Monteiro Lobato en Esperanto – 04

 Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

Tradukis: Jorge Teles

 

1 – La Monato de Aprilo

         Jen aprilo, la monato de la naskiĝtago de Peĉjo kaj konsiderata de ĉiuj kiel la plej bona monato de la jaro. Kial? Ĉar ĝi estas nek malvarma nek varma kaj ĝi ne estas monato da pluvo aŭ sekeco – ĉio en la ĝusta mezuro! Kaj pro tio ili inventis grandan novaĵon en la Bieneto de la Flava Pego: la ferioj de la lacertoj.

         – Kio estas tio?

         Tre interesa ideo. Ĉar aprilo estas la plej agrabla monato el ĉiuj, ili elektis ĝin por la “granda ĉiujara ripozo” – la tutan monaton sen ion fari, kvietaj, sub la suno, dormantaj kiel lacertoj! Fari nenion estas maniero diri, ĉar ili faris tre agrablan aferon: vivi! Nur tio. Ili ĝuadis la plezuron vivi…

         – Jes – diris sinjorino Benta – ĉar grandan parton el niaj vivoj ni pasigas okupataj nur de ion fari, ni saltas de ĉi tie al tie, kaj ni ne havas tempon por ĝui la plezuron vivi. Ni vivas sen atenti pri la vivo kaj, sekve, sen ĝui la plezuron vivi laŭ la maniero de la lacertoj. Ĉu vi rimarkis, kiel la lacertoj pasigas horojn kaj horojn sen movoj sub la suno, kun fermataj okuloj, vivantaj, ĝuantaj la plezuron vivi – kaj nenio pli?

         Kaj la organizado, kiun ili donis al la monato aprilo en la bieno, estis tre amuza. Antaŭe ili solvis ĉiujn solvendajn kazojn, organizis manĝeblaĵojn, el tiuj, kiuj ne bezonas fornon – fromaĝoj, fruktoj, kuketoj, kaj aliaj, kaj metis ŝildon sur la paŝteja pordego:

LA FAMILIO ESTAS FOR

ĜIS LA KOMENCO DE MAJO.

kaj post kiam ĉio estis bone aranĝita kaj pripensita, ili ekripozis.

         Estis malpermesate fari ion ajn. Estis malpermesate eĉ pensi. La cerboj devis esti en trankvila duondormo. Ĉiuj vivantaj – nur tio! Biologia vivado, kiel dirintus la Vicgrafo.

         Sed la bezono de movimento estas tre forta ĉe la infanoj kaj por kelkaj “lacertoj” la ripozo estis tre mallonga. Por Emilja, la plej malkvieta el ĉiuj, la ripozo daŭris maksimume du tagojn. Ŝi ĉiam estis la unua lacerto, kiu vekiĝis kaj kuris al la korto por “senrustigi la krurojn”. Poste ŝi tiklis la nazojn de Nazulino kaj Peĉjo per herba floreto – kaj ĉi du lacertoj ankaŭ stariĝis kaj kuris por senrustigi la krurojn.

         En aprilo de tiu jaro la Vicgrafo ne povis partopreni en la ripozado pro tre serioza kialo: li ne plu ekzistis. Restis de li nur “stumpo”, tiu stumpo, kiun la pupo prenis sur la plaĝo dum la okazaĵo rakontita en la lasta parto de la libro La Bieneto de la Flava Pego

         Sed necesis ke la Vicgrafo ekzistu! La bieneto estis tre monotona sen li. Ĉiuj sopiris pri li, inkluzive la Parolanta Azeno kaj Dolĉaĵ’, la rinocero. Nur Vostuleto ne memoris lin, ĉar li nur sopiris pri la kukurboj kaj maniokoj, kiujn li ne sukcesis manĝi. Kaj ĉar estis necese, ke la Vicgrafo reviviĝu, en la dua mateno de tiu bela monato aprilo, Emilja, post granda suspiro, decidis revivigi lin.

         Emilja ripozadis, kiel la aliaj, en la momento, kiam venis la granda suspiro. Tuj ŝi ekstaris kaj iris al angulo de la ĉambro, kie ŝi lokadis siajn “aferaĵojn” (Emilja ŝatis inventi novajn vortojn por siaj propraĵoj); ŝi malfermis la faman kofreton kaj elprenis paketon volvitan per violeta silka papero. Ŝi malpakis kaj aperis tre malbela maizospika stumpo, sen kruroj kaj sen brakoj, verdeta pro ŝimo. Estis la restaĵoj de la Vicgrafo de Maizospikulo! Emilja bone rigardis ĝin, profunde suspiris kaj tenis ĝin kiel iu, kiu tenas kandelon en procesio. Ŝi iris serĉe de la geknaboj.

         Nazulino kaj Peĉjo estis en la fruktoĝardeno, sub oranĝujo. Ili  vetis pri tio, kiu “senŝeligas oranĝon sen vundi ĝin”, tio estas, kiu forprenas la tutan blankan subŝelon sen rompi la “kapsulojn, kiuj konservas la sukajn boteletojn”.

         – Jen la sankta stumpo de la Vicgrafo, – diris Emilja, alproksimiĝante kaj ĉiam tenante la pecon de la spiko per ambaŭ manoj. – Mi petos al onklino Nastasja ke ŝi surmetu la mankantajn krurojn, brakojn kaj kapon.

         – Ĉu hodiaŭ? Kia ideo! – diris la knabino.

         – Hodiaŭ, jes, – diris Emilja. – Onklino Nastasja “lacertumas”, sed maljuna nigrulino ne rajtas ripozi.

         Nazulino riproĉe rigardis ŝin.

         – Perversulino! Kiu en ĉi bieneto havas pli da rajto ripozi ol ŝi, kiu estas tiu, kiu plej laboras? Ĉu do maljuna nigrulino ne estas homo? Kompatindulino! Ŝi komencis lacertumi hieraŭ. Almenaŭ atendu ankoraŭ kelkajn tagojn.

         – Ne. Devas esti hodiaŭ, ĉar mi havas nodon en mia gorĝo kaj tre sopiradas pri ĉi eta plagulo, kiu estis la Vicgrafo – Emilja insistis kun la okuloj sur la stumpo. – Kaj krei novan Vicgrafon ne signifas laboron por ŝi – eĉ amuzas. La diablino estas tiel lerta, ke eĉ kun la fermitaj okuloj, dormante, ŝi riparas ĉi tiun.

         Kaj ŝi lasis la geknabojn okupitaj pri la veto senŝeligi la oranĝojn sen vundi ilin, kaj iris al la ĉambro de la bona nigrulino, kun la stumpo en ambaŭ manoj, kvazaŭ ĝi estus sanktigita kandelo.

 

2 – La Nova Vicgrafo

         Pro la iniciato de la markizino, la bonega novaĵo de tiu tago estis la reapero de la Vicgrafo de Maizospikulo.

         La legantoj de ĉi rakonto devas esti memorigataj pri tio, kio okazis al la kompatinda saĝulo en la fama vojaĝo al la Lando de la Fabloj, kiam la birdo Roĥo levis la Parolantan Azenon kaj la Vicgrafon. La vojaĝantoj rifuĝis sub la ega birdo, kredante ke ĝi estas grandega arbo kun duobla trunko. Tio okazis ĉar la birdo Roĥo estis senmova kaj starante dormadis! Sed kiam la grandega birdo vekiĝis kaj ekflugis, la kompatinda azeno pendigata de la kolbrido ekiris en la aeron, kaj ligata al la azeno, iris la kompatinda Vicgrafo.

         En la plej granda el la afliktoj, Peĉjo havis bonan ideon: kuri al la proksima kastelo serĉe de la barono “Münchhausen”. Nur la barono, la plej bona pafisto en la mondo, povus per kuglo tranĉi la azenan kolbridon. Peĉjo sciis, ke la barono jam faris ion similan en vojaĝo, kiam la nokto surprizis lin en granda neĝa kampo, li deĉevaliĝis por dormi kaj ligis la ĉevalon al fera koko, kiun li vidis sur la tero – la sola objekto, kiu aperis en la kampo kovrata de glacio. La sekvan matenon li vekiĝis sur la publika placo de urbeto, kaj suprenrigardante, li vidis sian selĉevalon ĉe la supro de la preĝeja turo, ligita al la fera koko! Li ĉion komprenis. Je la antaŭa tago, kiam li atingis tiun punkton kaj haltis por dormi, la neĝo tute kovradis la urbon kaj li vidis nur la kokon de la preĝeja turo… Li prenis la ĉaspafilon, celis la bridojn de la pendanta ĉevalo kaj pum! tranĉis ilin per kuglo. La ĉevalo falis sen ia vundo. La barono rajdis kaj daŭrigis la vojaĝon, tre feliĉa pri la vivo.

         Kiam Peĉjo vidis la Parolantan Azenon pendantan ĉe la kolbrido de unu el la kruroj de la birdo Roĥo, li memoris ĉi rakonton kaj kuris por peti helpon al la barono, kiu loĝis en proksima kastelo.

         La barono venis kaj per tre preciza pafo solvis la kazon: li tranĉis la kolbridon de la azeno, sed ne vundis lin nek la birdon Roĥo. Kaj la kompatinda azeno, ĉiam kun la Vicgrafo ligata al li, falis en la maron, de kie li estis savita de Peĉjo – tamen la Vicgrafo mortis. Li estis ĵetita al la plaĝo per la ondoj, sen la cilindra ĉapelo sur la kapo, sen brakoj kaj kruroj, plena je salo, tute mordita de la fiŝoj. Emilja trovis lin kaj konservis tiun stumpon en sia kofreto kun la ideo de iam restarigi lin.

         Kaj tiu tago finfine venis, dum la “lacerta ripozado” de la monato aprilo. Kaj jen Emilja estis en la ĉambro de onklino Nastasja. Ŝi insistadis kun la bona nigrulino.

         Onklino Nastasia furioziĝis kaj diris, ke temas pri la monato de ripozo, ktp, ktp. – sed kiam Emilja havis ion en la kapo, ŝi estis pli insistema ol skabio. Pro tio, la nigrulino, post multe da grumblado, decidis fini la problemon – kaj la maniero fini ĝin estis nur unu: kontentigi la deziron de la pupo.

         – Bone, diablineto, mi faru, mi faru. Ĉu ekzistas alia kuracilo kontraŭ vi? Mi ne scias, el kie venis al vi ĉi manio fariĝi insistema kiel skabio. Ni ripozas pro la troa laborado kaj la malbona knabino aperas kun ordonoj… Donu al mi la stumpon.

         Emilja donis al ŝi la Vicgrafan stumpon. La nigrulino bone rigardis ĝin kaj ridis per sia tuta ruĝa gingivaro.

         – Ho, tute ne eblas! Ĉi tio ne plu estas stumpo – estas stumpo de stumpo. Pli bone forĵeti ĝin kaj mi faros tute novan Vicgrafon, el freŝa spiko de la pajlejo.

         – Forĵeti ĝin… – ripetis Emilja kun indigno. – Sciu, ke ĉi tiuj estas la sanktaj restaĵoj de la Vicgrafo. Mi preparos entombigon, kiel ĉe la mortintoj.

         Onklino Nastasia tro pigris por disputi.

         – Nu, entombigu vian mortinton, dum mi faros novan Vicgrafon – kaj iris al la maiza provizejo dum la pupo direktiĝis al la legomĝardeno. Kial la legomĝardeno? Ĉar en la molaj ĝardenaj bedoj estis pli facile fari truon. Kaj tie, en la laktuka bedo, Emilja entombigis la restaĵojn de la Vicgrafo, kaj ŝi pensis al si mem: “Ĉiu, kiu manĝos salaton de ĉi laktukoj, fariĝos saĝa sen scii la kielon aŭ la kialon…”

         En la pajlejo, onklino Nastasja draŝis belan ruĝan maizospikon, kaj havis la brilantan ideon lasi vicon da grajnoj, de supre ĝis sube, por servi kiel butonoj. Ŝi ankaŭ havis la ideon plekti la pajlerojn ĉirkaŭ la kolo en formo de “angla barbo”, dividita en du partoj. Kaj ĉar la spiko estis ruĝa, aŭ rufa, la Vicgrafo naskiĝis tre malsama al la unua, kiu estis farita el blanka maiza spiko.

         Tre bone preparinte lin, kun du longaj kruroj, du belaj brakoj kaj nova cilindra ĉapelo sur la kapo, ŝi iris por montri lin al la geknaboj.

         Emilja sulkigis la nazon. – Li estas falsa. Ne taŭgas.

         Peĉjo tamen aprobis: – Li aspektas bonege, kvankam pli ŝajnas angla bankisto ol saĝulo el Grekio.

         – Kaj al kio utilas bankisto ĉi tie? – observis Nazulino. – Pli bone fari lin afrika esploristo, kiel tiu doktoro “Livingstone”, pri kiu avinjo tiom multe parolas. Tiu, kiu pasigis jarojn kaj jarojn en la centro de Afriko serĉe de la originojn de la rivero Nilo. Ni simple ŝanĝu tiun cilindran ĉapelon per korka ĉapelo kun pendanta rubando kaj vestu lin per ĵaketo el tartano. Mi havas drapon kiu taŭgas, tiu de mia skota robo.

         La ideo plaĉis al Emilja. – Jes, jes. Afrika esploristo bonegos ĉi tie – serĉi perditajn objektojn. Ni trovos plurajn originaĵojn por ke li serĉu.

         Kaj ĝuste tiamaniere aperis en la bieneto de la Flava Pego la serioza sinjoro kun ŝakformaj vestoj, maizbutonoj sur la brusto kaj korka ĉapelo kun rubando falinta malantaŭen.

         Sed doktoro “Livingstone” venis al la mondo kun difekto: ĝi estis tro serioza. Li ne ridadis, ne ŝercadis – ĉiam pensante, pensante. Tiel serioza kaj serioza, ke onklino Nastasja ne kaŝis sian timon pri li. Ŝi ne traktis lin kiel la ceterajn homojn el la bieneto. Ŝi diradis nur “sinjoro doktoro”; kaj post kiam Nazulino diris al ŝi, tre sekrete, ke doktoro “Livingstone” estas protestanto, la kompatinda nigrulino ne preterpasis lin sen diskrete krucosigni sin kaj murmuri: – Ho Dio!

         – Sed ĉu li vere estas protestanta, knabino?

         – Jes, li estas, onklino Nastasja. Li eĉ ekhavis etan Biblion, kaj li konstante legas ĝin.

         La nigrulino malfermegis la buŝon. Poste ŝi rigardis siajn kalajn manojn kaj diris:

         – Ĉi mondo estas granda mistero!… Kiam mi pensas, ke ĉi manoj jam faris parolantan pupon, kaj ankaŭ la “fraton de Pinokjo”, kaj poste la Vicgrafon, kiu ĉion sciis, kaj nun mi ĵus faris protestanton, mi eĉ sentas malvarmon en la spino. Ho Dio, pardonu min…

         En la unua semajno de sia vivo, doktoro “Livingstone” spertis tragedion, kiu tre konsternis ĉiujn en la domo. Iun posttagmezon li legadis la etan Biblion en la korto, kiam kokido alproksimiĝis. La saĝulo fermis la Biblion kaj direktis kelkajn vortojn en la angla al la kokido, ĉar ĝi estis “leghorn” kokido, kaj pro tio, certe komprenis la lingvon. La kokido tamen nenion komprenis (aŭ ŝajnigis ne kompreni); Ĝi pli kaj pli proksimiĝis, turnante la kapon kiel faras birdoj kiam ili malkovras frandaĵeton. Ĝi vidis la belajn ruĝajn “butonojn” sur la brusto de la anglo…

         – Do you like my buttons? – la Vicgrafo demandis kun plej granda naiveco, kvazaŭ dirante: “Ĉu vi ŝatas miajn butonojn?” Sed anstataŭ respondi kaj laŭdi la belecon de tiuj butonoj, ĉu vi scias, kion faris la kokido? Ĝi avancis kaj bekis la kompatindan spikon kaj manĝis kvin butonojn, unu post la alia! La krioj de Doktoro “Livingstone” altiris la atenton de onklino Nastasja, kiu kuris kun la balailo kaj forpelis la kokidon ĝustatempe por savi la restantajn butonojn. Ĉar ili estis dek tri, restis ankoraŭ ok – sed ne en ordo, kun neregulaj spacoj inter ili. La malbenita kokido difektis la ĉefverkon de onklino Nastasja…

         – Malĝentilulo! – ŝi kriis kolere. – Tuj kiam vi kreskos, mi kaptos vin kaj metos vin en la kaserolo – kaj la doktoro manĝos vian maĉstomakon. Vi tro malrespektis tiun estaĵon, li ne damaĝas iun ajn kaj restas trankvile en la angulo kun la Biblio enmane! Ĉu vi nenion komprenas?… Ho Dio! – Kaj onklino Nastasja frapis la buŝon, ĉar ŝi trovis maloportune prononci ĉi vortojn proksime de la protestanto.

         De tiu tago, doktoro “Livingstone” akiris teruran timon antaŭ birdoj. Sufiĉis kokido kluki en la korto, aŭ koko kanti malproksime, por ke lia eta koro rapidiĝu, kaj, kun tremantaj manoj, li fermadis la ĵaketon por defendi la ceterajn ok butonojn.

         – Rimarku, – diris Peĉjo unu tagon. – Ŝajnas ke nia doktoro “Livingstone” ne timas leonon, aŭ rinoceron, aŭ leopardon, aŭ iun ajn afrikan beston. Sed mi sentas, ke li terure timas iun ajn birdon. Se estas rabobirdo, kiu nur manĝas viandon, li ne timas, eĉ se estas la monstra kondoro de la Andoj. Sed se estas birdo, kiu manĝas maizon, ho, lia timo similas al tiu de avinjo antaŭ blatoj. Se li vidas kokidon, li iĝas pala; kaj kiam koko krias, lia koro saltas en la bruston kiel kaprido…

 

3 – La steloj

         Post la reapero de la Vicgrafo, nun transformata en doktoron “Livingstone”, la vivo de la bieneto revenis al la antaŭa etoso. Neniu plu sopiris, sed la Vicgrafo estis du: kaj la antaŭa Vicgrafo kaj doktoro “Livingstone”. Ĉiuj traktis lin kaj per unu maniero, kaj per alia – depende de la momento.

         Iam, en unu el la noktoj de tiu aprilo, sinjorino Benta estis sur sia lulseĝo, sur la verando, kun la okuloj al la ĉielo plena je steloj. La infanoj ankaŭ tie kolektiĝis. Peĉjo, kaŭranta sur la malsupra ŝtupo, boradis truon en sia nova turbo, el nigra ligno, per la pinto de tranĉilo.         Antaŭ li, doktoro “Livingstone” sekvadis la laboron kun la plej granda atento.

         – La ligno estas tro malmola – klarigis la knabo. – Se ĉi turbeto ne zumos kiel Saci’, mi donacos mian poŝtranĉilon.

         – Kial vi faras truon? – demandis la nova Vicgrafo.                  

         – La trueto igos ĝin pli laŭte zumadi! – respondis Peĉjo.

         Sinjorino Benta rigardadis la ĉielon. Subite Nazulino, kiu trikadis sur alia ŝtuparo, kriegis.

         – Avinjo, Emilja montras la langon al mi!

         Tamen sinjorino Dona Benta ne aŭdis. Ŝi ne deturnis la okulojn de la steloj. La geknaboj opiniis tion stranga kaj silente, unu post la alia, alproksimiĝis. Ili ankaŭ ekrigardis la ĉielon, kopodante por kompreni tion, kio allogis la atenton de la bona maljunulino.

         – Avinjo, kion vi rigardadas? Mi nenion vidas – diris Peĉjo.

         Sinjorino Benta ridetis. Ŝi lin rigardis, tiris lin sur sian genuon kaj diris:

         – Ĉu vi ne sukcesas vidi ion, mia filo? Do, vi rigardas la stelplenan ĉielon kaj vidas nenion?

         – Mi vidas nur steletojn, – murmuris la knabo.

         – Ĉu vi opinias ke tio estas nenio? Vi vidas duonon de la universo kaj trovas ke estas malmulto. Nu sciu, ke astronomoj pasigas la tutan vivon studante la mirindaĵojn de la ĉielo, kie vi nur vidas etajn stelojn. Tio okazas ĉar ili scias kaj vi ne scias. Ili scias legi tion, kio skribiĝas en la ĉielo – kaj vi eĉ ne suspektas, ke estas miliono da skribaĵoj en la ĉielo…

         – Jes, mi suspektas, avinjo, sed mi ne kapablas pli ol suspekti. Mi ankoraŭ estas stulteta.

         – Stultetaj kiel vi estis ĉiuj grandaj astronomoj je via aĝo. La plej grandaj saĝuloj en la mondo estis stultaj kiel vi, kiam ili estis infanoj – sed ili fariĝis saĝaj kun aĝo, studado kaj meditado.

         Nazulino interrompis la trikadon por demandi:

         – Oni multe parolas pri saĝeco kaj saĝuloj en nia bieneto, sed mi ne scias, vere, vere, kio estas. Diru al mi, avinjo – kaj ŝi denove trikis.

         Sinjorino Benta, kiam ŝi devis doni malfacilan klarigon, enspiris longan tempon, glutis forte kaj foje eĉ blovis, rezignacie. Sed ŝi neniam malsukcesis.

         – Saĝuloj, knabino, estas la pioniroj de la homaro. La homaro estas grandega ŝafaro, pelata de paŝtistoj, kiuj vipas tiujn, kiuj ne marŝas kiel ili volas, kaj tondas la lanon kaj ĉerpas la lakton, kaj kondukas ilin, kien pli konvenas al ili. Kaj tio estas pro la ekstrema nesciado aŭ stulteco de la ŝafaro. Sed inter la ŝafoj foje estas kelkaj pli inteligentaj, kiuj lernas mil aferojn, divenas aliajn, kaj tiam instruas al la ŝafoj tion, kion ili lernis – kaj tiamaniere ili metas iom da lumo en la mallumon de tiuj kapoj. Tiuj estas la saĝuloj.

         – Ĉu la paŝtistoj permesas ke ĉi saĝuloj “malŝafigu” la stultan ŝafaron? – demandis Peĉjo.

         – En la pasinteco, la paŝtistoj faris ĉion por teni la ŝafojn en la dolĉa paco de nesciado, kaj por tio ili persekutis saĝulojn, mortigis ilin, bruligis ilin sur brulŝtiparo – teruraĵo! Unu el la plej grandaj saĝuloj en la mondo estis Galileo, la inventinto de la astronomia teleskopo, danke al kio li asertis, ke la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno. Ĉar la tiamaj paŝtistoj devigis la saĝan virŝafon engluti lian sciencon.

         – Kial, avino?

         – Ĉar al ili, paŝtistoj, estis oportune, ke la Tero estis fiksita kaj centro de la universo, kun ĉio rondiranta ĉirkaŭ ĝi.

         – Sed kial ili volis tion?

         – Por ke ili ne estu kontraŭdirataj. Ĉar la paŝtistoj ĉiam asertis, ke tiele estas, se la ŝafoj ekscios ke tio ne veras, ili perdos la “eminentecon”.

         – Ili montrus al ĉiuj iliajn vizaĝoj de grandaj azenoj, ĉar ĝuste tio ili estis, – kriis Emilja kun indigno.

         Sinjorino Benta suspiris.

         – Ho, miaj infanoj, mi eĉ ne ŝatas pripensi tion, kion la saĝuloj eltenis dum jarcentoj… Tiu kompatinda Hipatia, ekzemple…

         – Kiu ŝi estis, avinjo? – demandis la knabino.

         – Hipatia estis greka erudiciulino naskiĝinta en Aleksandrio en la jaro 370. Ne nur tre klera, sed de granda beleco. Ŝia patro tre bone edukis ŝin kaj poste ordonis al ŝi perfektiĝi en Ateno, kiu estis la Parizo de la tiutempa mondo. Reen en Aleksandrio, Hipatia malfermis lernejon, kie ŝi instruis la bonegajn ideojn de Sokrato kaj Platono. Ŝi fariĝis tre amata de la popolo ĉar sur ĝi ŝi verŝis ondojn da saĝeco. Ĉu vi scias, kio okazis al la kompatindulino?

         – Ŝi edziniĝis kaj… – ekdiris Emilja, sed Nazulino kovris ŝian buŝon. – Kio okazis, avinjo?

         – Ili mortigis ŝin! Grupo de dungosoldatoj, instigitaj de episkopo Cirilo, atakis ŝin surstrate, mortigis ŝin kaj kvaronigis ŝin.

         La etaj koroj de la infanoj pulsis pro indigno. Sinjorino Benta daŭrigis:

         – Kaj Sokrato, kiu estis unu el la plej grandaj klerigistoj de la ŝafa nesciado, la siatempaj paŝtistoj devigis lin trinki cikuton, teruran venenon. Kio pri “Giordano Bruno”? Ho, li estis bruligita vivanta sur brulŝtiparo en 1600 – ĉu vi scias pro kio? Ĉar li estis vera saĝulo kaj lumigadis la mallumon de la ŝafoj.

         – Bruligita vivanta! – ripetis Nazulino kun vizaĝo de teruro. – Mi eĉ ne povas imagi, kio tio povus esti. Iam mi bruligis mian fingron ĉe la forno – kaj tro tro doloris… Imagu nun fajro bruligante nin – la haŭton, la okulojn, la nazon, la orelojn, la manojn, ĉion, ĉion… – kaj la knabino kovris la vizaĝon kvazaŭ por ne vidi la scenon.

         Sinjorino Benta suspiris.

         – Nu, mia filino, la martiroj de la fajro estas kalkulitaj je centmiloj, kaj preskaŭ ĉiam pro tio: ili pli bone komprenis la erarojn de la homoj kaj klopodis por instrui al la nesciulojn. Bonŝance por mi, ĉar mi vivas en nia benata jarcento; se mi vivus en la mezepoko, mi jam estus rostita per terura fajro – kaj ankaŭ vi, pro la krimo, ke vi multe lernis de mi. Eĉ la rinocero Dolĉaĵ’ irus al la fajro kiel sorĉisto, se la paŝtistoj ekscius pri lia konado pri gramatiko.

         – Kaj kio pri la Parolanta Azeno, avinjo? – demandis Peĉjo.

         – Li ankaŭ irus al la fajro. La nura fakto, ke nia bona azeno parolas, estus konsiderata krimo inda je dekduo da fajroj.

         – Kaj kio pri mi? – demandis la pupo.

         – Vi diras tiom da herezaĵoj, Emilja, ke ili bruligus vin en kandelo ĝis vi reduktiĝus al karbo, kaj poste ili muelus tiun karbon kaj blovus ĝin en la vento, timante ke la polvo kolektiĝos kaj vivos denove.

         – Kaj hodiaŭ, avinjo? – demandis Peĉjo. – Kial hodiaŭ ne plu ekzistas fajroj por saĝuloj?

         – Ne, ĉar, malgraŭ ĉiuj persekutoj, la saĝuloj sukcesis malfermi la ŝafajn kapojn, kaj la ŝafoj ne plu permesis al la paŝtistojn bruligi siajn sciencajn majstrojn. Tamen kelkfoje iu saĝulo estas detruata de la paŝtistoj. Ili ne forbruligas ilin vivantajn, vere, sed ili enfermas ilin en malliberejoj kaj foje eĉ mortpafas ilin. Aŭ ili persekutas ilin je tiaj manieroj, ke iliaj vivoj iĝas malfacilaj. Ĉiukaze homaro jam multe pliboniĝis, kaj la pruvon ni havas ĉi tie ĉe ni mem: ni vivas!

Visitas: 349