Gil Vicente 39. AMADIS’ DE GAŬLIO (1533)

Resumo:
Amadis’ kaj liaj tri fratoj parolas pri la vivo aventurema, por akiri gloron. Amadis’ diras ke li ne batalas por gloro, sed por servi Orianan, “la suverenan belecon”. La fratoj disiĝis, serĉante grandajn heroaĵojn. Eniras la Reĝo Lisuarte, de Anglio, kun sia kortego. Heroldo anoncas ke sep  malamikaj reĝoj preparas sin por lin ataki. Iu sugestas la nomon de la Virgulo de la Maro, la perfekta kavaliro, Amadis’ de Gaŭlio, por batali kontraŭ la atakantoj. Oriana, la reĝa filino, venas kun sia honordamo kaj petas al la heroldo ke li transdonu leteron al Amadis’, por rendevuo. Amadis’ kaj Oriana renkontiĝas kaj li ĵuras eternan amon kaj servon al sia damo. Kiam Amadis’ estas for, plenumante siajn heroaĵojn, por defendi honoron de ofendita princino, venas la Nano, servisto de Amadis’, kaj li mensoge rakontas al Oriana ke la heroo servas alian damon. Oriana komence hezitas sed poste ŝi kredas kaj sendas alian leteron al Amadis’, per kiu ŝi rompas la interrilaton. En malespero, ĉar sia damo konsideras lin malfidela, Amadis’ kaŝas sin en la Ŝtonego de la Malriĉuloj kaj vivas kiel ermito. Sinjor’ Dorin’, kiu ĉeestis kiam Amadís senigis sin de siaj armiloj kaj surmetis la vestojn de asketo, raportas al Oriana pri la lojaleco de la heroo. Oriana petas al Dinamarka (Danio), virgulino de sia kortego, ke ŝi iru al Amadis’ kaj petu lian revenon. Kiam la miskompreno klariĝas, Amadis’ anoncas sian revenon al Oriana.
 GV132. Amadis’ (parolo) – Simfonia Amadis’.
 
Unua Movimento: Malĝoje, “ma non troppo”:
Oh mis angústias mayores!
Que entre dolor y dolor
Me nacen outros dolores.
Ho, miaj plej grandaj angoroj!
Ĉar inter doloro kaj doloro
Naskiĝas aliaj doloroj.
Dua Movimento: Pli malĝoje, “ma molto meno di più”:
Porque el mundo en que me daño
Nunca fue para mi mundo
Sino una mar de engaño.
Ĉar la mondo kiu damnas min
Neniam estis por mi mondo
Se ne maro de perfidoj.
Tria Movimento: Preskaŭ fuĝe, “comunque senza paura”: (*)
Oh mundo de engaño!
Ardido seas en fuego.
Ho, mondo de perfidoj,
Ardu vi meze de fajro.
(*) en la portugala, la vorto “fuga” samtempe signifas “fugo” kaj “fuĝo”.
 
(parolas Jorge Teles)

Komentario:
Amadis’ de Gaŭlio estas la plej malnova kaj la plej fama libro pri la vagantaj kavaliroj. La plej antikva versio estas en la hispana sed multaj fakuloj konsideras ke la originala teksto estas de Portugalio. La heroo estas ofte citata de Don Kiĥoto kiel la plej perfekta inter ĉiuj (kaj li estas karikature imitata, ekzemple en la epizodo de la “Sierra Morena”). Alportante ĉi temon sur la scenejo, Gil Vicente inaŭguris novan vojon por la okcidenta teatro, kiu tuj tuj sin transformis en dramaro pri mantelo kaj spado. Kiam tio okazis li jam estis verkisto konscia pri sia talento. La lingvaĵo de la verko estas tipe palaca, elokventa kaj tre malproksima de tiuj spontaneaj paroloj de multaj inter la roluloj de la aŭtoro. Tio ne malpliigas la gracon de la verko sed donas al ĝi alian specon de graco. Estas multaj citaĵoj pri amo.
    Du aspektoj de ĉi teatraĵo estas strangaj al niaj hodiaŭaj okuloj. La Nano, kiu kreis la tutan miskomprenon inter la du enamiĝintoj, pere de mensogo, ne reaperas por ricevi ian punon. Pli moderna aŭtoro certe ne permesus ke la puno ne okazus. Kaj la fino de la teatraĵo estas tro rapida, kiam Amadis’ simple anoncas sian revenon, ĉar tion ordonis lia damo. La emociiga renkontiĝo ne okazas.
Visitas: 192