Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 19, 20 kaj 21

Tradukis: Jorge Teles

 

19 – Denove sur la luno

         Post la fiuno kiu kondukis ilin de Saturno al la Luno, ili trovis sin ene de kratero.

         – Kie loĝas Sankta Georgo? – diris Peĉjo, rigardante la horizontojn. – Mi nur vidas kraterojn kaj kraterojn. Neniu domo. Neniu kastelo…

          – Estas nur unu maniero ekscii, kie li loĝas, – la knabino sugestis. – Nun estas tagmanĝa horo, onklino Nastasja devas esti ĉe la fornelo. Ni serĉu fumon. Kie ajn estas fumo, Sankta Georgo loĝas tie.

         Peĉjo opiniis la ideon bona kaj komencis serĉi la fumon. Ĉiuj faris la samon. Tiu, kiu unue trovis ĝin, estis la Konsilanto.

         – Aŭ mi tre eraras, – li diris, – aŭ tiu fadeno de fumo, kiu aperas sudokcidente, indikas la loĝejon de sinjoro Sankta Georgo.

         Ĉiuj kuris al tiu direkto. De malproksime ili jam vidis la sanktulon sidantan sur roko, kun la lanco ĉe la brako.

         – Vivu! Vivu! – kriis la pupo, kiu iris antaŭ la aliajn, manenmane kun la anĝeleto. – Jen ni, Sankta Georgo, kun nia Konsilanto trovita sur la vosto de kometo kaj ĉi tiu anĝeleto, kiun mi elltrovis en la Lakta Vojo – kaj ŝi tre rapide rakontis la ĉefajn peripetiojn de la granda aventuro.

Sankta Georgo ne surpriziĝis, ĉar nenio plu surprizis lin, pro la kvanto da antaŭe viditaj mirindaĵoj. Lia nura surprizo estis la promenado sur la Lakta Vojo. Lia ideo pri nebulozoj samas al tiu de la astronomoj – ke estas grandega aro da steloj en kelkaj lokoj de la ĉielo. Sed li ne kontestis. Li estis tro laca por diskuti.

         – Kio pri onklino Nastasja? – demandis Nazulino. – Kiel ŝi fartas?

         – Malbone, kompatindulino! – respondis la sanktulo. – Ŝi ne alkutimiĝis al ĉi loko. Ŝi estas ankoraŭ tiel timema kiel en la unua tago, pro timo pri la drako. Mi jam klarigis al ŝi, ke mia drako estas sendanĝera, sed senrezulte. Ĉiufoje, kiam ĝi roras, ŝi sentas la krurojn malfortaj en la fundo de la kratero.

         Nazulino kuris al la kratero indikata de la sanktulo. La kompatinda nigrulino fritadis kuketojn, sed kun la plej senkonsola mieno de ŝia vivo. El la brusto eliris korŝiraj suspiroj.

Kiam ŝi vidis la knabinon, la vizaĝo de onklino Nastasja lumiĝis kiel suno de ĝojo.

         – Ho mia Dio! Ĉu veras tio, kion mi vidas? Ĉu tio ne estas sonĝo?

         – Ne estas sonĝo, naivulino! Estas mi, kiu revenas de la senfinaj spacoj kun Peĉjo, Emilja, la Konsilanto kaj la anĝeleto – kaj nun ni reiras al la Tero.

         – Ĉu Konsilanto? Ĉu anĝeleto? – ripetis la nigrulino kun kapturno. – Kion signifas ĉi rakonto, knabino? Mi nenion komprenas…

         – Konsilanto estas la nomo, kiun Emilja donis al la Parolanta Azeno. Kaj la anĝeleto… ho, la anĝeleto estas io, kion vi bezonas vidi. Vera anĝeleto, kiun Emilja trovis en la Lakta Vojo. Li vundis la flugilon, la kompatinduleto. La maldekstran… la plej ĉarma estaĵo en la mondo, Nastasja! Avinjo malfermos la buŝon, kiam ŝi vidos lin. Neniam vera anĝelo vizitis la Teron, tion vi scias. Nia anĝeleto estos la unua. Li estas manĝemulo, ĉu vi scias? Li manĝis bomboneton, kiun Emilja donis al li kaj li ŝatis ĝin, kvankam li neniam manĝis bombonon dum la tuta vivo.

         – Ho Dio! – ekkriis la nigrulino.

         – Kaj kio pri la drako? Ĉu vi jam alkutimiĝis?

         – Nenion diru pri tio, Nazulino! – diris la nigrulino, kaj ŝi krucosignis sin. – Mi ne scias, kial Sankta Georgo ankoraŭ ne mortigis tiun teruran beston. Ĝi roras tiel forte, ke mia koro saltas en mia brusto kvazaŭ ĝi estus kaprido…

         – Drako kiu roras ne mordas! – diris la knabino. – Sankta Georgo asertas, ke li estas pli milda ol ŝafido.

         – Mi ne englutas tion, mi ne kredas! – grumblis la nigrulino. – Ĉiufoje, kiam la bestego vidas min, ĝi lekas la lipojn kaj montras ruĝan langon tiamaniere, kaj je tia grando, rigardu! Ĉu ĝi ne manĝas homojn? Mi ne kredas!… Ĉu ĝi ne intencis manĝi la azenon?

         – Azeno ne estas homo, Nastasja. Estas alia afero.

         – Ĉu alia afero? Kio estas la diferenco inter homo kaj azeno, precipe tiu azeno, kiu parolas pri ĉio tiel korekte, ke mi eĉ krucosignas min per ambaŭ manoj?

         Kaj ili parolis pri mil temoj, inkluzive la manĝaĵojn, kiujn ŝi faris por Sankta Georgo.

         – Kompatindulo! – ĝemis la nigrulino. – Bona sanktulo estas li. Kaj li estas manĝema, ĉu vi scias? Li manĝis krespon, kiun mi faris kaj lekis la lipojn ekzakte kiel la drako. Kaj por manĝi kuketojn ne ekzistas alia. Li estas kiel kolonelo Teodoriko: li ne lasas eĉ unu sur la telero.

         – Kia domaĝo! – diris la knabino. – Se estus unu sur la telero, tio estus por mi regalo. Mi vere malsatas…

         Kaj ambaŭ iris al la aliaj. Emilja kun granda ekscito rakontadis ion al Sankta Georgo, certe troigante la detalojn.

         – Kaj kio pri mia donaco? – demandis la sanktulo. – Ĉu vi forgesis?

         Ili ne estis proksime al la Berenica Hararo, kaj pro tio Emilja ne sukcesis elŝiri la haron, kiun ŝi promesis al la sanktulo. Sed ŝi ne montris desapontiĝon. Ŝi respondis kun la plej granda cinikismo:

         – Mi ne forgesis. Mi tuj prenos ĝin.

         Ŝi iris malproksimen, ĉu vi scias, kien? Ŝi iris por interkonsiliĝi kun la Parolanta Azeno. Neniu aŭdis tion, kion ili interparolis, sed la kazo estas, ke Emilja revenis kun tre malbone farita pakaĵeto.

         – Jen ĝi! – ŝi diris kun kuraĝo kaj donis al Sankta Georgo la etan paketon. – Anstataŭ unu fadeno, kiel mi promesis, mi kunportis tri…

         Se iu kalkulus la harojn de la vosto de la Parolanta Azeno, estis tre eble, ke li perceptus la mankon de tri haroj…

 

20 – La Aflikto de Astronomoj

         Iam, en la bieneto, sinjorino Benta klarigis al la geknaboj tion, kio estas la “planeda sistemo”. Tio aspektas instruo ege malfacila, sed la bona maljunulino kutimis klarigi la plej malfacilajn aferojn tiel, ke eĉ kato sukcesus kompreni.

         – Sistemo, – ŝi diris, – estas aro da aferoj kunligitaj. Kaj planeda sistemo estas aro de planedoj konektitaj inter si kaj la Suno, ĉirkaŭ kiuj ili rondiras. Nia bieneto, ekzemple, estas malgranda sistemo…

         – Sistemo de kio? – demandis Peĉjo. – Ne planeda, ĉar ni ne estas planedoj.

         – Ni ne estas planeda sistemo ĉi tie en la bieneto, sed ni estas sistemo de homoj kaj aĵoj. Mi estas la centro, la posedanto de la terenoj kaj la domo kaj ĉiuj aĵoj de ĉi tie. Vi estas miaj genepoj. Onklino Nastasja estas mia kuiristino. Onklo Barnabeo estas mia duonparenco, tio estas, li loĝas sur mia tereno kun mia konsento. Ĉi tie estas la hejmaj objektoj – la tablo, la seĝoj, la litoj, la murhorloĝo…

         – La granda ombrelo, la kapkusenoj, la akvopoto, – helpis Emilja.

         – Jes, ĉiuj objektoj estas ĉirkaŭ ni. Kaj ekstere estas la bestoj, la Senkorna Bovino, la Parolanta Azeno, la Sinjoro Markizo de Vostuleto, la ĉevalaĉo de Peĉjo. Vivantaj estaĵoj kaj senvivaj aferoj rondiras ĉirkaŭ mi. Ili estas miaj planedoj. Mi estas la Suno de ĉio. Se mi mortos, ĉio iros al aliaj lokoj. Ĉi tien kaj tien. Objektoj ŝanĝas de posedanton. Oni eĉ kapablas manĝi la rostitan Vostuleton kaj meti la Parolantan Azenon antaŭ ĉaro. Sed dum mi vivas kaj restas ĉi tie en la pozicio kiel posedanto, ĉio restas tiel, kiel ĝi estas nun kaj obeas min. Ĉi tio signifas, ke ni formas “familian sistemon” ĉi tie, en kiu ĉiuj homoj kaj aferoj rilatas al mi.

         – Mi komprenas, avinjo, – diris Peĉjo. – La seĝoj kaj la akvopoto de sinjoro Teodoriko, la maljuna nigrulino, kiu kuiras por li, la bovinoj kaj ĉevaloj de lia bieno, ĉio tie ne apartenas al nia sistemo sed apartenas al alia sistemo – al la familia sistemo de kolonelo Teodoriko – ĉu estas tio?

         Sinjorino Benta feliĉe ridetis pro la lerteco de la nepo.

         – Ĝuste tio. Mi ŝatas rimarki, ke vi rapide komprenas.

         – Ĉu mi ankaŭ ne rapide komprenas? – la knabino plendeme demandis.

         Sinjorino Benta ĉirkaŭbrakis ŝin kaj metis ŝin sur la genuoj.

         – Jes, Nazulino. Laŭ inteligenteco, vi estas kiel Peĉjo en ĉio. Mi havas la honoron esti avino de du genepoj, kiuj estas du amindaj infanoj.

         Emilja venis ĵaluzoplena.

         – Kaj kio pri mi? Kio pri mi? – ŝi ekploris.

         – Ankaŭ vi, kompreneble, ĉar neniam ekzistis en la mondo pli vigla, pli lerta, pli inteligenta pupo.

         Emilja kvazaŭ fandiĝis.

         – Jen, do, – diris la bona sinjorino, revenante al la temo. – Ĉi tie en la bieneto, ni formas nian “sistemon de homoj, bestoj kaj aĵoj”. Tie, kolonelo Teodoriko estas la centro de alia samspeca sistemo. Elija, la Turko estas la centro de tria sistemo. Onklo Barnabeo mem, kiu estas parto de nia sistemo, estas ankaŭ la centro de eta sistemo tie, kiu konsistas el lia edzino, infanoj kaj la antikvaĵoj, kiun li havas en la kabano – la akvopoto, la matoj, tiuj malnovaj argilaj kaseroloj…

         – Kaj ankaŭ tiu skabioplena hundo, la Merimbiko, – Emilja memoris.

         – Jes, ĉio formas etan sistemon ligatan al lia familia sistemo. Kun la astroj de la ĉielo okazas la samo. Estas milionoj da planedaj sistemoj en la senfina etero, en kiuj kelkaj astroj rondiras ĉirkaŭ suno, kiel vi rondiras ĉirkaŭ mi. Pro tio la nomo “planeda sistemo”, ĉar la astroj, kiuj rondiras ĉirkaŭ la suno, estas la planedoj de tiu suno.

         – Mi scias, – kriis Peĉjo. – Kaj ene de iu planeda sistemo de la suno, ekzistas aliaj pli etaj sistemoj, kiel ĉe ni Onklo Barnabeo. Satelitoj.

         – Ĝuste, – konsentis la maljunulino. – Ni havas nian Sunon kiu estas mi, la ĉiela sinjorino Benta. Ĉirkaŭ la Suno rondiras la planedoj Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Neptuno kaj aliaj.

         – Se vi estas la Suno – la knabino memorigis – Emilja estas Merkuro – la eta planedo. Kaj mi estas Venuso, la plej bela.

         – Ho, la malmodesta!

         – Kaj vi, Peĉjo, estas Marso, la plej kuraĝa. Kaj onklino Nastasja estas Jupitero – la plej dika el ĉiuj. Kaj Saturno estas la Senkorna Bovino – tre malproksime de la centro…

         – Kaj Urano, kiu estas tre for? – demandis Peĉjo.

         – Urano estas tiu cedro de la paŝtejo. Kaj Neptuno estas onklo Barnabeo, kiu loĝas ĉe la limoj de la bieneto.

         – Bone, – aprobis sinjorino Benta. – Ni estas kiel planeda sistemo. Sed ĉiu eta stelo sur la ĉielo videbla per nuda okulo aŭ danke al la teleskopo ankaŭ estas suno kun, eble, sia planeda sistemo.

         Emilja interrompis ŝin per sensencaĵeto.

         – Sinjorino Benta, ĉu nuda okulo estas maldecaĵo? – ŝi demandis, kaj ĉiuj ridis.

         La bona maljunulino sentis, ke ne indas respondi kaj daŭrigis:

         – Devas ekzisti milionoj da planedaj sistemoj tra la senfina universo. Ni loĝas en unu el ili. La Suno estas la patro de ĉiuj ĉi tie – ni planedoj; ni plantoj; ni bestegoj aŭ bestetoj. Se la suno malaperos, ni ĉiuj ruiniĝos. La planedoj rulos tra la spaco, sencelaj kaj ebriaj, ĝis ili diseriĝos, kaj ni, bestetoj de la Tero, mortos pro malvarmo kaj teruro…

         Ĉi konversacio okazis tagojn antaŭ la vojaĝo de la infanoj tra la ĉielo kaj multe kontribuis por ke ili estu kuraĝigitaj komenci la grandan aventuron, por vidi per siaj propraj okuloj kiel estas ĉio tie.

         Sed la planeda sistemo de la Suno estas tre korekta afero, same kiel maŝino de horloĝo. Horloĝo bone funkcias nur kiam ĉio estas en sia loko – ĉiuj dentradoj kaj la etaj pecoj. Se iu el ili malordiĝas, aŭ iom da polvo falas inter ili, la horloĝo haltas aŭ komencas “freneziĝi” – iras pli rapide aŭ malrapide.

         Jen tio, kio okazis al la planeda sistemo de la Suno dum la ĉiela petolaĵo de la geknaboj. La sistemo ĉiam vivis trankvile, bonorde, senĝene, ĝis la tago, kiam ili komencis ĉion fuŝi. Kaj tiaj aferoj okazis tie supre, ke ili eĉ produktis novan sateliton: estis doktoro “Livingstone”, kiu turniĝadis ĉirkaŭ la Luno kiel malgranda satelito kun kruroj!…

         Nu, astronomoj estas admirindaj saĝuloj, al kiuj nenio eskapas en la ĉielo. Ili ĉiam spionas ĉion per la teleskopoj, ili ĉion vidas, prenas notojn kaj faras kalkulojn. Tuj kiam la geknaboj atingis la lunon, astronomoj komencis observi “nekomprenatajn perturbojn”, kaj subite ili rimarkis lunan sateliton, ion, kion ili neniam antaŭe vidis – kaj sateliton male al ĉiuj konataj satelitoj – anstataŭ ronda, ĝi havis krurojn, brakojn. kaj afrika esplorista ĉapelo, kun eta rubando sur la dorso! Poste ili rimarkis grandan tumulton en la vosto de la Haleja kometo, kvazaŭ azeno paŝtiĝus tie. Kaj poste ili trovis makulojn sur la ringoj de Saturno, kvazaŭ iu glitkuradus tie.

         Ĉi tiuj perturboj, neniam observitaj, kaŭzis la plej grandan sensacion en la mondo de la scienco. Multaj artikoloj estis publikigataj en la gazetaro, kaj la ordinaraj homoj tremis pro timo kaj pensis, ke ĉio estas signoj de la “fino de la mondo”.

         Bedaŭrinde la teleskopoj ankoraŭ ne estis sufiĉe potencaj por ke la saĝuloj vidu la petolemajn geknabojn en la spaco; ili observadis la tumultojn sed ne trovadis la kaŭzon – kaj komencis formuli hipotezojn. Kaj ili ankoraŭ estis ĉe la hipotezoj, kiam oni inaŭguris la giganta teleskopo en la monto Palomaro, Kalifornio, kiu kostis 6 milionojn da dolaroj kaj havis lenson kun diametro de kvin kaj duono da metroj. Per ĉi tiu potenca amplekso ili povis eltrovi la misteron de la ĉielaj tumultoj: la famaj genepoj de sinjorino Benta petoladis tie!

         Kaj dume la kompatinda avinjo malĝoje suspiradis en sia hamako en la manĝoĉambro. La amataj genepoj mistere malaperis, kaj ankaŭ onklino Nastasja, kaj la Parolanta Azeno kaj Doktoro ”Livingstone”. Kien ili iris? Sinjorino Benta serĉis ilin ĉe la najbaroj – ŝi eĉ raportis al la policanoj kaj sendis avizon al la ĵurnaloj. Ĉio senutila. Neniu donis novaĵojn pri la infanoj – kaj ŝi malgaje suspiris en la hamako en la manĝoĉambro.

         Sed tuj kiam la astronomoj eltrovis la kaŭzon de la ĉielaj tumultoj, ili tuj decidis peti al la avino de la “perturbantoj”, ke ŝi ekagu kaj ili venis en komisiono al la bieneto de sinjorino Benta.

Tio okazis en bela aprila posttagmezo. Sinjorino Benta ĵus spiris profunde, kiam ŝi aŭdis bruon ĉe la pordego. Ili manfrapis kaj kriis: “Ho, hejmuloj!” Ŝi leviĝis de sia hamako kaj iris por rigardi.

         – Kio okazas, Dio de la ĉielo! – ŝi murmuris, kiam ŝi vidis tre strangajn virojn ĉe la pordego, portantaj cilindrajn ĉapelojn, longajn barbojn kaj okulvitrojn.

         – Permeson? – kriis la ĉefo de la grupo tuj kiam li vidis ŝin.

         – Envenu! – respondis la bona maljunulino. – La domo apartenas al Viaj Ekscelencoj.

         Sed ŝi rimarkis, ke la viroj hezitas, kvazaŭ ili timus eniri, kaj ŝi denove kriis: Envenu. Senceremonie.

         La barbuloj kaj cilindroĉapeluloj ŝajnis ne voli malfermi la pordegon – kaj sinjorino Benta perceptis la kialon: la Senkorna Bovino kuŝadis sur la pado kaj maĉadis maizajn pajlojn. Grandaj viroj, kiuj timas bovinojn, imagu!

         – Envenu sen timo! – ŝi denove kriis. – La senkornulino estas tre milda. Neniam kornumis iun ajn.

         Kum ia kuraĝo, la saĝuloj malfermis la pordegon kaj levis siajn redingotojn kvazaŭ ili estus jupojn, faris singardan turnon malantaŭ la bovino, kiu ne moviĝis. Al la pacema bovino astronomoj tute ne gravas.

         Ili iris al la verando kaj haltis, la estro antaŭe. Li havis la plej longan barbon kaj la plej fortaj okulvitroj ol la aliaj.

         – Sinjorino, li diris, deprenante la ĉapelon, – ni venis ĉi tien komisiite por peti la helpon de via ekscelenco en kazo, kiu tre maltrankviligas nin. Ni estas astronomoj.

         Sinjorino Benta ektremis. Ĉu astronomoj? Kion volus tiuj tiel gravaj astronomoj de ŝi? Kaj ŝi invitis ilin eniri. La astronomoj surgrimpis la sep verandajn ŝtupojn kaj premis la manon de la bona maljunulino, unu post la alia. La estro tusetis kaj diris:

         – Mia sinjorino, la perturboj, kiujn ni konstatis en nia planeda sistemo, instigis nin veni ĉi tien komisiite por peti energiajn agojn.

         Sinjorino Benta trovis tiujn vortojn strangaj. Se estis perturboj en la planeda sistemo, je kio tio povas koncerni ŝin? Ĉar ŝi ankaŭ estis bonega astronomino, ŝi interrompis la paroladon de la estro por diri:

         – Se okazis tumulto en nia planeda sistemo, certe estas pro iu nove aperinta sunmakulo. Jen mi havas la verkon de la Pastro “Secchi” pri la Suno, kaj mi scias la terurajn influojn, kiujn tiaj makuloj havas sur nia planedo.

         La saĝuloj rigardis unu la alian. Aŭdi tiun maljunulinon, tie en tiu loko, paroli pri sunmakuloj kaj pri pastro “Secchi”, estis stranga fenomeno. Sed ili akceptis la strangan fenomenon kaj la estro daŭrigis:

         – Ne, mia sinjorino. Ĉi-foje la kaŭzo de la perturboj ne venas de la sunmakuloj, sed de du geknaboj, pupo, azeno kaj maizospiko kun cilindra ĉapelo, kiuj petolas en la etero. Tion vidigis nin la teleskopo de la monto Palomar – kaj jen ni petas la altvaloran intervenon de Via Ekscelenco.

         – Ĉu eblas? – ekkriis sinjorino Benta, kaj ŝi demetis la okulvitrojn. – Ĉu eblas, ke miaj genepoj promenas tra la etero?… Ili foriris de ĉi tie de kelkaj tagoj, same kiel mia kuiristino, la Parolanta Azeno kaj Doktoro “Livingstone” – sed neniam venis al mi en la kapo, ke ili iris al la ĉielo. Tio aspektas mirinde!…

         – Ankaŭ al ni, sinjorino. Ni havis kapdolorojn por deĉifri la enigmon, sed hodiaŭ ni certas pri tio, kion ni diras. La kaŭzo de pluraj tumultoj observitaj en la “universala harmonio” estas la petolaĵoj de viaj genepoj tie supre.

         – Sinjoroj, – respondis sinjorino Benta, post remetado de la okulvitrojn, – mi tre bedaŭras pri tio, kio okazas, kaj kiam ili aperos, mi riproĉos ilin per tre bonaj vortoj. Estu certaj, ke denove tio ne okazos. Mi tuj alvokos ilin.

         La astronomoj malfermis la buŝon antaŭ tiu “Mi tuj alvokos ilin”.

         – Sed… sed kiel via ekscelenco komunikos ion al ili? – demandis la estro.

         – Nenio pli simpla. Ĉar mi scias tion, kie ili estas, mi nur alvoku ilin.

         Ŝi diris kaj, atinginte la verandan balustradon, ŝi metis la manojn en formo de taso ĉe la buŝo kaj per la tuta forto de siaj pulmoj kriis:

         – Peĉjo! Nazulino! Emilja! Malsuprenvenu tuj, gefuŝuloj!

         Kaj turnante sin al la astronomoj:

         – Jen, sinjoroj. Mi povas certigi Viajn Ekscelencojn, ke ili baldaŭ revenos – kaj duonmortaj pro malsato, kiel ĉiam okazas ĉe la fino de ĉiu aventuro.

         Poste ŝi proponis al ili kafon.

         – Mi estas sen la kuiristino. Sidiĝu ĉi tie, dum mi mem preparos kafon kaj kuketojn. Forgesu ĉiujn ceremoniojn.

         La astronomoj sidiĝis kaj la bona sinjorino iris al la kuirejo por prepari kafon. La ĉefa viro, kiu estis svedo pli ol du metrojn alta, okupis la malaltan seĝon de sinjorino Benta – kaj fariĝis perfekta inversigita litero N – tiele: И – kun la genuoj ĉe la mentono…

 

  1. La krio de sinjorino Benta

         Dume, la geknaboj sur la Luno rakontis al Sankta Georgo kio okazis en Saturno.

         – Ne ekzistas pli granda plezuro! diris Nazulino. – Ni flosadis, ni flosadis kiel fiŝoj en lageto – kaj la Saturnano el gelateno paroladis kvazaŭ li estus tre konata amiko. Ili havas kelkajn krokotoojn, kiuj eliras el la gelatenaĵo – estas iliaj sentorganoj.

         Sankta Georgo ne sciis la signifon de “krokotoo” kaj la knabino devis klarigi, ke ĝi estas unu el la plej bonaj vortoj en la vortprovizo de la pupo.

         – Emilja ŝatas uzi terminojn, kiujn ŝi mem inventas kaj kelkfoje bonaj vortoj aperas. Ĉi krokotoo estas bonega.

         – Sed, ĝustadire, kio estas krokotoo? – demandis la sanktulo.

         – Krokotoo estas io, kion ni ne vere scias, kio ĝi estas. Krokotoo estas ĉio, kio eliras el  glataĵo. Via nazo, ekzemple, estas krokotoo sur via vizaĝo – tamens ni scias, ke nazo estas nazo, kaj pro tio ni ne diras krokotoon. Sed se ni neniam vidintus nazon, nek scius, kio estas nazo, tiam ni povus diri, ke via nazo estas krokotoo…

         Sankta Georgo sulkigis la frunton penante kompreni tion – kaj se li ne komprenis, li ŝajnigis, ke li komprenis. Li komencis rakonti la historion de la drako, en la tagoj de sia junaĝo sur la Tero. Li parolis pri la reĝo de Libio kaj la bela princino, kiun la drako preskaŭ formanĝis.

         – Sed mi subite aperis, – li diris, – kaj mi kriis: “Sus! Sus! ” La drako, kiu havis la buŝon malfermitan kaj la langon pendantan, enpaŝis kaj turnis sian malbelan kapon al mia flanko – kaj mi tuj faris, zaz! Mi trapikis ĝin per la lanco.

         – Ĉu ĉi tiun? – demandis Emilja, kaj ŝi montris la lancon en la genuoj de la sanktulo.

         – Jes, – respondis Sankta Georgo. – Mi trapikis ĝin, kaj…

         Ĝuste ĉe ĉi tiu “kaj” la kriego de sinjorino Benta atingis ilin – “Peĉjo! Nazulino! Emilja! Malsuprenvenu tuj, gefuŝuloj!”

         La kapadokia sanktulo interrompis la frazon kaj ĉiuj aŭskultis.

         – Jen avinjo vokas nin! – diris Peĉjo. – Kiel ŝi eksciis, ke ni estas ĉi tie?

         – Ni devas reiri tuj, haste, – aldonis la knabino. – Sed… kio pri doktoro ‘”Livingstone”? – Kiel lasi lin perdita en ĉi tiuj senfinaj grandegaĵoj?…

         Peĉjo havis hipotezon en la kapo.

         – Laŭ mi, – li diris, – doktoro “Livingstone” ĉirkaŭiras la lunon kiel satelito. Li estas en la neŭtrala zono – en la zono kie la altira forto de la Tero ekvilibrigas la altiran forton de la Luno, kaj pro tio li nek falas al la Tero nek al la Luno – li senfine rondiras ĉirkaŭ la Luno. Ni bezonas preterpasi tiun zonon kaj kapti lin per unu kruro.

         Sed kiel preni doktoron “Livingstone” el sia orbito? Tio estis la plej malfacila problemo. Dum la flugado al la Tero ili trapasos la orbiton de la nova satelito de la Luno, tio estis evidenta: sed la satelito povus esti tro malproksime de la orbita punkto, kie ili pasos. Kiel trovi la precizan punkton de la orbito kie estis la satelito “Livingstone”?

         – Pere de astronomiaj kalkuloj, – la knabino parolis. – Per kalkuloj la astronomoj eltrovas en la ĉielo ĉion, kion ili volas. Ĉu vi memoras, kion avinjo diris al ni pri la astronomo Halej?

         Sankta Georgo volis scii, kio tio estas. Nazulino provis klarigi.

         – Nu, ĉi tiu Halej antaŭdiris, ke granda kometo trairos nian ĉielon en… en… en kiu jaro, Peĉjo?

         Peĉjo, kiu parkere sciis tion, kriis:

         – En 1758! Halej antaŭdiris tion per kalkuloj. Sed li ne povis vidi, ĉu liaj kalkuloj funkciis, ĉar li mortis en 1742.

         La buŝo de Sankta Georgo estis malfermata, mirigita pri la scienco de la knabo.

         – Nu, – daŭrigis Peĉjo – dek sep jarojn post la morto de Halej, tiu kometo aperis denove, ĝuste en la indikita punkto kaj en la jaro, kiam li diris – 1758. Nur ke, anstataŭ aperi en la mezo de aprilo, kiel antaŭdiris Halej, ĝi aperis la 12an de marto – malpli ol unu monaton antaŭe. Tio estis negrava eraro por kometo, kiu aperas nur fine de sepdek jaroj.

         – Tio estas eksterordinara! – ekkriis Sankta Georgo, kaj li svingis la lancon en la aero pro la entuziasmo. – Antaŭdiri per kalkuloj, ke kometo aperos en ia punkto de la ĉielo, en ia monato kaj ia jaro, ŝajnas al mi la mirego de la mirindaĵoj!…

         – Nu, tio vere veras! – diris Peĉjo. – Matematiko estas terpomeca, kiel diras Emilja, kaj Halej estis terpomeculo en matematiko. Post 1758 aliaj astronomoj kalkulis, ke la kometo aperos denove en 1834 kaj la 24an de majo, 1910.

         – Ĉu ĝi aperis?

         – Jes, jes. Avinjo tre bone vidis ĝin en 1910, la 6an de majo. La eraro estis eĉ pli malgranda – nur dek ok tagojn. terpomecinda, ĉu ne?

         Sankta Georgo kapturniĝis pro la “terpomecaro” de la knabo…

         – Jen do, Peĉjo, – diris la knabino. – Ankaŭ vi estas astronomo. Faru la kalkulon kaj trovu la tempon kaj punkton, kie doktoro “Livingstone” pasos, kaj ni flaros la pirlimpimpim-pulvoron en tiu ĝusta momento.

         La buŝo de Sankta Georgo ne fermiĝis. Tiuj infanoj parolis kiel malfermata libro…

         Sed Peĉjo timis erari en siaj kalkuloj kaj malrespektigi la astronomion, pro tio li elpensis pretekston.

         – Mi ne povas fari la matematikajn kalkulojn, ĉar mi nek havas paperon nek krajonon.

         – Tio ne estas problemo! – kriis Emilja. – Paperon, mi havas en mia poŝo – la papereton por la bomboneto, kaj krajonon onklino Nastasja havas en la forno – etan lignokarbon – kaj ŝi kuris por preni la “krajonon”, revenis kaj donis ĝin al la knabo…

         La juna “Flammarion” ne havis alian elekton ol fari ĉiujn kalkulojn – kaj surbaze de ĉi tiuj kalkuloj li indikis la momenton de la foriro, per diro:

         – Doktoro “Livingstone” devas esti ĉe la punkto “X” de sia orbito nun. Ni do foriru de ĉi tie kaj preterpase ni kaptos lin je la kruro.

         Kaj tiele okazis. Post la kortuŝaj adiaŭoj al la sanktulo, kiu kisis Emiljan kaj la anĝeleton, la ĉielaj aventuristoj flaris la pirlimpimpim-pulvoron je la ĝusta momento indikata de la kalkuloj de la juna “Flammarion”.

         Fiunnn!…

         Ĉio okazis absolute ĝuste. Ili transiris la orbiton de la “Livingstone”- satelito ĝuste kiam la cilindroĉapelulo pasadis. Peĉjo kaptis lin je la piedo kaj ĉiuj vojaĝis al la Tero.

Visitas: 192