Gil Vicente 38. PILGRIMADO DE LA PLENDANTOJ (1533)

Resumo:
Eniras Frato Palaceto, kiu estas Frato nur laŭ la vestoj. Li loĝas en la palaco, li kreskigis la haron kie estis la tonsuro, li ŝatas uzi la glavon kiel la nobeloj. “Kaj mi povas fanfaroni pri tio, ke envio kaj klaĉado estas mia psalmoj de Davido, kiujn mi emas preĝi “. Li prezentas la pilgrimadon de la plendantoj, tiuj kiuj sin sentas misjuĝitaj kaj subpremataj. Kamparano estas malfeliĉa antaŭ Dio, kiu ĉiam sendas pluvon kaj sunbrilon en eraraj tagoj, detruante liajn rikoltojn. Li volas ke la filo iĝu pastro, por ke li ne multe suferu. Venas poste du junaj geamantoj. Sekve du vendistinoj, kiuj faras la pilgrimadon ĉar ulo trompis ilin, li edziĝis kun sia nevino sed ne havis la riĉecon, pri kiu li fanfaronis. Nobelo plendas pri la valoro de la reĝa pensio. Pastro estas malfeliĉa ĉar li ne ricevis sian episkopan postenon. Kamparano venas kun sia filino. Li plendas, dirante ke la monaĥoj, kiujn li servas, prenas ĉion de li produktata. Li petas al Frato Palaceto ke li instruu al la knabino agmanierojn de la kortego, por ke ŝi plibonigu sian socian nivelon. La sekvantaj estas du monaĥinoj kiuj plendas pri la rigoreco de la klostro, ĉar por paroli al parencoj, eĉ se nur virinoj, ili restas kaŝitaj, sen vidi iun. Du paŝtistinoj ne akceptas la edzojn al ili destinatajn, kaj interŝanĝas planojn por eviti la geedzecon: unu diros ke ŝi havis vizion, kiu anoncis danĝerojn, la alia diros, ke ŝi konsultis sorĉistinon kaj ŝi avertis, ke la promesata edziniĝo igos ŝin demonposedata. Frato Palaceto diras la finan vorton: “Ofendojn, kiuj ne havas kuracon, serĉu forgesi; ĉar neeblas gajni batalon kontraŭ Fortuno al tiuj, kiuj bonan Fortunon ne havas”. Li anoncas ke la Reĝino naskis kaj ĉiuj devas kanti honore de la knabo, Princo Filipo.
 
Mor Gonçalves,
Tão mal que m’encarcelastes
Nos Paços d’ElRei,
E na camara da Rainha,
Du bailava ElRei,
E con Dona Catherina,
Mor Gonçalves,
E tão mal que m’encarcelastes.
Sinjor’ Gonçalves,
Vi malbone kaŝis min
En la palaco de la Reĝo,
Ĝuste en la ĉambro de la Reĝino,
Kie la Reĝo dancadis
Kun Sinjorino Katarina,
Sinjor’ Gonçalves,
Vi malbone kaŝis min.

(kantas Jorge Teles)

Por Maio era por Maio
Ocho dias por andar,
El Ifante Don Felipe
Nació en Evora ciudad.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como las aguas del mar.

El Ifante Don Felipe
Nació en Evora ciudad,
No nació en noche escura,
Ni tanpoco por lunar.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como las ondas del mar.

No nació en noche escura
Ni tanpoco por lunar,
Nació cuando el sol decrina
Sus rayos sobre la mar.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como las aguas del mar.

Nació cuando el sol decrina
Sus rayos sobre la mar,
En un dia de domingo,
Domingo para notar.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como las ondas del mar.

En un dia de domingo,
Domingo para notar,
Cuando las aves cantaban
Cada una su cantar.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como la tierra y la mar.

Cuando las aves cantaban
Cada una su cantar,
Cuando los árboles verdes
Sus fructos quieren pintar.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como las aguas del mar.

Cuando los árboles verdes
Sus fructos quieren pintar
Alumbró Dios á la Reina
Con su fructo natural.
Huha! huha!
Viva el Ifante, el Rey y la Reina
Como las aguas del mar.

En Majo, estis en Majo
Je la distanco de ok taga marŝado,
La infanto Felipe
Naskiĝis en la urbo Evoro.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la akvoj de l’ mar’.

La infanto Felipe
Naskiĝis en la urbo Evoro.
Li ne naskiĝis en malluma nokto
Eĉ ne en nokto kun luno.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la ondoj de l’ mar’.

Li ne naskiĝis en malluma nokto
Eĉ ne en nokto kun luno.
Li naskiĝis kiam la suno kuŝigas
Siajn radiojn sur la maro.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la akvoj de l’ mar’.

Li naskiĝis kiam la suno kuŝigas
Siajn radiojn sur la maro.
La tago estis dimanĉo,
Dimanĉo por ke ĉiuj notu.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la ondoj de l’ mar’.

La tago estis dimanĉo,
Dimanĉo por ke ĉiuj notu.
Kiam la birdaro kantadis
Ĉiu laŭ sia kantado.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la tero kaj mar’.

Kiam la birdaro kantadis
Ĉiu laŭ sia kantado.
Kiam la verdaj arboj
Komencas farbi siajn fruktojn.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la akvoj de l’ mar’.

Kiam la verdaj arboj
Komencas farbi siajn fruktojn.
Dio lumigis la reĝinon
Per ŝia natura frukto.
Huha! huha!
Vivu la Infanto, la Reĝo kaj la Reĝino
Kiel la akvoj de l’ mar’.

(kantas Graciano Santos, Rubem Ferreira Jr kaj Kátia Santos)

Komentario:
Jen ni havas Gil Vicente en unu de liaj plej karakterizaj momentoj: defilado de la tipaj figuroj de tiu tempo. Ĉi teatraĵo devas esti tiu, kiu havas pli da situacioj montrantaj la tiutempan socion. Socia ekspluatado, oportunismo, hipokritecoj, ebleco de paso al plej altaj niveloj de la socio al junaj kaj belaj virinoj, geedzecoj aranĝitaj de familianoj. En kelkaj aspektoj Gil Vicente, sen ia merito, kompreneble, estas tre aktuala. Parenteze, estu menciata ke kelkaj modernaj plendoj jam ekzistis en tiu epoko: la libereco elekti sian edzon kaj la troa rigoro de la klostro.
    Kiel ĉiam okazas, la kritikoj pri praktikoj malutilaj al la socio, aperas klare kaj tranĉaj. Kiam la onklinoj de la trompita junulino klarigas kiel la fianĉo trompis ĉiujn, ili simple indikas homojn de la palaco, kiuj disdonadis falsajn dokumentojn, sen la kono de la reĝo, por indiki ke la portanto ĝuadis profitojn, nome realajn pensiojn.
    La sceno de la ekzercado pri palaca konduto inter la Junulino kaj Frato Palaceto estas neforgeseble amuza. La specifa teksto de la fina kanto indikas ke, tutcerte, ĝi estis farita de la aŭtoro mem.
Visitas: 243