Monteiro Lobato en Esperanto – 04

Vojaĝo al la Ĉielo

 Ĉapitroj 22 kaj 23 (lasta)

 Tradukis: Jorge Teles

 

22 – La kafo de la astronomoj

         La geknaboj kaj la azeno, doktoro Livingstone, onklino Nastasja kaj la anĝeleto malsuprenvenis sur la paŝtejo, proksime al la granda termitejo, kaj post kiam pasis la kapturniĝo, ili kuris hejmen por fervore brakumi la avinon – ĉiuj escepte la azeno, kiu tie restis por avide paŝtiĝi. Tuj kiam ili eniris en la verando kaj trovis la cilindrajn ĉapelojn kaj la promenbastonojn de la saĝuloj, ili eniris.

         – Gravaj homoj en la hejmo! Kio okazas? – ekkriis la knabino. Kaj ŝi iris por spioni. – He, Peĉjo! La manĝoĉambro estas plena je strangaj korpoj…

         Peĉjo ankaŭ kaŝrigardis kaj vidis, ke ŝi pravas – kaj eniris, sekvata de la aliaj. Sinjorino Benta leviĝis de ĉe la tablo kun granda ĝojo.

         – Finfine! – ŝi kriis. – Grandan ektimon mi sentis… Mi ne plu volas, ke tio okazu, ĉu bone? Kiam vi foriros al novaj aventuroj, nepre sciigu min.

         Kaj al la saĝuloj:

         – Sinjoroj, permesu al mi prezenti miajn genepojn. Jen Peĉjo, filo de mia filino Tonika. Jen Nazulino, pri kiu ni jam multe parolis. Kaj la pupeto estas Emilja kaj ni serĉeme diras ke ŝi havas “trapikitan kornon”, kaj ĉi esprimo signifas por ni  ke ŝi revolucias la mondon.

         – Kaj kiu estas tiu eta civitano, kun la ĉapelo de afrika esploristo? – demandis la estro.

         – Ho, jen doktoro “Livingstone”, avataro de la eksa Vicgrafo de Maizospikulo, kiu dronis dum nia aventuro en la Lando de la Fabloj.

         La astronomoj ŝatis la vorton “avataro”, sed nenion komprenis. Ĉimmente la ĉefo vidis la anĝeleton kaj sulkigis sian frunton.

         – Kio pri tiu bela infano? – li demandis kaj fingromontris. Sinjorino Benta, kiu ne portadis la okulvitrojn, ne rimarkintis la anĝeleton, kiu, sen kompreni tiom da novaĵoj, restis malantaŭ ĉiuj, kun la eta fingro en la buŝo. Ŝi surmetis la okulvitrojn kaj rigardis, kaj kun la plej granda miro ŝi vidis la mirindaĵon. Ŝi kapturniĝis. Ŝi ne sukcesis paroli. Ŝi nur malfermegis la buŝon – kaj kun malfermata buŝo ŝi restis.

         – Ne klopodu por diveni, ke vi ne sukcesos, avinjo! – kriis Nazulino. – Li estas anĝeleto kun vundita flugilo – la maldekstra – kiun Emilja trovis en la Lakta Vojo…

         Ĉi-foje tiu, kiu malfermegis la okulojn, estis la plej granda viro kaj la samon faris la aliaj saĝuloj. Ĉu en la Lakta Vojo? Absurdaĵo!

         – Kion vi diris, knabino? – parolis la estro. – Bonvole ripetu tion, kion vi diris, ĉar mi ne tute komprenis. Ŝajnas, ke vi menciis la Laktan Vojon…

         – Jes, – respondis Nazulino. – Lakta Vojo, jes. Kial ne? Ni renkontis ĉi anĝeleton dum nia promenado tra la Lakta Vojo.

         La miro de la astronomoj leviĝis ankoraŭ kelkajn poentojn. La vortoj de tiu knabino estis nova por ili. Sed ĉar ili estis “plenkreskuloj” kun redingotoj kaj cilindraj ĉapeloj, tiuj, kiuj traktas infanojn kiel malsuperajn estaĵojn kaj kredas je nenio, ili baldaŭ ekkonsciiĝis kaj ironie ridetis, kvazaŭ ili dirus:

         – Infana sensencaĵo!

         Ofendita de tiu rideto, la pupo fiere kaj malmodeste paradis kaj respondis:

         – Mi rimarkas, ke la gravaj sinjoroj ne kredas je nia historio. Ni estas kvitaj. Ni ankaŭ ne kredas je viaj tro mallertaj “hipotezoj”…

         La astronomoj ne atendadis tiun respondon, do ili denove malfermegis la buŝon. Pupo, kiu parolas kiel homo kaj scias tion, kio estas hipotezo! Pli granda miro estis neebla. Sed anstataŭ nur miri, ĝuste nur miri, la estro falis en la eraron rideti denove, kun supera aroganteco, kaj diri, kvazaŭ li sentus sin ofendita:

         – Brave, brave! Do vi ne kredas je niaj hipotezoj? Tre bone. Kaj kio estas hipotezo, sinjorino impertinenta pupeto?

         Emilja metis siajn manojn ĉe la talio.

         – Hipotezo estas la mensogaĵoj, kiujn la sinjoroj ĵetas sur nin, kiam vi ne scias la veran klarigon pri io kaj volas kaŝi vian nescion, ĉu vi aŭdas? Vi, strigovizaĝulo! Ne gravas al mi, ĉu vi kredas aŭ ne, ĉu ni estis aŭ ne estis en la Lakta Vojo. Ni estis kaj jen ĉio. Kaj ni ankaŭ estis sur Marso kaj Saturno, kaj ni eĉ ludis kaj glitis sur tiuj ringoj. Kaj sur la Luno ni parolis kun tre bona sanktulo, kiu aŭskultis ĉion, kion ni diris sen la ridetoj, kiujn ni vidas en viaj respektindaj vizaĝoj plenaj je malbelaj krokotooj…

         – Emilja! – riproĉis sinjorino Benta, ekstarante. – Mi ne povas permesi, ke vi insultu ĉi tiujn lumaĵojn de la scienco en nia domo.

         – Do ne permesu, ke ankaŭ ĉi redingotecaj skaraboj dubas pri tio, kion ni diras. Oni repagas amon per amo. Laŭ mi, ĉio devas esti terpomece terpomeca…

         Emilja perdis la paciencon kaj sin montris kiel vespo. Sinjorino Benta intencis riproĉi ŝin denove, sed ŝi diris nenion. Interne, ŝi konsentis. Ĉiu, kiu ne respektas la ideojn de aliaj, ne meritas respekton.

         La astronomoj, ĉar la maljunulino ĉesis riproĉi la pupon, ofendiĝis. La estro ekstaris de la tablo, kaj sen plia klarigo forlasis la ĉambron sekvata de la aliaj.

         – Havu bonegan tagon! – estis ĉio, kion ili diris sur la verando kaj post tio, ili prenis la cilindrajn ĉapelojn kaj la promenbastonojn.

         Emilja, venkinta, sin plantis kun la manoj ĉe la talioj sur la ŝtuparo por certigi sin, ke ili foriras. Kaj kiam la ĉefa astronomo, jam en la korto, retrorigardis, ŝi montris la langon al li.

         – Ah!…

         La grava viro, tre kolerega, perdis sian trankvilecon kaj ankaŭ montris al ŝi egan langon. Tre malbela kaj nigra lango. Sed por fari tion, li devis turni la kapon dum la marŝo – kaj li stumblis sur la Senkorna Bovino, kiu daŭre kuŝadis en la sama loko. Li peze falis sur la grundon.

         Emilja sentis sin pli ol venĝata, sed, malgraŭ tio, ŝi kriis al li:

         – Amuziĝu, strigovizaĝulo, vi, kiu manĝas rubusojn!…

 

23 – La raporto de onklino Nastasja

         La geknaboj tiom da novaĵoj havis por rakonti, ke post la matenmanĝo ili restis ĉe la tablo kaj konversaciis.

         – Kiom da beleco, avinjo! – diris Nazulino. – Se vi povus imagi, kiel bela estas la Lakta Vojo, vi vendus la bieneton kaj translokiĝus tien. Vera kosma ĝardeno de tutnovaj steloj kaj kometoj, imagu! Kaj cetere, kie estas la etaj steloj, kiujn vi alportis, Emilja?

         – Ĉi tie! – respondis la pupo, kaj ŝi prenis el la antaŭtuko  manplenon da steloj, etaj kiel pizoj, kaj lokis ilin sur la tablo.

         Kiel mirinde! Tiuj stelaj idetoj briladis pli ol diamantoj – ili brilis tiel forte, ke sinjorino Benta devis kovri la okulojn per la manoj.

         – Kaj kiel vi profitos ilin, Emilja? – demandis Peĉjo. – Ĉu vi volas interŝanĝi tri kontraŭ unu kometo? – kaj je granda miro de la avino, li ankaŭ prenis pli da steloj el sia poŝo – ho, ne estis steloj sed kometoj! Ĉar ili havis la vostojn kurbigitaj ĉirkaŭ la kernoj, unuavide ili aspektis kiel steloj.

         – Steloj! Kometoj!… Ĉio estas tro multe por mi, miaj infanoj! Mi neniam imagis tion. Kaj krome, jen la anĝeleto. Kie li estas?

         La geknaboj kuris por serĉi la anĝeleton, kiu foririntis de tie kaj estis en la kuirejo. Li paroladis kun onklino Nastasja kaj gustumadis kuketon. La nigrulino staris antaŭ li kaj bavadis pro plezuro.

         – La mondo freneziĝas! – ŝi diris. – Kiam mi sukcesus pensi, ke eĉ sanktuloj kaj anĝeletoj manĝus miajn frititajn kuketojn? Ho Dio…

         Ĉimomente la voĉo de sinjorino Benta sonis en la ĉambro kaj vokis ŝin.

         – Mi tuj iros, sinjo! – respondis la nigrulino, kaj lavinte siajn manojn, ŝi iris por scii tion, kion volas la mastrino.

         – Aŭskultu, Nastasja, – diris sinjorino Benta. – Vi ankoraŭ ne prezentis al mi vian raporton. Mi scivolas pri tio, kiel vi sentis sin tie supre.

         La bona nigrulino levis la manojn kvazaŭ je preĝo kaj volvis la okulojn al la ĉielo.

         – Vi eĉ ne devus voli scii, fraŭlino! Ho Dio! Je tiu tago, frumatene, la geknaboj trompis min – ili donis al mi por flari la magian pulvoron kaj diris ke tio estas flartabako. Mi, tre stulta, flaris ĝin kaj tuj perdis la konscion – kaj kiam mi malfermis la okulojn, mi estis en stranga loko, kiu laŭ ilia voĉdonado estis la Luno.

         – Tio sonas mirinde! – ekkriis sinjorino Benta. – Ne mirinde, ke la astronomoj kredis je nenio kaj pro tio ili estis furiozaj kontraŭ Emilja. Sed daŭrigu. Kio poste?

         – Ĉu poste? Ho, vi eĉ ne devus scii, sinjo!… Poste venis tiu malbenita drako, kiun Sankta Georgo ĉiam mortigas per sia lanco – hidega besto, sinjo, kaj Emilja diras, ke ĝi estas hibrido de lacerto kun indiana sago.

         – Kial tio?

         – Ĉar la lango kaj la vosto estas kiel sagpintoj. Kaj tiu besto, kiu estis verda, venis al la azeno, lekante siajn lipojn, imagu! Kaj tiam Emilja, kiu estas diable lertega, iris antaŭ ĝi sentime kaj frotis la magian pulvoron sur la nazego de la azeno. Kaj la kompatindulo, vupt!… – malaperis el la Luno, kiel vento. Nazulino diris, ke li falis en la “ekstero…”

         – Etero, Nastasja. Estas mirinde tion, kion vi rakontas al mi, kaj malfacilas kredi. Kompatindaj astronomoj! Kiel ili povus gluti tiajn mirindaĵojn? Kaj kio poste?

         – Do, ĉu vi volas scii tion, kiu aperis? Sankta Georgo, sinjo, persone, vivanta, kun fera telerego – aŭ pleto – ĉe la brako…

         – Devis esti la ŝildo, Nastasja.

         – …kaj longega bastono kun akra pinto en la mano…

         – Devis esti la lanco, Nastasja.

         – … kaj la geknaboj, sen ia timo, ekparolis al li kvazaŭ ili parolus kun onklo Barnabeo en la malgranda domo apud la ponto. Kaj la sanktulo respondadis kun la plej granda delikateco. Okazis konversacio, kiu ne havis finon. Tiam Sankta Georgo vokis min kaj demandis, ĉu mi volas kuiri por li. Mi baraktis antaŭ la respondo; kaj Nazulino respondis kaj diris, ke mi restos dum kelkajn tagojn – kaj mi restis, sinjo, mi fariĝis kuiristino de Sankta Georgo, mi, malriĉa homo, kaj li, tiu “kombotenta” sanktulo, kun la “fizolofia” pri ŝildo kaj grilbastono, en “tropotenteco” de la ĉiela kortego…

         La kompatinda nigrulino denove klopodis por “paroli per rafinitaj vortoj”. Sinjorino Benta igis ŝin reiri al simplaj vortoj kaj demandis:

         – Do, ĉu vi restis tie por kuiri?…

         – Kiun alian rimedon mi havis, sinjo? Mi restis, malgraŭ mia timo pri la drako. Kia malbela besto, homoj de Dio! Ĝi blekadis tiel forte ke certe oni sukcesus aŭdi en la steloj. Mi pensas, ke ĝuste pro tio la steloj tiel palpebrumas…

         – Kaj kien iris la geknaboj?

         – Mi ne scias, sinjo. Ili certe rakontos. Estas fuŝaĵo, kiun mi ne komprenas. Ili eĉ estis en iu mondo, kiu havas fingroringojn – ĉu tio eblas?

         – Jes, la planedo Saturno.

         – Kaj ĉu vi pensas, ke ĝi havas ringojn? Mi… mi ne scias. Mi kredas kaj malkredas, ĉar mi pensas, ke ĉio eblas kaj maleblas. Sed la geknaboj diras, ke tio ekzistas. Kaj poste ili ĉirkaŭpaŝis galopante tra la “ekstero…”

         – Etero, – Nastasja.

         – …rajdantaj sur malsovaĝeta kometo, sinjo, kun vosto je senfina grandeco.

         – Kaj kie ili trovis la anĝeleton?

         – Ili diras, ke estis sur vojo de la lakto, sed mi ne scias tion, kie ĝi estas.

         – Kaj pri la anĝeleto, Nastasja, kion vi pensas pri lia vivo ĉe ni? – demandis sinjorino Benta.

         – Li tre bone restos ĉe ni, sinjo. Krom tio, ke li estas tre ĉarma, ne ekzistas pli bonkonduta kaj afabla vireto.

         – Kompreneble. Ĉar li estas anĝelo, li devas esti afabla kaj bonkonduta.

         – Li povus esti malbona anĝelo, sinjo – filo de tiu Lucifero… Sed vi povas resti trankvila. Mi zorgeme vartos lin.

         En tiu momento aŭdiĝis kriego en la fruktoĝardeno.

         – Kuru, Nastasja! Iru por vidi tion, kio okazas, – diris sinjorino Benta timigita.

         La nigrulino kuris al la loko de la bruo. Minutojn poste, ŝi reaperis furioza.

         – Nenio serioza, sinjo, – ŝi diris. – La senvosta kokido bekis doktoron “Livinsto” denove kaj manĝis la lastajn granojn de la maizo, kiun li havis sur la brusto. Tiu kokido iros hodiaŭ mem al la kaserolo. La diablo pagos al mi…

 

1932.

Visitas: 1302