apolono kaj hiakinto, 19

apolono kaj hiakinto , 19.

kion? kion vi diris?
ne venis tuja respondo. nur la spirado kiu akceliĝis, la korpo kiu moliĝis, la plorsingulto, kiu ekmalfermadis sian vojon, perfortante la kuraĝon de teofilo. li sentis sin maltrankvile, nervoze, angore luktanta kontraŭ iu nevidebla insekto je profunda kaj mortiga pikilo.
mi ne scias. mi ne scias, alio. ĉio konfuziĝis… mi ne scias tion, kio okazas. mi… mi ne volas penti. mi ne volas plu plori. mi ne komprenas tion, kion mi sentas.
ni foriru el ĉi tie. ankaŭ mi timas. alio moviĝis.
alio! ne forlasu min. mi bezonas vin. mia korpo tremas, mia koro skuiĝas, mi sentas la minacon de sekvado da hororoj, sed mi rezistas. mi volas rezisti. mi bezonas.
subite li eksidis sur la lito kaj violente tenis alion je la ŝultroj. alio ektimiĝis, provis karesi liajn manojn…
mi ne pentos. mi ne pentos! mi bezonas alkutimiĝi, mi bezonas kompreni tion, tio okazas! okazas!
kiam teofilo rimarkis ke la okuloj de alio montras perturbon, ke ĝia lumo agonias, li sentis ke io krevas interne de li.
mi pardonpetas, alio. ankaŭ vi suferas. pardonon.
mi ne scias tion, kiel vi komprenos tion de mi dirota. sed mi diras. mi ne sentas min bone, mi sentas iun premadon. sed mi estas feliĉa.
alio, mi bezonas vin. vi disponigis al mi grandegan konkeron.
alio klopodis por ne rideti. ne sukcesis. la rideto venis, kvazaŭ birdo kiu sidiĝas sur liaj lipoj, por pepi la kanzonon pri la feliĉo de tiuj lastaj tri noktoj.
mi volas ke vi bone komprenu min. ne estas konkero de via persono. ne vin mi konkeris. mi konkeris mian propran malkuraĝon! estas mia malkuraĝo, tio kion mi dresis, arestis kaj detruis. mi ne plu volas timi. tio estas venko, ja, ĉu vi komprenas?
alio rigardis malsupren.
mi ne plu timos. nun ĉio sin montras konfuza sed poste, mi opinias ke ĉio normaliĝos. mi pensas ke mi scias, pro kio, ĉio estas tiom konfuza.
alio levis la okulojn. teófilo ekrigardis lin, plena je senkonsolo. la lipoj de alio reeksplodigis la balonon:
ĉu luis’?
oceano malrapide ekglutis teofilon. ne oceano, sed flusablo.
jes. luis’. lia voĉo mallaŭtiĝis. kial vi diras ĉi nomon?
vi ĵus parolis tion dumdorme. hiakinto! luis’!
teofilo denove faligis la korpon. li klopodis por spiri pli malrapide. la balono rompiĝis, necesas klarigi ĝiajn postsignojn, pecoj da koloroj kaj duboj, kiuj flugadas ĉirkaŭ li.
mi sentas ke io flugas ĉirkaŭ mi, alio. aŭ ke mi estus ĉe la rando de abismo. Sufiĉas la fatala paŝo. alio… Mi donos al vi ŝparmonujon kun sekreto. mi donos al vi ŝparmonujon kun sekreto, alio. vi ekposedos de nun trezoron mian. se vi kunportos al aliuloj ĉi sekreton, vi okazigos en mia vivo tian detruon… nenio helpos al mi eĉ se mi mortigus vin. mi konfidos al vi sekreton. mi ne scias tion, kion vi suspektas, kion vi pripensas, kion vi deduktis. mi amas tiun knabon… senespere… mi ne volas kompreni ion ajn! en la komenco, mi estis aflikta pro ĉio, kio okazis. ne nun. ĉio okazis eksterordinare rapide. mi scias ke mi amas lin. mi volas ami lin. mi ĝojas, pro tio, ke mi amas.
alio, silenta kaj atenta, ne moviĝis. kiam li rimarkis ke teofilo fiksrigardas lin, eble atendante ian reagon, por daŭrigi, silenti, krii aŭ plori, li levis la manon al la vizaĝo de teofilo kaj karesis ĝin.
vi scias, ke li venus kun ni. kaj mi komplotis pri tio, ke vi reirus al la kastelo kaj lasus nin solaj. ĉu vi komprenas nun ĉi malesperon? tio, kio okazis inter ni… mi ne scias… tio, kio okazis, povus esti okazinta inter mi kaj li kaj mi ne sukcesus elteni la furiojn pikegantajn mian animon kaj postulantajn penton. mi estus la nura respondeculo. tion mi ne rajtas. tion mi ne rajtas! eĉ tio, ke mi ne scias ĉu mi havus kuraĝon. probable, ne. preskaŭ certas ke ne. sed la nura pensado pri la ebleco estas terura!
teofilo anhelante osciladis, balanciĝadis, hezitadis… li malrapide kuŝiĝis sur la bruston. prenis sur sin lankovrilon. lia voĉo venadis el profundaĵoj…
rimarku tion, al kio mi venis. mi, la sinjoro de la kastelo. ses viroj estis pendumitaj. unu viro restis vivanta. mi… la sinjoro de la kastelo. mi tremas kiel folio en la vento. sufiĉas ke la vento iomete fortiĝu por dispecigi min…
alio delikate brakumis lin, albrustiĝis, metis sur la gluteoj de la alia la pezon de sia femuro.
kun vi, estas pli facile. kun vi, en la kalkulraporto postulata de mia atentega konscienco, kun vi mi dividas la kulpon, mi dividas la pekon. ne… nenio pri kulpo, nenio pri peko… komprenu tion, alio. mi bezonas ke vi komprenu tion: ne estas pro tio, ke vi estas mia servisto. ĉu vi komprenas? ne estas pro tio, ke vi estas mia servisto. mi ne volas ofendi vin. tio pri sinjoro kaj servisto… nenio pro tio. estas pro tio, ke vi estas plenkreskulo.
alio brakumis lin plie, frotis sian kruron forte, metis la manon sub la ventro de  teofilo, knedis per la palmo la densan boskon, li scias ke ĉimomente la serpento ne skuiĝu por puni ajnan entrudulon.
ne estas peko! ne estas peko! ne povas esti peko!
mi ankaŭ pensas ke ne estas peko, alio. sed mi ne sukcesas trovi alian vorton.
Kiel pensi pri peko?, nun!, kiam li estas tiel proksima al mi, kaj mia korpo komencas fariĝi serafa harpo, kiu tremas kaj ĝemas, avida por ke komencu la kantikoj!
pensis voĉo de anĝelo, en la profundaĵoj de la koro de alio, la junulo kun okuloj el silko.
teofilo turnis sin kaj brakumis lin forte sed kiam la lipoj tuŝiĝis, io rompiĝis interne de la brustoj de ambaŭ kaj ĝermis fekunda kaj senfina fonto de torenta plorado. ili amoris meze de konvulsio de larmoj, kiuj banis vizaĝojn kaj manojn kaj seksmembrojn kaj la fonto de tiu ploro de nekonata origino, kiu ŝajnis veni nur el iliaj sovaĝaj deziroj, tiu fonto nur ĉesis kiam la lastaj tremadoj disseriĝis en la mezo de la nebulo.
du horojn poste, teofilo malsupreniris kaj petis ke oni preparu la ĉaron. li intencas iri al la monaĥejo de la tilioj, li ne povas prokrasti plu.
kiam ili finas la ordigon de la lasta leda sako, la geedzoj venis, por voki ilin. teofilo donis al ĉiu el ili du saketojn da arĝentaj moneroj. liaj okuloj briladis orece, antaŭ la ricevita mono. ili adiaŭis. eniris en la ĉaro. estis mallume, ĉar la ĉaro estis tute kovrita per dika tolo. ĉio skuiĝis, ili sidiĝis en angulo, la ĉaro ekmoviĝis kaj brua pluvado eksplodis, la tuta ĉielo elŝirante sin.
ili iris malrapide, pro tio ke uragano kaj la du ĉevaloj kondukitaj de alio estas ŝnurligitaj ĉe la flankoj de la ĉarego.
ili ne interŝanĝis vorton dum longa tempo. la bruo malpliiĝis. la pluvo, peza kaj vertikala, ŝanĝiĝis en akva polveto. teofilo malligis la tolpecon kiu rigardas la koĉeron.
ĉu vi ne malsekiĝis?
ne, sinjoro. mi kovris min per dika, peza mantelo. ĉu vi volas halti?
ĉu tro mankas?
plia horo.
do, ni daŭrigu.
ili fermis la kurtenon kaj malfermis la malantaŭan tolon de la ĉaro. la vojo malrapide glitis foren. la ŝtonoj malkreskis je sia mezuro. la flakoj iĝis maloftaj. la ĉielo montradis pecetojn el bluaĵo.
alio. diru ion pri li.
alio firme rigardis. li ne estas tiel naiva, kiel vi pensas.
kial vi diras tion?
en tiu tago, kiam li svenis…
ĉu estis vi tiu, kiu estis tie? jes!, ja, nun mi memoras. vi iris, por preni spongon kaj …
mi ne scias tion, kio okazis tiam. sed kiam mi turnis lin surlite… li estis… tute… malseka. li havintis orgasmon…
mi timadis mian kuraĝon, sed lia kuraĝo ektimigigadis min eĉ plie. mi ne scias tion, kio okazos poste. li premis la alian manon. mi pensas ke, se vi estos proksime, por mi estos pli facile ami lin. mi volas esti libera, sen molesti! mi estos libera, sen molesti!
la vojo daŭre glitadis malproksimen. ankaŭ la nunaj ŝtonoj malrapide glitadis foren, kaj malpliiĝis en grandeco iom post iom. kaj la ĉielo, ĉiam kaj ĉiam kun pli grandaj pecoj de bluaĵo.
alio. ĉu vi sentas sin kiel viktimo… speco de mia viktimo?
ne! ne, ne. kaj post silento: ni estus viktimoj de la sama senindulga diaĵo. ridetante.
ĉu vi kredas je tio, pri diaĵo?, pri dio?, redonante la rideton: birda rideto, malĝoja birdo, birda rideto de malgaja kanto.
ne.
mi dirus ke estas feliĉa hazardo. iu pli feliĉa hazardo.
la ĉarego haltis. voĉoj, iu malfermis pordegon. nova skuiĝo kaj la vojo, kiu nun glitiĝadas malproksimen, estas laŭflanke kovrata per buntaj, puraj kaj lumantaj floroj.
ĉu vi legis epizodojn de la troja milito?
via onklo petadis al mi legadon de kelkaj tradukitaj tekstoj.
la ĉaro haltis.
vi estu mia patroklo!
aĥilo!
aliaj voĉoj kaj rompiĝis la sorĉo kaj estingiĝis la flamoj, kiuj faris ponton inter iliaj rigardoj.
dum la cetera parto de la tago ili instaliĝis, lavis sin, vizitis la monaĥejon, alio konis la bibliotekon, tiel familiara al teofilo, ekzamenis librojn. posttagmeze, fratulo kondukis ilin por viziti la tritikokampojn kaj la fruktoĝardenon. tamen la pluvo revenis. kun kelkaj manuskriptoj enmane, ili kaŝis sin de la mondo, en ete eta ĉelo, kun du altaj litoj. ili forlasis la librojn surplanke kaj furioze amoris ĝis iomete antaŭ tagiĝo.
Visitas: 172