apolono kaj hiakinto, 3

apolono kaj hiakinto, 3.


teofilo ordonis la liveron de ununuran porcion da manĝado ĉiutage. tamen, abunda. ke ĝi okazu tuj post la dua manĝado de la kastelanoj.

la mastrino opiniis stranga ĉi zorgemon Ĉi maŝo iĝas tro streĉata finfine li nur konsideras la librojn li eĉ ne volas partopreni en la ĉasado mi opinias ke la desegnaĵo de la tapiserio estas tro komplika kial priokupiĝi pri malliberuloj la teksaĵo de la pasinta jaro estis pli facila la pendumado sed ne montris multajn kolorojn kiam okazos la pendumado kaj la rezulto iĝis iomete senkolora.

teofilo intencis ĉeesti je la manĝa horo ĉar li certis ke la malliberuloj ne dormas. li vestis malpezan tunikon kaj enirigis sin en la sekretan labirinton de la ŝtuparo. li ne sciis pri tio, kion li trovos. Tiu malpurulo. Certe li estos la unua je la pendumado. Li estas la plej kanajla inter ĉiuj. Kial ili tiom forte bruas? Ŝajnas ke estas la horo ŝanĝi la gardostarantoj. Pro kio tiom da soldatoj? Ili direktas la glavojn al la ŝtelistoj. Unu el ili estas nuda. Ho! Tio estas perforto. Kial li eĉ ne reagas, eble li jam alkutimiĝis al tio? Malpuruloj. Mi punos ĉi soldatojn. Kial estas tro da homoj tie? Ah, estas li. Li luktas! tio ne gravas, porka besto, je la horo manĝi estas vi tiuj, kiuj estas manĝotaj. filo de putino, nur se vi antaŭe mortigos min! Mi ne sciis ke la soldatoj tion faras. Ili volas demetii de li la pantalonon. metu la glavon en la tripaĵon de ĉi pesto, ho, gejaĉo, stiru firme, jen!, filo de putino! filo de putino! Kaj la aliulo, senmova, estas la dua kiu kovras lin. nun tiu ĉi, ni agu, ne gravas ĉi saltaĉoj. ĉu vi ne ŝatis fiki niajn elzinojn en la arbaro?, stultulaĉo! Jen, li demetas la pantalonon sen ia reago! Mi malsupreniros. demetu la pantalonon ankaŭ vi, maldikulo, ni havas vergojn por ĉiuj. Ĉu eble estus pli bone ĉion spekti de ĉi tie kaj poste forpeli la soldataron? alvoku la lanculon! alvoku la lanculon! ŝajnas ke ĉi gejaĉo estas fermata, alvoku la lanculon!

unu el ili ekkuradis. la soldataro entuziasmiĝis. tiuj, kiuj ne sin ĵetas sur la nudajn malliberulojn, forte stringataj per multaj manoj, tiuj sin kaŝas kaj sin masturbas, turnante la vizaĝon por ne perdi la detalojn.

teofilo kuris sur la kradoj.

kaj poste estos ankaŭ la rataro tie supre por ronĝi la anusetojn de ĉi gejaĉaro.

kaj li atingis la sekretan pordon. li eniris en la biblioteko, vestis la mantelon sur la tuniko plena je malpuraĵoj, haste malsupreniris ĝis la kelo,

kien vi iras?, soldato?

ho! bone… ni ŝanĝas la gardostarantojn… mi pardonpetas, sed…

mi iros antaŭ vi. kaj ne bleku.

la gardopordisto teruriĝis.

silentu! malfermu la pordon!

li avancis ĝis la ĉelo el kie venis kriado kaj ridado. unu el ili rimarkis lin.

la mastro!

neniu moviĝu!

Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 3”

Visitas: 129

apolono kaj hiakinto, 2

apolono kaj hiakinto, 2.

la patro de teofilo instruis al li manieron nuligi de la interna flanko la mekanismojn de la kvin pordoj. sufiĉas enirigi malgrandan bastonon en la truo de la ŝtono kaj tio malpermesas la supreniron de la ringa akso. facile li trovis pecetojn el stango. li fermis kvar el la eliroj kaj, venkinte, reiris al la biblioteko tra la lasta sekreta trairejo. nun li sentis sin kiel absoluta posedanto de la mallumaj galerioj, kvazaŭ li ankaŭ estus absoluta posedanto de la sep arestitoj. li intencis tien reiri sed sentis timon. li iris al sia ĉambraro, kie estis la edzino. li kuŝiĝis kaj ekrigardadis la fumoplenan plafonon ĝis tiam, kiam la birdaro ekkantadis en la malproksimaĵoj. ŝi leviĝis. foriris.
la traboj estis malpuraj. la pensado sekvis fadenon de fumaĵo, ektuŝis araneaĵon de la pacienta araneo, per salto ekmoviĝis ĝis la pordo, kie aperis alio, la servisto. teofilo fermis la okulojn kaj ŝajnigis sin dormanta. la junulo kviete alproksimiĝis, rigardis lin kaj foriris.
Bone estus se ni sukcesus nenion pensi. Bone estus forgesi, forviŝi, detrui nedeziratan imagon kiu rapide kaj de fia maniero eniras en nin, kvazaŭ venenoplena serpento. torporo, konfuzo.
tamen li sciis ke, tujtuj, kiel marĉa veziko, la vero supreniros, eksplodos kaj vangrofrapos lin.
Mi povas klopodi por plia dormado, estas stranga dormo ĉar mi ne sukcesas komplete mergiĝi en la forgeso. Nur malklaraj voĉoj kaj fuĝemaj vizioj kiuj iĝas vaporo kiam mi fiksas sur ilin mian dormeman rigardon.
ne estas unu veziko sed multaj, kiuj supreniras kaj diradas konfuzaĵon, sekretas pri neeviteblaj stumbloj, sugestas ion brilantan kvazaŭ ambaŭtranĉa glavo, samtempe tre sordida kaj tre rava. la vezikoj supreniras kaj klakadas, la gutetoj de la eltrovo. tamen, malgraŭ la konstanta kaj doloriga bolado, la veroj estis difuzaj, kompleksaj, neklarigeblaj.
post kelka tempo ene de ĉi speco de torporo li komprenis ke en lia interno la situacio iĝadis pli kaj pli klara. mankis nur kuraĝo por rompi la sekurecon kaj prononci la magian vorton. sed nune li ne havas kuraĝon por ion diri. ne. li ne estas la sama homo. sed la eltrovaĵo ankorau sin kaŝas en ia nebularo. necesas freneza ago, krio, nuda dancado surmonte, furioza vipado sur la propra korpo kaj poste, ja, poste li kuraĝos paroli la frazon kiu sufokas lin. li ankoraŭ ne estu vangofrapata de la propra pensado. li intencas senti sin kiel aliulo, iel ajn estus ĉi aliulo, por senti sin sekura. tamen pri nenio li certas. li nur havas la impreson pri tio, ke io rompiĝis ene de sia internaĵo.
li saltante leviĝis, foriris, komunikis al la mastrino ke li ne partoprenos en la ĉasado pro la eltrovo de la antikvaj dialetoj kaj ordonis ke neniu ĝenu lin dum li estas en la biblioteko. li iris al la forĝisto, kiu surpriziĝis pro tiel frua vizito, petis de li kvin stiletojn el hardita ŝtalo. kiam li finos, li sendu la feraĵetojn pere de alio, la servisto. poste li alvokis hans kaj tiu diris al li ke la mortpuno okazos en ĉi sama posttagmezo, la heroldo foriros post la manĝo, por tamburi pri la festo.
ne. mi volas ekzameni ĉi malliberulojn. ĉar ili proponis al ni tiom da peno, ili meritas specialan zorgon.
laŭ via volo.
ni malsupreniru. ni ordonu kelkajn ŝanĝojn rilate la prizonon.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 2”
Visitas: 109

apolono kaj hiakinto, 0, 1

apolono kaj hiakinto, 0.
 
Ĉi libro estas dediĉata al tiu, kiu kaŝas sian volupteman mienon de pedofilio malantaŭ sia voluptema masko de ĉasteco.
 
 
Seu arco na mãao as aves ferir,
a las que cantavan leixa-las guarir,
a las aves meu amigo.
 
Seu arco na mãao as aves tirar,
a las que cantavan non nas quer matar,
a las aves meu amigo.
 
 
Per arko en mano li vundas la birdojn,
Tiujn, kiuj kantas, li ilin lasas senvundaj,
Al la birdoj, ho amato.
 
Per arko en mano li mortigas la birdojn,
Tiujn, kiuj kantas, li ilin lasas vivantaj,
Al la birdoj, ho amato.
 
(Cantiga d’amigo – Kanzono de amiko, de  Fernando Esguio).
 
 
Mia penso kondukas min laŭ siaj vojoj. Estas absoluta mastro, mia penso.
Ĝi, superregante, iras laŭ siaj vojoj kaj trenas, post si, perforte, mian deziron.
Mia penso ne apartenas al mi. Estas mi tiu, kiu apartenas al ĝi.
 
 
apolono kaj hiakinto, 1.
 
     ekde la mateno la kastelo eksplodadis je ridadoj kaj kanzonoj. unue, la mastrino donacis oran medalon al la estro de la du garnizonoj kiuj arestis la sepon. poste, kavaliroj vigle penis en la turniroj kaj preskaŭ ĉiuj falis kun bruado de interfrapantaj metaloj. la lasta el ili, nevenkita, ricevis de la edziniĝemaj junulinoj ridetojn kaj aplaŭdojn. kaj finfine la bankedo. la dentoj ŝiradis la duonkuiritajn ĉasviandojn, ankoraŭ plenajn je akveca sango. la vino elfluadis sur la barboj de la nobeloj kaj liuto akompanadis la kanton de knabo kun koloraj vestoj, tre bela kaj timida.
      la venkinto de la turniroj, levante sian pokalon, laŭte kriis:
al la kapitano, kiuj arestis la sepon!
     ĉiuj kunkriis. je ĉi momento la mastro de la kastelo rimarkis la mankon de hans von bayern, la maljuna konsilisto. li flustris ĉe la orelo de alio, lia privata servisto, kaj alio foriris. la junulo tuj revenis dirante ke la maljunulo estas en la teraso kaj la mastro foriras por lin renkonti. iu gardisto intencis lin sekvi.
restu ĉi tie. mi iros sola.
     kaj li eksupreniris laŭ la ŝtona ŝtuparo. subite lia mano tuŝis feran ringon. li haltis, lia koro ekbategis, li rigardis al ĉiuj flankoj por konstati ke neniu vidas lin, li rapide tiris la ringon kaj proksime lignobloko malfermiĝis. li eniris kaj de interne li premis la mekanikaĵon kaj la truo fermiĝis.
     li ne bone komprenis la kialon pri tiu subita emociego. liaj piedoj palpis en la mallumo sed la kruroj senkontrole tremadis. iom post iom li alkutimiĝis kaj sukcesis ekvidi la ŝtupojn kiuj iras supren kaj suben, paralelaj al la ekstera ŝtuparo. nur li kaj hans konas tiun ŝtuparon. al ĝi oni eniris tra kvin kamuflataj pordoj. neniu sin demandis kial kvin el la ringoj estas feraj sed ne bronzaj, kiel la tutaĵo. eĉ oni ne povas konjekti pri tio, ke oni ilin rimarkis, la misterajn riglilojn: per nura tirado supren, ĉe la flanko de ili malfermiĝas trapasejo je preskaŭ unu metron larĝa.
     Delonge mi ne eniras ĉi tien. Mi eĉ forgesis ĉi mondon de tenebroj. Tute certe mi ne vizitis ĉi labirintojn en la lastaj kvin jaroj. Antaŭe mi estis junulo, ankoraŭ ne edziĝinta, mi forgesis min vaganta en la mallumego, aŭdante alies interparoladojn, mallaŭtajn kaj rompitajn, kvazaŭ izolitajn vortojn en ĉifona pergameno.
     Vere, mi neniam tute komprenis tion, nek pro kio mi venis ĉi tien nek pro kio mi ne plu venis. Hans dirintus: impulsoj de junuleco. Mi pensas ke mi ne sukcesos alparoli lin nun, mi ne scias tion, kial mi multe tremadas. Mi ne reiros al la festo. Subite mi sentas min envolvata de stranga forgesita etoso pri mucido, mallumo kaj frenezaj pensaĵoj. Mi timas tion. Vulturo gvatas mian koron, preta por elŝiri el ĝi pecon necesegan al mia trankvilo.
     tremanta kaj ektimigata li supreniris kelkajn kvin ŝtupojn kaj ekvidis la kurbojn de la ŝtuparo kiu serpentume iras ĝis la plejalto de la turo kie malgranda truo en la muro permesas la vidadon de parto de la plaĝo kaj la senfina maro. ne, ne estas la senfina maro tion, kion li intencas vidi. li descendis kelkajn ŝtupojn kaj subite io rompiĝis ene de li, io terura, neklara memoraĵo. li haste supreniris, atentis ĉe la aperturo, silento, premis la risorton kaj foriris tra la truo, profunde enspirante, la okuloj malkutimiĝintaj antaŭ la lumo de la oleecaj torĉoj.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 0, 1”
Visitas: 102