apolono kaj hiakinto, 6

apolono kaj hiakinto, 6.

luis’ restis ĉe teofilo dum du pliaj tagoj. li ne ridetadis, ne paroladis; se li ne estis ĉe la lito, li absorbiĝis en rigardo de la detaloj de la tenilo de sia ponardo. teofilo respektis lian silenton kaj lian flankeniĝon. li rememoris la misteron de luis’, li nenion menciis pri tio, kio okazis dum la vizitado de la galerioj. teofilo vere ne reagis, ĉar sia spirito ŝajne vintrumadis ene de timema surpriziĝo. pli bone atendi. 
iu frapis ĉe la pordo. teofilo rigardis tra la trueto estas la pastro kuŝiĝu kaj ŝajnigu sin dormanta mi mem malfermos: 
jen, mi povas kisi la krucifikson. mi povas reciti ajnan preĝon. 
tio neniel rilatiĝas al la demono. Se demono ekzistas ĉi tie, estas simbola maniero paroli pri io, kion mi sentas ene de mi. Sed mi ne plu timas. ĉio trankviliĝis. Mi eltrovis ion, nun sufiĉas alkutimiĝi al ĉio. pastro, vere, mi volas diri, mi spertis strangan sonĝon en la antaŭa tago de la vipado kaj la sveno kaj tio perturbegis min. pro tio, la vipofrapoj. Malbenita vipo, ĉiu vipofrapo ne valoris la  duonon de ĉiu ŝprucado. 
kompreneble, kompreneble mi fizike pliboniĝis. 
ĝuste tio. mi kredas ke morgaŭ mi malsupreniros.
ne. li min vizitos ĉiutage por studi ĉe mi. li estas talenta. pro kio vi demandas tion? 
hans ne devas maltrankviliĝi. li ne ĝenas min, absolute. kontraŭe, li estas kvazaŭ sendito de la ĉielo, kiu kunportis al mi serenecon. ni interparoladas la tutan tempon. 
vi pravas, pastro. ŝajnas ke ili estas senditoj de la dio. 
jes ja, li estas iom petolema. estas rezulto de la aĝo. ah!, mi memoras nun, kio pri la malliberuloj? 
sed kial la popolo enmiksiĝas en tio? 
jes, eble vi pravas. ni diru ke ni povus sendi ses el ili al pendumado. 
ĉar ŝajnas al mi ke unu estas senkulpa. vere, ne nur unu, sed du. ĝuste tio. mi interparolis kun ili kaj ili mem deklaris la senkulpecon de tiuj du. 
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 6”
Visitas: 160

apolono kaj hiakinto, 5

apolono kaj hiakinto, 5.

kiam teofilo vidis la knabon, post vekiĝo, li antaŭsentis ke li estas sekura. li sukcesos forgesi la tutan hororon ĵus vivitan kaj komencos okupiĝi pri aliaj aferoj. la hororo ankoraŭ atingis la kernon de siaj konfliktoj, sed kvazaŭ eĥo, lumresendo; ombro. nun, ĉio ŝajnas esti malproksime. post la diraĵoj de luis’, li alkroĉiĝis al la imago de la knabo kvazaŭ li bezonus komplicon. sed ne! 
Sed ne! Mi ne rajtas enirigi lin en ĉi tio! Li estas tro juna, timema, li nenion konas pri la vivo. Li estas nura knabo. Lia rigardo malice brilas, li ridetas kiam li parolas pri kelkaj aferoj, sed nenion li scias! Ĉu eble li jam estas en punkto kie ĉi aferoj ne plu mirigas, ne plu tumultigas, ne plu perturbas?… Mi ne scias, ne scias… 
luis’. 
kio? 
ĉu vi vizitis ĉiujn galeriojn? 
jes. 
ĉu vi eltrovris ion alian? 
ĉu vi ne ordonos ke iu batu min? 
ni interkonsentu pri la jeno: kion ajn vi faros vi neniam estos punata. ĉu vi konsentas? 
jes. 
mi nur volas ke vi diru la veron. neniu sciu ion ajn pri tio, ĉu jes? 
jes. 
post via foriro de tie, ĉu vi venis rekte al la biblioteko?
do, mi iris ĉien. mi eltrovis aliajn pasejojn, mi pensas ke ili estas sekretaj. rigardu tion, kion mi prenis el ili. montrante kvar feraĵetojn. mi faros bonegajn stiletojn.
ĉu vi forprenis ilin?
ĉu mi ne rajtas?
ne. mi mem enmetis ilin tie. kontraŭe, oni malkaŝos nian sekreton. ĉu vi scias ke ni havas sekreton?
Visitas: 163

apolono kaj hiakinto, 4

apolono kaj hiakinto, 4.

meze de mallumo, nur la maro aŭdiĝas, trankvile ronronanta kiel leona ideto.
malproksima lumo komencis fariĝi pli intima al la aferoj. unue, la turo, brilanta, poste la metaloj, la pli helaj muroj, kvazaŭ nevidebla dio blovadas bildon, kiu ekaperadas iom post iom. la nigraĵoj de la fenestroj iĝadis pli nigraj, ĉar la kastelaj muroj ekblankiĝadis. la tuta figuro aperadis kiel miraklo. oni jam sukcesas vidi tra la embrazuroj, la movadon de la laca gardostaranto kiu iras kaj venas. kaj kiam li iras lia ombro ne estas tiel pala, kiel estis dum la venado. kaj kiam li venas lia ombro desegniĝas ankoraŭ pli forta, fidele sekvante ĉiun movon, ne plu svaga, ne plu timema, sed konscia, totala, plena, plilongiĝante, enirante tra la fendoj, rompante sin, kliniĝante, alproksimiĝante aŭ rapide etendante sin sur la valo perdita ene de nebulo, ĉiufoje pli kompakta. ĉar finfine la suno tute sin montras.
la bruado ŝajnis sekvi la vekiĝon de la okuloj. unue, nur forgesitaj kantadoj de malproksimaj birdoj, vestiĝoj de perdita kanzono. ĉi tie kaj tie, nun kaj poste, pli ofte, pli proksime, la marteletoj, la grincadoj, la zumadoj, la pepadoj, susuroj, flustroj, triloj, blekoj, metalsonoj, akvoj, paŝoj, krioj, muĝadoj, radoj de ĉaro kaj kokido, aflikte klukante, forkuras por ne esti frakasata de la veturilaĉo.
falis la hakilo, la segilo segis, la martelo enirigis en la ĉevalajn hufojn la najlojn, kiuj firmigas la hufumojn. kaj kiam, de tempo al tempo, la tuta kastelo silentadis por spiri kaj ripozeti, de malproksime oni aŭdadis la voĉojn de la kamparanoj kaj la melankolian kantadon de la tolaĵlavistinoj ĉe la ŝtonoplena kurbo de la rojo.
teofilo malfermis siajn okulojn. verdaj okuletoj, fulmetantaj kaj travideblaj kiel smeraldoj, rigardadis liajn movojn. la knabo ekstaris kaj intencis eliri.
atendu! kio okazis?
ni bezonis enrompi la pordon. neniu respondis kaj avo ordigis eniri perforte. vi estis mortinto. la sinjorino volas ke mi avertu ŝin tuj kiam vi vekiĝu.
atendu! trankviliĝu!, knabo. mi volas ĉion aŭdi de vi. vi diras ke mi estis mortinta?
ne. do, mi volas diri… mi venis malantaŭ ili kaj mi rimarkis ke vi estis mortinta, sangokovrita, nuda.
ĉu nuda?
avo ekkoleris: malaperu, enŝoviĝulo! sed mi restis malantaŭ la pastro kaj ĉion vidis. la pastro diris, ke vi ne mortis, mi ĵuras ke jes. avo vidis min denove: sintrudulo, ĉu vi volas vertofrapon? el la pordo mi ne sukcesis bone vidi .
ĉu via avo? kiu estas via avo?
via konsilisto.
ah, vi estas la nepo de hans. luis’, ĉu ne? estas tre malhela, mi ne rekonis vin. vi multe kreskis. bone, bone. ho, mi sentas doloron. atendu, ne iru nun. mi volas ĉion scii. ĉu vi aŭdis tion, kion ili diris?
avo vidis min ĉe la pordo kaj sakris. pro tio mi kaŝis min sub la tablo. Ili eliris por voki la mastrinon. ĝuste tiam mi vidis tiun truon.
ĉu truo?
tie, rigardu. ĉu vi ne scias pri ĝi?
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 4”
Visitas: 187