apolono kaj hiakinto, 15

apolono kaj hiakinto, 15.

ŝajnis ke alio havas mil brakojn, ŝajnis ke teofilo havas mil krurojn, estis du braĝoj kiuj, sin tuŝante unu la alian, kaŭzadis la suprenŝvebadon de oraj fajreroj, kaj ĉiu kiso estis la ellaso de sonoraj karilionoj, bronzaĵoj kies sono ofendadis la orelojn. teofilo altiris alion supren sin kaj la spirado de unu eniris en la alian kaj la lipoj de alio porĉiame algluiĝis kaj teofilo sentis ke iu subpremas lin, estis ŝtono kiu eble atingus lin kaj necesis vekiĝi kaj giganto ekposedas lin kaj estis konfuzo de skuadoj kaj nun jen li memoras ke estas alio, la servisto de dolĉaj okuloj, la juna servisto, kiu estis sur li en rapidaj movadoj, li ne scias kial, vundita maneto plantiĝis en sia memoro, sed subite la mano forflugis kaj alia reptilia mano prenis lian seksorganon kaj el lia korpo ĝermis fonto kiu ŝprucas blankajn ŝafinojn, ĉiam blankajn ŝafinojn, kiuj sin transformis en gluiĝantajn fiŝojn, kiuj estis frakasitaj per malmola ventro kiu venadas kaj iradas kaj revenadas kaj retiriĝadas kaj la tuta korpo estis nura tremado kaj ĉiufoje kiam alio malsupreniradis kaj premadis sian korpon kontraŭ la ventro de teofilo kaj la brusto kontraŭ lia brusto kaj la femuroj batadis forte kontraŭ la liaj, la sonorilo sonoradis ene de li kaj freneze daŭrigadis la sonoradon ĝis kiam alia forta bato igis denove soni la bronzaĵo kiu estis li mem, kaj nur la algluita buŝo restadis algluita ĉar ĉio cetera estis konstanta venado kaj irado de la aflikta korpo de alio.
teofilo mordis lin en la kolo kaj enmetis siajn ungojn en liajn gluteojn, grate alportante ilin laŭ la spino, al la kolo, al la ŝultroj, enirigis ilin en la bruston, sekve sur la ripojn, la ventron, la internon de la femuroj. tiam li sentis varmajn kaj densajn ŝprucadojn kiuj gluis lin al sia amiko, alio premadis la seksmembron kontraŭ lia ventro kaj io krevadis interne de li, kratero kiu estis perforte skuita dum vomado de la eterna fajro kaj la movadoj iĝadis malrapidaj kaj la fera korpo  de alio iĝadis akvo, kaj li malrapide falis kvazaŭ sago penetris en lian koron kaj liaj manoj moliĝis kaj lasis la ŝultrojn de la sinjoro kaj liaj femuroj falis sur la alia korpo kaj la kapo pendis sur la alia kolo kaj li intencis lastan mordon sed nur sukcesis kison kun dentoj. ĝis kiam lia kapo falis kaj li eterne gluiĝis sur teofilo, tute senforta, solviĝinta, malaperinta. iu kanzono iradis kaj venadis, ete etaj vizioj aperadis kiel feinoj el blovaĵo kiuj flugadas antaŭ fermitaj okuloj. kompleta dormemo tra la korpo, eta tremado kiu varmigis, la vizioj forkuris, blankiĝis, alio perdis la komprenaĵon pri la universo. teofilo volis koncentriĝi sur tiu stranga bildo kiu persekutas lin, malpreciza mano, ete eta, vindata. ĝi venadis kaj iradis, flugante, ĉiam flugante, ĝi dolĉe sonadis, foje ŝajnis ke ĝi kantas, murmuro, estis la bezono krii kaj iu kreskis interne de li kaj minacis lin detrui sed kiam la stranga drako aperis por vori lin…
li profunde spiris, aflikta, malfermis la okulojn, kaj rimarkis ke li sonĝis pri konfuzaj imagoj kaj sentis sin subpremata de grandega pezo.
alio, vi sufokas min; mallaŭte. li sentis malfortan movadon sed la korpo falis sur lin denove. li puŝis la dormantan amikon. alio etendiĝis ĉe lia flanko. teofilo kurigis sian manon sur lia korpo, flustris en lian orelon
ĉu vi dormas?
sed li ne ricevis respondon. li dormeme leviĝis, La tuko devus esti ĉi tie, ŝajnas ke estas tio. li sekigis la ventron, la krurojn. li frotis la tukon sur la senmova kaj varma korpo de alio. viŝis ĝin, sekigis ĝin. li mallevis sian kapon kaj premis sian buŝon kontraŭ la ventron de alio, glitis la vizaĝon malsupren, mordetis la dormantan birdon, senmovan, malsekan. li denove iris al la orelo de alio.
ĉu vi dormas?, alio.
malforta tremado, la mano leviĝis, alio tiris la vizaĝon de teofilo, kisis lin sur la buŝo:
Mi amas vin.
sed la dormo glutis la kison kaj diserigis liajn vortojn.
teofilo ankaŭ falis. lia misio surtere plenumiĝis. mankis nur fermi la okulojn kaj morti.
li ankoraŭ havis tempon por turniĝi flanken, metis unu kruron sur la femuroj de alio, kunpremante iomete la molan membron, ankoraŭ varman, nun ete etan. li brakumis alion, sin donis, sin forgesis, kapitulacis antaŭ la mallumo, kiu glutadas lin kaj forkondukadas lin malproksimen, kvazaŭ aĵo kiu komence flosas, malpeze, malpeze, malpeze, malpeze, malpeze… sed finfine malaperas en la tepida kaj pacema koro de la akvoj.
malsupre la kantado similis al forlasita fajrujo. preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj jam foriris, protektitaj per dikaj manteloj. la malmultoj kiuj restis, fraŭloj sen familio aŭ sen honoro por antaŭzorgi, fine sin etendis sur la benkoj, kapoj surbrake. la trinkpotoj kvietiĝis. la pluvo daŭris. kelkfoje braĝeto vigliĝis pro la malvarma vento. kaj iu ebriulo levas la kapon kaj kantas pecon de obscena kanzono:
tion mi diradis
dum mi ŝin fikadis!
kaj lia kapo falis kun bruo.
la tavernistino etendis litkovrilojn sur la dormantoj kaj, post malsuprenigi la stangon de la granda pordo, supreniris kun sia edzo.
la kandeloj estingiĝas unu post la alia. la mondo de la ombroj avancas, la mallumo pacience kaj timige atendas la finan blovadon de ĉiu meĉo kaj, post kiam ĉiu lumeto malaperas, ŝi, la diino de la nokto, la fantomeca patrino, etendas plie siajn fingrojn kreantoj de la definitiva nigro. ĝi absolute regos ĝis tagiĝo, kiam aliaj fingroj, rozaj fingroj, venos por forpeli la nigron, ritaro kiu ripetiĝas ekde la origino de la tempoj kaj estos eternigita, ĝis kiam?, kiu kapablas antaŭdiri?
la dormo kviete venadis. nur la malforta lumo de la braĝaro permesadis ke oni duonvidu la konturojn de aĵoj. fojfoje, iu ekstaris, stumblante, sakrante, kaj pliigis la urinon en la kuvo tie en la plej malluma angulo, pli ŝajnis ĉevalo sur flako. poste li venis kaj komfortiĝis surbanke. ankoraŭ sakrante. sakrante kontraŭ  la malvarmo, sakrante kontraŭ la pluvo, sakrante kontraŭ la kamparanino kiu malakceptis lin, ĵurante inter dentoj ke en la venonta renkontiĝo, li faligos ŝin en la tritikokampo kaj malvirgigos ŝin ĉar, post la unua fojo, ĉio iĝas pli facila kaj ĉiuj virinoj kuros por ekhavi lin.
finfine, ĉio mallumiĝis.
Visitas: 131