas ke mi komprenas… 
teofilo demetis sian ĉemizon kaj kuŝiĝis sur sia stomako. la manoj venadis kaj iradis, la pomado alportis agrablan senton de malvarmeto. li ekdormemis. 
Ŝi estas senlaca… malplena rigardo… tiom sinkaŝema… tiom sinkaŝema… mekanikaj gestoj, kiel la frotado de ĉi ŝmiraĵo sur mian dorson, kiu feliĉe ne plu doloras kaj kia stranga afero ŝi parolas kaj mi respondas kaj mi eĉ ne scias pri kio temas…
Visitas: 154