Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 13, 14 kaj 15

 Tradukis: Jorge Teles

  

13 – La heroaĵoj de Emilja en Marso

         La geknaboj restis silentaj kaj senmovaj malantaŭ la ŝtono dum Emilja foriris. Post duonhoro ili iĝis maltrankvilaj.

         – Ni estis tre egoismaj, Peĉjo, ĉar ni lasis Emiljan eliri tute sinmontrema en ĉi nekonata mondo. Se ŝi neniam revenos, ni ĉiuj malĝojiĝos.

         – Ne timu, – kuraĝigis Peĉjo. – Emilja estas lertega.

         Kaj li pravis tion pensis, ĉar tuj poste la pupo reaperis, kun feliĉa aspekto.

         – Ni estas savitaj! – diris plena je fiero. – La marsanoj ne povas vidi nin. Mi faris ĉiujn eksperimentojn. Mi preterpasis grupon. Mi eĉ tiris la vipon de unu el ili. La kompatindulo ektimis, sed ne rimarkis min. Ni povas ĉirkaŭpaŝi en ĉi loko sen timo pri io ajn.

         Kaj tio okazis. Ili foriris de malantaŭ la ŝtono sen ia timo kaj, ĉiam gvidataj de Emilja, ili marŝis ĉien kvazaŭ ili estus en sia propra domo. Ĉar la du nenion kapablis vidi, ili devis kontentiĝi kun la informoj de Emilja.

         – Ni estas en mirinda palaco, – ŝi diris. – Devas esti la registara palaco de la marsanoj. La reĝo sidas sur trono, tute terpomece, kvazaŭ li estus la posedanto de la mondoj…

         – Kia estas la reĝo? – demandis la knabino, ardanta pro scivolemo.

         – Ho, vera reĝo kaj malsimila al la aliaj marsanoj. La vipo de lia  vizaĝo estas pli longa. Atendu… Mi rimarkas, ke la vipo ne taŭgas nur por paroli… La reĝo koleras kontraŭ iu. La vipo vibras en la aero kaj batas la marsanon… Li batas kaj parolas samtempe… Atendu, atendu… Mi ekkomprenas la lingvon de la vipo…

         La geknaboj ektimis la pupon. Ŝi aspektis transformita. Ŝi ne estis la naiva kaj stulteta Emilja de la bieneto. Ŝi paroladis kaj rezonadis perfekte, kvazaŭ iu mistera feino transplantis enen de ŝi novan kapablon.

         – Mi jam lernis la lingvon de la marsanoj, – ŝi diris finfine. – Mi perfekte komprenas tion, kion ili diras. Ĉu vi volas scii tion, kion diras la reĝo? Li diras al ulo plena je krokotooj, certe ministro, ke la planedo estas invadita de strangaj estaĵoj.

         – Kial ili scias tion, se ili ne vidas nin? – observis Peĉjo.

         – Ili ne vidas, sed sentas. La reĝo parolas… Li diras: “Estas io stranga ĉi tie. Mi volas, ke vi ŝaltu la detektiloj tuj tuj.”

         – Kiaj detektiloj estas ĉi tiuj? – demandis Peĉjo. – Certe ili inventis mekanikajn okulojn, ĉar ili ne povas vidi kiel ni. Se tiuj detektiloj trovos nin, ni estos frititaj…

          – Frititaj, neniele! – ekkriis Emilja. – Ni trompos ĉi tiujn marsanojn malgraŭ ĉiuj iliaj krokotooj.

         – Kial vi tiom parolas pri ĉi krokotooj, Emilja? – demandis Nazulino.

         – Mia jam diris, krokotooj estas la strangaĵoj, kiujn ili havas ĉirkaŭ la korpoj, kaj mi ne povas diveni, al kio ili taŭgas. Krokotoo estas ĉio, kio estas elstara aŭ akra kiel la vipoj. La marsanoj estas krokotooplenaj. Eble la krokotooj estas iliaj organoj.

         – Kaj kiel ni sukcesos eviti iun danĝeron?

         – Mi sukcesos, – diris Emilja. – Mi trovos la aparatojn por detekti kaj mi ĉion detruos.

         Ŝi diris kaj faris. Ŝi eniris en la palaco serĉe de la ministro, kiu, ricevinte la ordonon de la reĝo, iris al la detektilo.

         La aparato estis stranga kaj nekomprenebla maŝino, sed Emilja sciis, ke ĉiuj maŝinoj havas komunan punkton: ili funkcias nur kiam ili havas ĉiujn pecojn perfektaj kaj en la ĝusta loko. Iu ajn peco rompita aŭ forigita, la tuta maŝino ne plu funkcias.

         Tiele pensante, Emilja ekprenis specon de martelo kaj komencis frapi la plej delikatajn pecojn kaj rompis kaj difektis tiom multe, kiom ŝi povis.

         La kompatinda ministro, tre terurita, vidis la detruadon de la maŝino sed ne vidis la aŭtoron de la damaĝo, kaj tiom forta estis lia ektimo, ke li subite kolapsis. Emilja alproksimiĝis por atente ekzameni lin.

         Kia stranga estaĵo! Li ne estis el viando sed el mola blanka substanco kiel kaŭĉuko. Emilja longe ekzamenis lin sen ion kompreni. Ŝi rigardadis la multajn krokotoojn aŭ organojn, sed ili estis tre malsamaj ol la niaj. Kio estus la buŝo? Kio estus la okuloj aŭ la oreloj? Nur pri la vipo ŝi sciis, ĉar ĝi fakte estis la malgranda organo, per kiu la marsanoj interkompreniĝas.

         Post multaj batoj sur la detektilo, la pupo rimarkis, ke el tiu arbeto ne venos kuniklo, tio estas, ke la aparato ne plu funkcias kaj ne plu ekzistas danĝero esti detektata de ĝi. Por plia sekureco ŝi terure frapis per la martelo sur unu el la krokotooj de la senkonscia ministro – kaj kuris al la loko, kie estis la geknaboj. Malgraŭ la martelado sur la krokotoo, la ministro revenis al konscio kaj iris al la reĝo por raporti pri la strangaj eventoj.

         – Fremdulo invadis niajn domajnojn kaj ĵus detruis la detektilon de la palaco, – li diris. – Mi vidis la detruadon sed mi ne kapablis vidi la aŭtoron. Li estas tute nevidebla. Kaj mi ankaŭ sentis la agon de la invadanto sur mia krokotoo numero 5. Li donis al mi tian marteladon, ke mi preskaŭ iris al la infero…

         – Do, – kris la furioza reĝo, – ordonu tuj ke la kvincent detektiloj de la reĝlando ekfunkciu. Mi volas scii, ĉu la entrudulo havas la forton por detrui ĉiujn niajn detektilojn. Kaj tuj kiam li estos detektata kaj arestata, mi volas, ke oni metu lin en kruĉon da alkoholo kaj konservu ĝin en la muzeo.

         – Hum!… – diris Peĉjo aŭdinte la rakonton. – Mi jam havis sacion en botelo kaj mi ne volas, ke la samo okazu al mi. La plej bona ago, nun,  estas foriri de ĉi mistera kaj danĝera planedo antaŭ ol ili detektos nin kaj nin enboteligos…

         – Vi pravegas, – konsentis Nazulino. – Donu al ni nian pinĉprenon da pirlimpimpim-pulvoro kaj ni tuj foriru de ĉi tie.

         Peĉjo disdonis la pinĉprenon kaj parolis:

         – Unu… du… kaj TRI!

         Sed, en la hasto, per kiu ili tion faris, ili forgesis determini la sekvan celon, do anstataŭ iri al nova planedo, ili vekiĝis en… la Lakta Vojo.

 

14 – La Lakta Vojo

         En la bieneto, kiam sinjorino Benta parolis pri la Lakta Vojo, kiun la geknaboj vidadis sur la ĉielo, Emilja venis kun kutima sencenŝaĵo. Ili estis sur la verando dum tre klara nokto, kaj rigardadis la stelojn.

         – Kio pri tiu blanka nubo, kiun ni vidas tie? – Nazulino demandis; kaj post kiam sinjorino Benta diris, ke temas pri la “Lakta” Vojo, Emilja diris:

         – Kie ili trovis tiom da lakto? Laŭ mi, estas la lakto de la Granda Ursino…

         Sinjorino Benta klarigis, ke tiuokaze la vorto “lakta” ne signifas “farita el lakto”, same kiel fromaĝoj kaj kazeo, sed ke ĝi havas la aspekton de lakto.

         – Ĉu tio, kiu havas la aspekton de lakto ne signifas “farita el lakto”?

         – Ne. Ĉi tie, lakta signifas, ke ĝi donas ideon pri la koloro de la lakto aŭ la konsisto de la lakto. Tio, kion ni vidas sur la ĉielo estas tio, kion astronomoj nomas “nebulozo”. La Lakta Vojo estas unu el la multaj nebulozoj, kiujn ili vidas en la spaco per la teleskopo. Ili nomis ĝin Lakta Vojo pro la blanka koloro, kiun ni vidas el ĉi tie.

         – Kaj kio estas nebulozo? – demandis Peĉjo.

         Sinjorino Benta skrapis la kapon. Ne facilas klarigi al infanoj tion, kio estas nebulozo. Fine ŝi diris:

         – Ekzistas pluraj hipotezoj. La plej akceptata hipotezo hodiaŭ estas, ke ili estas veraj universoj ene de la universo – insularoj de steloj en tiaj kvantoj, ke de malproksime ili aspektas kiel nebulozo, nubo. Estas milionoj da steloj malproksimaj unu el la aliaj.

         – Ĉu ĉiuj estas aliaj sunoj?

         – Jes. La Suno estas unu stelo inter la senfina nombro de steloj, kiuj ekzistas en la senfina spaco. Ĝi estas nur 150 milionojn da kilometroj de ĉi tie, tiel proksime, ke ĝia lumo bezonas nur 8 minutojn kaj 18 sekundojn por atingi nin, kun la rapideco, kiun vi scias…

         – Tricent mil kilometroj sekunde – memoris Peĉjo.

         – Tio ĝustas. Rimarku, kiel proksima estas la suno! Post 8 minutoj kaj 18 sekundoj ĝia lumo atingas nin. Post la Suno, la stelo plej proksima al la Tero estas 40 bilionoj da kilometroj aŭ 4 lumjaroj for. Tio signifas, ke la lumo de ĉi stelo bezonas kvar jarojn por atingi nin.

         – Uaŭ!…

         – Ĉu vi scias, ke ankaŭ ĉi stelo estas tre proksima al ni?

         – Ĉu eblas? – ekkriis Peĉjo mirigita. – Ĉu ekzistas io ankoraŭ pli malproksime?

         – Jes ja. Modernaj teleskopoj eltrovas nebulozojn 500 milionojn da lumjaroj for de la Tero…

         – Kvincent milionoj, avinjo? – ripetis Peĉjo kun la plej granda miro. – Tio estas ja tro multe; tio estas insulto…

         – Kiam la homo inventos teleskopojn eĉ pli potencajn ol tiuj de hodiaŭ, eblas, ke ĉi tiuj nebulozoj estos konsiderataj proksimaj. Aliaj estos malkovritaj je miliardoj da lumjaroj for… Ĉar jen tio, kio nebulozoj estas – veraj universoj ene de la universo, je grandegaj distancoj de nia planeda sistemo. Kaj kiam ni pensas pri la nombro de steloj, ni tuj kapturniĝas. Nia galaksio, do la universo, kie estas nia Suno kaj la malgrandaj steloj, kiujn ni vidas sur la ĉielo, konsistas el pli ol 40 miliardoj da steloj…

         – Kvardek miliardojn, avinjo? Mi tute kapturniĝas…

         – Nu, kapturniĝu tuj, sciante, ke teleskopoj eltrovas la ekziston de pli ol 100 milionoj da nebulozoj, do universoj ene de la universo, ĉiu kun miliardoj kaj miliardoj da steloj…

         Peĉjo ŝajnigis ke li falas malantaŭen…

         Tiu dialogo okazis en la bieno, en la astronomiaj konversacioj kun sinojrino Benta. Sed nun, kiam ili estis en la ĉielo kaj la fiunnn portis ilin al la Lakta Vojo, ili ne zorgis pri tiu Lakta Vojo de la astronomoj.

         Ili preferis la Laktan Vojon de Emilja, multe pli interesa. Kaj ĝuste en la Lakta Vojo de Emilja ili ekludis, tie en la senfinaj spacoj.

         Emilja duonfreneziĝis. Ŝi vidis multajn etajn ekformiĝantajn stelojn ĉirkaŭe kaj komencis ludi kun ili kvazaŭ ili estus geamikoj ekde infanaĝo. Ŝi rakontis al ili historiojn de la bieneto, heroaĵoj de Vostuleto, aventuroj de la mortinta Vicgrafo de Maizospikulo kaj la nova doktoro “Livingstone”. La novaĵoj amuzis la etajn stelojn, sed ili konfesis, ke ili nenion scias pri la Tero.

         – La nescio de ĉi naivulinoj ŝajnas nekredebla! – ekkriis Emilja kiam la stelaj geamikoj elpalpebrumis pro dormemo. Ili scias nenion pri io ajn. Mi parolis pri nia granda planedo Tero, mi parolis pri la Luno, mi parolis pri Marso – kaj ili ĉiuj malfermegis la okulojn kaj buŝojn. Estis la unua fojo, kiam ili aŭdis tiajn vortojn…

         – Ho, Emilja! – suspiris Peĉjo. – Tio pruvas tion, kiom senlime granda estas la universo kaj ke nia Tero nenio estas se ne pulo. Malpli ol pulo: ĝi estas terno de terno de ternado de pulo. Ĉiu el tiuj etaj steloj, post kiam ĝi kreskos, fariĝos suno. Kaj ĉu vi scias, Emilja, kiom da fojoj la maso de nia Suno estas pli granda ol tiu de la Tero?

         Emilja ne sciis.

         – Miliono kaj tricent mil fojojn! – deklaris la knabo. – La suno havas tian grandecon, ke ĝi donas kapdoloron al la astronomoj – kaj estas steloj multe pli grandaj ol ĝi. Sed kiam la suno aperis, ĝi certe estis malgranda kiel viaj geamikoj ĉi tie.

         – Do, tio estas la “komika maso” pri kiu parolas sinjorino Benta? – demandis Emilja.

         Peĉjo ridis.

         – Kosma maso, stultulino. “Komika” signifas ion alian. Komika estas io, kio estas amuza. Kosma signifas rilate al la mondo, aŭ mondoj, aŭ la universo, kiu estas la aro da mondoj.

         – Sed kiel rilatas la vorto kosmo kun mondo? Devus esti “monda maso” ne kosma maso.

         – Avinjo jam klarigis tion. En la greka lingvo, mondo estas kosmos.

         Dum ili paroladis, Emilja prenis areton el la plej etaj steloj, por ornami sian muzeon en la bieneto. Kaj proksime al ili Nazulino saltadis de unu pli granda stelo al alia, same kiel en la bieneto ŝi saltis super altaj herboj.

         Pli malproksime estis punkto, kie la kosma maso estis ankoraŭ pura kaj tie neniu eta stelo formiĝis. Emilja kuris tien kaj komencis ruli tiun helan mason inter la manplatoj, tiel kiel onklino Nastasja rulis tritikan paston por fari kuketojn.

         – Rigardu, kian belaĵon mi faris nun! – ŝi diris kaj montris kuketon en formo de kringo. – Tiaj steloj ne ekzistas sur la ĉielo. Mi faros kelkajn kaj ĵetos ilin en la spaco por ke ili kresku. Imagu la surprizon de la astronomoj kun iliaj teleskopoj, kiam ili eltrovos la “Emiljanajn stelojn”, ĉiuj en formo de kringo…

         Peĉjo nur volis scii pri kometoj. Li kolektis dekduon el la plej amuzetaj por kunporti ilin – kaj li ridis elkore, imagante la vizaĝon de sinjorino Benta, kiam ŝi vidos lin eltiri el la poŝo bebeton de kometo, unu post la alia, por ke ili kreskos. Ili aspektas kiel ranetoj kun vostoj, sed la idetoj de kometo neniam perdas la voston kiel la ranidoj. La Haleja kometo, kiun avino vidis en 1.910, havis voston de 45 milionoj da kilometroj…

         Kaj Peĉjo ekrakontis tion, kion li scias pri la kometoj.

         – Ili estas tre kuriozaj steloj, – li diris. – Ili ankaŭ rondiras ĉirkaŭ la Suno kiel la planedoj, sed ili havas malsamajn orbitojn.

         – Kio estas orbito? –  demandis Emilja.

         – Orbito estas la vojo sekvata de stelo. La orbito de la planedoj estas preskaŭ cirklo, sed tiu de la kometoj havas formon, kion la saĝuloj nomas “elipso”.

         – Kaj kio estas elipso? – denove demandis Emilja.

         – Estas la formo de la direkteblaj balonoj aŭ de tiuj longaj kukoj, kiujn faras onklino Nastasja. La kometo pasas tre proksime al la Suno kaj poste veturas al grandegaj distancoj. Kaj tio dum ilia tuta vivo: alproksimiĝas kaj poste malproksimiĝas de la Suno. Laŭ Avinjo, la Haleja kometo, post la preterpaso proksime al la Suno, malproksimiĝas eĉ preter la orbito de Plutono, kiu estas la fino de niaj mondoj (ĉi tiuj mondoj, kiuj rondiras ĉirkaŭ la Suno). Ĉu vi volas scii la distancon? Ĝi movas for 5 miliardon kaj 200 milionojn da kilometrojn. Kiam ĝi atingas la finon de la elipso, ĝi sentas sin tiel malvarma, ke ĝi revenas por varmigi sin denove ĉe la suno. Jen ĝia vivmaniero. Revenas post sepdek ses jaroj.

         – La stultulo! – diris la pupo. – Multe pli bone se ĝi ĉiam rotacius kiel la Tero, ĉar tiele ĝi ĉiam havus la saman varmeton.

         – Se ili uzas la elipsan sistemon, tio signifas ke ili ŝatas ĝin, – diris la knabino. – Ili devas havi siajn kialojn. Kaj kion plie vi scias pri kometoj, Peĉjo?

         – Mi konas la historion de kometo Biela, kiu estas tre interesa. Biela kutimis fari sian kompletan turniĝon dum ses jaroj kaj duono, sed kiam ĝi pasis antaŭ la Tero en 1846, okazis io eksterordinara: ĝi rompiĝis en du! Ĝi dividiĝis en du kometojn kun paralelaj orbitoj, ĉiu kun sia “kerno”, aŭ kapo, kaj ĝia respektiva vosto.

         – Kiel amuza! Kaj ĉu ili kurkonkursis en la ĉielo?

         – Jes. Unu tuj komencis malproksimiĝi de la alia. Monaton poste ĝi estis jam 240.000 kilometrojn antaŭe. Ses jarojn kaj duonon poste la kometoj estis vidataj denove sur la tera ĉielo, sed apartigitaj per distanco de 2.000 000 kilometroj.

         – Kaj poste?

         – Poste pluraj periodoj de ses jaroj kaj duono pasis sen la reveno de la du Bielaj, ĝis la 27a de novembro 1872, kiam ili reaperis, disigitaj en miloj da helaj fragmentoj, ĉiam laŭ la sama orbito.

         – Pri kio vi parolas?

         – Nur ke la du Bielaj tute frakasiĝis kaj nun transformiĝis en kometaj pulvoroj. La astronomoj kalkulis la nombron de eroj, kiuj aperis en la ĉielo tiun nokton je 160.000…

         – Mirindaĵo de la mirindaĵoj! – kriis la ekscitata knabino. – Kia beleco!…

         – Mi konsentas, – diris Peĉjo, – kaj mi kredas, ke neniam estis pli superba spektaklo en la ĉieloj de la Tero. Cent sesdek mil kometoj, imagu!…

         – Kia regalo por la astronomoj, ĉu ne?

         – Jes, kaj okazis io tre komika. “Flammarion”, kiu estis unu el la plej grandaj astronomoj tiutempe, estis en Romo tiun monaton, resaniĝante post atako de malario. Kaj pro la malsano, li devis dormi tre frue ĉiutage. Ĉar en la fama nokto de la 27a de novembro io terura okazis al li.

         – Mi jam scias! – kriis Emilja. – Unu el la 160.000 pecoj de Biela falis sur lian kapon…

         – Ne! Multe pli malbone. “Flammarion” enlitiĝis je la sesa horo posttagmeze kaj la mirinda pluvego de steloj komenciĝis tuj poste, ĝuste je la sepa, kaj daŭris ses horojn. Ĝi daŭris de la sepa ĝis la unua horo matene – kaj li ronkadis en lito, kun la fermitaj fenestroj!… La alian tagon, kiam li ekstaris kaj eksciis tion, kio okazis, li preskaŭ mortis pro malĝojo.

         – Ĉu ne estis tie afabla animo, kiu vekus lin ĝustatempe?

         – Neniu. Ĉiuj estis kun la nazoj direktataj al ĉielo kaj neniu pensis pri li.

         – Mi mortigintus min, – diris Emilja. – Se mi estus astronomo kaj maltrafus tian spektaklon, mi ĵuras, ke…

         – …ke vi pafintus kanonan kuglon al la orelo, mi scias, – finis Peĉjo.

         Multajn aliajn informojn la knabo diris pri kometoj. Li haltis nur kiam li vidis ke Emilja oscedas – tiam li ekplenigis siajn poŝojn per novaj kometoj. Li envolvis iliajn vostojn ĉirkaŭ la kerno kaj gardis ilin. Nazulino, kiu ankaŭ faris tion, subite havis komikan ideon.

         –  Ĉu vi scias tion, kion mi faros? Mi ligos ilin per la vostetoj kaj ĵetos ilin en la eteron. Imagu, kiel amuzaj ili estos kiam ili plenkreskos! Kaj la kapdoloro de la estontaj astronomoj por deĉifri la misteron…

         – Ili neniam baraktas, – diris Peĉjo. – Ili tuj kreas novan hipotezon kaj jen.

         – Kio estas hipotezo, Peĉjo? – demandis Emilja. – Sinjorino Benta multe parolas tiun vorton, kiu laŭ mi estas bonega por la nomo de la bovido de la Senkorna Bovino.

         – Hipotezo – klarigis Peĉjo – estas kiam ni ne scias ion kaj elpensas konvenan klarigon.

         Emilja tiom ŝatis la vorton, ke ŝi komencis ripeti ĝin ŝanĝante la ordon de la silaboj, kiel ŝi kutimis fari kun gravaj vortoj. Hipotezo – tezohipo, zotepohi, pohitezo…

         – Haltu, Emilja! riproĉis la knabino. – Almenaŭ ĉi tie, en ĉi naskiĝejo de novaj astroj, ne malfermu la kranon de viaj sensencaĵoj…

         Sed la pupo eĉ ne aŭdis. Ŝi ĵus trovis duoblan stelon, kiu estas tiel malfacile trovi kiel kvarfolia trifolio en ĝardeno.

         – Mi trovis duoblan stelon! – ŝi kriis. – Mi kunportos ĝin por donaci al mia senvosta ĉevaleto.

         Poste, revenante al kometoj, ŝi havis bonegan ideon.

         – Kion vi opinias pri tio, Peĉjo, ke mi plantos vosteton de kometo sur mia senvosta ĉevaleto? – kaj sen atendi respondon, ŝi ŝiris la voston de unu el la etaj kometoj, volvis ĝin kaj metis ĝin en la antaŭtuka poŝo, dum ŝi murmuris al si: “Kiel feliĉa ĝi fariĝos!”

         – Vi menciis ĉevalon, Emilja, – diris Peĉjo – kaj tio memorigas min pri la Parolanta Azeno. Certe li estas hokata sur la vosto de unu el tiuj grandaj kometoj, kiuj flugas kiel frenezuloj tra la spacoj; kaj la maniero trovi lin estas nur unu: serĉi lin muntataj sur alia kometo. Tion mi diris al Sankta Georgo. Eblas, ke ĉi tie ni trovos jam plenkreskan kometon, kiu povas teni nin sur ĝia dorso. Ni klopodu por trovi unu, kiu taŭgas.

         Kaj ili ekiris por serĉi kometon jam fortan. Subite, Emilja, kiu estis malproksime, kriis:

         – Mi vidas unu, kiu oportunas. Kuru rapide!…

         Peĉjo kaj Nazulino kuris tien kaj efektive vidis kometon kun bela vosto kaj la ĝusta grandeco, tiel kiel ili volis. Vera ĉevalido.

         Tamen ne estis facile kapti ĝin. Ĝi estis sovaĝeta kaj ruza kometo, tre lerta; ĝi neniam vidis homojn antaŭe, do ĝi baŭmis kaj fuĝis tuj kiam ili alproksimiĝis. Sed, blokante ĉi tie, blokante tie, ili finfine sukcesis kapti ĝin, kaj Peĉjo, kiu estis bona rajdanto, saltis sur ĝin. Poste li donis la manon al la knabino kaj al la pupo kaj ambaŭ rajde sidiĝis.

         Kaj kie la kondukilo? Kiel akiri kondukilon por gvidi tiun ĉevalidon tra la spacoj?

         – Faru kondukilon el la vostoj de aliaj kometoj, – kriis Emilja. – La vosto de hundo resaniĝas per la propra mordo de la hundo, kiel diras onklino Nastasja.

         Peĉjo ŝatis la ideon, kaj eĉ surĉevale, li sukcesis meti la manon en la poŝo kaj eltiri plurajn vostojn el la etaj kometoj, teksis ilin en formo de kondukilo kaj pasis tra la “kerno” de la ĉevalido. La kompatindaj senvostigitaj kometoj rigardis malantaŭen, tre malĝojaj kaj tre embarasitaj. Tiu, kiu alkutimiĝis al vosto, ne scias kiel vivi sen ĝi.

         – Ne afliktiĝu! – la pupo kriis al ili. – En nia bieneto ekzistas eminenta markizo, kiu ankaŭ ne havas voston kaj vivas tre feliĉa. Kaj li nomiĝas Vostuleto ĝuste pro tio. Vi estos la ĉielaj Vostuletoj…

         Post kiam la Ĉiela Ĉevalido estis bone malsovaĝigita, Peĉjo demandis:

         – Ĉu vi estas pretaj? Ĉu ni povas foriri?

         – Ankoraŭ ne! – kriis Emilja. – Mi forgesis meti mian amaseton da steloj en mian poŝon. Atendu, mi tuj revenos – kaj deĉevaliĝinte, ŝi iris por plenigi sian antaŭtukan poŝon per steletoj. Poste ŝi denove rajdis kaj kriis al Peĉjo:

         – Preta! Ni povas sproni ĉi tiun “hipotezon”.

         Peĉjo ne faris tion; li faris ion pli gravan: li frotis bonan pinĉeton da pirlimpimpim-pulvoro sur la nazon de la kometo.

         La ĉiela ĉevalido ternis kaj pafis sin kiel vento.

 

15 – La freneza kavalkado

         Tio eĉ sonas kiel fabelo. Surĉevaliĝi sur kometon, flugi kun la rapideco de lumĉevaloj, estis io, kio, dirite al homoj de la Tero, provokus ridetojn de nekredemo.

         – Jen io, kio ĝenas min, – Peĉjo diris. – Kiam ni rakontos pri ĉi heroaĵo, neniu sur la Tero kredos…

         – Avinjo kredos, mi ĵuras! – diris Nazulino. – Avinjo tiel alkutimiĝis al niaj mirindaj aventuroj, ke nenio ekzistas, pri kio ŝi ne kredas. Kaj ankaŭ onklino Nastasja.

         – Tion mi scias – sed kio pri la aliaj homoj? La aliaj plenkreskuloj diros, ke tio estas nia fantazio.

         – Ho, la plenkreskuloj! – ekkriis Nazulino kun malŝato. – Nenio pli enuiga ol la plenkreskuloj. Peter Pan pravis kiam li ne plu volis kreski, li rezignis pri tio, iĝi plenkreskulo – aŭ “adolto”, kiel ili pedante diras. Tiaj homoj ne scias kiel fari la nuran interesan aferon en la vivo…

         – Kio estas?, Nazulino?

         – Nu, kio estas!? Ludi, stultulo. Krom la ludilo, kio restas al la vivo? Plenkreskuloj purigas la domon, balaas, lavas vestaĵojn, ŝoforas aŭtobusojn sur la stratoj, liveras panon ĉe la pordoj, konstruas ŝipojn, skribas librojn, aĉetas loteriajn biletojn, militas – ili faras ĉion escepte la granda afero, kiu estas ludi, ludi, ludi ĝis kreviĝo, kiel ni…

         – Tio veras, – konsentis la knabo. – Sed kial la plenkreskuloj ne ludas?

         – Ili timas aspekti kiel infanoj. Ili tion timas, kvazaŭ ne estus dekoble pli grave esti infano ol esti viroj kun lipharoj kiel raŭpo sub la nazo, aŭ dikaj virinoj kun haŭtsulketoj kaj haŭtmakuletoj sur la vizaĝo.

         – Tiele mi pensas, – diris Emilja de malantaŭe. – Se anstataŭ pupo mi naskiĝus plenkreskulino, ĉu vi scias, kion mi farus? Mi mortigus min per kanonpafo ĉe la orelo.

         Dume, la eta kometo flugadis tra spacoj kun nekredebla rapideco. Kiom longe daŭris tiu kurado? Neeblas kalkuli.

         – Ni voras lumjarojn kaj lumjarojn – diris Peĉjo.

         Kaj en la freneza flugado ili pasis proksime al multaj konstelacioj.

         – Jen la Granda Ursino, – klarigis Peĉjo. – Kaj nun ni alproksimiĝas al la konstelacio Kasiopeo kaj la konstelacio Ĝirafo…

         Ili miris pri la saĝo de Peĉjo. Ŝajnas, ke li parkere konis ĉiujn stelojn sur la ĉielo. En certa momento Emilja petis:

         – Ne forgesu atentigi min, kiam ni preterpasos la konstelacion Berenica Hararo. Mi promesis al Sankta Georgo kaj mi devas plenumi.

         – Kaj tiu malproksima estas la konstelacio de Liro, – daŭrigis Peĉjo. – Ĝi ricevis la nomon, ĉar ĝi similas al la liro.

         – Ne tio! – respondis la pupo.- La liro ĉiam estas ronda.

         – Ĉu ronda? Vi sonĝas, Emilja

         – Jes, jes, – insistis la naivulino. – Sinjorino Benta havas plurajn monerojn en la tirkesto kaj inter ili estas tre ronda liro.

         Peĉjo ridis.

         – Malsaĝulino! La liro de ĉi tiu konstelacio ne estas la monero liro el Italio – ĝi estas la greka liro, antikva muzika instrumento, kiam ne ekzistis gitaro aŭ piano. Poetoj ĝis hodiaŭ multe parolas pri la liro. Ili  “gratas” la liron…

         – Ĉu vi ne povas diri “ludi la liron”? – demandis la pupo.

         – Ne, –  respondis Peĉjo. – La liro estas gratata, ne ludata. Oni ludas sonorilon, violonon aŭ pianon.

         – Kaj ankaŭ la infanoj ludas, – Emilja aldonis.

         Emilja volis scii la formon de la liro, kiom da kordoj ĝi havis kaj kiel ĝi estas “gratata”. Kaj Peĉjo detale klarigis ĉion ĉi, per multaj gestoj kaj amuzaĵoj, kiam, subite, li perdis la ekvilibron kaj falis el la kometo, same kiel iu falas de sovaĝa ĉevalo – kaj jen, li flugadis tra la senfinaj spacoj.

         – Helpon! – kriis Nazulino en la plej granda aflikto. – Peĉjo falis en la etero.

         La situacio fakte estis tre serioza. El la tri vojaĝantoj, nur Peĉjo estis astronomo, kaj cetere nur en lia poŝo estis la mirinda pirlimpimpim-pulvoro. Sen Peĉjo kaj sen pulvoro, kiel ili sukcesos – kiel ili iros hejmen? Kaj Nazulino komencis teruriĝis.

         – Kaj nun? – ŝi ĝemis. – Kaj nun, Emilja, kio okazos al ni, lasataj solaj en ĉi senfinaj dezertoj? Kriado ne utilas. Ploro eĉ malpli. Kion ni faru, Emilja?

         La pupo ne embarasiĝis.

         – Tion, kion ni devas fari, Nazulino, estas fari nenion. Ni forte ĉirkaŭpremu ĉi kometeton kaj lasu ĝin kuri tra la spaco ĝis ĝi laciĝos kaj haltos. Poste ni decidos tion, kion ni faros.

         La trankvilo de la pupo ne trankviligis la knabinon. Sed subite ŝi memoris, ke ofte ili sin trovis en teruraj malfacilaĵoj kaj je la fino ĉio bone rezultis. Kaj ŝi trankviliĝis. La foresto de Peĉjo tamen estis grandega. Nur li konis la sciencon de la ĉielo, la nomojn de la steloj kaj planedoj, tiel ke sen li la flugo tra la spacoj estis senutila – ili pasis proksime al la plej belaj konstelacioj sen scii kiel ili nomiĝas.

         Kaj tiele ili silente kuris dum minutoj kaj minutoj. La rapideco de la kometo ŝajnis pliiĝi. Se sinjorino Benta povus diveni kie ili estis…

         Subite, Emilja kriis alarmon.

         – Kometego! – ŝi kriis. – Grandega kometego venas renkonte al ni.

         Nazulino, kiu havis la kapon mallevita, pensema, levis la okulojn kaj vidis. Kaj ŝi efektive vidis kometon kun grandega vosto avancantan kontraŭ ili. Certe ili sin renkontos – kaj ve al la malgranda! Nazulino memoris la konversacion de sinjorino Benta pri la altiro, kiun astro efikas, kaj rimarkis, ke la altira forto de la granda kometo tiros la malgrandan kometon al si. Eble pro tio la rapideco tiom kreskis. Kaj la sekvo estus fatala: la granda englutos la malgrandan.

         – Ni perdos la ĉevalon, Emilja! La granda kometo altiras nin…

         – Tute ne gravas! – estis la respondo de la pupo. – Se la granda kometo allogos la malgrandan, ni nur ŝanĝos la ĉevalon. Anstataŭ rajdi sur ĉevaleto, ni voros la eteron sur vera troja ĉevalego.

         La granda kometo rapide grandiĝis. Ĝi fariĝis grandega, grandega, ĝis…

         Eksplodo!… la du kometoj koliziis kun terura kraŝo. Nazulino kaj Emilja svenis.

Visitas: 1060