apolono kaj hiakinto, 3

apolono kaj hiakinto, 3.


teofilo ordonis la liveron de ununuran porcion da manĝado ĉiutage. tamen, abunda. ke ĝi okazu tuj post la dua manĝado de la kastelanoj.

la mastrino opiniis stranga ĉi zorgemon Ĉi maŝo iĝas tro streĉata finfine li nur konsideras la librojn li eĉ ne volas partopreni en la ĉasado mi opinias ke la desegnaĵo de la tapiserio estas tro komplika kial priokupiĝi pri malliberuloj la teksaĵo de la pasinta jaro estis pli facila la pendumado sed ne montris multajn kolorojn kiam okazos la pendumado kaj la rezulto iĝis iomete senkolora.

teofilo intencis ĉeesti je la manĝa horo ĉar li certis ke la malliberuloj ne dormas. li vestis malpezan tunikon kaj enirigis sin en la sekretan labirinton de la ŝtuparo. li ne sciis pri tio, kion li trovos. Tiu malpurulo. Certe li estos la unua je la pendumado. Li estas la plej kanajla inter ĉiuj. Kial ili tiom forte bruas? Ŝajnas ke estas la horo ŝanĝi la gardostarantoj. Pro kio tiom da soldatoj? Ili direktas la glavojn al la ŝtelistoj. Unu el ili estas nuda. Ho! Tio estas perforto. Kial li eĉ ne reagas, eble li jam alkutimiĝis al tio? Malpuruloj. Mi punos ĉi soldatojn. Kial estas tro da homoj tie? Ah, estas li. Li luktas! tio ne gravas, porka besto, je la horo manĝi estas vi tiuj, kiuj estas manĝotaj. filo de putino, nur se vi antaŭe mortigos min! Mi ne sciis ke la soldatoj tion faras. Ili volas demetii de li la pantalonon. metu la glavon en la tripaĵon de ĉi pesto, ho, gejaĉo, stiru firme, jen!, filo de putino! filo de putino! Kaj la aliulo, senmova, estas la dua kiu kovras lin. nun tiu ĉi, ni agu, ne gravas ĉi saltaĉoj. ĉu vi ne ŝatis fiki niajn elzinojn en la arbaro?, stultulaĉo! Jen, li demetas la pantalonon sen ia reago! Mi malsupreniros. demetu la pantalonon ankaŭ vi, maldikulo, ni havas vergojn por ĉiuj. Ĉu eble estus pli bone ĉion spekti de ĉi tie kaj poste forpeli la soldataron? alvoku la lanculon! alvoku la lanculon! ŝajnas ke ĉi gejaĉo estas fermata, alvoku la lanculon!

unu el ili ekkuradis. la soldataro entuziasmiĝis. tiuj, kiuj ne sin ĵetas sur la nudajn malliberulojn, forte stringataj per multaj manoj, tiuj sin kaŝas kaj sin masturbas, turnante la vizaĝon por ne perdi la detalojn.

teofilo kuris sur la kradoj.

kaj poste estos ankaŭ la rataro tie supre por ronĝi la anusetojn de ĉi gejaĉaro.

kaj li atingis la sekretan pordon. li eniris en la biblioteko, vestis la mantelon sur la tuniko plena je malpuraĵoj, haste malsupreniris ĝis la kelo,

kien vi iras?, soldato?

ho! bone… ni ŝanĝas la gardostarantojn… mi pardonpetas, sed…

mi iros antaŭ vi. kaj ne bleku.

la gardopordisto teruriĝis.

silentu! malfermu la pordon!

li avancis ĝis la ĉelo el kie venis kriado kaj ridado. unu el ili rimarkis lin.

la mastro!

neniu moviĝu!

li prenis la glavon de unu el ili.

neniu moviĝu, mi diris, kaj li pikis la gluteon de soldato kiu foriĝas de supre iu malliberulo. ĉiuj kapkliniĝis kaj klopodadis por permane kaŝi la erektiĝintajn kaj nudajn partojn.

kiu estas la estro?

estas mi, mastro, stariĝante tiu, kiu havis vundita la gluteon. ŝvitoplena, la seksmembro duonŝvelinta kaj humida.

mi nenion havas por diri. mi nur volas scii tion, kion tio signifas.

pardonu nin, mastro. ĉiam okazas tio. kiam ili venas… mi volas diri… ĉiam kiam venas nova malliberulo… la soldataro faras la bapton… oni… la mastroj scias… iu scias…

vi ĉiuj surmetu la vestojn.

li sentis kiom la loko estis peza, fetoro de ŝvito kaj forta odoro de sekso miksita al humileco kaj varmo.

La soldatoj liberigis lin. Li havas belan korpon. Ne, ne bela, ne konvenas diri pri viro, belan korpon… Li estas forta kaj la membro estas perfekta kvazaŭ tiuj de la paganaj skulptaĵoj… Ŝajnas ke estas cikatro ĉe la maldekstra flanko de la brusto… La pu… La pu… La gluteoj estas blankaj kaj fortikaj, la pugo… Mi ŝatus ke ili trapikintus vin, fripono, per vergo duonmetran…

rapide surmetu la vestojn, kolere sonoris. kaj de nun ĉi historio ne plu ripetiĝu! ni ne vivas en porkejo, ni ne estas bestoj! ektremigante la murojn de la prizono. ratoj kuris supre, falis terbulo de mortero.

Oni nenion vidas sur la supra krado, vere estas strategia loko.

ni iru!

li foriris. ŝvitoplena. teruriĝinta. la vidaĵo lin penetris kvazaŭ rusta stileto, ĝi moviĝadis ene de lia korpo, ne doloris, hororigis. li fermadis la okulojn, koliziis kontraŭ la muroj, tremadis, preskaŭ singultadis. la blankeco de tiuj fortikaj karnoj frenezigis lin.

Li devas esti la demono mem, oni ne pripensas tion se ne kiam oni adoleskas, li estas stranga, li devas esti la demono mem! Li havas blankaj la karnojn, la soldatoj estas maldecaj, mi punos ĉiujn. Ĉiuj terure fetoras. Mi povas ordoni ke ili sin banu, mi gvatus por kontroli ĉu ili korekte sin lavas. Li devas esti la demono mem. Li ne volis permesi, ŝajnas ke nur li sukcesis, morgaŭ mi gvatos kiam la lanculo dispecigos lin, kiu estas la lanculo? La malpurulo, la porko, la tutan tempon li havas la manojn enpantalone, sen bano probable li terure fetoras, mi ordonos ke ili sin banos…

li dormis specon de maldormo, teruriĝinta. sonĝoj kaj vizioj iradis kaj venadis. la birdoj ekpepis malproksime. li ellitiĝis kaj supreniris. li havis febron. li intencis gvati je la vekiĝo de tiuj monstroj. Kelkaj ne permesas penetradon, kelkaj rapide kurbiĝas kaj malfermas la krurojn, sin donante. singardeme li paŝadis sur le tegmentoj. li rekte iris ĝis lia ĉelo. la arestito stariĝaas, antaŭ la fenestra krado, rigardadas la maron. aŭroro jam ekbriladis. subite li sin turnis. iu eniris en la ĉelo. estis unu el la malliberuloj. tiu apogis sin sur lin kaj li forte premis la alian, dum li demetadis lian ĉemizon.

Ne nur la soldatoj, ili ankaŭ estas maldecaj kaj malpuregaj kvazaŭ bestoj.

malrapide ambaŭ nudiĝis kaj teofilo observadis la karnojn de tiu de li elektita, kiuj ŝveliĝis, erektiĝis, ruĝiĝis kaj teofilo sentis ion novan ekĝermante ene de si, kiel delonge retenata vulkano kiu supreniras, ŝirante la vestojn, kaj sube ambaŭ kuŝiĝis kaj li prenis la alian per la haroj kaj, firme kaj brutale, kondukis lian kapon ĝis sia ventro kaj lia seksmembro malaperadis kaj aperadis kaj teofilo nudiĝis ĉar la vestoj bruligadis kvazaŭ fajro kaj li memregante sin roradis dum la arestito mordis la gluteon de la alia kaj teofilo ungis sin sur la femuroj kaj sur la brusto kaj la alia obeeme kurbiĝis kaj li sin ĵetis rezoluta sed delikate, malrapide, tre malrapide, pli malrapide li forigis la membron kaj ungis la dorson de la alia kaj teofilo mordadis siajn brakojn kaj la alia tiris sur sin la gluteojn de la ekektata kaj feroce gluis lin sur si kaj ĉio sin transformis en deliron, ene de kiu nur rapida movado ripetiĝis kaj jen teofilo eksentis grandan doloron kaj la doloro jam estas ekstrema feliĉo kaj sube ambaŭ ebrie ruliĝadis, trafitaj serpentoj, kaj kruroj kaj brakoj kaj ŝvito kaj forta odoro kaj supre teofilo sentis grandan ŝprucadon je plezuro kiu ekalvenis al la bordo de la abismo kaj Ĉi monstro devas esti la demono mem kaj Mi malsupreniros kaj mordos lian tutan korpon kaj Ne plu mi sukcesos halti tion kaj Mi ŝnurligos lin kaj estos mi tiu, kiu ungos lian dorson kaj se li volos li faros al mi tion kion nun li faras kaj nenia plezuro estas pli granda kaj nenia feliĉo estas pli supermezura mi ĝuas mi ĝuas mi ĝuadas kaj neniu demono venkos min ĉar mi mortigos lin kaj mi kastros lin kaj mi dispremos per miaj propraj manoj la karnojn de ĉi satano kiu sukcesas ŝprucigi tiel malproksimen kaj mi kastros lin per miaj dentoj kaj mi ne plu tenas min pro laco kaj mi sentas ke mi mortas.

li algluiĝis sur muro, debile, anhelante, singultante. li sekigis la manojn sur la surplanka tuniko kaj laste rigardis suben, kie du malsekaj korpoj etendiĝadis duonmortaj sur la fojno, brilantaj pro ŝvito kaj pro ia tre stranga lumo.

Jes, ja, li estas la demono mem, li pensadis kaj ripetadis kaj ripetadis, suprenirante surŝtupare, senkonscie, bleke plorante.

li eniris en la bibliotekon kaj violente sin vipis, halucinece, delirante, parolante sensencajn vortojn, sentante la doloron provokatan de la vipo, eniris en stuporon kaj ne sukcesis halti la vipadon, rimarkis ke la vipo ruĝiĝis pro la sango, la freneza gesto aŭtomate ripetadis, kaj li daŭrigis kaj daŭrigis kaj daŭrigis ĝis kiam li falis surgrunden, sveninte.

Visitas: 130