apolono kaj hiakinto, 14

apolono kaj hiakinto, 14.

alio intencis ekpreni la litkovrilon sed hontis kaj haltigis la geston. li rigardis malsupren, kvazaŭ ŝafido, kaj atendis ian ordon. nuda, frostotremanta. teofilo leviĝis, envolvita de la kovrilo, plenigis alian glason. prenu. trinku iom. kovru vin ĉar malvarmiĝas, ĉu vi ne sentas malvarmon? li klinis sin, prenis la surplankan litkovrilon kaj kovris alion. Li timas, li havas vilaron sur la tuta ventro, li ne estas malgranda, li ne estas kiel luis’. Mi ne ŝatas paroli tiamaniere, per ĉi voĉo, mallaŭta, intimeca, li suspektos. Cetere, kio gravas?, li jam devus scii pri tio, kion ni faros tujtuj… ni… ni… Ne, ne, mi ne ŝatas ĉi vorton. Kelkaj vortoj estas strangaj, ni klopodas por kontroli ilin kaj, kiam ni rimarkas, ili venas supren kaj jen ili jam pensitaj. Se mi estus ŝafisto kaj malfermus la pordegon, mi lasus ke eliru la ŝafojn, unun post la alia, ĉiujn blanketajn, sed aperus iun nigran ŝafon kaj mi ŝlosus ĝin kaj ne permesus ke ĝi eliru kaj ĉi nigra ŝafo estas malagrabla fivorto kaj pro tio mi ne permesos al ĝi foriri kaj ni supozu ke la nigra ŝafo estas la vorto fiki kaj ĝi volas liberiĝi kaj forlasi kaj mi kontrolus kaj permesus ke foriru la blankajn ŝafinetojn kaj mi povus diri ekzemple ke alio kaj mi demetos la vestoin kaj ni dormos kune sed tio nenion signifas kaj poste mi kaj alio amos unu la alian sed ĉi tio ne estas vero ĉar mi ne amas lin kaj kun li mi volas nur ĝui kaj se mi volus li permesus ke mi faros ĉion, kion mi volas, ĉar li estas mia servisto, sed mi ne volas ke li estu servisto kaj mi opinias ke, se li enmetos la genuon interne de miaj kruroj mi malfermos kaj permesos ke li… sed estas tro granda… kaj ni fikos ĝis morgaŭ jen la nigra ŝafo pasis!
teofilo staris ĉe la fenestro, rigardante tra la fendoj. li turnis sin. la servisto  ankoraŭ kuŝas, tre senmova, sed la glaso estas malplena. kiam teofilo alproksimiĝis, li montris duonon de la korpo. ĉi kovriloj estas merdaĵoj. prenu pli da vino. nun mi iras al la kvara aŭ kvina glaso, mi eĉ ne scias. li plenigis la du glasojn. prenu! li sidiĝis apud la piedoj de alio. sciu, alio, mi scias ke estas malfacile por homoj subite parolu… vi ĉiam devas obei, subite… intimiĝi… estas malfacile, ĉu ne? trinku kaj tio iĝos pli facile. ĉu vi jam ebriiĝis antaŭe?
ne.
sed vi certe jam trinkis tro da vino?
jes.
ĉio iĝadas tre bunta. kaj li haltis la rigardon rekte al la kruĉego. plenigu mian glason. ŝajnas ke mi ne plu povas leviĝi.
la sinjoro sidas sur mia litkovrilo.
jen. montrante la korpon de la talio supren. mi ne scias ĉu varmas aŭ ĉu estas pro la vino. mi ne sentas min bone. mi povus halti. ne, ne, ne, ne. ne hodiaŭ. ne nun. nun, mi volas iri ĝis la fino. dankon. mi pensas ke ĉi tiu estos la lasta. trinku ankaŭ. mia stomako reagas. vi malaltigas la okulojn, kiel mia edzino. ĉu vi konas mian edzinon?
jes. kompreneble! ridetante.
kion vi opinias pri ŝi? la veron!
ŝi estas la sinjorino de la kastelo.
mi daŭrigu. kaj kio pri hans?
li estas tre severa. sinjoro hans transformis min en alian homon. mi tre ŝatas lin. sed li estas tre severa.
ĉu li jam batis vin?
mi kredas ke neniam. ne necesas, sufiĉas ke li fikse rigardu nin.
diru ĉion. forgesu tion, kiu mi estas. ĉu estas malfacile forgesi tion, kiu mi estas?
post longa silento: jes!
putinaĵo! klopodu, alio. klopodu por forgesi. ŝajnigu, ke mi estas servisto de via sinjoro. kion ni farus se mi estus servisto de via sinjoro kaj se ni estus ĉi tie en la taverno?, kaj sen mono!
silento.
ĉu vi volas malsupreniri?
ne.
kaj anstataŭe, se vi estus sinjoro en iu ajn alia regiono. ĉu nun estas pli bone? nu, kion ni faros nun, junulo, pensu anstataŭ mi, ĉar mi kredas ke mi jam estas ebria. ĉio rondiras.
la kandelo malgrandiĝas. mi metos la veston, por alporti aliajn.
ne. la vesto ne sekiĝis. mi iros. se mi sukcesos marŝi. ĉu vi volas manĝi ion?
ne.
alio! tenante lin je la ŝultroj. mi malsupreniros. ĉu vi volas ke mi petu virinojn por ni? tion, ĉiuj faras. ĉu vi volas?
ne.
ĉu ne plaĉas a vi?
jes. mi volas diri… mi ne scias… mi ne devintus drinki… mi estas via servisto… mi bone devintus scii tion, kio okazos.
alio… kio okazos?
al ĉiuj aliaj la sama afero fine okazas?
kaj li tremante malapudiĝis, stumblante, aflikte, preskaŭ plorante. teofilo sentis sin forte batata kaj ŝajnis ke koboldo puŝis internen de la pordego, vortice, la blankajn kaj la nigrajn ŝafojn, igante ke li vomu en inversa direkto pensojn kaj intencojn.
alio, mi estas ebria, mi bezonas kontroli ĉi tiujn ŝafojn. alio, mi ne plu scias tion, kion mi faras. mi volas klarigi min korekte! mi volas daŭre paroli, sed paroli pri seriozaĵoj, ne pri tiuj nigraj ŝafoj… tio signifas! ĉuraĵo, mi ne plu scias tion, pri kio paroli!
mi pardonpetas! mi iros malsupren por peti ion por la sinjoro…
ne nomu min sinjoro! ne malaltigu viajn okulojn! alio, mi ne estas via sinjoro, mi estas nur kompatinda ebria paŝtisto, kiu volas regi ribeleman gregon. nun… post la vino… ne plu pordego… ĉio freneze kuradas interne de mi.
mi iros por alvoki iun!
ne! mi volas klarigi min! pardonon pro la laŭta voĉo, mi ne bezonas krii!… estas malfacile paroli tiel, kiel mi estas, kaj tamen, rimarku!, tio facilas!… bone atentu!… nenio fine okazos al vi… mi volas pelvon, vomigilon, pliajn litkovrilojn, ĉar nun mi sentas malvarmon, rigardu, mi estas nuda sub ĉi tio, nenion timu. mi volas ke vi rakontu fabelon, nenecese historion kiu finiĝas per fikado, jen foriras nun nigra ŝafino! ĉuraĵo!, ni estas du viroj, ĉu gravas se mi parolas fikado antaŭ vi, ĉar vi bone scias tion, kio ĝi estas kaj ankaŭ mi… ne, ne tion… mi volas diri… mi perdiĝas en la temo… mi sentas naŭzon… ŝajnas ke mi vomos.
li kuris al angulo, kaj en freneza kaj amasa bando li vomis blankajn kaj nigrajn ŝafinojn kaj sentis acida la buŝon.
mi volas akvon.
estis kruĉo kaj trinkpotetoj sur la tablo.
dankon.
mi iros por alvoki iun!
ne! bonvole! mi volas ke nur vi estu ĉi tie. la kandelo iam estingiĝas. mi komencas pliboniĝi. li plenigis la buŝon per akvo, tralavis ĝin kaj kraĉis la akvon surplanken, sur la vomaĵon. li kuŝiĝis sur la lito. ĉio turniĝadis ĉirkaŭ li. li aŭdis bruon. alio, volvata de la litkovrilo, purigadis la plankon.
alio.
sinjoro.
ne faru tion. poste la virino purigos. venu tien ĉi.
alio proksimiĝis. la kandelo agoniadis. iom post iom.
kontrolu, ĉu mi havas febron.
alio metis la manon sur lian frunton. teofilo aflikte stringis ĝin.
ĉu estas varma?
ne.
nenio okazos, ne timu… kaj ĉi tie?, kondukante la mortintan kaj malvarman manon al sia ventro. ĉu estas varma?
jes.
mi ne scias ĉu pro la febro.
alio ekforigis sian manon malrapide, sed, sentante ke teofilo forte tenas ĝin kontraŭ la ventro, li ne plu reagis. li plene malfermis la manplaton kaj gluis ĝin. kaj premis ĝin kaj ekmovis siajn fingrojn. li kurigis ilin malrapide, ĝis kiam li sentis ke la fingroj implikiĝas en densaj kaj molaj haroj. kiam li sentis ian malsekan, duran kaj bolantan karnon, li rapide rekondukis la manon al la ventro.
ĉu vi scias kiel fari masaĝon ?
ne…
sufiĉas ke vi premu la manon kontraŭ miaj muskoloj.
la mano de alio malvarmiĝis, paralizis, kuntiriĝis, denove mortis. tamen, li ne forigis ĝin.
mi pliboniĝas. mi soifas.
la mano malaperis, rapidege, alio iris kaj tuj revenis kun plena trinkpoteto. teofilo iom trinkis.
mi ne plu volas. ĉu vi volas trinki?
  alio malrapide malplenigis la poteton.
estas mallume. mi ne bone vidas vian vizaĝon. ĉu vi povas iri por kunporti kandelojn?
se la sinjoro volas…
malsupreniru tiel, kiel vi estas, ĉirkaŭvolvita de la kovrilo. se ni faras ĉion, laŭ nia volo, ili nin konsideras kiel grandajn sinjorojn. iru, petu kandelojn kaj diru al la virino ke ŝi sendu iun por purigi la plankon.
alio malsupreniris. la vilaĝanoj eksilentis kiam li aperis. la virino venis.
la sinjoro vekiĝis, fine. kion mi devas fari?
mi volas pliajn kandelojn kaj iun por purigi la plankon. li vomis.
ĉu vi volas kuracilon?
ĉu eblas?
mi tuj preparos .
dankon. diru, ke ili daŭre kantu. ne necesas ke ili estu silentaj.
la du sinjoroj estas tre ĝentilaj.
alio reiris supren. Facile!, tiel facile ordoni! Se iu ordonas, oni ne estas  obstina aŭ malsaĝa kaj krome estas traktata kel ĝentila.
li eniris. estis mallume.
alio.
jes.
mi sentas fortan kapturniĝon. mi ne devintus trinki tiome…
ŝi kunportos rimedon.
kie vi estas?, alio.
alio venis kaj tuŝis lian vizaĝon per ambaŭ manoj.
jen mi.
ĉu vi timas?
ne. eble pro la vino.
ankaŭ teofilo tuŝis la vizaĝon de alio per ambaŭ manoj kaj ambaŭ ektremadis. la manoj estis frostiĝintaj, la rigardoj imagadis la vizaĝon de la alia, ĉar nun la mallumo estis absoluta. la spiradoj intermiksiĝis.
mi ne devintus trinki tiome. ne devintus…
ŝi kunportos kuracilon.
ĉu ĝi estos amara?
ju pli amara, despli bona, diras mia avino. kaj ridis.
mi ĝojas ke vi ridas.
li rimarkis ke alio mallevis la kapon iomete. sed li sentis, ke liaj fingroj sin transformadis, varmiĝadis, moviĝadis malrapide, karesadis la angulojn de la okuloj, la orelojn, la harojn.
alio, kelkfoje la pensoj malaperas kaj restas nur la impreso. mi restis nun kelkan tempon sen pensi. ĉu vi komprenas tion?
ne… mi pensas, ke ne…
mi volas ke vi komprenu ion. la nura afero, kiu okazos inter ni… nun… mi volas paroli pri tio… kio ŝajne… tio, kio ŝajne jam komencas… la nura afero, kio okazos… estos tio, kion vi volos. estos tio, kion vi volos. ĉiam, kiel vi deziros. ĉu bone?
la voĉo estis profunda, flustrata, preskaŭ murmuro; ne pro tio, ke ĝi estus ebria voĉo, sed pro tio ke ebria estis la deziro, kiu ĝin susuras.
alio alproksimiĝis plie. nenio estis vidata. kiam teofilo intencis alporti lin por la kiso, oni frapis ĉe la pordo. ambaŭ restis senmovaj. la manoj el karno iĝis feraj manoj. sed tuj ili denove iĝis trafitaj manoj, el tiuj, kiuj forlasas sian predon.
alio malfermis, ŝi eniris. kun brulanta kandelo, kiun ŝi metis sur la tablon, kaj trinkpoteto.
trinku.
estas terura! se ne kuracos, mortigos min.
vi dormos.
ĉu multe?
ne.
li signifoplene rigardis alion. Putinaĵo!
la virino purigis la plankon.
ĉu vi bezonas litkovrilojn?
mi pensas ke ne.
ĉu ion plie por manĝi?
ne. nun, ni dormu.
ŝi dufoje riverencis. alio malsuprenigis la pordostangon. li iris al la tablo kaj trinkis la duonon de la kuracilo, kiu restis en la trinkpoto.
kion vi faras?
mi ne volas resti sendorme sola.
teofilo ridetis.
alio ridetis.
estingu la kandelon. mi volas ke vi tenu mian manon.
alio blovis. la kandelo ne volis morti. pli forta blovado kaj la flamo rapide agoniis. alproksimiĝante al la lito, li plej divenis ol vidis, en la mallumo, oran korpon tute nudan, kuŝantan surventre.
li rigardadis dum momento. li ripozigis unu manon sur la talio, la alia tenis la manon de teofilo. teófilo liberigis sian manon kaj fortiris la kovrilon de sur alio. nur la vulto viandokolora estis vidata, sen detaloj, sen kontrastoj. du fantomoj kiuj sin serĉadas. teofilo tuŝis lian bruston, brakumis lin, kaj alkondukis lin al la lito. ambaŭ restis kuŝantaj unu flanke de la alia, la brakoj premadis, la kruroj rapide frotis unu kontraŭ la alia. teofilo malsuprenigis la manon kaj intencis preni tiun grandegan aĵon, kiun alio metis ene de sia femuroj.
Malbenita virino! Mi sentas teruran dormemon. Mi ne scias ĉu mi sonĝas ĉu mi vivas.
Visitas: 131