Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 10, 11 kaj 12

 Tradukis: Jorge Teles

 

10 – Pli Vidaĵoj de la Tero

         Horojn poste, la vidaĵo de tiu grandega Tero pendanta sur la ĉielo estis tute ŝanĝita, kaj Peĉjo rekomencis la geografiajn lecionojn al Sankta Georgo.

         – Jen la eŭropa kontinento! – li diris. – Tiuj insuloj (kaj li fingromontris) estas la Britaj Insuloj, aŭ Britio – tiu negrava Bretonio de la tempo de via amiko Diokleciano. Plue ni havas Norvegion kun ĝiaj fjordoj…

         – Kaj ankaŭ ĝiaj sardinoj, – aldonis Emilja. – La sardinoj el Norvegio vojaĝas tra la tuta mondo en etaj boatoj, nomataj “ladskatoloj”.

         Sankta Georgo ne komprenis, ĉar siatempe ne ekzistis ladskatoloj. Peĉjo daŭrigis:

         – Tiu Rusujo, pri kio vi volis scii, kie ĝi estas, jen ĝi – tiu granda lando. Ĝi estas la lando de barbhavaj rusoj, kozakoj, kaviaro, belaj dancoj kaj sovetoj. Tie Napoleono fiaskis.

         – Kiu estas ĉi tiu leono? – demandis la sanktulo.

         – Granda mortiganto de homoj, – klarigis Peĉjo. – Post mortigado de milionoj da estaĵoj en Eŭropo, li decidis mortigi rusojn, kaj invadis Rusion kun armeo de 600.000 viroj. Li atingis Moskvon, kiu estas la ĉefurbo. Sed ĉu vi scias, kion faris la rusoj? Tuj kiam Napoleono alproksimiĝis, ili ekbruligis la domojn kaj retiriĝis – kaj la kompatinda Napoleono, anstataŭ konkeri urbon, konkeris grandan lignofajron.

         – Laŭmerite! – kriis Emilja.

         – Kaj pro tio, – daŭrigis Peĉjo, – la konkeranto ne havis alian elekton ol reveni al Francio kun sia armeo. Ĉi tiu Francio estis la Akvitanio de la tempo de Diokleciano. Sed la rusa vintro estis terura; kaj la du, la rusa vintro kaj la rusa armeo, atakis la francojn kaj faris amasbuĉadon. Nur dudek mil viroj, el 600 000, sukcesis transiri la limon, imagu! Avinjo rakontas la historion de Napoleono en Rusio tiamaniere ke ni eĉ hirtigas niajn harojn.

         Sankta Georgo penseme skuis la kapon. Ĉio estis novaĵo por li.

         – Kaj tiu boto, Peĉjo? – demandis Emilja.

         – Nu, estas la Italio de la italoj. Tie estis la Romo de tiu Diokleciano, kiu estis amiko de Sankta Georgo. Rimarku, ke la itala boto piedbatas insulon – Sicilion.

         – Laŭmerite! – kriis la pupo.

         – Kio pri tiuj du insuloj proksime al la boto? – demandis Nazulino.

         – La plej granda estas la insulo Sardio (aŭ Sardino), kaj la plej malgranda estas la insulo Korsiko, kie naskiĝis Napoleono.

         – Kia indigno, ke la insulo Sardio estas pli granda ol tiu de Napoleono! – kriis Emilja. – Kiu volas sardinon sur insulo tiel granda? Ho, se estus mi, tiu kiu kreis la mondon…

         – Mi scias, – interrompis la knabino, – vi donus la plej grandan insulon al Napoleono kaj la plej malgrandan al la sardinoj, ĉu ne?

         – Ne! kriis la pupo. – Mi donus ambaŭ al Napoleono kaj al la sardinoj mi donus ladskatolojn. Sardinoj bezonas ladskatoloj, ne insuloj.

         Ĉiuj ridis, escepte de Sankta Georgo, kiu ne komprenis tiun aferon pri ladskatoloj.

         – Kiu estas tiu granda lando sub Eŭropo? – demandis Nazulino.

         – Nu, jen Afriko tie, ĉu vi ne vidas? Interne estas la Sahara dezerto, kun ĝiaj belaj oazoj, kamelaj karavanoj, palmoj, kiuj produktas bongustajn daktilojn.

         – Kaj la lando de la buroj, kiuj militis kontraŭ la angloj? Kie estas?

         – Estas ĉe la suda fino de Afriko, sur tiu promontoro. Tie staras Kaburbo, kiu estas la ĉefurbo.

         Emilja elkore ridis.

         – Kabo, kiu havas urbon, nu, rimarku! – ŝi ekkriis. – Kaj vi diras, ke mi estas tiu, kiu fuŝas… Do, ekzistas kabo kun urbo?

         – Estas maniero diri, – klarigis Peĉjo. – Ĝi nomiĝas Kaburbo, ĉar ĝi estas proksima al la fama Kabo de Bona Espero, kiun la portugala navigisto Vasko da Gama ĉirkaŭpasis je la unua fojo. (*)

         Poste Sankta Georgo diris, kie estas la teroj konkeritaj de la romanoj de sia tempo. Li montris ĉion, eĉ la malgrandan lokon kie estis Kapadokio kaj la punkto kie estis Kartago, la afrika rivalo de Romo kaj detruita de ĝi post pluraj militoj. Kaj li tiom rakontis historiojn pri la tempo de Diokleciano, ke la infanoj, jam lacaj, ekdormis.

(*) Vere, la portugala navigisto, kiu unue ĉirkaŭpasis la Promontoron estis Bartolomeo Dias. Pro malfacilaĵoj preterpasi ĝin, la maristoj nomis ĝin Kabo de la Tempestoj, sed la Reĝo ŝanĝis la nomon, pro la espero trovi novan vojon al Oriento.

 

11 – Daŭrigo de la vojaĝo

         Post kelkaj horoj da dormo, Peĉjo vekiĝis kaj vidis sur la Tera-horloĝo, pendanta sur la luno ĉielo, ke la amerika kontinento aperas denove – do, estas la sesa horo en la bieneto. Peĉjo iris al Sankta Georgo, kiu estis malproksime kaj ordonadis ion al la drako. La drako estis verde skvameca kun du stumpoj de flugiloj sur la dorso. Ĝi ŝatis volvi la voston kiel korktirilo, kun la sagpinto rekte supren. De tempo al tempo li montradis la tomatkoloran langon, ankaŭ kun sagpinto.

         Peĉjo klarigis al la sanktulo, ke ili daŭrigos la vojaĝon tra la ĉielaj domajnoj, ne nur ĉar ili venis por tiu celo, sed ankaŭ ĉar necesis eltrovi doktoron “Livingstone” kaj savi la Parolantan Azenon, kiu sendube estis kaptita de la vosto de iu kometo.

         – Mi ne scias, ĉu vi sukcesos savi doktoron “Livingstone”, – diris Sankta Georgo. – Se li estis forĵetata de la Luno per la forto de tiu mirinda pulvoro, plej verŝajne li transformiĝis en sateliton de la Luno.

         – Mi pensis ekzakte tion, – timeme diris Peĉjo. – Avinjo diris, ke la altira forto de la astroj tiras ĉiujn korpojn al ilia centro. Kiam oni ĵetas oranĝon en la aeron, la oranĝo supreniras al certa alteco kaj poste revenas. Kio igas ĝin reveni? Ĝuste la forto de altiro, kiu tiras ĉiujn korpojn al ilia centro. Dum la forto, kiu ĵetis la oranĝon, estas pli granda ol la altira forto, kiu tiras la oranĝon, la oranĝo supreniras; kiam la altira forto fariĝas pli granda, la oranĝo falas.

         Sankta Georgo miris pri la scio de la knabo pri mekaniko.

         – La pulvoro, kiun la Vicgrafo flaris, – daŭrigis Peĉjo, – estis tre malgranda, ne sufiĉis eĉ por konduki lin al la Tero. Ĉar li ne falis denove sur la lunon kaj li ne povis atingi la Teron, certe estas ke li restas en la regiono kie la altira forto de la Tero estas egala al la altira forto de la Luno – tiukaze li nek supreniras nek malsupreniras – la tutan vivon li flugos ĉirkaŭ la Luno, kiel satelito. Mi opinias, ke tio okazis – konkludis Peĉjo kun plej granda graveco.

         – Ankaŭ mi opinias, – diris Emilja.

         Peĉjo ridis kun malestima mieno.

         – Ho, la stultulino! Ankaŭ mi opinias!… Laŭ kiu bazo vi opinias?

         – Mi opinias, laŭ mia manko de deziro trovi lin, – respondis Emilja.

         – Ĉu vi deziras, do, diablineto, ke la Vicgrafo restu dum la tuta vivo kiel satelito de la Luno?

         – Jes mi deziras. Mi malŝatetas tiun doktoron “Livingstone”. Li estas tro serioza. Li ne ŝatas ludi. Li ne faras tion, kion mi ordonas. Li vere taŭgas por iĝi luno-satelito. Kiam ni revenos al la Tero, mi petos al onklino Nastasja, ke ŝi faru Vicgrafon same kiel la malnova. Li estis la bona – li estis la “leĝotima”.

         Emilja ne diradis “legitima”n, ŝi diradis “leĝotima”n.

         Peĉjo kaj Nazulino ankaŭ malŝatetis doktoron “Livingstone”, do ili konsentis kun la pupo kaj decidis lasi lin kiel sateliton de la Luno. Sed Parolanta Azeno estas savinda.

         – La Azeno, jes, – Emilja konsentis. – Ni bezonas traserĉi la ĉielajn mondojn de komenco al fino ĝis ni eltrovos lin, ĉar sinjorino Benta furioziĝos se ni lasos lin kaptata de iu kometa vosto. Ĉu vi scias, Sankta Georgo, ke li estas la nura parolanta azeno sur la Tero?

         – Dupiedaj parolantaj azenoj, – respondis la sanktulo, – mi konis multajn en mia tera vivo, sed el kvar piedoj mi neniam aŭdis pri iu. Sed se la altvalora azeno estas hokata sur la vosto de kometo, kiel vi atingos la kometon?

         Peĉjo konfuziĝis. Li ne pensis pri tio. Sed Emilja elpensis unu el tiuj ideoj grandaj kiel trajnoj.

         – Nenio pli facila, – ŝi diris. – Ni bezonas trovi kometon pli rapide ol tiu de la azeno; ni muntas sur ĝin kaj rajdas ĝin kun vipo kaj sprono serĉe de la azena kometo.

         – Tio estas tre danĝera, – deklaris Sankta Georgo. – Ĉio en la spaco estas tre bone reguligata. Ĉiu astro sekvas sian ĝustan vojon, ĉiam je la sama rapido. Se unu el ili iras pli rapide aŭ pli malrapide, la “universala harmonio” detruiĝas.

         – Ne ekzistas neeblaĵo por ni, – diris Peĉjo fiere. – Tiu, kiu havas la magian pulvoron en la poŝo mokas pri la naturaj leĝoj. Ĉu vi scias, kion ni povas fari? Rajdante iun kometon kaj frotante iom da pulvoro ĉe lia nazo – mi ĵuras, ke tuj li atingos la alian. Ho, Sankta Georgo, vi tute ne scias, kio estas la pirlimpimpim-pulvoro!…

         La sanktulo estis ĝenata de embaraso. Li vere ne konis la pulvoron, sed la fakto pri tio, ke la pulvoro venigis tiujn infanojn al la Luno signifis, ke ĝi efektive estis la plej magia el ĉiuj ekzistantaj pulvoroj, kaj kapabla al aliaj mirindaj aferoj. Do li ne dubis pri la ebleco ĉasi kometon muntata sur alia. Li nur insistis pri unu punkto: ke se ili farus tion, ili plej verŝajne ĝenus la “universalan harmonion” kaj kaŭzus la plej gravajn perturbojn en la universo.

         – Mi agnoskas la hipotezon, – respondis Peĉjo kun la graveco de Bonaparte antaŭ la piramidoj, – sed ĉu vi pensas, ke ni perdos nian Parolantan Azenon? Al tiu “universala harmonio” mi pardonpetas. Inter ĝi kaj nia azeno, mi ne rajtas elekti.

         – Se la “universala harmonio” fariĝos malkontenta, ne estas nia problemo! – intervenis Emilja.

         Sankta Georgo meditis momenton kaj poste diris:

         – Nu, faru tion, kion vi ŝatas, sed mi tre timas, ke pro la azeno la mirinda ĉiela ekvilibro, kiun mi nomas “universala harmonio”, estos difektata, ĉar tio ekzistas ekde la komenco de la mondo. Mia konsilo estas nur unu: prudento, prudento kaj pli da prudento.

         Peĉjo estis iomete skuata de tiuj tre gravaj vortoj, sed Emilja denove enŝovis sin.

         – Sinjoro kapadokiano, por ni la azeno valoras pli ol ĉiuj harmonioj en la mondo, kaj se la universo fuŝiĝas, des pli malbone por ĝi. Ni trovos la azenon, malgraŭ ĉio.

         Sankta Georgo ankoraŭ parolis ion. Li memorigis, ke ĉar la spaco estas senfina, kaj kometoj ne multas, neniu kaptas kometon tiel facile kiel besto en la paŝtejo.

         La diskuto daŭris. Fine Nazulino prezentis la proponon akceptitan de ĉiuj.

         – Ĉu vi volas scii ion? – ŝi diris. – La veran solvon ni trovos poste. Se dum la vojaĝo tra la spaco ni trovos kometon, kiu taŭgos, ni saltos sur ĝin kaj serĉos la azenon. Se ni ne trovos kometon, ni agos alimaniere. Nun mi emas iri al la planedo Marso, por vidi ĉu vere ekzistas tiuj kanaloj, pri kiuj la astronomoj multe parolas. Marso ŝajnas al mi tre bela planedo.

         Ĉiuj akceptis la ideon kaj tuj komencis la preparojn por la vojaĝo. Nazulino iris al la kraterkuirejo por adiaŭi onklinon Nastasja. Ŝi estis kun ŝvelinta nazo, snufanta kaj murmuranta dum ŝi fritadis kelkajn kuketojn por Sankta Georgo. La kompatinda nigrulino eĉ ne havis la emon al parolo. Ŝi nur suspiris – kelkaj suspiroj venantaj el la profundaĵoj de la krateroj de ŝia koro.

         – Jen, onklino Nastasja, – la knabino diris. – Ni iros al la planedo Marso kaj vi kondutu bone, ĉu? Danĝero estas neniu. Sankta Georgo jam forkondukis la drakon el ĉi tie, do vi eĉ ne aŭdos ĝiajn muĝojn. Kaj ne forgesu, ke la plej granda honoro por kuiristino kiel vi estas prepari kuketojn por la grava sanktulo.

         – Mi scias, mi scias, – ploregis onklino Nastasja. Mi bone kondutos. Sed oni ne regas la koron – kaj mia koro iras de unu aflikto al alia. Kiom longe daŭros via vojaĝo?

         – Ne multe, – la knabino respondis. – Ni nur vizitetos Marson kaj aliajn planedojn. Mi tre volas koni la ringojn de Saturno.

         Onklino Nastasja krucosignis sin.

         – Ho, ĉu la diablo eĉ havas ringon? Ĉu ankaŭ ĝi estas drako?

         Nazulino, tro pigra por klarigi al la kompatinda nigrulino, promesis ĉion rakonti post la reveno.

         – Kaj nun, adiaŭ! Se vi montras malĝojan vizaĝon, vi eĉ ofendas la sanktulon. Montru vin feliĉa kaj afabla. Respektu la prestiĝon de la Bieneto de la Flava Pego…

         Onklino Nastasja profunde suspiris; ŝi promesis, ke ŝi tion faros, kaj reiris al la pato dum la knabino saltante foriris, malpeza kiel plumo, por renkonti la aliajn.

         – Ĉu ĉio pretas? – ŝi demandis.

         – Jes, – respondis Peĉjo. – Mi jam dividis la pulvoron en pinĉprenojn. Prenu la vian. – Li donis al ŝi iom da pulvoro kaj diris:

         – Ni ĉiuj devas flari ĝin samtempe, kiam mi diros “tri”. Nun ni adiaŭu al Sankta Georgo.

         La adiaŭoj estis emociigaj. Emilja eĉ minacis plori, kaj kiam ŝi kisis la manon de la sanktulo, ŝi promesis alporti al li donacon de la stelaj regionoj.

         – Kio povus esti? – demandis Sankta Georgo.

         – Ĉu vi ŝatus fadenon de la Berenica Hararo?

         Sankta Georgo, kortuŝita, kisis ŝin sur la frunto. Kiam la adiaŭoj finiĝis, Peĉjo komencis kalkuli:

         – Unu… du… kaj TRI!…

         La fiunnn estis tre akuta – kaj ĉiuj malaperis en la grandegaĵo de la spaco.

 

12 – La planedo Marso

         Tio, kion Peĉjo aŭdis de sinjorino Benta pri Marso en la bieneto, estis tre freŝa en lia menso.

         – Marso estas planedo sesoble malpli granda ol la Tero, – diris la bona sinjorino. – En la tago, kiam estos facile vojaĝado inter la mondoj, Marso devos esti ĉemara feriejo por la Teranoj. Homoj pasigos tie feriojn aŭ sezonojn. Ĝi estas tre proksima.

         – Kiom malproksime ĝi estas?

         – Ĉirkaŭ 56 milionoj da kilometroj.

         – Ĉu nur tio? – miris Peĉjo, kiu jam kapturniĝadis antaŭ la teruraj distancoj inter la Tero kaj la astroj. – Tiujn 56 milionojn da kilometroj, la lumo faras dum 2 minutoj kaj 6 sekundoj. Ĉu vi scias, avinjo, ke la rapideco de nia pirlimpimpim-pulvoro samas al tiu de lumo? Emilja eĉ diras, ke la pirlimpimpim estas pulvoro el lumo…

         Sinjorino Benta ridis pro la eta sensencaĵo kaj daŭrigis la paroladon pri Marso.

         – La sezonoj tie, – ŝi diris, – egalas al niaj sezonoj, kun la samaj temperaturoj. La medio en Marso tre similas al la nia, sed la jaro daŭras 687 tagojn.

         – Jarego! – ekkriis Peĉjo mirigita. – Kio pri la pezo?

         – Pli malgranda ol ĉi tie. Nia kilogramo pezas 374 gramojn sur Marso.

         – Bonege! Tiu, kiu iros al Marso, devos senti sin malpeza kiel korko. Por kurado kaj saltado devas esti la ideala planedo.

         Estis punkto, pri kiu sinjorino Benta multe insistis: la kanaloj, kiujn astronomoj vidas sur ĉi tiu planedo per teleskopoj. Kaj diris:

         – La astronomoj distingas sur Marso veran reton de kanaloj, laŭ rektaj kaj kurbaj linioj, kiuj ligas la marojn; sed ili ne estas naturaj aferoj – ili aspektas artefaritaj aŭ homfaritaj tie.

         – Kiel ili scias? – Petro dubis.

         – Ĉar ili ŝajnas esti faritaj per cirkelo kaj liniilo, kiuj estas inventaĵoj de homoj. La naturo havas la bonan guston ne uzi ĉi instrumentojn. Ĉu vi jam rimarkis, ke la naturo nenion faras tute rekta aŭ perfekte kurba, kiel la linioj kaj cirkloj desegnitaj per cirkelo kaj liniilo?

         – Tio, ne, avinjo! respondis la knabo. – Kelkaj palmoj havas rektan trunkon, kaj pasiflor-fruktoj kaj aliaj fruktoj estas tre rondaj.

         – Se vi kontrolas per liniilo kaj cirkelo la rektan linion de palmo aŭ la rondon de iu frukto, vi rimarkos, ke ili estas pli-malpli rektaj aŭ rondaj – neniam ĝuste. La naturo abomenas la precizecon de liniilo kaj cirkelo.

         – Mi scias, – penseme diris Peĉjo. – La instrumento, kiun uzas la naturo, estas la sama de Ze Strabulo, tiu, kiu riparis la domon de Elija la Turko: la okuloj! Ze Strabulo mezuras ĉion per tiu malrekta okulo, kiun Emilja nomis la “okulumometro”. Li ne uzas liniilon aŭ cirkelon aŭ mezurilon aŭ nivelilon aŭ vertikalilon. Li nur bezonas la “terpomecan okulumometron”, kiel diras Emilja.

         – Nu, tiele estas la naturo. Ŝajnas ke ĝi ne ŝatas geometrion. Ĝi faras ĉion pli-malpli – kaj pro tio la naturaj kreaĵoj estas tre belaj. Se vi ordonas al la geometrio, ke ĝi faru arbon, ĝi faros tutan arbon plena je rektaj kaj kurbaj linioj, kaj elipsoj, kaj spiraloj kaj trianguloj, ĉio kun “geometria precizeco” – kaj rezultos la malbelaĵo de la malbelaĵoj. Sed per sia okulumometro naturo produktas tiajn belaĵojn – kaj ŝi montris la egan cedron de la paŝtejo. – Rigardu. Ne estas geometria reguleco en tiu arbo, de tio venas la beleco de nia malnova cedro. Kaj la kanaloj de Marso estas tiaj – ili havas ne naturan regulecon. Nu, se ili ne estas naturaj, ili estas artefaritaj.

         Peĉjo miris pri unu afero – ke la kanaloj de Marso estas vidataj de la Tero.

         – Dankon al Galileo, mia filo. Danke al la teleskopo, ido de la lorno inventita de Galileo, ni povas vidi la kanalojn de Marso, kiuj estas 35 milionoj da kilometroj for… Ĉu tio ne estas mirinda?

         – Kion signifas teleskopo, avinjo?

         – “Tele” en la greka estas “malproksime” kaj “skopeo” estas “mi ekzamenas”. Teleskopo signifas “Mi ekzamenas de malproksime”.

         – Kiel bela estas la greka lingvo, ĉu ne, avinjo? Ĝi estas “terpomeca lingvo”…

         Sinjorino Benta trovis strange, ke la vorto “terpomeca” venadis al la buŝo de sia nepo de tempo al tempo.

         – Kion signifas la ripetado de ĉi vorto, “terpomeca io” ĉi tie, “terpomeca io” tie, kiun vi nun uzas? Min jam estas “terpomecita” pro la kvanto de “terpomecaĵoj”, kiuj aŭdiĝas en ĉi domo.

         – Inventaĵo de Emilja, avinjo, – klarigis Peĉjo. – Ŝi inventis ĉi lingvan apartaĵon kaj ni, senintence, ripetas de tempo al tempo. Mi vere ne volas paroli sed mi parolas. Emilja eĉ inventis “terpomeculon”, kiu signifas specialegan ulon. Kaj ankaŭ ŝi diras “terpomecinda”, kaj tion, ni ne bone komprenas.

         – El kie venas tio?

         – Mi ne scias, avinjo. Ĉi aferoj venas de la aero, kiel malvarmumoj. Ŝajnas, ke ni laciĝas pri la malnovaj vortoj kaj bezonas novajn – kaj daŭre elpensas ilin. Terpomeca signifas bonega, tre bonega, dufoje-bonega. Se ni diras “ĉi tio estas bonega”, mankas esprimoforto. Ŝajnas, ke la vorto estas tre eluzita. Emilja tiam diras: “Ĉi tio estas terpomeca” kaj ni larĝe malfermas la okulojn.

         Sinjorino Benta filozofiumis pri la pitoreska slango kaj poste reiris al la planedo Marso.

         – La diametro de Marso estas 6 870 kilometroj. Kaj kio pri la Tero? Ni kontrolu, ĉu vi ne forgesis.

         – Estas preskaŭ la duoblo, avinjo.

         – Tio ĝustas. Kaj la cirkonferenco de Marso ankaŭ estas ĉirkaŭ la duono de la Tero. Kiu estas la cirkonferenco de la Tero, sinjoro Eta “Flammarion”?

         – Kvardek mil kilometrojn! – kriis la knabo, kaj sinjorino Benta donis al li 10 poentojn pro lia bona memoro.

         Poste ŝi diris, ke Marso estis pli maljuna ol la Tero.

         – Ĉi tiu planedo malligis sin de la Suno milionojn da jarcentoj antaŭ ol la Tero, do ĉio estas multe pli evoluinta tie ol ĉi tie. Vivo sur Marso devas esti tia, kia ĝi estos ĉi tie en la estonteco. Ni eĉ ne povas imagi la bestojn sur Marso, des malpli la homon el Marso – la marsanon.

         – Ĉu marsano signifas loĝanton de Marso?

         – Jes. Kaj la marsanoj ŝatas vidi du lunojn sur sia ĉielo anstataŭ nur unu, kiel ni ĉi tie.

         – Ĉu du lunoj? Kiel amuze…

         – Du satelitoj, jes, mia filo, kiujn astronomoj nomis Dejmo (Teruro) kaj Fobo (Timo).

         – Kial? Kiu rilato ekzistas inter Teruro kaj Timo kaj du astroj en la ĉielo?

         – Ho, jen rememoro pri versoj de Homero en la Iliado. Estas en la poemo: Al Teruro kaj al Timo li ordonas ke ili jungu la ĉevalojn dum li vestas siajn brilantajn armaĵojn.

         – Sed kiu estas la rilaton kun la lunoj de Marso?

         – Neniu. La astronomo, kiu donis la nomojn al la lunoj de Marso, certe legis la Iliadon de Homero la antaŭan tagon kaj havis la vortojn Dejmo kaj Fobo en sia menso. Nur tio. (*)

         – Ĉu la lunoj, kiuj aperas en la marsa ĉielo estas tiel grandaj kiel nia luno?

         – Ili estas multe pli malgrandaj. Dejmo havas nur 12 kilometrojn da diametro.

         – Ĉu nur 12? – demandis la knabo. – Ĉi tio estas la grandeco de urbo kiel Parizo, Bonaero, San-Paŭlo…

         – Ĝuste; sed ĉar Dejmo estas nur 6.000 kilometrojn de Marso, ĝi aperas granda sur la ĉielo – same kiel kvarono de la grandeco de nia Luno.

         – Kio pri Fobo?

         – Ĉi tiu estas 20.000 kilometrojn fore kaj estas kelkfoje pli malgranda ol Dejmo.

         Peĉjo sciis nur tion pri la planedo Marso, laŭ informoj ricevitaj de lia avino en la bieneto. Nun, kiam li flugis al Marso per la pirlimpimpim-pulvoro, li havos okazon por kontroli, ĉu tio pravas aŭ ne. La problemo de la kanaloj de Marso kaj la Marsanoj estis tio, kio plej interesis lin.

         Tuj kiam ili alvenis kaj malfermis la okulojn, la tri ĉielaj aventuristoj sentis sin konfuzitaj. Ĉio tre malsama ol tio, kion ili vidis sur la Luno kaj kio ekzistas en la Tero. Ili ne vidis kanalojn, ĉar grandaj aferoj kiel kanaloj estas videblaj nur de malproksime. Tio okazas ankaŭ en arbaro: oni nur vidas trunkojn kaj foliaron, oni ne vidas la arbaron. Ili atentis pri ĉio, kiu estis proksime al ili – sed ili nenion komprenis.

         – Ĉi tio devas esti plantoj, – diris Nazulino. – Mi ne komprenas la formojn kaj la kolorojn.

         – Laŭ la informoj de avinjo – diris Peĉjo – la plantoj ĉi tie estas tre evoluintaj – ili estas kiaj estos la plantoj sur la Tero post milionoj da jaroj.

         La vegetaĵaro estis flava kaj ruĝeta. Ne estis verda koloro kaj la formoj ne similis al la plantoj de la Tero.

         – Kaj kio pri homoj? Kaj pri bestoj? – demandis la knabino. – Nenio moviĝas. Ĉu Marso estas neloĝata?

         Peĉjo ankaŭ desapontiĝis. Li rigardis kaj rerigardis sed ne rimarkis spuron de besto. Kaj ili ĉirkaŭpaŝadis, rigardante maldekstren kaj dekstren, kiam Emilja kaptis ilin per la manoj kaj flankentiris ilin per ĉiuj siaj fortoj.

         – Kio okazas? – demandis la du ektimigitaj geknaboj. La pupo respondis metante sian etan fingron ĉe la buŝo kiel signo de “silentu!” kaj igis ilin ambaŭ kaŝi sin malantaŭ ŝtono.

         – Ni kaûru kaj kaŝu nin. Mi klarigos poste.

         Emilja rigardadis kaj montris vizaĝon de iu, kiu vidas ion. Kaj tiele ŝi restis tre atenta kaj trankvila, senmova malantaŭ la ŝtono, ĝis finfine ŝi parolis.

         – Nu! Kia ektimo!… – ŝi kriis ekstarante. – Ni ĵus estis en granda danĝero. Ĉi loko estas pli ol loĝata – ĝi estas ege loĝata. Mi ektiris vin ĉar grupo de marsanoj venadis al ni.

         La loĝantoj de Marso estis nevideblaj al la okuloj de la geknaboj, sed tre videblaj al la okuloj de Emilja. Ŝi priskribis ilin.

         – Ili estas tre strangaj! Ili aspektas kiel grandaj blankaj vespertoj. Anstataŭ marŝi sur du piedoj kiel ni, ili glitas sur la tero kaj leviĝas en la aeron kiam ili volas. La korpo estas ovala kaj plena je protuberancoj aŭ elstaraĵoj, kiuj estas tre strangaj kaj mi ne tute komprenas. Anstataŭ diri la vorton elstaraĵo, mi inventas la vorton krokotoo. Ŝajnas ke ili havas multajn brakojn kaj manojn, grandajn kaj malgrandajn; kaj en la loko kie devus esti la vizaĝo, ili havas pli da krokotooj – resume, ili estas tre malsamaj ol la teraj estaĵoj. Ni havas okulojn, nazon, buŝon kaj orelojn – ili devas havi tion, sed laŭ diversaj manieroj. Ili estas absurdaj estaĵoj…

         – Ĉu ili parolas?

         – Ili devas paroli, sed sen sonoj, sen vortoj, en maniero tre malsama ol la nia. Ĝuste meze de tio, kio devas esti la vizaĝo, estas fleksebla eta vipo, kiun ili tre rapide movas.

         – Ĉu antenoj, kiel la insektoj?

         – Eble. Per la movado de tiuj vipetoj en la aero ili komprenas unu la alian.

         Peĉjo kaj Nazulino estis teruritaj de la priskribo kaj deziris eskapi de tiu mistera planedo. Laŭ la informoj de Emilja, la marsanoj ne rimarkis ilian ĉeeston tie. Verŝajne ili ne povis vidi ilin. Ĉu oni povus esti certa pri tio? Kio okazus se ili estus videblaj. Vere necesis kontroli ĉi punkton – sed kiamaniere? Emilja decidis.

         – Mi solvos ĉi dubon, – ŝi diris. – Se io okazos al mi, se ili kaptos min kaj manĝos min, tute ne gravas. Mi ne sentas doloron, mi estas pupo – kaj cetere onklino Nastasja faros alian, eĉ pli perfektan ol mi… Silentu ĉi tie, malantaŭ la ŝtono. Ne moviĝu ĝis mi revenos – kaj ŝi iris por solvi la problemon.

 (*) La satelitoj de la planedoj de la suna sistemo havas mitologiajn nomojn de roluloj kiuj rilatiĝas kun la dioj kiuj donas la nomojn al la planedoj. Fobos kaj Deimo (Timo kaj Teruro) estas filoj de Marso, la dio de la milito (Areso en la greka).

Visitas: 864